中国世界语论坛资料 Afiŝoj de la Ĉina Esperanta Forumo -- 2017.01.20-2021.12.31 - Ĉu necesas la antaŭ mallongigoj? https://reto.cn/php/luntan-malnova/ zh_CN Ĉu necesas la antaŭ mallongigoj? (reply) Solaj devigaj reguloj estas la 16 de la Fundamenta Gramatiko.
Kaj oni ankaŭ devas konsulti la Ekzercaron.
Mi ne pensas ke unu ekzemplo enestas tie.
Plie la logiko de ĝenerala gramatiko gravas, sed tiu ne donas respondon
Ĉar en iuj lingvoj oni uzas ĝin, en aliaj ne!
Mi ne pensas, sed esploros, ĉu iam Zamenhof diris ion pri ĝi.
Sed eĉ se li diris, li mem deklaris ke ĉiam temas nur pri opinio, pri privata ideo, neniel deviga!
Li estis treege tolerema!
Iuj modernaj lingvistoj (malsanece) ŝatus devigi ĉiun sekvi iliajn rigidajn regulojn!
Zamenhof ofte diris: Ne demandu scienculon, demandu spertulon!

Esperanto ne estu premkitelo (de frenezuloj!).

]]>
https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?id=6917 https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?id=6917 Sat, 03 Jul 2021 09:51:43 +0000 Petro Desmet'
Ĉu necesas la antaŭ mallongigoj? (reply) Dankon! Via respondo valoras por mi.

M.

]]>
https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?id=6916 https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?id=6916 Sat, 03 Jul 2021 09:36:59 +0000 Minosun
Ĉu necesas la antaŭ mallongigoj? (reply) Plej ofte laŭ la senco oni logike devas meti la artikolon "la".
Sed vere, multaj ne metas ĝin.
Sed kun aŭ sen... oni tamen komprenas same.
Se oni vidas en ili propran nomon oni povas forlasi la "la".
Laŭ mi ne gravas. Neniu miskompreno okazas.
Mi ankoraŭ pripensas.

Precipe ĉe geografiaj nomoj oni diskutas pri ĝi, ĉe nomoj kiuj en multaj naciaj lingvoj aperas kun
la la!

La Nigra Maro; la Mediteraneo; la Atlasmontaro ktp. Ĉe tiuj nomoj oni en Esperanto oni ne nepre bezonas la!

Sed ne ŝokas min se mi aŭdas ĝin dirata!

Se vi iras al "la Nigra Arbaro" aŭ al "Nigra Arbaro".. vi same agrable promenos ol en "Ŝcarcvaldo " (aŭ "la Ŝvarcvaldo!)."

]]>
https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?id=6915 https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?id=6915 Sat, 03 Jul 2021 09:18:47 +0000 Petro Desmet'
Ĉu necesas la antaŭ mallongigoj? Ĉu necesas la antaŭ mallongigoj?

Mi rimarkis, ke en iuj lokoj uziĝas la antaŭ mallongigoj, kiel la UN (la Unuiĝintaj Nacioj), la MOS (la Monda Organizaĵo pri Sano), la KPR (la Korea Popoldemokratia Respubliko), la PIV (la Plena Ilustrita Vortaro). Sed en aliaj retejoj kaj gazetoj, precipe oficialaj, oni kutime ne uzas ĝin.

Iafoje ĝi estas bezonata, ekz. “la UK okazos baldaŭ”, ĉar UK estas multaj, kaj ĉi tie mi aludas nur la 72an UK (do difinitan), ne alian. Tiam la staras antaŭ UK.
Kaj tamen plejofte ne necesas meti la antaŭ UN, PIV, MOS, UEA, SAT kaj tiel plu.

Kiel vi opinias pri tio?

Minosun

]]>
https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?id=6914 https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?id=6914 Sat, 03 Jul 2021 08:52:58 +0000 Minosun