Mallonga Enkonduko Moderna pri Anarkiismo

Ĉi tiu artikolo estas mallonga enkonduko pri Anarkiismo. Multaj homoj ne bone komprenas Anarkiismo, tial tiu vorto povas ŝajni timiga, eble pro la malamika, historia rilato inter la Kapatilisma sistemo, kaj la Socialismaj sistemoj, sed mi esperas, ke poste kiam vi finos legi ĉi tiun artikolon, vi havos pli bonan komprenon pri la temo, kaj vi ne plu timos tion, kiu simple donas alternativan sistemon kontraŭ Kapitalismo kaj aliaj specoj de Socialismo.

Unue, mi volas klarigi, ke ĉi tiu artikolo nur estas enkonduko, kaj ĝi devus esti uzata kiel nek nepra reflektaĵo de, nek tuta fonto de scio pri, Anarkiismo. Ene de ĉi tiu artikolo, mi volas montri la modernan vidpunkton de Anarkiismo kaj ĝia movado, kaj mi volas, ke la artikolo estas facile legebla, komprenebla, kaj alirebla, tial mi, skribante de la artikolo, provis uzi nur simplaj aŭ pli modernaj fontoj, por ke vi, la leganto, gajnos sufiĉan komprenon kaj sciion de Anarkiismo en la nuntempa mondo sen la bezono de leĝi la grandajn verkojn de granda kvanto da longe mortintaj pensistoj, kvankam mi ankoraŭ konsilas, ke vi ja legu la bonajn verkojn de Anarkiismo, ĉar ili ja estas interesa kaj ili donas multajn interasajn klarigojn, argumentaĵojn, kaj vidpunktojn, kiuj, kompreneble, povas esti tre utila kaj valora. Anstataŭe de malnovaj kaj kompleksaj fontoj, mi uzis modernajn anarkiismajn organizaĵojn, komunumojn, skribistojn, kaj eĉ ‘Jutubistojn’, por ke vi facile povos lerni pli per via propra esplorado interrete sen la bezono de klopodego. Por eviti la adan uzon de frazoj kiel ‘Laŭ la opinio de homoj, kiu subtenas Anarkiismo, mi skribos la plejparton de la Anarkiismaj kredoj, kiel ili estas la vero, sed mi ne intencas, ene de la artikolo, diri, ke la kredoj fakte estas la vero, kaj mi nur intencas montri la kredojn al vi. Mi klopodis doni al vi bonan enkondukon pri la Anarkiismo sen malveraĵoj aŭ la malbonaj kaj maljustaj efikoj de miaj propraj opinioj, sed, kiel ĉiam, estus saĝa elektaĵo, se vi tute kredas nek min nek aliajn homojn sen fari vian propra esplorado. Nun, poste tio klarigo, mi komencos la artikolon:

Anarkiismo estas la idealo, ke ĉiu hierarkio, kiu ne estas juste bezonata, devus esti forigita kaj detruita. Subtenanoj de Anarkiismo tenas ĉi tiun idealon, ĉar hierarkioj forprenas la liberon de homoj per doni potencon al nur kelkaj homoj por uzi kontraŭ la aliaj, kaj, per la forigo de libero, hierarkioj helpas la malmultaj koste de la multaj. Ekzemplo de justa hierarkio povas esti trovata sur ŝipo. La hierarkio de sperta ŝipestro kontraŭ sia ŝipanaro estas juste bezonata dum stormo, ĉar, se ne ekzistas la tempon por diskuti, kiel la ŝipanaro povas savi la ŝipon, tial la ŝipanaro bezonas esti rapide kondukata per la plej sperta ŝipestro. Sed, ekstere de la stormo, la hierarkio ne estas justa, se la ŝipestro daŭre uzas sian potencon por kontroli la ŝipanaron, ĉar tempo ekzistas por diskuti elektojn, kiuj povas enhavi la kredojn, pensojn kaj opininioj de ĉiu ano de la grupo. Per diskuti elektojn, elektoj povas esti farintaj por esprimi la libero de ĉiu ano, anstataŭe de nur la ŝipestro. Krome, la hierarkio nur justas, se la ŝipestro estas rekte elektita per la ŝipanaro, kiu povas forigi la potencon de la
ŝipestro laŭ la volo de la multaj. Anarkiismo ne estas vivo sen kondukeco, sed vivo kun nur justa, propravole elektita kondukeco.

