中国世界语论坛资料 Afiŝoj de la Ĉina Esperanta Forumo -- 2017.01.20-2021.12.31 - Kiu ne aŭdas bone (ŝerco en Esperanto) 谁耳背? 世界语幽默故事 https://reto.cn/php/luntan-malnova/ zh_CN Kiu ne aŭdas bone (ŝerco en Esperanto) 谁耳背? 世界语幽默故事 Viro diras al Doktoro orelisto: «Mia edzino ne aŭdas bone, sed ŝi tute ne volas veni tien ĉi por mezuri sian aŭdkapablon. Kion mi povas fari?»

La orelisto respondis: «Bonvolu fari tiel:
enirinte vian domon, demandu ŝin pri io ajn. Se ŝi ne respondos, alproksimiĝu du metrojn al ŝi, kaj rediru la demandon, sed ATENTU: ĉiam laŭte samkiel la unuan fojon. Se ŝi ankoraŭ ne respondos, alproksimiĝu du metrojn al ŝi kaj rediru la demandon kun la sama laŭteco. Faru tion ĝis kiam ŝi respondos. Tiam mezuru la distancon inter vi kaj via edzino kaj revenu tien ĉi por ke mi kalkulu ŝian aŭdokapablon.»

Vespere la viro eniris sian domon kaj demandas: «Edzineto mia, kion vi kuiris por la vespermanĝo?»

Neniu respondo...

Li alproksimiĝas du metrojn al sia edzino kaj per la sama laŭteco li demandas: «Edzineto mia, kion vi kuiris por la vespermanĝo?»

La edzino respondas: «MI KUIRIS KOKAĴON! Jam kvarfoje mi diris tion, ĈU VI BEZONAS ORELISTON?!»

el Facebook

]]>
https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?id=6120 https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?id=6120 Sat, 21 Nov 2020 16:36:22 +0000 Solis