{"id":1394,"date":"2020-06-13T12:36:43","date_gmt":"2020-06-13T04:36:43","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/?p=1394"},"modified":"2022-11-25T02:34:40","modified_gmt":"2022-11-25T02:34:40","slug":"konu-la-cinan-lingvon","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/konu-la-cinan-lingvon\/","title":{"rendered":"Konu la \u0108inan Lingvon"},"content":{"rendered":"<blockquote><p><span style=\"color: #006600;\">\u0108u la \u0109ina lingvo estas malfacila? Jes, certe \u011di estas malfacila por alilandanoj. Sed, \u011di ne estas tiel malfacila, kiel oni imagas. Leginte la artikolon, eble vi havos kura\u011don lerni \u011din.<\/span><\/p><\/blockquote>\n<div style=\"width: 369px\" class=\"wp-caption alignleft\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"\" src=\"http:\/\/reto.cn\/bildo\/esperanto\/konu_la_cinan_lingvon\/alia-\u0109ina-lingvo.jpg\" alt=\"\" width=\"359\" height=\"132\" \/><p class=\"wp-caption-text\"><em>Jen specimeno de la \u0109ina lingvo, kiu signifas: La \u0109ina lingvo estas la plej parolata lingvo en la mondo. Nun \u011di estas la gepatra lingvo de 1\/6 de la homaro.<\/em><\/p><\/div>\n<p>Nun en la\u00a0mondo estas pli ol 200 landoj kaj regionoj\u00a0kun 7,62\u00a0miliardoj da lo\u011dantoj, inter kiuj estas 1,4 miliardoj da \u0109inoj.\u00a0Longe da\u016dra historio kun antikva kulturo kaj rapide evoluanta ekonomio\u00a0de tiu lando\u00a0en lastaj jaroj allogas atenton kaj zorgon de aliaj popoloj. Nun pli kaj pli multaj homoj volas lerni la \u0109inan lingvon.<\/p>\n<p>Inter la interesatoj pri la \u0109ina lingvo, multaj hezitas, \u0109u lerni \u011din. Timigas ilin la malfacileco de tiu lingvo. Multaj opinias, ke la \u0109ina lingvo estas la plej malfacila por lernantoj pro \u011diaj grandega nombro de la ideografia\u0135oj kaj\u00a0la 4\u00a0parolaj tonoj.<\/p>\n<p>\u0108u la \u0109ina lingvo estas malfacila? Jes, \u011di estas malfacila por alilandanoj. Sed la malfacilo estas troigita, kio for-timigas multajn eventualajn lernantojn. Ni\u00a0kura\u011digu ilin per konkretaj analizoj. Leginte la\u00a0prezentadojn, oni trovos, ke la \u0109ina lingvo ne estas tiel malfacila, kiel multaj imagas.<\/p>\n<p><strong><b>Pri<\/b><\/strong><strong><b>\u00a0<\/b><\/strong><strong><b>nombro<\/b><\/strong><strong><b>\u00a0<\/b><\/strong><strong><b>de<\/b><\/strong><strong><b>\u00a0<\/b><\/strong><strong><b>la<\/b><\/strong><strong><b>\u00a0<\/b><\/strong><strong><b>\u0109inaj<\/b><\/strong><strong><b>\u00a0<\/b><\/strong><strong><b>ideografia\u0135oj<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Vortoj de multaj\u00a0lingvoj\u00a0formi\u011das per \u0109irka\u016d 30 literoj,\u00a0dum tiuj de la \u0109ina lingvo\u00a0formi\u011das per ideografia\u0135oj. Kiom da ideografia\u0135oj estas en la \u0109ina lingvo? Sume estas\u00a0kelkaj dekmiloj da\u00a0ideografia\u0135oj. La &#8220;Plenaj \u0108inaj Ideografia\u0135oj&#8221; (\u6c49\u8bed\u5927\u5b57\u5178) eldonita en jaro 1990 enhavas pli ol 56000 ideografa\u0135ojn.<\/p>\n<p>Pli ol 56000 ideografa\u0135oj? \u0108u \u015derco a\u016d vero? Kiuj kapablus memori tiom multajn ideografia\u0135ojn?!