Ĉu?
Eble peti al saĝulo ke li venu kaj ĉeestu?
Mi pensas ke 同行 estas "kunveni".
Vi pravas! Sed eĉ en nia malgranda lando, kiu en sia tuto estas eble eĉ pli malgranda ol nura Pekino (plej granda distanco estas nur 300 km!)
en kiu loĝas nur dek miliono da homoj, sed tamen du malsamaj gentoj, estas jam grandaj manĝodiferencoj inter nordo (flandroj, kiel mi) kaj sudo (valonoj). Sed la diferencoj iom post iom iĝas pli malgrandaj.
Ankaŭ ili iĝas pli malgrandaj inter landoj.
En nia lando nun jam en ĉiu urbo estas minimume unu
ĉina restoracio kaj ĉiu homo ĉe ni de tempo al tempo iras manĝi ĉine!
Vi rimarkos ke ni ankaŭ kelkfoje en monato ricevas rizopladon.
Brunaĵo estas la bazo por multe da diversaj saŭcoj. Ĝia ĉefa karakterizo kaj celo estas: iom dikigi la saŭcon.
Via propinita nomo por tiu ĉina brunaĵo, kvankam mi ne bone scias kio ĝi estas kaj kiel oni manĝas ĝin, estas certe bona!
Poste mi daŭrigos ĉar nun tempo mankas!
Ĉi matene ni manĝis bulkojn, kukbulkojn aŭ bulkkukojn ... kiel plej multaj nialandanoj, almenaŭ en Flandrujo.
Dankon pro via teksto!
]]>Kaj skorzonerojn kaj beŝamelon mi neniam renkontis, por ne diri manĝi ilin.
Ekzistas abismo inter manĝoliveroj de Ĉinio kaj Okcidento, kaj sekve inter tiuj kulturoj. Por forigi la abismon, do ni lernu unu de la alia... kaj poste atingu interkomprenon...
]]>Kvankam la oficiala menuo anoncis legomsupo ... ni ricevis pizosupon.
Nu ja, pizoj estas legomoj, do finfine tamen estis legomsupo.
Tamen kutime legomsupo estas supo el diversaj legomoj.
Nu ja, plej gravas ke estis varma kaj bongusta. Pizosupo estas bongusta.
La viando de la ĉefa plado estis porka rostaĵo en buljonsaŭco. Bazo estis normalaj kuiritaj terpomoj.
Legomoj: skorzoneroj en beŝamelsaŭco, en blanka saŭco.
Mi jam spertis ke azianoj ĝenerala ne ŝatas beŝamelsaŭcon.
Ili ofte eĉ ne kapablas manĝi ĝin, ĝi ĉe multaj vomigas ilin!
La saŭco estas preparita per brunigo de iom da faruno en varmega butero en pato sur varmigilo.
Oni devas daŭre kirli, plej ofte per ŝaŭmigilo por ŝaŭmigi ovoblankaĵon ... ĝis la faruno sorbas la buteron kaj preskaŭ sekiĝas.
Tiam oni aldonas lakton, forte kirlas daŭre, kaj oni nepre devas iomete ĝis varmego daŭrigi ĉar tiel oni tute forigas la farunguston.
Kaj tiel oni akiras iom densan blankan saŭcon.
Kompreneble oni aldonas (mi poste kontrolos ĉu vere!) pinĉeton da salo kaj iom da rapita muskatnukso.
Oni aparte kuiras la skorzonerojn, kaj metas ilin en la beŝamelsaŭcon.
Skorzoneroj facile perdas la blankan koloron post senŝeligo, sed por eviti tion oni ĉe ni ofte vendas senŝeligitajn skorzoneroj kiuj kuŝas en buterlakto. Kaj fakte tiu iomete ensorbinta buterlakto plibonigas la guston.
Mi trovis la manĝon bongusta!
Kaj morgaŭ venos florbrasiko, ankaŭ en beŝamelsaŭco
Ĝis morgaŭ!
Petro.
Aldono pri brunaĵo.
Brunaĵo finfine estas vorto kiu estas uzebla por ĉio kio estas bruna!!!
Tamen iam iu uzis ĝin por indiki tiun en buteto brunigitan farunon.
Mi pensas ke se oni unufoje renkontas la vorton ke oni neniam forgesas!
Aliflanke se vi neniam renkontis la vorton kaj vi devas mem trovi ion taŭgan,
vi povus pensi pri farunbrunaĵo ... kaj jes, ankaŭ tiu vorto estas klara kaj komprenebla!
Ĉu Ĉinoj havas vorton por ĝi? En eŭropaj lingvoj oni plej ofte uzas la francan "roux" (prononcu: ru).
]]>