Palestina Eduka Sistemo 巴勒斯坦的教育体系

作者 Tuviah Rosenberg (以色列)

Mi multajn fojojn rakontis pri la palestina eduksistemo kiu edukas arabajn geinfanojn al la malamo al judoj kaj instigas militemajn sentojn en sia infanaro. Sed ne multaj povis vidi tiujn librojn.

Sed nun jen kronviruso helpis konigi tiujn teruraĵojn al la tuta mondo.

Kiel Israelo same ankaŭ Palestina Aŭtoritato komencis instrui infanaron konektite per interreto (“online”). Kaj jen la tuta homaro povas vidi kion oni instruas en la Palestina Aŭtonomio siajn geinfanojn.

Ĉiujn instigantajn materialojn kiuj estas en la lokaj lernolibroj PA enigis en la interretajn programojn.

PA adaptis ĉiujn 2D materialojn en pli allogajn Youtub’ajn programojn de instruistoj kies salajron pagas eŭropanoj, en FBajn oficialajn paĝojn de palestinaj lernejoj.

Por instrui la skribadon, legadon kaj komprenon de la ligiitan, ili uzas la “heroan” rakonton pri la “israela sanga aŭtobuso” en kiu 6-7 araboj pafmortigis 35 kaj vundis 71 judojn.

Alia scienca demando por geinfanoj: “Ĉu misiloj sendataj sur Israelon havas kinetan energion aŭ potencialan energion?”

Aŭ por klarigi la teran graviton anstataŭ rakonti pri la “pomo de Newton” oni demandas “Kial ŝtonoj ĵetitaj el ĵetiloj sur israelanojn falas teren?”

Aŭtoro: Tuviah Rosenberg

el Facebook

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 1,414 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *