{"id":1695,"date":"2021-10-22T10:40:43","date_gmt":"2021-10-22T10:40:43","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/?p=1695"},"modified":"2022-03-19T13:01:28","modified_gmt":"2022-03-19T13:01:28","slug":"ne-ciuj-problemoj-estas-solveblaj","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/ne-ciuj-problemoj-estas-solveblaj\/","title":{"rendered":"Problemo Solvebla, Sed Ali-maniere"},"content":{"rendered":"<p>Tre estimata Renato Corsetti el Italio petis, ke mi verku komparan tabelon por trans-skribi literojn inter la \u0109ina lingvo kaj Esperanto.<\/p>\n<p>Afero farinda.<\/p>\n<p>Se mi estus italo, eble anka\u016d mia nomo estus Corsetti. Pri tio ne estus problemo en internaciaj kontaktoj. En leteroj a\u016d artikoloj, oni facile skribus mian nomon, kaj interparolante, aliaj eble prononcus mian nomon tiel, kiel <em><i>Korseti<\/i><\/em>\u00a0en Esperanto, kiu certe estas ne malproksima al la prononco en la itala lingvo.<\/p>\n<p>Sed, sed mi estas \u0109ino, homo en la orienta lando, kiu parolas \u0109ine kaj skribas per signoj.<\/p>\n<p>E\u016dropaj lingvoj havas nur \u0109irka\u016d 30 literojn, kiuj formas \u0109iujn vortojn de lingvoj. La \u0109ina lingvo uzas ne literojn, sed \u0109inajn signojn (ideogramo). Kvanto de ofte uzataj signoj estas 2500 \u011dis 3500. Estas nefacile enkapigi 3000 diversajn signojn. Por helpi \u0109inojn lerni la tiujn signojn, oni ellaboris helpan sistemon de \u0109ina skriba lingvo, kiu konsistas el 26 latinaj literoj. Nomo de tiu sistemo en la \u0109ina lingvo estas \u6c49\u8bed\u62fc\u97f3, kaj nomo en la sistemo mem estas h\u00e0ny\u01d4 p\u012bny\u012bn, kies signifo estas &#8220;\u0109inlingvaj kunmetitaj sonoj&#8221;. Ofte oni simple diras \u011din p\u012bny\u012bn, kaj \u011di en Esperanto estas pinjino.<\/p>\n<div style=\"width: 212px\" class=\"wp-caption aligncenter\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" src=\"https:\/\/reto.cn\/bildo\/esperanto\/artikoloj\/cinaj_signoj_kun_%C4%89inlingvaj_kunmetitaj_sonoj.jpg\" alt=\"\u0108inaj signoj kun \u0109inlingvaj kunmetitaj sonoj\" width=\"202\" height=\"262\" \/><p class=\"wp-caption-text\">\u0108inaj signoj kun \u0109inlingvaj kunmetitaj sonoj<\/p><\/div>\n<p>Mia nomo en la \u0109ina lingvo estas \u5218\u6653\u54f2, certe plejparto de alilandanoj ne povas legi \u011din, nek skribi \u011din. Por faciligi la aferon, mi skribas mian nomon en pinjino: Li\u00fa Xi\u01ceozh\u00e9. \u0108ar 4 tonajn simbolojn oni malfacile tajpas, \u011denerale mi skribas mian nomon kiel Liu Xiaozhe. Do alilandanoj facile tajpas mian nomon en pinjino per sia klavaro.<\/p>\n<p>\u0108iuj alilandanoj povas facile tajpi mian nomon en literoj. \u015cajnas, ke estas neniu problemo.<\/p>\n<p>Sed, sed iuj alilandanoj volas scii, kiel oni prononcas mian nomon en \u0109ina lingvo. Por aliandanoj, silaboj de mia nomo en pinjino, <em><i>liu<\/i><\/em>, <em><i>xiao<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>zhe<\/i><\/em>, \u0109iuj estas strangaj kombinoj de literoj. Por faciligi alilandanojn elparoli mian nomon, mi devas trans-skribi la\u016d prononco mian nomon per literoj de aliaj lingvoj. Tio bezonas ellabori trans-skriban sistemon.