<\/p>\n<p>Jes, tio estas ne \u015derco, sed vero. Sed\u00a0tiu vero\u00a0ne\u00a0estas\u00a0la tuto. La fakto estas, ke neniu \u0109ino konas la tutajn \u0109inajn ideografia\u0135ojn. Plejparto\u00a0el la 56000 ideografia\u0135oj\u00a0jam estas forlasitaj. Aktuale la ofte uzitaj ideografia\u0135oj estas nur malpli ol 3000.<\/p>\n<p>La\u016d enketo, lerninte 1000 ideografia\u0135ojn, oni povas koni 91.92% de la ideografia\u0135oj en \u0135urnaloj a\u016d gazetoj, simile, 1500 por 96.48%, 2000 por 98.39%, 2500 por 99,24%.<\/p>\n<p><strong><b>Ideografia\u0135o<\/b><\/strong><strong><b>j<\/b><\/strong><strong><b>\u00a0kaj <\/b><\/strong><strong><b>strekoj<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Certe, anka\u016d 2000 ideografia\u0135oj estas malfacilaj por alilandaj lernantoj. Sed por lerni tiujn ideografia\u0135ojn,\u00a0oni\u00a0ne bezonas mekanike lerni\u00a02000 diversajn formojn.<\/p>\n<div style=\"width: 209px\" class=\"wp-caption alignright\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"\" src=\"http:\/\/reto.cn\/bildo\/esperanto\/konu_la_cinan_lingvon\/lando.jpg\" width=\"199\" height=\"148\" \/><p class=\"wp-caption-text\"><em>\u0108inaj ideografia\u0135oj formi\u011das per kombinoj de strekoj.<\/em><\/p><\/div>\n<p>\u0108ar unue, \u0109iu ideografia\u0135o formi\u011das per kombinoj de fiksitaj kaj limigitaj strekoj.\u00a0\u0108inaj ideografiga\u0135oj havas\u00a08 bazajn strekojn. Ekzemple, \u4e2d (centra) formi\u011das per 4 strekoj, \u56fd(lando) formi\u011das per\u00a08 strekoj.<\/p>\n<p>En la moderna\u00a0\u0109ina lingvo,\u00a0la plej simplaj ideografia\u0135oj havas nur unu streko, ekzemple \u4e00 (unu), \u4e59 (dua). Kiom da strekoj havas la plej komplika? 36 strekoj:\u00a0\u9f49 (nazo\u015dtopi\u011do).\u00a0\u0108u vi refoje estas for-timigita? Trankvili\u011du! Aktuale\u00a0\u0109inaj ideografia\u0135oj avera\u011de havas \u0109irka\u016d 8\u00a0strekojn. Ekzemple, \u4e16\u754c\u8bed (Esperanto)\u00a0respektive havas 5, 9, 9 strekojn, \u6625\u590f\u79cb\u51ac (printempo, somero, a\u016dtuno\u00a0kaj vintro) respektive havas 9, 10, 9\u00a0kaj 5 strekojn.<\/p>\n<div style=\"width: 189px\" class=\"wp-caption alignleft\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"\" src=\"http:\/\/reto.cn\/bildo\/esperanto\/konu_la_cinan_lingvon\/amaso-arbaro-lumo.jpg\" alt=\"\" width=\"179\" height=\"127\" \/><p class=\"wp-caption-text\"><em>homoj formas amason, arbaro konsistas el arboj, suno kaj luno alportas lumon.<\/em><\/p><\/div>\n<p>Due, multaj ideografa\u0135oj kombini\u011das per aliaj ideografiajoj\u00a0a\u016d strukturaj partoj. Ekzemple, \u4f17 (amaso) formi\u011das per 3 \u4eba (homo), \u6797 (arbaro) formi\u011das per du \u6728 (arbo, ligno), \u660e\u00a0(lumo) formi\u011das per \u65e5\u00a0(suno) kaj\u00a0\u6708\u00a0(luno).\u00a0Krome,\u00a0multaj ideografia\u0135oj havas la samajn strukturajn partojn. Ekzempke,\u00a0en\u00a0subaj ideografia\u0135oj, \u8bfb (legi) , \u8bdd (vorto) , \u8bf4 (paroli) ,\u00a0\u8bae (diskuti)\u00a0,\u00a0\u0109iuj ideografia\u0135oj\u00a0kunportas la strukturan parton \u8ba0,\u00a0kiu signifas paroli a\u016d\u00a0vorton.\u00a0Alia ekzemplo: \u9971\u00a0(sata)\u00a0,\u00a0\u996e (trinki)\u00a0,\u00a0\u996d (man\u011do),\u00a0\u997c (\u0109ina\u00a0patkuko), \u0109iuj\u00a0kunportas la strukturan parton\u00a0\u9963, kiu signifas man\u011di a\u016d trinki.<\/p>\n<p>En la \u0109ina lingvo estas 53 tiaj strukturaj partoj, per kiu oni formas multajn\u00a0ideografia\u0135ojn.<\/p>\n<p>Do oni povas imagi, ke skribi \u0109inajn ideografia\u0135ojn similas al ludi ligno-kubetojn, kio\u00a0faciligas la lernadon de la\u00a0\u0109inaj\u00a0ideografia\u0135oj.<\/p>\n<div style=\"width: 173px\" class=\"wp-caption alignright\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"\" src=\"http:\/\/reto.cn\/bildo\/esperanto\/konu_la_cinan_lingvon\/alia-ligno-kubeto.jpg\" width=\"163\" height=\"183\" \/><p class=\"wp-caption-text\"><em>Skribi \u0109inajn ideografia\u0135ojn similas al ludi ligno-kubetojn<\/em><\/p><\/div>\n<p><strong><b>Ideografia\u0135oj kaj Vortoj<\/b><\/strong><\/p>\n<p>En E\u016dropaj lingvoj, vortoj formi\u011das per literoj. En la \u0109ina lingvo, vortoj formi\u011das per ideografia\u0135oj, ekzemple \u65b0\u95fb(nova\u0135o), \u79d1\u5b66(scienco), \u8ba1\u7b97\u673a(komputilo), \u8054\u5408\u56fd\u00a0(Unui\u011dintaj Nacioj). Certe, lerninte\u00a0ideografia\u0135ojn, oni devas lerni anka\u016d signifon\u00a0de vortoj. Sed lernantoj de la \u0109ina lingvo povas kompreni\u00a0vortojn per\u00a0signifoj\u00a0de la ideografia\u0135oj en\u00a0vortoj. Ekzemple, \u98de\u673a(aeroplano)=\u98de\u00a0(flugi)\u00a0+\u673a\u00a0(ma\u015dino), \u8ba1\u7b97\u673a(komputilo)=\u8ba1\u7b97(komputi)\u00a0+\u673a(ma\u015dino), \u7535\u89c6(televido)=\u7535(elektro)\u00a0+\u00a0\u89c6(vidi), \u7535\u8bdd(telefono)\u00a0=\u00a0\u7535(elektro)\u00a0+\u00a0\u8bdd(paroli). Do, lerninte\u00a0signifojn de ideografia\u0135oj en iu vorto, oni povas provi analize dividi vortan\u00a0signifon. Se vi ne povas \u011duste dividi, almena\u016d tio helpas vin kompreni kaj memori la\u00a0vortojn.<\/p>\n<p><strong><b>Prononcoj<\/b><\/strong><strong><b>\u00a0<\/b><\/strong><strong><b>kaj<\/b><\/strong><strong><b>\u00a0<\/b><\/strong><strong><b>tonoj<\/b><\/strong><strong><b><br \/>\n<\/b><\/strong>La \u0108ina lingvo estas tona lingvo, nome krome la prononco, oni devas lerni tonon de\u00a0ideografia\u0135o apud la\u00a0sono. Ekzemple, \u5988 (patrino), \u9ebb (lino),\u00a0\u9a6c (\u0109evalo), \u9a82 (insulti),\u00a0\u0109iuj\u00a0prononcoj de\u00a0tiuj 4\u00a0ideografia\u0135oj estas ma, sed kun 4 diferencaj tonoj:\u00a0m\u0101, m\u00e1, m\u01ce, m\u00e0. Eble anka\u016d tio timigas vin. Sed ne gravas,\u00a0\u0109ar kiam\u00a0\u0109inoj\u00a0parolas, oni esprimas ne per unu\u00a0ideografia\u0135o, sed per vortoj, kiuj konsistas el kelkaj ideografia\u0135oj. Kiam vi parolas\u00a0\u0109ine,\u00a0oni povas facile kompreni vin\u00a0kun la kunteksto, e\u0109 se vi tute ignoras la tonojn.<\/p>\n<p><strong><b>Dialektoj<\/b><\/strong><strong><b>\u00a0<\/b><\/strong><strong><b>kaj lingvoj de<\/b><\/strong><strong><b>\u00a0<\/b><\/strong><strong><b>\u0109inaj<\/b><\/strong><strong><b>\u00a0<\/b><\/strong><strong><b>naci<\/b><\/strong><strong><b>&#8211;<\/b><\/strong><strong><b>malplimultoj<\/b><\/strong><\/p>\n<p>La oficiala lingvo de\u00a0\u0108inio estas Putonghua (\u666e\u901a\u8bdd, Komuna Lingvo), nome la norma \u0109ina lingvo. Sed\u00a0\u0108inio estas tro granda kun tro multaj homoj\u00a0kun multaj nacioj (La praktiko de \u0108inio kaj kelkaj aliaj landoj pruvas, ke dividi homojn en diversajn naciojn en la \u015dtato estas malprudentega! ). Sub\u00a0la Putonghua, estas anka\u016d 8 grandaj dialektoj\u00a0kun multaj\u00a0sub-dialektoj parolataj de la han-nacio, la \u0109efa nacio de \u0108inio. Krome estas anka\u016d lingvoj de naci-malplimultoj en \u0108inio. Do la sumo de diversaj lingvoj en \u0108inio estas almena\u016d pli ol 100.<\/p>\n<p>Sed la alilandaj lernantoj ne zorgu pri tiu situacio.<\/p>\n<p>\u0108ar unue multaj lingvoj malaperas, kio estas la ne-evitebla tendenco en socia disvolvi\u011do. Restas pli kaj pli malmultaj lingvoj en \u0108inio kiel en alia parto de la mondo. Certe iuj beda\u016dras tion. Sed la pli-malmulti\u011dado de lingvoj favoras al komuniki\u011dado inter homoj en \u015dtatoj a\u016d regionoj, kio akcelas la socian disvolvi\u011don.<\/p>\n<p>Due, en jaro 1956, \u0109ina registraro ek-popularigis Putonghua, la komunan lingvon por \u0109inoj. La\u016d enketo, \u0109irkaka\u016d 80% de \u0109inoj povas paroli la Komunan lingvon.\u00a0En lernejoj kaj universitatoj, lecionoj estas instruitaj en la Komuna lingvo, tial \u0109iuj kleruloj povas paroli la Komunan Lingvon. Do por komuniki\u011di kun plejparto de \u0109inoj, sufi\u0109as lerni kaj paroli nur unu lingvon, nome la Komunan lingvon.<\/p>\n<p><strong><b>E<\/b><\/strong><strong><b>fika komunika sistemo<\/b><\/strong><\/p>\n<div style=\"width: 191px\" class=\"wp-caption alignright\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"\" src=\"http:\/\/reto.cn\/bildo\/esperanto\/konu_la_cinan_lingvon\/alia-japana%20lingvo.jpg\" width=\"181\" height=\"210\" \/><p class=\"wp-caption-text\">Ideografia\u0135oj estas legeble pli rapide ol literoj.<\/p><\/div>\n<p>La \u0109ina ideografia\u0135o estas efika komunika sistemo. Kvankam oni bezonas relative longan tempon por lerni ideografia\u0135ojn, tamen oni povas rapide legi ilin. Tio estas facile komprenebla: rigardi bildon estas pli rekte kaj pli rapide ol legi tekston.\u00a0Legante idegrafia\u0135ojn ne-literumante, oni povas tre rapide kompreni la tekston. Ekzemple,\u00a0legante gazeton, mi povas scii la tekstan skizon de pa\u011do en la \u0109ina lingvo en kelkaj sekundoj, dume mi bezonas kelkajn minutojn por esperanta teksto.<\/p>\n<p>La \u0109inaj ideografia\u0135oj estas uzitaj anka\u016d en Japanio apud japanaj literoj (\u4eee\u540d kanaoj). Kiam japanoj veturas rapide sur \u015doseo, ili povas facile legi la atentigajn vortojn en la \u0109inaj lingvoj, sed la vortoj en japanaj literoj estas malfacile komprenitaj en la sama rapido.