{"id":2031,"date":"2024-06-30T15:26:15","date_gmt":"2024-06-30T15:26:15","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/?page_id=2031"},"modified":"2024-06-30T16:01:18","modified_gmt":"2024-06-30T16:01:18","slug":"senpagaj-iloj","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/senpagaj-iloj\/","title":{"rendered":"Senpagaj iloj"},"content":{"rendered":"<p>A\u016dskulti muzikon kaj radion, spekti filmojn, ludi elektronikajn ludojn: tiuj komputilaj funkcioj por amuzado transloki\u011dis al po\u015dtelefonoj. Sed en oficejo tradicia komputilo ankora\u016d estas neanstata\u016debla. \u011ci estas nepra helpanto por laboro: verki dokumentojn, plenigi kalkultabelojn, prilabori fotojn kaj bildojn, krei prezenta\u0135ojn kun lumbildoj, trakti amason da datumoj, administri retejon, aran\u011di retajn kunvenojn ktp.<\/p>\n<p>Malkiel aliaj ma\u015dinoj, kiuj celas nur fiksitajn a\u016d specialajn taskojn, komputilo povas plenumi multajn laborojn. Kiom da aferoj oni povas fari per komputilo? Tio dependas de tio, kiom da programoj oni instalas en la komputilon.<\/p>\n<p>Mastruma sistemo estas la baza programo de komputilo, sen kiu aliaj aplikaj programoj ne povas funkcii. Komputiloj venditaj de grandaj kompanioj ofte kunhavas la mastruman sistemon <em>Vindozo<\/em> (<em>Windows<\/em>) jam inkluzivitan en la prezo de la komputilo. Por nudaj komputiloj oni devas a\u0109eti Vindozon a\u016d elekti la senpagan <em>Linukson<\/em> (<em>Linux<\/em>).<\/p>\n<p>Tamen, por fari laboron, oni devas a\u0109eti kaj instali anka\u016d aplikajn programojn. Iuj personoj, e\u0109 nemalmultaj, uzas pirate kopiitajn programojn, sed tio estas le\u011d-riska kaj kontra\u016dmorala.<\/p>\n<p>Do kion fari, se en onia po\u015do estas mono nur por nuda komputilo sen mastruma sistemo kaj necesaj aplika\u0135oj?<\/p>\n<p><strong>Nuda komputilo<\/strong><\/p>\n<p>Feli\u0109e ne mankas entuziasmaj kaj helpemaj homoj en nia mondo. Ili verkas sole a\u016d kunlabore programojn, kiujn oni povas instali kaj uzi tute senpage, kaj tute la\u016dle\u011de.<\/p>\n<p>Pri la senpaga mastruma sistemo <em>Linukso<\/em> mi jam raportis en la artikolo Pingveno: <em>alia elekto<\/em> (<em>Monato<\/em>, 2024\/02, p.14-16). Do \u0109i-foje mi prezentos nur aplikajn programojn senpagajn. Certe, programoj venditaj de komercaj kompanioj ofte havas pli potencajn kaj pli multajn funkciojn. Sed multaj uzantoj ne bezonas tiom multe da funkcioj: jam sufi\u0109as senpagaj programoj, kiuj ofte estas pli malgrandaj kaj malpli postulas de la komputilo, kio estas oportuna por malnovaj komputiloj.<\/p>\n<p>Uzantoj de komputilo en oficejo plej ofte traktas dokumentojn kaj kalkultabelojn. La plej fama programa ilaro por tiaj laboroj estas <em>Microsoft Office<\/em>. \u011ci estas la plej potenca kaj plej kompleksa, samtempe la plej kosta, por kiu oni devas pagi \u0109iumonate. Sed \u011diaj multaj funkcioj estas superfluaj por ordinaraj uzantoj. Ni provu la senpagajn alternativojn.<\/p>\n<p>La unua estas <em>WPS<\/em>, senpaga komputila laborilaro, aktuale la plej bona apud <em>Microsoft Office<\/em>. <em>WPS<\/em> havas kvin funkciajn partojn, nome por verki dokumentojn, kalkuli tabele, prezenti lumbildojn, redakti PDF-dokumentojn kaj kunlabore redakti. \u011cia instaldosiero por Vindozo ampleksas nur 213 MB, kaj por Linukso nur 305 MB, nome malpli ol 10 % de la grando de tiu de <em>Microsoft Office<\/em>, sed \u011di jam povas plenumi la plej oftajn laborajn bezonojn en oficejo. \u011cia internacia versio disponigas 13 lingvojn, inter kiuj la angla, franca, germana, kaj japana. La retejo por la internacia versio de WPS estas <a href=\"https:\/\/www.wps.com\/\">www.wps.com<\/a>.<\/p>\n<p><em>LibreOffice<\/em> estas alia rekomendinda anstata\u016da\u0135o de <em>Microsoft Office<\/em>. \u011ci disponigas versiojn en pli ol cent lingvoj, inter kiuj estas anka\u016d Esperanto, tre favore por esperantistoj kaj uzantoj el malgrandaj etnoj. \u011cia retejo estas <a href=\"https:\/\/www.libreoffice.org\/\">www.libreoffice.org<\/a>.<\/p>\n<div style=\"width: 610px\" class=\"wp-caption alignnone\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"\" src=\"https:\/\/reto.cn\/bildo\/esperanto\/artikoloj_en_monato\/libreoffice.jpg\" width=\"600\" height=\"312\" \/><p class=\"wp-caption-text\"><em>LibreOffice, senpaga kaj kod-malferma oficeja ilaro<\/em><\/p><\/div>\n<p><em>WPS<\/em> kaj <em>LibreOffice<\/em> amba\u016d povas funkcii en <em>Vindozo<\/em>, <em>Linukso<\/em> kaj <em>MacOS<\/em>, kaj krome <em>WPS<\/em> povas funkcii anka\u016d en <em>Androido<\/em> (<em>Android<\/em>) kaj <em>iOS<\/em>.<\/p>\n<p>Krom la \u0135us prezentitaj du oficejaj ilaroj ekzistas anka\u016d aliaj senpaga\u0135oj, ekzemple, <em>Google Docs<\/em>, <em>ONLYOFFICE<\/em> kaj <em>FreeOffice<\/em>.<\/p>\n<p>Apud tiuj ilaroj ekzistas anka\u016d apartaj programoj por verki dokumentojn a\u016d kalkuli tabelojn, ekzemple <em>AbiWord<\/em>, <em>Cell<\/em> kaj <em>Gnumeric<\/em>, kiujn oni povas trovi per ser\u0109ilo en la reto. Tiuj programoj estas malgrandaj kaj povas funkcii rapide en malnova komputilo.<\/p>\n<div style=\"width: 609px\" class=\"wp-caption alignnone\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"\" src=\"https:\/\/reto.cn\/bildo\/esperanto\/artikoloj_en_monato\/abiword.jpg\" width=\"599\" height=\"414\" \/><p class=\"wp-caption-text\"><em>Abiword, malgranda programo por verki dokumentojn<\/em><\/p><\/div>\n<p><strong><em>Krita<\/em> kaj <em>Pinta<\/em><\/strong><\/p>\n<p>Pritraktante fotojn kaj bildojn, oni ofte uzas <em>Adobe Photoshop<\/em>, programon tre potencan, sed multekostan. La preska\u016d same potenca, sed senpaga anstata\u016da\u0135o estas <em>GIMP<\/em>, kiu havas versiojn en pli ol 80 lingvoj, inkluzive Esperanton. Tamen, se uzanto bezonas nur simplajn funkciojn kaj ne bezonas kompleksan programon, ta\u016dgas <em>Krita<\/em> kaj <em>Pinta<\/em>, kies instal-dosieroj estas pli malgrandaj.<\/p>\n<div style=\"width: 610px\" class=\"wp-caption alignnone\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"\" src=\"https:\/\/reto.cn\/bildo\/esperanto\/artikoloj_en_monato\/gimp.jpg\" width=\"600\" height=\"363\" \/><p class=\"wp-caption-text\"><em>GIMP, redaktilo de bildoj kaj fotoj<\/em><\/p><\/div>\n<p>Nun multaj junuloj registras filmetojn. Por prilabori videajn materialojn oni havas multajn programojn senpagajn, ekzemple <em>Olive<\/em>, <em>DaVinci Resolve<\/em>, <em>Shotcut<\/em>, <em>Kdenlive<\/em>, <em>Avidemux<\/em> kaj <em>Jahshaka<\/em>.<\/p>\n<p>PDF estas formo de dokumento ofte uzata por gazetoj, libroj kaj oficejaj raportoj. Tiaj dokumentoj, speciale gazetoj en la formo PDF, estas maloportunaj por aparatoj kun malgranda ekrano (<em>PDF-libro: bela sed ne oportuna<\/em>, <em>Monato<\/em>, 2023\/12, p.20). Ricevinte tian gazeton a\u016d libron, mi ofte \u015dan\u011das \u011din en aliajn formojn redakteblajn, kaj por tio mi uzas la programon <em>PDFgear<\/em>, kiu povas legi, redakti, transformi, kunigi kaj apartigi PDF-dokumentojn.<\/p>\n<div style=\"width: 560px\" class=\"wp-caption alignnone\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"\" src=\"https:\/\/reto.cn\/bildo\/esperanto\/artikoloj_en_monato\/pdfgear.jpg\" width=\"550\" height=\"319\" \/><p class=\"wp-caption-text\"><em>PDFgear, bona helpanto por trakti PDF-dokumentojn<\/em><\/p><\/div>\n<p>La senpagaj programoj menciitaj en \u0109i tiu artikolo estas nur la ofte uzataj. Por plej multaj komercaj programoj ekzistas senpagaj anstata\u016da\u0135oj, kies funkcioj jam sufi\u0109as por multaj uzantoj. Oni povas elekti la\u016d siaj bezono kaj prefero. Programoj, \u0109u komercaj, \u0109u senpagaj, helpas nin en nia laboro. La a\u016dtoroj de komercaj programoj rajtas postuli kompenson por sia laboro, kaj tiuj de senpagaj programoj ricevas dankon de la uzantoj. Ni respektu la a\u016dtorojn de komercaj programoj, kaj admiru la sindonemon de tiuj de senpagaj programoj.<\/p>\n<p>A\u016dtoro: <em>Liu Xiaozhe<\/em> (<em>Solis<\/em> el \u0108inio)<\/p>\n<p>Aperinta en <a href=\"https:\/\/www.monato.be\/\">Monato<\/a>, junio 2024<\/p>\n<p>ligiloj:<br \/>\n<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/mastruma-sistemo-en-esperanto\/\">mastruma sistemo en Esperanto<\/a><br \/>\n<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/ofte-uzataj-programoj-en-esperanto\/\">ofte uzataj programoj en Esperanto<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>A\u016dskulti muzikon kaj radion, spekti filmojn, ludi elektronikajn ludojn: tiuj komputilaj funkcioj por amuzado transloki\u011dis al po\u015dtelefonoj. Sed en oficejo tradicia komputilo ankora\u016d estas neanstata\u016debla. \u011ci estas nepra helpanto por laboro: verki dokumentojn, plenigi kalkultabelojn, prilabori fotojn kaj bildojn, krei prezenta\u0135ojn kun lumbildoj, trakti amason da datumoj, administri retejon, aran\u011di retajn kunvenojn ktp. Malkiel aliaj\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/senpagaj-iloj\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":0,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/2031"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=2031"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/2031\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=2031"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}