<\/p>\n<p>Tial mi diris, ke afero petita de sinjoro Renato Corsetti estas grava. Tiu problemo ne estas tre grava por parolantoj de lingvoj uzantaj latinajn literojn, sed estas grava por parolantoj de lingvoj kun ne-latinaj literoj, kaj speciale grava por \u0109inoj, uzantoj de skribata lingvo kun signoj.<\/p>\n<p>Do, ni eklaboru!<\/p>\n<p>Sed, sed ni tuj trovas, ke la tasko estas malfacila.<\/p>\n<p>\u0108ar, \u0109ar \u0109ina lingvo estas tre diferenca lingvo de E\u016dropaj lingvoj. Sonoj de la \u0109ina lingvo kaj e\u016dropaj lingvoj estas malsamaj. Multaj sonoj ne ekzistas reciproke en la alia lingvo. Multajn ekvivalentajn sonojn de \u0109ina lingvo, oni ne povas trovi en aliaj lingvoj.<\/p>\n<p>En \u0108inio estas 1,4 miliardojn da homoj, inter kiuj certe estas tiuj kun nomoj \u674e\u4e3d, \u9646\u5170, \u5b59\u5e06, \u8303\u7433. Ni danku iliajn gepatrojn! \u0108ar ni povas rekte skribi iliajn nomojn almena\u016d en Esperantaj literoj: Li Li, Lu Lan, Sun Fan, Fan Lin.<\/p>\n<p>\u738b (Wang) estas la unua granda familia nomo en \u0108inio kaj la mondo. Do certe estas \u0109inoj, kies nomo estas \u738b\u5fd7\u5f3a (Wang Zhiqiang). \u0134us mi ser\u0109is en reto, la rezulto estas, ke kvanto de homoj kun tiu nomo estas sume 75143 en \u0108inio. Parenteze, tiu anka\u016d estas nomo de mia kolego.<\/p>\n<p>Tiu nomo havas 3 \u0109in-lingvajn silabojn, el kiuj neniuj ekzistas en Esperanto, nome oni ne povas, korekte kaj precize, trans-skribi iliajn nomojn per esperantaj literoj, kaj e\u0109 ne povas en proksimaj sonoj. Certe, oni povas trans-skribi la nomon de sinjoro Wang Zhiqiang nur proksime la\u016d plej eble kiel Vang \u011cicjang, sed la sonoj jam estas tre malproksimaj al la originalaj \u0109inaj sonoj, ke e\u0109 lia edzino ne scias, ke temas sian edzon.<\/p>\n<p>\u5218 (Liu ), estas la kvar granda familia nomo en \u0108inio, anka\u016d la kvara granda en la mondo, do tre ofte uzataj. \u011cia prononco en Internacia Fonetika Alfabeto estas \/ljo\u028a\/. Sed ne ekzistas tiu sono en Esperanto. Anka\u016d mia persona nomo \u6653\u54f2 (Xiaozhe), ne povas trovi la ekvivalentajn sonojn en Esperanto. Do por precipe indiki sonojn de mia nomo, oni devas uzi la sistemon Internacia Fonetika Alfabeto: \/ljo\u028a \u0255j\u0251\u028a t\u0282\u0264\/.<\/p>\n<p>Krom \u0109ina lingvo mem, la Internacia Fonetika Alfabeto estas la unika skriba sistemo, kiu kapablas precize indiki sonojn de \u0109inaj nomoj.<\/p>\n<p>Sed, plejpato de homoj en la mondo ne scipovas legi literojn de la Internacia Fonetika Alfabeto.<\/p>\n<p>\u0108u Esperanto ne povas perfekte solvi problemo trans-skribi \u0109inajn nomojn?<\/p>\n<p>Jes, Esperanto ne povas solvi tiun problemon. Anka\u016d aliaj lingvoj ne povas solvi \u011din, \u0109ar neniu du lingvoj havas la saman son-aron.<\/p>\n<p>Demandu refoje: Vere ne solvebla?<\/p>\n<p>Jes, problemo\u00a0prezenti \u0109iujn\u00a0\u0109inlingvajn sonojn per literoj de aliaj lingvoj estas ne solvebla. Sed, sed la deziro prezenti \u0109iujn\u00a0\u0109inlingvajn sonojn, estas plenumebla, per alia maniero.<\/p>\n<p>Dum korespondado, kaj en artikoloj, prononcoj de nomoj fakte ne estas tre gravaj. Oni ja povas memori personan nomom, nesciante \u011dian prononcon. Dum la renkonti\u011do, oni povas mem rekte elparoli sian nomon.<\/p>\n<p>Kiel \u0109ina esperantistoj, mi komuniki\u011das kun alilandaj samideanoj dum pli ol 30 jaroj. Kiam mi skribas, mi uzas rekte la pinjinon sen tonaj simboloj. Sed, kiam nomon de homo a\u016d loko mi unuafoje temas, mi aldonas proksimajn sonojn en Esperanto, ekzemple:<\/p>\n<p>Mi nomi\u011das Liu Xiaozhe (Lju \u015cja\u016d\u011de). Mi lo\u011das en Xinjiang (\u015cin\u011dian). Xinjiang estas en la nordokcidento de \u0108inio.<\/p>\n<p>Sed tiuj prononcoj estas nur proksimaj, kaj ne precizaj. Estas feli\u0109e, ke en epoko de komputilo kaj reto, oni povas facile indiki la precizajn prononcojn, ne per skriba lingvo, sed rekte per sono.<\/p>\n<p>Vo\u0109a interparolado kun komputilo a\u016d po\u015dtelefono per reto jam estas tre malmultekosta. En tiu okazo oni povas rekte elparoli sian nomon en sia nacia lingvo. Skribante retan leteron, oni povas malrapide kaj klare legi sian nomon en sia nacia lingvo, kaj sendi la sonon kun letero al homo en alia angulo de nia terglobo.<\/p>\n<p>Post kelkaj jaroj, post kiam la artefarita inteligenteco progresos sufi\u0109e, elektronikaj ekipa\u0135oj a\u016dtomate \u011duste elparolos nomojn kiel Peng Zhengming (\u0109ina), Katarzyna Blaszczyk (pola), Erzs\u00e9bet Szil\u00e1gyi (hungara), ktp.<\/p>\n<p>Anta\u016de oni ne devis ne klopode priskribi sonon per skriba lingvo, kio ne ofte atingis la celon. Nun oni povas rekte indiki la sonojn per vo\u0109o, do forlasu la vanan klopodon indiki sonojn per skriba lingvo.<\/p>\n<p>Estimata sinjoro Corsetti, pardonu min, ke oni ne povas plenumi vian taskon trans-skribi precize \u0109inlingvajn nomajn sonojn per Esperantaj leteroj. Sed en epoko de komputilo kaj interreto, ni povas solvi la problemon per aktuala moderna tekniko.<\/p>\n<p>Dankon pro via legado! Finfine mi donacu al vi Paskan ovon. Skanu la du-dimensiajn kodon subajn per via po\u015dtelefono, kaj vi tuj a\u016ddos la precizan prononcon de mia nomo Liu Xiaozhe en la \u0109ina lingvo.<\/p>\n<p><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"aligncenter\" src=\"https:\/\/reto.cn\/bildo\/esperanto\/artikoloj\/mia_nomo_estas.png\" width=\"218\" height=\"218\" \/><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Tre estimata Renato Corsetti el Italio petis, ke mi verku komparan tabelon por trans-skribi literojn inter la \u0109ina lingvo kaj Esperanto. Afero farinda. Se mi estus italo, eble anka\u016d mia nomo estus Corsetti. Pri tio ne estus problemo en internaciaj kontaktoj. En leteroj a\u016d artikoloj, oni facile skribus mian nomon, kaj interparolante, aliaj eble prononcus\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/ne-ciuj-problemoj-estas-solveblaj\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":[],"categories":[2,4],"tags":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1695"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1695"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1695\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1695"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1695"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1695"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}