M.
]]>Ĉefplado aŭ bazoplado
Ankaŭ krompladoj estas ebla vorto por la aldonaĵoj.
Ankaŭ krompladoj eblas.
Vere ne necesas havi unu solan.vorton!!!
Se oni bone komprenas vin ĉio estas en ordo.
PIV proponas almanĝaĵoj por pladoj kiuj ne estas ĉefaj!
Ankaŭ ekzistas kondimentoj.... ses tio estas nur por spicaĵoj kaj tiel plŭ!
Kore
Petro.
]]>Vi trafe karakterizis Esperanton:
Tiel estas Esperanto! (这就是世界语!)
Ni faras la vortojn kiujn ni bezonas! (需要的时候,我们造词!)
Nun mi faru vortojn por 饭 kaj 菜.
Laŭ la ĉina difino 饭 devus esti grenmanĝaĵo (aŭ ĉefmanĝaĵo, ĉar 饭 nomiĝas ankaŭ 主食), kaj 菜povus esti nomata: legomplado (蔬菜) aŭ viandplado (荤菜). Ĉu estos aliaj amikoj kiuj donu pli taŭgajn?
Kore
M.
]]>Se por Ĉinoj tiuj ambaŭ aferoj malsamas oni ankaŭ en Esperanto devas trovi du vortojn!
Verŝajne kunmetaĵo kun plado!
Tiel estas Esperanto!
Ni faras la vortojn kiujn ni bezonas!
Do vi proponu klarajn kunmetojn!
Mi ne povas de ĉi tie decidi kio taŭgas!
Vi proponu kaj mi diros al vi ĉu mi komprenas!
Ne timu! Solvo estas trovebla!
Kore
Petro
]]>Jes, la vorto “plado” estas iom komplika kaj, por Ĉinoj, eĉ iom konfuzita. En la ĉina 饭 kaj 菜 estas tute apartaj unu de la alia, sed en Esperanto ŝajnas manki tia aparteco inter ili. Kutime, en Ĉinujo, kaĉo, griaĵo, rizaĵo, farunaĵo... apartenas al 饭, dum supo, legomplado, viandaĵo, fiŝaĵo... al 菜. Tia diferenco eble estus perpleksa por okcidentaj fremduloj kiel vi, Petro.
Ĉar “plado” ampleksas kaj ekz. nudelrubandojn (饭) kaj ekz. kokaĵon (菜), do tio multe ĝenas Ĉinojn.
Ĉu estas klare?
]]>Bv. iom klarigo pri la du vortoj por plado!!!
Ĉu unu estas parta nur, malkompleta aŭ kio?
Nu ja, mi scias ke Ĉinoj havas ofte, plej ofte, plurajn manĝojn surtable, ĉu?
Mi ankaŭ kontrolos la ĝustan sencon, klarigon de la vorto "plado".
Ŝajnas iom komplikita!
Kore,
Petro
Mi skribos baldaŭ pri hodaŭa manĝo.
Ĉu unu estas "fab" kaj alia "mi" ???
Mi pensas ke povus esti!
Ĉu unu kompleta plado alia nur baza parto? Eble mi eraras!
]]>Interesas min kelkaj gemutaj (hejmecaj) vortoj:
nudelomanĝo (面食). Nova esprimo por mi, do impresega.
nudelrubandoj (面条). Tre ekzakta, tre maltantaliga.
gastlaboristo (外来务工者). Antaŭ la vorto 外来务工者, multaj hezitis, ne sciis kiel interpreti. Nun Petro liveris tute pretan solvon: gastlaboristo. Kaj kio pri 留学生?Do ni imitu: gaststudento.
malmoltritikfaruno (高面筋粉). Tute nova por mi. Ĉi tie oni lernas ne nur la Esperantan terminon, sed ankaŭ la ĉinan. Mi pensas ke multaj, same kiel mi, ne havas la ideon pri 高面筋粉.
plastikfolio (保鲜膜). Oni uzas ĝin ofte, sed ne sciante eldiri ĝin.
pastotavolo (面皮). Freŝa por mi.
ligna rulilo, ligna rulcilindro, pastotavoligilo (擀面杖). Do multaj alternativoj.
plado (饭菜). La aŭtoro nomas nudelrubandojn plado. Kompreneble, tia esprimo estas ĝusta, sed por ĉinoj iom stranga. Inter饭kaj菜, por ĉinoj, estas klara limlinio. 饭estas manĝaĵo preparita ĝenerale el rizo aŭ kritika faruno, dum 菜 el legomo, viando kaj similaj.
]]>tutamike
Gajo
]]>La ĉefaj manĝaĵoj de la ĉinoj ĝenerale estas faruno kaj rizo prilaboritaj per apartaj metodoj.
En Ĉinio sin trovas vermiĉeloj el tritika faruno. Post kuirado oni aldonis al ili diversajn spicaĵojn. Estas vermiĉeloj kun porkaĵo, orelfungo kaj ovaĵo miksitaj kun amela saŭco, vermiĉeloj kun fritita sojfaba misoo, vermiĉeloj kun sezama misoo, vermiĉeloj kun porkaĵo aŭ bovaĵo, kaj vermiĉeloj kun nur spicaĵo kaj graso. Per malsamaj prilaboroj oni ricevis malsamajn vermiĉelojn, kiaj maŝinfaritaj, tranĉitaj, tiritaj k.a.
Laŭ la tradicia moro, la ĉinoj senescepte manĝas vermiĉelojn en la naskiĝtago. Kial? Ĉar vermiĉeloj estas mincaj kaj longaj, kio simbolas longvivecon.
Kio pri la ĉefaj manĝaĵoj en via lando? Kion vi manĝas en via naskiĝtago?
]]>Ĉar temas pri rubandoj 6 milimetrojn larĝaj (antaŭ preparo, ĉar poste 7 mm-ajn) kaj nedinite longaj.
Estas pastoj.
La pasto prepariĝas el ekzemple 400 gramoj da malmoltritikfaruno miksita kun 400 g da grio, 8 ovoj, 2 kuleroj da olivoleo kaj iom da salo .
Oni miksas, vindas en plastikfolio kaj lasas malvarmiĝi en glaciŝranko dum kvaronhoro.
Poste oni premu kaj per ligna rulilo, ligna rulcilindro, produktu (faru) pastotavolon, maldikan (kelkmilimetran) kiun oni tranĉu en sesmilimetrajn larĝajn rubandojn. [Pli bona nomo, anstataŭ rulilo, certe estas rulcilindro aŭ tute precize sed iom komplikite: pastotavoligilo].
Cetere la itala nomo estas derivaĵo de itala verbo tagliare, kiu signifas "tranĉi"!
Mi pensas ke ankaŭ Ĉinoj faras paston tiamaniere, ĉu?
Preparo de plado: en bolanta akvo, kelkajn minutojn, ... la pasto devas resti iom rezista, iom malmola - al dente diras italoj (manĝpreta).
Ĝi estas nur bazo de plado! Gravas aldonaĵoj, precipe la saŭco!
Nia hodiaŭa estas en laktokremsaŭco. Plie ene estas arbarfungoj kaj pecoj da kokida viando.
Supo hodiaŭa estas, almenaŭ tiel estas indikita ... sed ofte false indikita: brokolosupo.
Per tiu brokolosupo ni restas en Italujo, ĉar tiu legomo estas ĉe ni ne jam tiel longe konata!
Nur de post la milito kaj ĝi estis importita de Italujo.
Ĝis morgaŭ!
P.
]]>