<\/p>\n<p><strong><b>\u0108inoj<\/b><\/strong><strong><b>\u00a0<\/b><\/strong><strong><b>estas<\/b><\/strong><strong><b>\u00a0<\/b><\/strong><strong><b>toleremaj<\/b><\/strong><\/p>\n<p>\u0108inoj estas gastemaj kaj toleremaj,\u00a0speciale al eksterlandanoj. Kiam eksterlandanoj parolas la \u0109inan lingvon, e\u0109 se la parolo estas\u00a0tre nebona, tre malflua, tre balbuta, \u0109inoj ankora\u016d admiras la parolantojn.\u00a0Tio ne estas\u00a0\u011dentileco\u00a0a\u016d hipokriteco, sed sincero, sincera admiro al la parolo en la \u0109ina lingvo. \u0108inoj \u0109iam \u011dojas, kiam alilandanoj\u00a0parolas \u0109ine. Do for\u0135etinte vian timecon, diligente lernu kaj kura\u011de parolu la \u0109inan lingvon!<\/p>\n<p><em>P.S.<\/em><\/p>\n<ol>\n<li><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"alignright\" src=\"http:\/\/reto.cn\/bildo\/esperanto\/konu_la_cinan_lingvon\/alia-rapidresponda-kodo.jpg\" width=\"143\" height=\"143\" \/><em>En la rubriko &#8220;<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/kurso-de-la-cina-lingvo\">Kurso de la \u0108ina lingvo<\/a>&#8221; de retejo Verda Reto, oni povas lerni ofte uzitajn \u0109inajn frazojn, vo\u0109-legitajn de la a\u016dtoro de tiu \u0109i artikolo. Kaj vi povas anka\u016d skani la kodo-bildon por viziti la kursan pa\u011don.<\/em><\/li>\n<li><em>Aktuale preska\u016d \u0109iuj komputiloj kaj po\u015dtelefonoj povas aperigi la \u0109inajn ideografia\u0135ojn. Se la via ne povas tion fari, vi povas el\u015duti senpage kaj instali litertipojn de la \u0109ina lingvo, kiun liveras Google.<\/em><\/li>\n<\/ol>\n<p>A\u016dtoro:<em> Solis (Liu Xiaozhe \u5218\u6653\u54f2)<\/em> el \u0108inio<\/p>\n<p>Artikolo de Solis (Liu Xiaozhe \u5218\u6653\u54f2), el Monato (<a href=\"https:\/\/www.monato.be\">www.monato.be<\/a>).<\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/www.esperanto.be\/fel\/publika\/012749p.php\">https:\/\/www.esperanto.be\/fel\/publika\/012749p.php<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u0108u la \u0109ina lingvo estas malfacila? Jes, certe \u011di estas malfacila por alilandanoj. Sed, \u011di ne estas tiel malfacila, kiel oni imagas. Leginte la artikolon, eble vi havos kura\u011don lerni \u011din. Nun en la\u00a0mondo estas pli ol 200 landoj kaj regionoj\u00a0kun 7,62\u00a0miliardoj da lo\u011dantoj, inter kiuj estas 1,4 miliardoj da \u0109inoj.\u00a0Longe da\u016dra historio kun antikva\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/konu-la-cinan-lingvon\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":1405,"comment_status":"open","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":[],"categories":[2,6],"tags":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1394"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1394"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1394\/revisions"}],"wp:featuredmedia":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/media\/1405"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1394"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1394"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1394"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}