{"id":1137,"date":"2018-05-20T06:09:26","date_gmt":"2018-05-19T22:09:26","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/?page_id=1137"},"modified":"2018-05-20T06:09:26","modified_gmt":"2018-05-19T22:09:26","slug":"vojagu-en-cinio-per-trajno-vi-ne-bedauros","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/vojagu-en-cinio-per-trajno-vi-ne-bedauros\/","title":{"rendered":"Voja\u011du en \u0108inio per trajno vi ne beda\u016dros!"},"content":{"rendered":"<p style=\"text-align: right;\">A\u016dtoro: HENRY Bruno<\/p>\n<p>En \u0108inio la trajno estas tre bona transportrimedo por voja\u011di: praktika,rapida,akurata,pura,konforta,moderna,kaj ne tro kosta. La fervojreto kiu longas je 98\u00a0000 km estas unu el la plej vasta en la mondo. La trajnoj kuras en \u0109iuj provincoj e\u0109 \u011dis la insulo Hajnano\u00a0en Suda \u0108inio kaj Lasao en Tibeto.<\/p>\n<p><strong><b>Anka\u016d eblas atingi \u0108inion per internaciaj trajnoj\u00a0:<\/b><\/strong><\/p>\n<p>&#8211; de Parizo al Moskvo <a href=\"https:\/\/www.russiantrain.com\"><u>https:\/\/www.russiantrain.com<\/u><\/a><\/p>\n<p>&#8211; de Moskvo al Pekino (tra Mand\u0109urio a\u016d Mongolio)\u00a0: <a href=\"https:\/\/www.travelchinaguide.com\/\"><u>https:\/\/www.travelchinaguide.com\/<\/u><\/a>\u00a0<a href=\"https:\/\/www.russiantrain.com\/\"><u>https:\/\/www.russiantrain.com<\/u><\/a><\/p>\n<p>&#8211; de Ulaanbaataro\u00a0al Pekino<\/p>\n<p>&#8211; de Pjongjango\u00a0al Pekino<\/p>\n<p>&#8211; de Hanojo al Pekino<\/p>\n<p>&#8211; de Almato\u00a0al Urum\u0109io<\/p>\n<p>&#8211; de Honkongo (Hung Hom) al Kantono,\u015canhajo kaj Pekino<\/p>\n<p>Mi tre plezure trajnvoja\u011das en \u0108inio \u0109ar estas momento malkovri la \u0109inan popolon kiam la homoj estas malstre\u0109aj kaj disponeblaj por aliaj homoj!\u00a0Anka\u016d la pejza\u011doj \u0109irka\u016d la trakoj estas tre belaj kaj variaj en la kamparo kaj montaro.<\/p>\n<p>\u011cenerale la stacidomoj situa proksime de la urbocentroj. Busoj,subtrajnoj kaj taksioj atingas ilin.<\/p>\n<p>Pli bone ke vi anta\u016d 10 tagoj a\u0109etu bileton kaj rizervu lokon en la trajno \u0109ar multaj homoj voja\u011das en \u0108inio. Preferinde ne voja\u011du per trajnoj okaze de la printempa festo \u0109ar ili estas plenplenaj. Se vi volas voja\u011di en tiu epoko rizervu unu monaton anta\u016de. Eblas \u00e2ceti la bileton en stacidomo kaj urbgi\u0109etoj a\u016d per interreto sed iom pli kosta: <a href=\"https:\/\/www.ctrip.com\/\"><u>https:\/\/www.ctrip.com<\/u><\/a>\u00a0(en 17 lingvoj!). Vi devas montri vian pasporton al la bilet-vendisto,\u00a0\u0109ar oni notas vian nomon kaj numeron de la pasporto sur la bileton.<\/p>\n<p>En granda urbo mi konsilas al vi \u0109iam alvenu almena\u016d 30 minutoj,kun viaj a\u0109etita bileto kaj pasporto,\u00a0\u0109e la enirejo de la stacidomo anta\u016d la ekiro de la trajno, \u0109ar oni devas en iom longa vico trapasi kontrolojn de biletoj kaj de baga\u0135oj en laser-tunel-skanilo. Poste eblas a\u0109eti iom da man\u011da\u0135o kaj trinka\u0135oj en butikoj ene de la stacidomo. La trajn-horaro aperas sur granda tabulo kun la numero de la trajno,\u00a0horo kaj trako kun la destin-loko en \u0109ina skriba\u0135o. Vi trovas la traj-numeron kaj horon sur\u00a0la\u00a0bileto.\u00a0La\u00a0pasa\u011deroj atendas en granda atendejo kie estas proksime necesejo kaj akvovarmigilo kun krano por preni iom da varma akvo por la teo a\u016d nudeloj. Kiam la trajno alproksimi\u011das fervojisto malfermas elirpordon kaj kontrolas biletojn por iri al la kajo. \u0108e la pordo de la pasa\u011der-vagono konduktoro anka\u016d kontrolas la biletojn kaj montras kie estas via ku\u015dloko a\u016d sidloko. En longa trajno laboras \u0109irka\u016d 50 fervojistoj por via komforto, konduktoroj kiuj prizorgas purecon\u00a0de la vagonoj kaj vekigas pa\u015da\u011derojn anta\u016d la cel-stacio,\u00a0kuiristoj en restoracia vagono kaj riparisto de la diversaj ekipa\u0135oj.<\/p>\n<p>Por \u015dpari nokton en hotelo eblas uzi <strong><b>noktajn trajnojn<\/b><\/strong>\u00a0kiuj veturas sur mezlongaj kaj longaj distancoj en la tuta lando. Tiuj trajnoj (kategorioj T,\u00a0K kaj L) havas ku\u015d-vagonojn kun litetoj ekipitaj de lit-tukoj,\u00a0kovriloj kaj kap-kusenoj. Oni \u015dan\u011das la tukojn post uzado. En la malmola klaso estas 6 litetoj po kupeo sen pordo sed kelkfoje ekipitaj de kurtenoj inter la koridoro kaj la ku\u015dlokoj. La mola klaso estas pli luksa kaj konforta kun 4 litetoj po kupeo kaj pordo kiun la pasa\u011deroj povas \u015dlosi. En la ku\u015d-vagonoj \u0109iuj kupeoj de la du klasoj estas ekipitaj de termoso kiun oni povas plenumi per tre varma akvo disponebla \u0109e krano en ekstrema\u0135o de la koridoro. Tiun akvon necesas por prepari la teon kaj nudelojn. Necesejo kaj lavabo anka\u016d situas \u0109e ekstrama\u0135o de la vagono. En malmola klaso estas anka\u016d pasa\u011der-vagonoj kun nur sidlokoj sed estas malkonforta se oni veturas dum longa tempo. Komence de via voja\u011do la konduktoro en ku\u015dvagono prenas vian bileton kaj donas al vi plastan karton. Kiam la trajno alproksimi\u011das de la stacidomo kie vi elvagoni\u011das la konduktoro vekigas vin kaj redonas al vi la bileton. Atentu ne perdu \u011din,\u00a0\u0109ar kiam vi eliras de la stacidomo oni kontrolas vian bileton.<\/p>\n<p>Mi konsilas al vi kunportu man\u011da\u0135on kaj trinka\u0135on por longa voja\u011do. Eblas anka\u016d a\u0109eti ilin \u0109e la koridoro de la vagono kiam servisto pu\u015das \u0109areton. La trajnoj kondukas restoraci-vagonon en kiu vi povas man\u011di pli lukse sed ne tro koste.<\/p>\n<p><strong><b>La fulmrapidegaj trajnoj<\/b><\/strong>\u00a0(kategorioj C,\u00a0D,\u00a0G kaj Z kun ku\u015dvagonoj) veturas \u0109irka\u016d 200 &#8211; 300 km hore inter pli ol cent urboj sur speciala fervojreto je 22000 km,\u00a0la plej longa en la tuta\u00a0mondo\u00a0! Tiuj trajnoj estas tre konfortaj. Graciaj kaj afablaj stevardinoj servas al la pasa\u011deroj. Vi povas a\u0109eti de\u00a0ili trinka\u0135ojn kaj man\u011da\u0135ojn. La trajnoj enhavas tri klasojn: unua klaso,\u00a0dua klaso kaj la negoca klaso \u00ab\u00a0Business\u00a0\u00bb. Kompreneble estas necesejo kaj klimatizado\u00a0en \u0109iuj vagonoj.<\/p>\n<p>Mi mem preferas voja\u011di per nerapidaj <strong><b>noktaj trajnoj <\/b><\/strong>(kategorioj T,\u00a0K kaj L), \u0109ar la\u016d mi ili estas sufi\u0109e rapidaj,\u00a0komfortaj kaj ne tro kostaj kompare al aviadilo kiuj multe pli poluas la aeron. Mi estas emerito kaj havas tempon por voja\u011di sen tro dama\u011di nian vivmedion.<\/p>\n<p><strong><b>Prezoj de biletoj\u00a0:<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Ekzemple de Pekino al Kantono 2475 km,\u00a0rapidegaj trajnoj \u0109irka\u016d 8H00,\u00a0ne rapidaj trajnoj 21H00. Fulmrapidega trajno 2a klaso = 862\u00a0CNY; 1a klaso = 1 380\u00a0CNY; klaso negoca \u00ab\u00a0Business\u00a0\u00bb = 2 724\u00a0CNY.<\/p>\n<p>Ku\u015dvagono malmola klaso = 456\u00a0CNY; mola klaso =784\u00a0CNY.<\/p>\n<p>Sidloko malmola = 251\u00a0CNY; sensidloko = 251\u00a0CNY.<\/p>\n<p>1 EUR = 7,77 CNY<\/p>\n<p><strong><b>Trajnhoraroj kaj informoj:<\/b><\/strong><\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/www.chinahighlights.com\/china-trains\/\"><u>https:\/\/www.chinahighlights.com\/china-trains<\/u><\/a><\/p>\n<p><a href=\"http:\/\/www.china-train-ticket.com\/\"><u>http:\/\/www.china-train-ticket.com<\/u><\/a><\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/www.travelchinaguide.com\/china-trains\/\"><u>https:\/\/www.travelchinaguide.com\/china-trains<\/u><\/a><\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/www.ctrip.com\/\"><u>https:\/\/www.ctrip.com<\/u><\/a><\/p>\n<p><a href=\"http:\/\/www.seat61.com\/\"><u>www.seat61.com<\/u><\/a><\/p>\n<p><a href=\"http:\/\/www.shike.org.cn\/\"><u>www.shike.org.cn<\/u><\/a><\/p>\n<p><a href=\"http:\/\/www.tielu.org\/\"><u>www.tielu.org<\/u><\/a><\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/www.russiantrain.com\/\"><u>https:\/\/www.russiantrain.com<\/u><\/a><\/p>\n<p>Bonan voja\u011don\u00a0!<\/p>\n<div style=\"width: 160px\" class=\"wp-caption alignnone\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"\" src=\"http:\/\/reto.cn\/bildo\/esperanto\/fervojo\/henrybruno.jpg\" width=\"150\" height=\"206\" \/><p class=\"wp-caption-text\">la a\u016dtoro, sinjoro HENRY Bruno<\/p><\/div>\n<p><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/gvido-al-cinio\">reveni al Gvido al \u0108inio<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>A\u016dtoro: HENRY Bruno En \u0108inio la trajno estas tre bona transportrimedo por voja\u011di: praktika,rapida,akurata,pura,konforta,moderna,kaj ne tro kosta. La fervojreto kiu longas je 98\u00a0000 km estas unu el la plej vasta en la mondo. La trajnoj kuras en \u0109iuj provincoj e\u0109 \u011dis la insulo Hajnano\u00a0en Suda \u0108inio kaj Lasao en Tibeto. Anka\u016d eblas atingi \u0108inion per\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/vojagu-en-cinio-per-trajno-vi-ne-bedauros\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":3,"featured_media":0,"parent":0,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/1137"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/users\/3"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1137"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/1137\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1137"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}