王崇芳世界语实用中级课本 第十三课

第十三课

DEK TRIA LECIONO

 

PARTO A

 

LA OVO DE KOLUMBO

 

Kardinalo Mendoza aranĝis por Kolumbo grandan festenon kaj diris al li ĉe la tablo laŭdan paroladon. Li nomis lian eltrovon la plej granda venko de la homa saĝo. Multaj korteganoj, sidantaj ĉe la tablo, aŭskultis la laŭdojn kun malplezuro.

“Ŝajnas al mi,” diris unu el ili, “ke ne malfacile estis trovi la vojon al Ameriko! La oceano ĉie estas malfermita, kaj eĉ plej simpla maristo ne perdus la vojon!”

“Mi neniam pensis, ke tio estas ia merito,” respondis Kolumbo,” kaj mi nur dankas la Ĉielon, ke ĝi elektis min por ĉi tiu eltrovo.”

Kiam la gastoj daŭrigis disputadon, ĉu estis facile aŭ mafacile fari ĉi tiun eltrovon, Kolumbo ekstaris, prenis ovon kaj diris: “Kiuj el vi povas starigi ĉi tiun ovon tiel, ke ĝi ne falu?”

Ĉiuj gastoj volis montri sian lertecon, sed neniu sukcesis starigi la ovon.

“Donu, mi petas, la ovon al mi!” diris Kolumbo. Li prenis la ovon, ekfrapis ĝin delikate kontraŭ la tablo: la ovo iom rompiĝis kaj stariĝis.

“Ah,” ekkriis la gastoj, ” tion scius fari ĉiu el ni!”

“kial do,” respondis Kolumbo ridetante, “vi tion ne faris? La diferenco intere ni estas jena: vi povus tion fari, kaj mi faris.”

Tia estas la deveno de la esprimo: La ovo de Kolumbo.

 

 

PARTO B

 

ĈE TE-KUNVENO

 

Mi: Jen estas gesinjoroj Oskar, kiuj venis el Islando. Jen estas samideano A, aranĝanto de nia te-kunveno.

A: Bonvenon. Mi ĝojas vin vidi. Kiel vi fartas?

Li: Dankon! Ni fartas tre bone!

A: Bonvolu sidiĝi, samideanoj! Nun ni komencu. Karaj samideanoj, mi ĝoje prezentas al vi niajn gastojn el Islando, sinrojon Oskar kaj lian edzinon. Gesinjoroj Oskar estas fervoraj esperantistoj kaj bonaj amikoj de la ĉina popolo. Por akceli la kompreniĝadon kaj amikecon inter la ĉina kaj la islanda popoloj, ili vizitas nian landon kaj nun honoras nin per ĉeesto al nia te-kunveno. Nu en via nomo mi petas vin ambaŭ, bonvole rakonti al ni ion ajn pri viaj lando, popolo, kulturo, pri la amikeco inter niaj du popoloj aŭ pri la Esperanta movado. Elektu do laŭplaĉe el la temoj.

Li: Antaŭ ol komenci la parolon, permesu, karaj samideanoj, ke mi salutu vin ĉiujn en la nomo de la esperantistoj en Rejkjaviko. Ili petis min transdoni al vi, pekinaj esperantistoj, iliajn bondezirojn kaj ankaŭ gratulojn pro viaj sukcesoj en viaurbaj kontruado kaj Esperanta movado dum la lastaj jaroj.

Ŝi: Mi alportas specialan saluton de la rejkjavikaj esperantistinoj al la pekinaj samideaninoj, kiuj tiel noble kaj senlace laboras kiel la viroj por la konstruado de sia patrujo kaj por la Esperanta movado.

Li: Unu el la celoj de nia vizito estas ekkoni vian landon kaj ĝian popolon, pri kiuj mi multe legis en <El Popola Ĉino>, kaj, se eble, amikiĝi kun ĉinaj esperantistoj-kemiistoj, ĉar mia fako estas kemio. Sed, antaŭ ĉio, ni volas vidi propraokule, kiel vi, ĉinaj samideanoj, laboras kaj batalas por la noblaj ideoj de Esperanto. Esperanto ja servas ne nur al la reciproke kompreniĝado inter la popoloj malgraŭ la landlimoj, sed ankaŭ al la socia progreso, kaj tial miaopinie, ĝi devas ludi ankaŭ la grandan edukan rolon en la nuna tempo. Per Esperanto la popoloj de la diversaj landoj devas kunlabori sur la kampoj ne nur de la kulturo kaj artoj, sed ankaŭ de la sciencoj kaj teknikoj. Mi sincere deziras, ke la ĉinaj esperantistoj estu unu el la taĉmentoj de tia kunlaboro kaj multe kontribuu al tiu nobla ideo per siaj saĝo kaj diligenta laboro.

K-do B: Prava estas via opinio. Sed, sinjoro Oskar, ĉu vi povus iom paroli pri la 62-a Universala Kongreso, kiu estis okazigita en via ĉefurbo?

Li: Nu, bone. La kongreson mi mem ĉeestis. Tio estis la unua fojo, ke tia kongreso okazis en nia patrujo. La kongreso estis tre grandioza, impona, kaj ĝia atmosfero estis plena de amikeco kaj internacieco, kio faris al mi belan impreson. Ke pli ol mil kongresanoj el diversaj landoj parolis unu saman lingvon kaj bone sin komprenas reciproke sen bezono de interpretistoj, ĉu tio ne bone pruvis la vivantecon kaj utilecon de nia kara lingvo?

K-do C: Ĉu vi renkontis dum la kongreso legantojn de <El Popola Ĉinio>? Kiajn opiniojn ili havis pri tiu gazeto.

Li: Ni renkontis multajn. Ni eĉ varbis novajn abonantojn por ĝi. Oni diris, ke ĝia enhavo estas riĉa kaj ĝia aspekto tre bela. Sed mi bedaŭras, ke ĝia stilo ne estas sufiĉe vigla, kaj cetere, mankas en ĝi regula lingva rubriko. Miaopinie, se en ĉiu ĝia numero aperos pli da artikoloj pri Esperanto kaj esperantologio, ĝi certe havos pli da legantoj en la mondo.

K-do A: Koran dankon pro via varbado de novaj abonantoj por EPĈ kaj pro via valorega konsilo. Viajn opinion kaj konsilon mi transdiros al la redakcio de EPĈ.

K-do B: Estus agrable por ni aŭskulti vin ankaŭ pri viaj lando kaj popolo, kiuj estas al ni tiel malproksimaj, tiel fremdaj, kaj tamen min multe interesas.

Li: Kion do mi rakontu?

K-do C: Dependas de vi.

Li: Bone, mi unue rakontos pri nia urbo Rejkjaviko…

 

 

INTERESAJ DIALOGOJ

1

Ŝi: Ĉu vi komprenas muzikon?

Li: Jes, sinjorino.

Ŝi: Kion mi ludas nun?

Li: …pianon.

2

Instruisto: Kiu helpis al vi fari tiun ĉi mapon?

Lernanto: Neniu.

Instruisto: Ĉu via frato ne helpis?

Lernanto: Ne. Li sola faris la tuton.

 

 

NOVAJ VORTOJ

 

 

ovo蛋,鸡蛋

kardinalo红衣主教

eltrovo(el-trovo) 发现

korto院子,庭院

~ego朝廷

~egano廷臣,朝臣