Plado estis malgrandaj terpompecetoj, kvadrate malgrande tranĉitaj, unu kvadratcentimetre, kaj bakitaj.
En nia lando terpomoj estas la bazo de la manĝo, relative grandkvante.
La manĝoplado ĉiam pezas ĉirkaŭ 500 gramojn, la pezo estas indikita sur la ujo.
Ĝi estas varme liverita.
Viando estis kokidaĵoj sur ligna stangeto kaj la viandostangeto kuŝis en spica saŭca legommiksaĵo. (kubetoj de tomatoj, cepoj, kukurbetoj).
Francoj nomas tion ratatouille (ratatujo) sed ne timu, tio ne havas rilaton kun ratoj.
Mi serĉos en la vortaro kieĵ oni tradukas ĝin! Le Puil tradukas ratatuaĉo, sed tio estas ĉar oni ankaŭ uzas la vorton por kritiki manĝaĵon!
Li ankaŭ mencias ratatujo, sed tio estas laŭ mi netaŭga neologismo tute ne bezonata!
Legommiksaĵo stufita certe estas pli klara.
Deserto: kiel kutime... sed ĉar oranĝo mankis ni dividis (ni ĉiam ĉion dividas!) bonan sukan piron!
Ĝis morgaŭ!
Petro.
]]>Ni ĵus tagmanĝis. Mi estas 87-jara kaj mia edzino 83 aŭ 84.. Mi ne ekzakte scias.
Antaŭ unu jaro ni decidis, por eviti ĉiutagajn butikumadojn ne plu mem kuiri sed lasas ĉiutage liveri manĝon, tagmeze, de komunuma servo.
La prezo ne estas alta kaj la kvalito kaj vasteco/kvanto akcepteblaj.
Kompreneble ne tiel bona kiel mem preparitaj manĝoj.
Nur la saŭcoj estas pli bonaj ol mempreparitaj ĉar ili povas, pro la amaspreparado, enmeti ĉiujn ajn iom rarajn ingrediencojn.
Ĉiam estas supo kaj ĉefplado.
Supo hodiaŭ estis florbrasika supo. Ĉefplado estis endivioj kiel legomoj, malgrandaj terpomoj kaj stufita tre spica stufita bovidaĵo. La endivioj estis stufitaj en iu lakteca saŭco.
Ni mem aldonis deserton: jahurton/jogurton kun perzika konfitaĵo kaj iom da vinberoj, iom da fragoj kaj oranĝon.
Nun mi klopodas digesti kaj ripozi!
Ĝis!!!
Petro
]]>Ek! Ek! Ek!
Petro
Via reago kortuŝas min! Vi almenaŭ komprenas kie situas la progresio!
Per retorikado en propra Ĉina lingvo nenio progresas!
Mi esperas ke niaj samideanoj komprenos!
Ni preĝu ĉiujn eblajn kaj neeblajn Diojn ke ili apogu kaj helpu nin!
Tre kore,
Petro.
]]>Dankon pro via rapida reago!
Jes, ni ne malsaniĝis kaj mia edzino kaj mi, ni taŭge vakciniĝis.
Ni tamen esperas kaj deziras ke iam la vivo denove normaliĝos.
Mi esperas ankaŭ ke la Verda Reto denove iĝu vere verda!
Tia nacilingva babilado havas neniun sencon!
Kore,
Petro.
]]>Mankas al esperantistoj pasio de la studo.
Esperanto ne konas valoron! Ni fosu en ĝi kaj elfosu kaŝitan oron!
]]>Petro.
]]>