Esperantigis 妙慧师父
Iam antaŭe iu volis flati la reĝon kaj demandis la aliajn: “Kiel mi povas akiri plaĉon al la reĝo?”
Oni respondis: “Se vi volas plaĉi al la reĝo, vi devas imiti lian aspekton.”
Li do iris al la reĝo. Vidinte la palpebrumadon de la reĝo, li imitis lin. La reĝo demandis lin: “Ĉu vi suferas je malvarmumiĝo aŭ okula malsano? Kial vi palpebrumas?”
Li respondis: “Mi suferas nek je okula malsano nek je malvarmumiĝo. Vidinte, ke vi palpebrumas, ankaŭ mi tion faris por imiti vin.” Aŭdinte tion, la reĝo furioziĝis kaj tuj ordonis, ke oni serioze punu kaj forpelu lin el la lando.
Ankaŭ iuj homoj en la mondo estas samaj. Ili volas proksimiĝi al la Budho por ties instruo kaj scio, sed ĉe la Budho ili ne komprenas, ke li montris iom da manko laŭkondiĉe por profitigi la vivestaĵojn. Ili aŭ mokas lin pri la neperfektaj vortoj aŭ imitas la mankojn kiam ili aŭskultas la instruon. Pro tio ili perdas la profiton en praktikado de Budhismo kaj renaskiĝas en la tri malbonaj vivstatoj. Ili kondutas same kiel la malsaĝulo.
]]>