“Ursoj ofte aperas en loĝlokoj” “熊出没”

“Ursoj ofte aperas en loĝlokoj” “熊出没”

Lastatempe ursoj ofte aperas en vilaĝetoj tra la lando kaj donas damaĝon al homoj. Laŭ statistiko de la Ministerio pri la Medio, dum aprilo kaj septembro en 2020 aperis en loĝlokoj de homoj sume 13 670 ursoj, la plej multe en la lastaj kvin jaroj.

En oktobro du homoj de la gubernioj Akita kaj Niigata estis atakitaj de ursoj en loĝlokoj kaj mortiĝis.

Ŝajnas, ke tiuj akcidentoj okazis ĉar lastatempe plimultiĝis ursoj, pro la plivastiĝo de la vivejo de ursoj kiu rezultis el la malmultiĝo de loĝantoj en montaraj regionoj. Do multiĝas okazoj renkonti ursojn kiuj kutimas serĉi manĝaĵojn en loĝlokoj de homo.

Ĉi-jare multaj ursoj precipe en regionoj frontaj al la Japana Maro sinsekve translokiĝas de montaraj regionoj al loĝlokoj de homoj pro alia kaŭzo, malriĉa rikolto de glano.

Por multaj ursoj kiuj kutimas vintrodormi glano estas tre grava manĝaĵo por la kutimo. Tamen, laŭ la Ministerio pri la Medio ĉi-jare la rikolto de glano estis tre malbona pro furioza varmego kaj manko de pluvo en ĉi-somero. Pro tio multaj lokoj tra la lando estas plagitaj de mizera rikolto de kverko, fago k.a., kies frukto estas glano. Ursoj do probable ne povas kontentigi malsatan stomakon nur en montoj kaj venas loĝlokojn de homoj por serĉi manĝaĵon.

Laŭ la Ministerio, dum aprilo ĝis aŭgusto de ĉi-jaro estis kaptitaj sume 2 965 japanaj ursoj, el kiuj ĉ. 95 procentoj (2 800) estis eŭtanazitaj. Tiu ĉi nombro dum la kvin monatoj estas la plej multa en la historio.

Por eviti tian mortigon okazas tra la lando diversaj eksperimentoj por “kunvivi” kun ursoj. Ekzemple, en la urbeto karuizawa de la gubernio Nagano la neprofita organizo Picchio remetas kaptintajn ursojn en monton, gluinte radioondajn dissendilojn al ili por gardi la denunan moviĝon. Kaj kiam oni konfirmis per radioradio, ke ursoj proksimiĝas al vilao k.a. oni forpelas ilin al montoprofundo per la hundo nomata “Karelian Bear Dog”, speciale trejnita, ke povu senti odoron kaj ekziston de ursoj.

Krome, antaŭ ĉ. 15 jaroj la Japana Asocio por Urso kaj Arbaro, unu el la organizoj por la protekto de la Naturo en la gubernio Hyogo ekplantis plantidon de persimono, kverko k.a. inter montoj kaj loĝlokoj de homoj. Tiu ĉi “artefarita arbaro” havas rolon preventi la proksimiĝon de ursoj al loĝlokoj de homoj, ĉar ursoj povus gajni manĝaĵojn en la arbaro.bouncy castle

Nun tiuj projektoj disvastiĝas ankaŭ al la gubernioj Shizoka, Ishikawa k.a.

Lasta Novaĵo de Japanio
(n-ro 375, 2020.11.29)

el Facebook

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 1,300 legintoj