Laŭ la opinioj de la plejparto de la Anarkiisma komunumo, la plej grava hierarkio estas la Ŝtato. La Ŝtato estas iu ajn organizaĵo, kiu konsistas el nur kelkaj, potencaj homoj, kaj kiu posedas la sola rajto de la uzo de perforto ene de geografia loko. Ĉi tiu rajto estas uzata por kontroli ĉiujn homojn aliajn, por ke la malmultaj povas gajni daŭre sen la perdo de iliaj potencoj per la manoj de la multaj. Ekzemplo de la Ŝtata perforto estas la uzo de la polico kaj militistaro por kapti kaj eĉ mortigi homojn, kiuj malobeas la Ŝtato; la reguloj, kiuj estas postulata per la Ŝtato, ne ekzistas por defendi la homojn kontraŭ krimuloj, sed por kontroli la homojn, tial homoj povas esti kaptata, eĉ se ili vere bezonas malobei la regulojn, kaj ne doloras al iun ajn per fari tion. En multaj landoj, senhejmuloj devas daŭre esti endanĝerita per la elmetiĝado de la vetero, ĉar, laŭ la Ŝtato, ili ne havas la rajton dormi ene de malplenaj, neuzataj domoj. La Ŝtato ne simple estas malbona por esti malbona, sed por helpi tiujn kaj nur tiujn, kiuj apartenas ene de la reganta klaso de homoj. Ekzemple, la ŝtato ne malpermesas, ke la senhejmuloj uzas la malplenajn domojn, ĉar la ŝtato malamas la senhejmulojn, sed la ŝtato anstataŭe malpermesas la aferon, ĉar la anoj de la reganta klaso profitas kiam ili aĉetas la malplenajn domojn kaj vendas ilin poste por ricevi pli granda kvanto de mono ol la kvanto, kiun la domoj unue kostis; kiam senhejmuloj uzas la malplenajn domojn, ilia uzado povas malpligrandigi la monan valoron de la domoj kaj, do, la eblan profiton de la reganta klaso, tial la ŝtato defendas la gajnojn de la reganta klaso koste de la vivoj de aliaj homoj. Tiu ekzemplo montras kiel la ekonomia sistemo povas influi la ŝtato, kaj mi ja skribos plue pri la ekonomia sistemo baldaŭ, sed mi unue volas klarigi, laŭ Anarkiismo, la malsamecon inter ŝtato kaj socia organizaĵo.

Malmultaj homoj malkonsentus, ke la socio bezonas organizon por funkcii, sed socia organizaĵo ne bezonas esti ŝtato. Por ne esti ŝtato, la socia organizaĵo ne povas konsisti el nur kelkaj homoj, sed ĝi devas konsisti el ĉiu ano de tiu socio. Ĉiu ano devas kontribui al la elektojn de la socia organizaĵo, tiel la socia organizaĵo ne kontrolas iujn ajn, sed anstataŭe donas al ilin medion, kiun ili povas uzi por atingi iliajn bezonaĵojn kaj volaĵojn per la socio, kiu funkcias por fari justaj kompromisoj inter ĝiaj anoj. Nerektaj demokratioj estas ŝtatoj, ĉar, eĉ se la regantoj de la ŝtato estas elektita per la homoj, nur la elektitaj regantoj havas la rajton de fari la elektojn de la socio, kaj, se la homoj de la socio ne konsentas pri tiuj elektoj, tre malfacilegas forigi la ŝtatanoj el iliaj oficoj. Krome, por iĝi veran regantan kanditaton, oni bezonas la subtenon de la nuntempaj regantoj kaj aliaj potencaj homoj, ĉar tiuj homoj estas bezonata por havi la rajton kaj rimedojn, por iĝi regantan kanditaton. Tiuj aferoj certigas, ke la nuntempa reganta klaso daŭre povas kontroladi la ŝtaton kaj la elektojn de la socio. Anarkiismaj pensantoj, pro tiu afero, anstataŭe subtenas rektajn demokratiojn. Rektaj demokratioj ne estas ŝtatoj, ĉar la povo de elekti estas donata al ĉiuj, tial la elektoj de la socio ne estas nur farata per reganta klaso; la socia organizaĵo ne plu estas ŝtato, ĉar la socia organizaĵo ne plu servas nur la malmultajn, kaj anstataŭe apartenas al ĉiu homo. Per rekta demokratio, oni povas voĉdoni pri temo rekte, aŭ povas doni sian voĉdonon al alia homo, sed oni povas repreni sian voĉdonon el la alia homo, se la alia homo ne uzus ĝin kiel oni volus. Ene de granda socia organizaĵo, eble granda kvanto de voĉdonoj estus delegata al kelkaj homoj, sed tiuj homoj ne estus reganta klaso, ĉar ili povus perdi siajn voĉdonoj tuj, se la donintuloj ne plu konsentus pri iliaj elektoj. Rekta demokratio povas funkcii multmaniere kaj laŭ malsamaj skaloj, sed plena diskuto pri rektaj demokratioj estus preter la amplekso de ĉiu tiu artikolo, tial, anstataŭe de skribi pli pri la fakto, mi donos iom da rimedojn pri rektaj demokratioj ene de la artikala sekcaĵo de ’Fontoj kaj Rimedoj’.

Alia grava hierarkio, laŭ anarkiisma pensado, estas la Kapitalisma Sistemo, kiu, per la privatigado de havaĵoj, donas potencon al la malmultaj, kiuj posedas la rimedojn de produktado kaj aliajn riĉecaĵojn. Tiuj malmultaj homoj taŭgas ene de alia speco de reganta klaso, kiu nomiĝas la kapitalista klaso. Tuta klarigo pri la Kapitalismo estus tro granda por ĉi tiu artikolo, sed mallonga klarigo sufiĉas: Ene de la Kapitalisma sistemo, nur malmultaj homoj posedas la rimedojn por produktado, kaj neniu povas produkti ĉion. Tial, homoj devas ricevi pli granda kvanto de siaj posedaĵojn ol la kvanto, kiun ili bezonas aŭ volas, por ricevi aliajn posedaĵojn, kiu mankas al ili, per interŝanĝo de troaj posedaĵoj kun aliaj homoj (ene de ĉi tiu klarigo, ‘posedaĵoj’ signifas ne nur fizikajn aĵojn, sed ankaŭ aĵojn, kiuj ne estas fizikaj, ekzemple kiel servoj) . Kiam homo ricevas pli da valoron ol tio, kiun la homo perdas, ene de interŝanĝo, tiu homo gajnas profiton. Ĉiu homo estas instigata de klopodi por ricevi la plej grandan profiton laŭeble, ĉar, per pli granda profito, ili povas fari pli da interŝanĝoj por ricevi pli da la posedaĵojn, kiujn ili volas, kaj ĉar, se ili ne klopodus tiumaniere, aliaj homoj, kiu ja klopodas tiumaniere, uzus siajn pli multajn posedaĵojn por malhelpi ilin; la aliaj homoj farus tion por forigi la konkurson, kiu alikaze malpligrandigus iliajn profitojn (Mi devus mencii, ke homoj plejofte interŝanĝi posedaĵojn nerekte per mono, por ke iliaj posedaĵoj povas esti interŝanĝata universale). Krome, ĉar nur kelkaj homoj posedas la rimedojn de produktado, la plejparto de homoj devas interŝanĝi sian tempon kaj laboron por la rimedoj, kiujn ili bezonas por simple vivi. Anoj de la kapitalista klaso dungas tiujn homojn, kiuj tiam laboras por produktadi la posedaĵojn de la kapitalisto, sed donas al ili malpli ol tiom, kiom ilia laboro fakte valoras, por ke la kapitalista klaso povas ade gajni profiton.
La kapitilasta klaso ne nur pagas la homojn per malpli ol la valoro de ilia laboro, sed la kapitalista klaso ankaŭ pagas la homojn per la plej eta kvanto laŭeble, por ke la profitoj evitos esti malpligrandigitaj. La homoj ne simple rifuzas labori ĝis ili ricevas pli justan kompenson de iliaj klopodoj, ĉar tiu afero simple ne eblas al ili; se la homoj ne laborus, la kapitalistoj simple trovus aliajn homojn, kiuj ja laborus. Krome, la plejparto de homoj ne povas esti sen posteno, ĉar ili ja bezonas monon por daŭre vivi. Pro tiuj aferoj, la kapitalista sistemo daŭrigas hierarkio, kiu helpas la kapitalista klaso koste de la plejparto de homoj, tial anarkiisma socio postulus la forigon de Kapitalismo.

Anstataŭe de Kapitilismo, Anarkiismo subtenas Socialismo. Ene de socialisma sistemo, la rimedoj de produktado ne estas la posedaĵojn de sola klaso de homoj, sed anstataŭe estas kontrolata egale per la tuto de la homoj, kiuj laboras produkti per la rimedoj de produktado. Ĉiu homo, pro tio, elektas, kiel la produktado estas farata, kaj tiel la homoj, per komuna konsento, scio, kaj kompreno, povas certigi, ke la laboro estas kiel justa kaj bona laŭeble por ĉiuj. Ĉi tie estas kie anarkiisma pensado dividas kaj iĝas multajn grupojn de pensado; mi unue mencios, ke ekzistas grupo de pensado, kiu nomigas sin mem kiel ‘Anarki-kapitalismo’. Anarki-kapitalismaj idealoj postulas kaj subtenas la kapitalisman sistemon, kaj, tial anarki-kapitalismo ne estas agnoskata, kiel vera anarkiisma grupo, per la plejparto de anarkiismaj pensantoj kaj grupoj, pro ilia kredo, ke Kapitalismo bezonas ŝtato, kaj pro la maljusta hierarkio, kiu estas subtenata per la Kapitalismo. Pro la manko de anarkiisma subteno al la anarki-kapitalismo, mi ne skribos plue pri ĝi ene de ĉi tiu artikolo.  Kompreneble, mi ne povas skribi pri ĉiu de la specoj de anarkiismo, sed mi provos skribi mallonge pri la plej popularaj specoj.

Reciprokisma Anarkiismo, eble la plej malnova speco de Anarkiismo, konservas la merkaton de la kapitalisma sistemo ene de socialisma sistemo. Ĉiu homo, kiu laboras produkti iun, kune elektas kiel la aĵo estos farita kaj vendata, kaj ili ankaŭ kune decidas, la kvanto de mono, kiu estos pagata al ĉiu homo unuope. Ene de reciproksima anarkiismo, homo permesatas posedas posedaĵojn, kaj, pro tio, povas esti pli riĉa ol aliaj homoj, sed nur se tiu homo sukcesas ene de la merkato, kaj daŭre ricevas la subteno de la aliaj homoj, kiuj laboras kun tiu homo. Aliaj specoj de anarkiismo malkonsentas pri Reciprokisma Anarkiismo, ĉar la konkurso de la merkato povas instigi malbonajn praktikojn, kaj kelkaj homoj povas uzi sian riĉecon kontraŭ aliaj homoj, kreiante de majustaj hierarkioj. Individuisma Anarkiismo similas al Reciprokisma Anarkiismo, sed la pensantoj de la Individuisma Anarkiismo donas pli da gravecon al la volaĵoj de la individuo, kaj kredas ke nekomunaj posedaĵoj estas bezonataj, por ke ĉiu homo povas atingi siajn volaĵojn libere. Individuisma Anarkiismo estas kritikata per la samaj argumentoj, kiuj kritikas Reciprokisman Anarkiismon, sed ankaŭ estas kritikata per pli filozofiaj argumentoj pri la vereco kaj moraleco de ĝia individuisma pensado.

La sekvaj du specoj de Anarkiismo forigas la ideon de nekomunaj posedaĵoj. Tio ne signifas, ke oni devas kunhavigi ĉiujn, sed simple, ke neniu devus posedi iun, kiu povas esti uzata por kontroli aliajn homojn, kaj kiu ne estas uzata per la posedanto. Ekzemple, oni povas posedi sian propran dentobroson, sed ne devus posedi domojn, ĉar oni povas maljuste postuli aĵojn, laboron aŭ aliajn aferojn el la homoj, kiuj estas bezonantaj de domoj por vivi sane kaj secure. Specoj de Anarkiismo, kiuj subtenas ĉi tiujn ideojn pri posedaĵoj, apartenas ene de kategorio, kiu nomiĝas ’Sociala Anarkiismo’.  La ĉefa malsimilo inter la sekvaj du specoj de Anarkiismo estas iliaj pensoj pri kiel komunaj posedaĵoj devus esti disvastigataj:

La unua de ĉi tiuj du specoj estas ’Anarki-kolektivismo’. Ene de Anarki-kolektivisma sistemo, homoj estas rekompencitaj por ilia laboro per ’Laboraj Kuponoj’, kiuj estas donata laŭ la kvanto de laboro, kiun oni faras. Laboraj kuponoj funkcias simile al mono, kaj povas esti interŝanĝataj por ricevi posedaĵojn, sed ne estas speco de mono, ĉar ili perdas sian valoron, kiam ili estas interŝanĝitaj, kaj ĉar ili nur estas interŝanĝataj por ricevi posedaĵojn, kiuj estas komunaj. Pro la perdo de valoro ĉi tia maniere, la organizaĵoj, kiuj ricevas la laborajn kuponojn kaj disvastigas la komunajn posedaĵojn, ne povas gajni amason de riĉaĵoj, kaj, ĉar oni nur povas uzi la kuponojn por ricevi komunaj posedaĵoj, homoj ne povas uzi ilin por kontroli aliajn homojn. Kelkaj subtenantoj de Anarki-kolektivismo kredas, ke ĉiu homo devus ricevi la saman kvanton de laboraj kuponoj laŭ la kvanto de tempo, dum la homo laboras, sed aliaj subtenantoj malkonsentas, kaj anstataŭe kredas, ke homoj devus ricevi malsamajn kvantojn de laboraj kuponoj laŭ la tempo, lerto, sperto, klopodo kaj aliaj aferoj, kiuj estas bezonataj por fari la laboron.

La dua speco, Anarki-komunismo, funkcias laŭ la principo de ’El ĉiu laŭ lia povo, al ĉiu laŭ lia bezono’. Ĉi tiu frazo estis unue skribita de Karl Marx, kiu fondigis la idealojn de Komunismo, la plej bone konata speco de Socialismo. La plejparto de Anarkiismaj pensantoj malkonsentas kun Marx pri multaj de liaj ideoj kaj kredoj, sed granda kvanto de liaj verkoj rekte influis la Anarkiisman movadon kaj ĝiaj pensoj. Mi volas, ke ĉi tiu artikolo estu moderna, tial mi ne plu skribos pri Marx, sed mi opinias, ke gravas kompreni, ke, kvankam Marx estas granda influo ene preskaŭ ĉiu speco de Socialismo, ne ĉiu speco de Socialismo subtenas lin tute aŭ eĉ multe. Ene de anarki-komunisma sistemo, nek mono nek laboraj kuponoj ekzistas. Posedaĵoj estas disvastigataj senkoste, kaj homoj laboras senpage, por la gajno kaj pliboniĝo de la tuta socio, en ’Donaĵa Ekonomio’, ene de kiu homoj donas al aliaj homoj, kaj ne necese atendas rekompencaĵon, kaj laboras simple por helpi sin mem kaj ĉiuj. Multaj anarki-komunismaj pensantoj malkonsentas kun anarki-kolektivismaj pensantoj pri la disvastigo de komunaj posedaĵoj laŭ laboraj kuponoj; la subtenantoj de Anarki-komunismo opinias, ke laboraj kuponoj donus maljustan avantaĝon al kelkaj homoj, ĉar ne ĉiuj povas labori, aŭ labori tiel multe, kiel aliaj homoj, pro la unuopa situacio de ĉiu homo, tiel homoj, kiuj estas sufiĉe bonŝancaj por havi la oportunon por labori multe, iom maljuste povus gajni pli ol la homoj, kiuj ne estas sufiĉe bonŝancaj. Ene de anarki-komunisma sistemo, homoj ne ricevas posedaĵojn kiel premioj por ilia laboro, sed ili ricevas la posedaĵojn pro ilia valoro kiel homoj, kaj por la gajno kaj bono de la tuta socio.

Anarkiisma socio ne povas esti atingita per malgranda grupo de homoj, eĉ se tiu grupo ja povus kontroli la mondo. Anarkiismaj pensantoj tute malkonsentas, ke malgranda grupo devus devigi Anarkiisman regon de socio, ĉar tia grupo simple estus nova ŝtato, eĉ se ĝi forigus la kapitalisma sistemo, kaj tial la rego ne vere estus Anarkiisma. Ĉar Anarkiismo donas potencon egale al la homoj, la homoj mem devas ŝanĝi la socion, por ke la idealoj kaj principoj de Anarkiismo estus atingitaj. Laŭ Anarkiisma pensado, la homoj mem devas preni kontrolon de la rimedoj de produktado kaj kontrolon de la socia organizaĵo, por ke ili povas fondigi pli justa socio, kiu ekzistas sen maljustaj hierarkioj. Por helpi ke la homoj povas fari tion, subtenantoj de Anarkiismo klopodas por disvastigi Anarkiismo inter la homoj, pro ke la homoj gajnas komprenon de la problemoj de la nuntempa socio, kaj memfidon de sia povo por atingi pli bonan socion per siaj propraj klopodoj. Anarkiismaj subtenantoj ankaŭ klopodas batali kontraŭ la maljustajn hierarkiojn ene de nia nuntempa socio per rektaj agoj kaj aktivismumado; ili batalas ne nur kontraŭ la ŝtato kaj la Kapitalismo, sed ankaŭ kontraŭ aliaj maljustaj hierarkioj inter homoj, ekzemple kiel rasismo, samseksemulfobio, kaj Patriarkeco. La agoj de kelkaj anarkiismaj subtenantoj ja povas iĝi perfortajn, sed la plejparto de anarkiismaj agoj ja estas pacaj, ekzemple kiel strikoj kaj la senpaga disvastigo de manĝaĵo; multaj da homoj argumentus, ke la amaskomunikilaro tro fokusiĝas pri perforto koste de la vero, ĉar perforto estas emocia kaj, do, interesa kaj popularo temo, kaj tiu afero malklarigas niajn vidpunktojn kaj kredojn. Anarkiismaj subtenantoj klopodas por plibonigita, pli justa socio, kiu estas kontrolata de ĉiuj kaj ekzistas sen hierarkioj, kiuj maljuste helpas la malmultajn koste de aliaj homoj. Ene de Anarkiisma sistemo, la homoj povas klopodi kune, kiel egalaj homoj, por ade plibonigi siajn proprajn vivon kune de la vivoj de aliaj homoj, kaj la tuta socio, sen la malhelpo de maljustaj rilatoj inter ili.

Mi esperas, ke ĉi tiu artikolo helpis plibonigi vian komprenon de Anarkiismo, kaj mi esperas, ke vi pli estimas, kaj interesas pri, la temon. Mi bedaŭras, ke mi nur povis doni mallongan enkondukon, kaj, do, ne skribis pri multajn gravajn aferojn rilate de Anarkiismo, kaj mi pardonpetas, se mi skribis malklare, maljuste aŭ tro mallonge pri iujn ajn aferojn. Mi kompreneble klopodis skribi prave kaj ĝuste, sed mi eble eraris; se mi ja eraris, mi vere bedaŭras tion. Vi povas kontroli miajn fontojn ene de la artikala sekcaĵo de ’Fontoj kaj Rimedoj’, kie vi ankaŭ povas trovi multajn interesajn rimedojn pri la Anarkiismo kaj ĝia moderna movado. Vi ankaŭ devus fari vian propran esploradon, ne nur rilate de ĉi tiu artikolo, sed ankaŭ rilate de iun ajn temon, por ricevi aliajn vidpunktojn. Mi estus dankema pro viaj kritikoj kaj aliaj opinioj pri ĉi tiu artikolo, kaj mi jam dankemas, ĉar vi legas ĉi tiun artikolon!

Anarkiisma Flago

el La Verda Planedo

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 720 legintoj

发表评论 Respondi

电子邮件地址不会被公开。 Retpoŝtadreso ne estos publikigita.