Pensiga Libro pri Serboj 西方媒体对塞尔维亚人的妖魔化

LA PENSIGA LIBRO DE FINNA PROFESORINO KAJ POLITIKISTINO PIRKO TURPEINEN

profesorino Pirko Turpeinen

La profesorino Pirko Turpeinen, konata psikiatrino kaj eksfunkciulino de finnaj socialdemokratoj asertas ke en la pasinta jarcento serboj suferis genocidon, kaj la akuzoj ke ili faris militaj krimagojn dum disfalo de Jugoslavio estas parto de sistema agado de mondestroj kiuj deziris pravigi siajn konkercelojn.

La finna politikistino, kiu dum multaj jaroj laboris kiel faka kunlaborantino en la Komisiono por esplorado de torturo kaj senigo de homaj rajtoj de la Eŭropa Konsilio, opinias ke la detruado de Jugoslavio bomb NATO-landoj estas la plej granda internacia krimo en Eŭropo post la Dua mondmilito.

“La propagando de konkeranto ankoraŭ dominas en okcidentaj amaskomunikiloj. Tamen, la vero pri la viktimigo de serboj sur la Balkanejo iam devos esti publikigita” – diras Turpeinen.

Ŝi aperigis ankaŭ sian opinion pri tio, kion signifas la reveno de Usono en Balkanejon, la rolon de iuj finnaj oficialuloj en propagando, la esencon de la kozo “Raĉako” kiu estis motivo por bombado de Jugoslavio, kaj ankaŭ kion ŝi, kiel elstara psikiatro opinias pri la generalo Ratko Mladiĉ.

“Mi estas psikiatro kaj min interesas nenio alia, krom la vero. La usona administristaro penas kaŝi la krimojn kiujn ĝi faris. Ili en Kosovo kontraŭleĝe konstruis unu el la plej grandaj militaj bazoj – Bondstilon.

La serboj kiuj estis viktimoj de genocido dum la Dua mondmilito, maldeziris disfalon de Jugoslavio. Por realigi siajn tutmondajn celojn, potenculoj komencis propagandi. Same kiel en la aliaj ŝtatoj, formitaj post la disfalo de Eksjugoslavio, la celo de Usono en Kosovo kaj Metohio estis forpreni la infrastrukturon kaj privatigi la egvaloran havaĵon. Ĉio ĉi tio estis realigita post la NATO okupacio. Ĉio okazinta en Kosovo estas tuthomara honto. La internaciaj taĉmentoj de KFOR (internaciaj pacigaj trupunuoj) nenion faris por plenumi sian mision en Kosovo – ili nur helpis daŭran senserbigon de la regiono.

Raĉako estas ne nur tragedio por la serboj kaj por la vero, sed ankaŭ honto por Finnlando. Tiama prezidento de Serbio Slobodano Miloŝeviĉ invitis grupon da finnlandaj justicaj medicinistoj alveni kaj esplori ĉi tiun kozon. La specialisto pri patologio Anto Pentila estis la plej sperta kaj la plej konata grupano. Post kompletigita esploro ili konkludis ke NENIU estis murdita. La homoj, kiuj estis prezentitaj kiel viktimoj de supozata murdo fakte estis albanaj teroristoj kiuj pereis dum bataloj.

La Finnuja ministerio pri eksterlandaj aferoj ankoraŭ ne permesas publikigi la rezutojn de ĉi tiu esploro. Interesa kaj pensiga estas la fakto, ke la ekspertan grupon estris Helena Rante – stomatologino. Ŝi estis prezidanta, kvankam estus normale ke ĝuste Pentila estu la ĉefa raportanto, ĉar stomatologo ne povas analizi kaŭzon de ies morto. Ranta parolis tion, kion de ŝi postulis plenumistoj el Ministerioj pri eksterlandaj aferoj de Finnlando kaj Germanujo. Tio estis tragedio por Jugoslavio, ĉar “Raĉako” estis igilo por milita bombado. Simpladire, la ministerioj pri eksterlandaj aferoj de Finnlando kaj Germanio mensogis pri “Raĉako” por ke NATO havu alibion por siaj bombaj atakoj.

Kun la profesoro Pentilo mi parolis antaŭ deko da jaroj. Lian vivon renversis la fakto ke al lia grupo ne estis permesite post la nekropsio de la korpoj publikigi la verajn faktojn. Tamen, post iom da tempo, Pentila publikigis la verajn rezultojn de la nekropsio en scienca ĵurnalo. Mi hontas pro la konduto de Helena Rante kaj de ŝia samtaskano Martio Ahtisari. La propagando estis tiutempe tiom vastigita ke la internacia publiko ne povis scii la veran veron.

Dum multaj antaŭaj jaroj oni kaŝis ankaŭ la veron pri holokaŭsto kiun travivis la ortodoksaj serboj. Tiel, ekzemple. la finna publiko ne sciis detalojn pri la amaspunejo Jasenovaco.

Serboj, hebreoj kaj romaoj dum la Dua mondmilito troviĝis en 17 koncentrejoj. Jasenovaco estis inter la plej grandaj amaspunejoj en Europo. Tiutempe malaperigo kaj katolikigo de serboj estis la ĉefa celo de tieaj naziuloj.

La Haga tribunalo estas senleĝa politika kortumo. Tio estas klasika mokado pri jurisprudenco. Oni sekretigis ankaŭ la vendadon de organoj en Kosovo kaj Metohio.
En finnlanda socio dominas NATO propagando. Ni ne estas ano de tiu armea asocio, sed ni estas parto de la hibrida milito, kies centro troviĝas en Helsinko.!” – asertas la profesorino Turpeinen.

https://www.glassrpske.com/lat/plus/intervju/pirko-turpeinen-finska-politicarka-srbi-ne-smiju-vjerovati-u-ono-sto-im-drugi-namecu/308450

el Facebook

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 1,686 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *