中国世界语论坛资料 Afiŝoj de la Ĉina Esperanta Forumo -- 2017.01.20-2021.12.31 - respondo al sro Petro https://reto.cn/php/luntan-malnova/ zh_CN respondo al sro Petro (reply) kara kaj estimata de mi amiko Petro:
jen estas via artikoleto pri tetrinkado, en kiu mi legis " pri niaj malsekaj momentoj".tiutempe mi iom surprizitis pro hezito je kompreno de tiu frazparto kun subkonscio chu ghi koncernus al trinkado? poste mia alia amiko bruligis kandelon en mia kapo ke tiu estas magia metaforo uzita de nia Petro indikanta pri trinkado.kara amiko, chu jes? dankon!

"Ni trinkas multe da teo!
En nia lando oni precipe trinkas teon, sed plej ofte nigran.
En najbara Nederlando oni jam tre longe trinkas teon. Mi supozas ke ili havis teon de Indonezio.
Ĉe ni fakte nur de post la mondmilito ĝi enkondukiĝis.
Ni ankaŭ trinkas verdan teon, sed malpli ofte ol nigran. Kaj tiam la japanan specon.
Lastatempe mi multe trinkas rusan teon.
Ĝi estas nigra sed enhavas iom da cejanflorfolietoj krom aliaj aromoj.
Ni ne trinkas ĝin tre nigre, tre forte.
Mi eĉ trinkas el tetaso kiun mi kunportis de Ĉinujo! Sur la taso estas la nomoj de la kvar sezonoj!
Eĉ sur la taskovrilo estas somero kaj vintro.

Kjoko preskaŭ neniam trinkas kafon, sed mi ĉiutage.

Alkoholaĵojn ni neniam trinkas sed ne pro iu principo, nur ĉar ni ne ŝatas.

Jen do, mi informis vin pri niaj malsekaj momentoj!

Ĝuu belan tagon!"

kore
ghuu dolchan viovo!

sincere via
Gajo

]]>
https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?id=6919 https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?id=6919 Sun, 04 Jul 2021 01:37:10 +0000 gajo
Fiŝtago! (reply) Kara gaja amiko,

Sen la kunteksto mi tute ne povas imagi pri kio temis tiu malseka momento!
Ĉu pluvo?

Ĉu vi povas retrovi la tekston?

Ankaŭ mi tre ŝatus scii kaj kompreni!

Kore

Petro

]]>
https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?id=6911 https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?id=6911 Sat, 03 Jul 2021 06:29:24 +0000 Petro Desmet'
Fiŝtago! (reply) saluton, kara amiko Petro!
shajne mi iam legis ie frazparton en via artikoleto "nian malsekan momenton". tiu vortogrupo min iom konfuzis. chu vi bonvolu al mi iom klarigi? dankon.
amike
Gajo

]]>
https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?id=6909 https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?id=6909 Sat, 03 Jul 2021 01:47:34 +0000 gajo
Fiŝtago! (reply) Dankon, kara amiko.

Mi petas, ĉiam diru klare al mi ĉu neniu malfacile komprenebla vorto aŭ frazo estas en mia teksto!

Petro.

]]>
https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?id=6907 https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?id=6907 Fri, 02 Jul 2021 15:40:39 +0000 Petro Desmet'
Fiŝtago! (reply) La raporto estas interesa kaj kulture riĉa. Kaj la stilo tre familiara kaj facile alirebla.

Dankon, kara amiko!

Amike

M.

]]>
https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?id=6906 https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?id=6906 Fri, 02 Jul 2021 15:31:35 +0000 Minosun
Fiŝtago! Hodiaŭ estas vendredo, ĉi tie kaj ankaŭ ĉe vi!
Nia regiono en Eŭropo ĝis antaŭ dudeko da jaroj estis tre katolika.
Kaj la katolika religio preskribas ke oni ne manĝu viandon en vendredo!
Do, vendredo estas fiŝtago!
Katolika kredo treege malfortiĝis, sed tamen certe restas homoj kredantaj.
Plie tiu fiŝkonsumado en vendredoj iĝis kutimo kiu ne nepre plu rilatas al kredo!
Estas do logike ke ankaŭ nia manĝolivero sekvas la kutimon kaj ĉiuvendrede liveras fiŝpladon.

Mi ne intencas tutan jaron, aŭ eĉ tutan monaton skribi pri manĝo, sed mi scias ke povas tamen interesi vin, ĉar nia manĝokulturo estas tamen tute alia ol la via!

La ujoj en kiuj manĝo estas alportata estas dividita en fakoj: du, tri aŭ eĉ eble kvar.
La supo, kompreneble, estas en aparta ujo.

Hodiaŭ: celerisupo, tre forta, tre bongusta.

Ĉefplado: gado, tio estas fakte tre ĝenerala nomo por multe da diversaj fiŝspecoj, maraj, grandaj kaj elegantaj.
Sed nur specialistoj kapablas rekoni, kaj nomi, la diversajn speciojn inter kiuj moruo estas la plej ofta.
Ne temas, ĉe ni hodiaŭ, de la sekigita formo sed de la freŝa fiŝo.
La sekigita moruo estas tre ŝatata kaj ofta manĝo en Portugalujo.
La gado kuŝas en saŭco. Kia saŭco? Salikoka ŝenopreza.
Tre bongusta saŭco, ĉar la salikoketoj havas tre fortan aromon.
Ankaŭ de salikokoj ekzistas fakte cento da specoj!
La bazo de la plado, la ĉefparto, estas terpomoj, kiel kutime.
Hodiaŭ ili estas en formo de terpomkaĉo, miksita kun fenkolo kaj tomatoj.
Ankaŭ tio tre forte gustas ĉar fenkolo estas ankaŭ tre aroma, iom anizgusta kaj la aldonaj tomatoj tre freŝigas la tuton.

En la jagurto ni metis restaĵon de hieraŭaj ĉerizoj, ĉar Kjoko ne tro ŝatas ilin en tioma kvanto ĉe la plado. Ŝi suferas diabeton, do ne rajtas mamĝi tro da sukero. Ŝi do konservis parton por hodiaŭ.
Plie: traŭbojn, piron, oranĝon kaj bananon... ĉiam duonon duope.
Piro estis la tipa belga speco kiun ni ankaŭ amase eksportas, precipe al Ruslando ...
Certe ankaŭ Putin manĝas ilin... se li finigis la blokadon! Ĝi estas vendata sub la nomo "konferenco".

Mi esperas ke vi ankaŭ bonguste manĝis!

Kore,

Petro

]]>
https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?id=6901 https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?id=6901 Fri, 02 Jul 2021 09:07:46 +0000 Petro Desmet'