Subakva Ĝardeno en Italio 意大利的水下花园

Ĉu vi scias ke en Italujo (en la urbeto Noli, Ligurio) oni konstruis la unuan subakvan ĝardenon? Ĝi nomiĝas ‘la ĝardeno de Nemo’, kaj ĝi estas eksperimento pri subakva agrikulturo. Ene de grandaj sferoj oni flegas vegetaĵojn kaj plantojn, kaj laŭ la unuaj konkludoj oni asertas ke estas la sekvaj avantaĝoj:

1 la temperaturo de la maro estas konstanta kaj tio bonas por verduloj

2 la akvo mara funkcias kiel filtrilo kiu pasigas nur la lumajn kolorradiojn utilajn

3 plantoj tie kreskas pli rapide, pli bongustaj kaj bonkvalitaj

4 la maro defendas ilin kontraŭ iu ajn parazito, do oni ne bezonas kemiaĵojn por kulturi

Krome, oni ne plu bezonus detrui arbarojn por havi teron kulturotan

Aŭtoro: Hildegarda De Bingen

el Facebook

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 843 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *