{"id":1814,"date":"2022-12-30T00:55:41","date_gmt":"2022-12-30T00:55:41","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/?p=1814"},"modified":"2025-08-31T08:04:10","modified_gmt":"2025-08-31T08:04:10","slug":"taksi-esperanton","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/taksi-esperanton\/","title":{"rendered":"Esperanto: Historio kaj Kulturo, Fiasko kaj Atingo, Realo kaj Estonteco"},"content":{"rendered":"<h2>Esperanto: Historio kaj Kulturo, Fiasko kaj Atingo, Realo kaj Estonteco<\/h2>\n<p style=\"text-align: left;\">a\u016dtoro:<em> Solis (Liu Xiaozhe)\u00a0<\/em><\/p>\n<blockquote><p><strong>Resumo kaj celoj de la artikolo<\/strong><\/p>\n<p>1. Rebati la aserton, ke Esperanto estas lingvo sen historio kaj kulturo.<br \/>\n2. Pruvi la fakton, ke Esperanto ne estas fiaska lingvo, kvankam ne reali\u011dis la celo fari\u011di la dua lingvo por \u0109iu.<br \/>\n3. Proponi, ke esperantistoj agu ne nur en sia fermita rondo. Esperantaj aran\u011doj akceptu neesperantistojn por montri la utilecon de Esperanto al la publiko, kaj logi pli multajn interesatojn.<br \/>\n4. Proponi, ke esperantistoj akceptu la realon, forlasu nerealisman iluzion, reviziu la celon kaj strategion de la Esperanto-movado, por adapti\u011di al la aktuala mondo.<\/p>\n<p>Oni rajtas traduki kaj aperigi la artikolon libere, kaj e\u0109 rajtas mallongigi a\u016d modifi la tekston.<\/p><\/blockquote>\n<p>Esperanto estas lingva projekto publikigita en 1887 de pola kuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhof. \u011ci celas forigi lingvan baron inter popoloj\u00a0per ne\u016dtrala, egaleca kaj facile lernebla lingvo, kaj akceli kompreni\u011don kaj amikecon inter diversaj etnoj per tiu lingvo.<\/p>\n<div style=\"width: 224px\" class=\"wp-caption aligncenter\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"size-medium\" src=\"http:\/\/reto.cn\/bildo\/cina\/diversajoj\/zamenhof-02.jpg\" width=\"214\" height=\"300\" \/><p class=\"wp-caption-text\">Doktoro Zamenhof (1859-1917), iniciatinto de Esperanto<\/p><\/div>\n<p>Post\u00a0pli ol 100 jaroj,\u00a0Esperanto\u00a0ne fari\u011dis la dua lingvo de\u00a0\u0109iuj\u00a0kiel Zamenhof\u00a0esperis, pro kio iuj\u00a0asertis, ke Esperanto fiaskis, argumentante,\u00a0ke\u00a0al \u011di mankas\u00a0historio kaj kulturo,\u00a0tial \u011di estas lingvo senradika, neniam\u00a0akceptota.<\/p>\n<p>\u0108u\u00a0Esperanto vere estas akvo senfonta, arbo senradika? \u0108u\u00a0Esperanto\u00a0jam perdis sian valoron\u00a0hodia\u016d?<\/p>\n<p>Anta\u016d ol respondi tiujn demandojn oni devas scii, ke io dirita de a\u016dtoritatoj a\u016d io farita de famaj homoj ne nepre estas \u011dustaj. Sensenca\u0135oj foje elfluas el iliaj bu\u015doj, kaj ofte erare agas anka\u016d iuj el ili. Krome, aferoj faritaj de iuj famuloj jam ne estas eraroj, sed krimoj!<\/p>\n<p>Ekzemple, en 1932, Albert Einstein anta\u016ddiris, ke homaro neniam utiligos nuklean energion.\u00a0En\u00a01969, Margaret Thatcher diris, ke ne estos virina \u0109efministro en Britio dum \u015dia vivo.<\/p>\n<p>Mi ne mencios nomojn de kelkaj sangaj demonoj en monda historio por eviti disputojn kaj kverelojn\u00a0nerilatajn al temo de la artikolo.<\/p>\n<p>Tiuj ekzemploj ne signifas, ke la ordinaraj homoj estas pli sa\u011daj kaj pli noblaj ol tiuj famaj homoj. Mi diras nur, ke oni ne blinde adoru iun ajn, kaj ne blinde fidu iun ajn penson kaj doktrinon. En la moderna socio, homoj\u00a0devas pensi sendepende\u00a0kaj libere.<\/p>\n<p>Kulturo kaj historio estas preferaj temoj de kritikantoj kontra\u016d Esperanto. Tiuj\u00a0temoj\u00a0embaras e\u0109 multajn\u00a0esperantistojn. \u015cajnas, ke tiu denaska manko destinis fiaskan\u00a0fatalon de Esperanto.<\/p>\n<p>Nuntempe,\u00a0mencii kulturon en kiu ajn temo\u00a0fari\u011das la\u016dmoda\u00a0agado. \u015cajnas, ke kulturo\u00a0estas\u00a0kerno de \u0109iuj\u00a0problemoj, kaj \u0109iuj problemoj malaperos\u00a0post\u00a0solvi\u011do de kultura problemo. Iuj kritikantoj\u00a0ne multe scias\u00a0pri\u00a0Esperanto, kaj e\u0109 ne komprenas, kio estas kulturo, sed tio ne malhelpas ilian papagan ripeton, ke Esperanto estas senkultura lingvo. Ili \u015datas okupi la superregan\u00a0pozicion kun\u00a0vorto kulturo\u00a0dum diskutadoj, kaj per vorto\u00a0kulturo\u00a0\u015dajnigas\u00a0sin kleraj\u00a0kun kulturo.<\/p>\n<p>Kvankam ne \u0109iuj kritikoj kontra\u016d Esperanto estas senbazaj kaj senraciaj, tamen atribui la nesukceson de Esperanto al kultura kaj historia faktoroj fakte estas mal\u011duste\u00a0diagnozi\u00a0kaj\u00a0arbitre\u00a0ju\u011di.<\/p>\n<div class=\"wp-caption alignleft\"><\/div>\n<h2>1. Historio de Esperanto<\/h2>\n<p>Jam pasis pli ol 130 jaroj post la apero de Esperanto. Jarcento estas mallonga periodo en historio de la homaro, sed tiu tempa da\u016dro jam sufi\u0109as por ke Esperanto fari\u011das matura lingvo kun necesaj vortoj kaj potenca esprima kapablo. Nun per Esperanto oni povas esprimi iun ajn penson kaj senton. La sola limigo estas nur la kapablo de Esperantaj parolantoj mem.<\/p>\n<p>Sed\u00a0la historio dum jarcento ekde jaro 1887 \u011dis hodia\u016d estas nur\u00a0historio de Esperanto la\u016d mallar\u011da senco.<\/p>\n<p>Esperanto aperis ne subite el vakuo\u00a0je la 26-a de julio 1887. Oni ekprovis krei helpan lingvon\u00a0anta\u016d kelkaj jarcentoj<\/p>\n<p>En la 17-a jarcento, komencis esplori pri internacia helpa lingvo Francis Bacon el Britio, Ren\u00e9 Descartes el Francio kaj Gottfried Wilhelm Leibniz el Germanio. Tiuj ne estas la tutaj provintoj. Poste diversaj projektoj de planita lingvo aperis unu post la alia, kies kvanto superas cent. Kvankam plejparto de tiuj lingvaj projektoj jam ne plu ekzistas, malaperinte en historio, tamen ili ne estas tute senvaloraj. La esploroj kaj praktikoj de anta\u016duloj provizis sperton kaj lecionon al Zamenhof, kaj provizis sufi\u0109an naturon al la embrii\u011do kaj kresko de Esperanto. Zamenhof lan\u0109is Esperanton, pli perfektan internacian lingvan projekton, \u011duste surbaze de esplorado de anta\u016duloj, sorbinte raciajn ideojn el tiuj lingvaj projektoj, samtempe konsiderante la lingvan realon en fino de la 19-a jarcento.<\/p>\n<p>Jam pasis preska\u016d kvar jarcentoj, ekde kiam Leibniz kaj aliaj proponis ideon de internacia helpa lingvo. La evolua historio de la internacia helpa lingvo dum la pasintaj proksimumaj 400 jaroj, estas la historio de Esperanto en lar\u011da senco.<\/p>\n<p>Sed,\u00a0fakte jam en la 12-a jarcento, Hildegard von Bingen el Germanio kreis ver\u015dajne la plej fruan planlingvon en la mondo, nome \u201cLingua Ignota\u201d. \u015ci provis \u011din kiel komunan religian lingvon en la mondo.<\/p>\n<p>E\u0109 pli frue, rakonto de la Babela turo en la Malnova Testamento efektive implicis la aspiradon kaj strebadon al la komuna\u00a0lingvo\u00a0de la homaro.<\/p>\n<p>Esperanto esence ne diferencas de naciaj lingvoj krom esti pli regula kaj pli simpla. Homoj, kiuj ne lernis Esperanton, ne povas distingi Esperanton de aliaj lingvoj, kaj ili rigardas \u011din kiel naturan lingvon. Esperantaj denaskuloj neniam sentas tiun lingvon speciala, kaj ili neniam konscias, ke \u011di\u00a0estas artefarita lingvo, \u011dis kiam la gepatroj rakontas al ili pri origino de tiu lingvo.<\/p>\n<div class=\"wp-caption aligncenter\">\n<div style=\"width: 833px\" class=\"wp-caption aligncenter\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"\" src=\"https:\/\/reto.cn\/bildo\/cina\/artikolo\/deklingvo.jpg\" alt=\"\" width=\"823\" height=\"221\" \/><p class=\"wp-caption-text\"><em>Demandu neesperantistojn: Kiu estas lingvo Esperanto el \u0109i tiuj tekstoj?<\/em><\/p><\/div>\n<\/div>\n<p>Ne pla\u0109as al iuj\u00a0homoj\u00a0literoj kun \u0109apeloj\u00a0kaj\u00a0trilo R malfacile elparolita, ktp.. Sed tiuj ne estas lingvaj trajtoj ekzistantaj nur en Esperanto. Ili multe\u00a0ekzistas en naciaj lingvoj. Kvankam Esperanto estas artefarita planita lingvo, tamen \u011di ne estis generita de komputilo la\u016d malvarmaj kaj rigidaj reguloj, a\u016d inventita de eksterteranoj kontra\u016d la tera homaro. Male, Zamenhof kreis \u011din surbaze de homaj lingvoj, kaj \u011di evoluas kaj perfekti\u011dis en praktiko. Esence, la fonetiko, vortprovizo kaj gramatiko de Esperanto, \u0109iuj originas el naturaj lingvoj de la homaro. Tial la\u016d pli vasta senco\u00a0oni povas diri, ke la historio de homa lingvo ekde post apero de la homaro, samtempe estas la historio de la lingvo\u00a0Esperanto!<\/p>\n<p>Esperanto estas ne arbo sen radikoj, nek akvo sen fonto. La aspirado kaj strebado dum miloj da jaroj al lingva egaleco en internacia komunikado estas \u011dia radiko kaj fonto!<\/p>\n<h2>2. Kulturo de Esperanto<\/h2>\n<p>Esperanto ne posedas\u00a0kulturon! Jen la plej ofta\u00a0komento kontra\u016d Esperanto de \u011diaj kritikantoj, kvankam plejparto el ili tute ne scias, kion efektive devus enhavi\u00a0Esperanta kulturo.<\/p>\n<p>Kio estas kulturo de Esperanto? Kiujn enhavojn \u011di devas inkluzivi?<\/p>\n<p>Sendube Esperanta literaturo estas parto de Esperanta kulturo.<\/p>\n<p>Senescepte \u0109e \u0109iu nacio, aperis unue parola lingvo kaj bu\u015da literaturo, kaj poste naski\u011das skriba lingvo kaj skriba literaturaj verkoj, nome, skribo kaj skriba literaturo aperis post parola lingvo.<\/p>\n<p>Sed Esperanto tute estas en inversa situacio. Unue aperis skriba lingvo de Esperanto, kaj poste preska\u016d samtempe aperis literaturaj verkoj, inter kiuj estas kaj tradukoj el naciaj lingvoj kaj originalaj verkoj en Esperanto. Inter la traduka\u0135oj trovi\u011das popolaj rakontoj, fabeloj, poemoj, teatra\u0135oj, romanoj ktp., ekzemple Ezopaj Fabloj, La Eta Princo, Andersenaj Fabeloj, Grimmaj Fabeloj, teatra\u0135oj de Shakespeare, La Mastro de l\u2019 Ringoj, Cent Jaroj da Soleco, Don Ki\u0125oto, Besto-Farmo, 1984, La Tri Regnoj, Ru\u011ddoma Son\u011do, kaj verkoj de famaj a\u016dtoroj kiel Turgenjev, Pushkin, Verne, Hemingway, Mark Twain, Lu Xun, Mo Yan ktp. Apud tiuj traduka\u0135oj ne mankas Esperantaj a\u016dtoroj kaj verkoj, inter kiuj famas verkistoj kiel Frederic Pujul\u00e0 i Vall\u00e8s el Hispanio, Julio Baghy, K\u00e1lm\u00e1n Kalocsay kaj Istv\u00e1n Nemere el Hungario, Raymond Schwartz el Francio, Nikolai Vladimirovich Nekrasov kaj Vladimir Varankin el Rusio, Mauro Nervi el Italio, Baldur Ragnarsson el Islando, Claude Piron el Svislando, Sten Johansson el Svedio, Su Amang kaj Mao Zifu el \u0108inio, Marjorie Boulton, William Auld kaj Anna L\u00f6wenstein el Britio, ktp. Inter tiuj, William Auld estis dufoje nomumita por la Nobel-premio pri literaturo pro lia kontribuo al poezio. Anka\u016d la famaj \u0109inaj verkistoj Ba Jin kaj Ye Junjian tradukis a\u016d verkis literaturajn verkojn en Esperanto.<\/p>\n<div class=\"wp-caption aligncenter\">\n<div style=\"width: 672px\" class=\"wp-caption aligncenter\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"\" src=\"https:\/\/reto.cn\/bildo\/cina\/artikolo\/libroservo.jpg\" alt=\"\" width=\"662\" height=\"472\" \/><p class=\"wp-caption-text\"><em>Esperanta libroservo<\/em><\/p><\/div>\n<\/div>\n<p>Esperantaj literaturaj verkoj estas tiom multaj, ke listigi \u0109iujn librojn estas malfacila laboro. E\u0109 nur la libraj nomoj kaj a\u016dtoroj\u00a0bezonas unuopan libron. Apuda tiuj libroj, estas anka\u016d modernaj literaturaj perioda\u0135oj, kiel la Literatura Foiro, Literatura Foiro, ktp., en kiuj oni aperigas Esperantajn verkojn en diversaj formoj. Tiuj originalaj kaj tradukitaj verkoj en Esperanto el diversaj landoj, unuflanke provas espriman kapablon de Esperanta lingvo, kaj aliflanke pliri\u0109igas kulturan enhavon de Esperanto.<\/p>\n<p>Pro siaj atingoj, Esperanto anka\u016d estas agnoskita de la Internacia Verkista Asocio (PEN Internacia), kiu akceptis Esperanto-sekcion kiel sian membron en jaro 1993.<\/p>\n<p>Aserti lingvon kun tiom ri\u0109aj literaturoj senkultura estas ignori faktojn a\u016d arbitra ju\u011dado pri io, kion oni tute ne konas.<\/p>\n<p>Krom literaturo, anka\u016d filmo\u00a0kaj muziko estas gravaj partoj de kulturo. Jam aperis Esperantaj filmoj en la pasinta jarcento, kiuj kvankam ne estis multaj, ekzemple, Gerda malaperis! kaj La patro, ktp. Sed kvanto de Esperantaj muzika\u0135oj estas granda. La\u016d statistiko de Vikipedio, en jaro 2013 kvanto de diversaj Esperantaj muzika\u0135oj jam superis 3000, inkuluzive popularajn kantojn kaj rok-muzikon, ktp. Samtampe multaj junaj esperantistoj registras\u00a0kaj afi\u015das esperantajn videojn en sociaj retaj platformoj kiel Jutubo.<\/p>\n<p>Esperanaj muzika\u0135oj, filmoj kaj aliaj amuza\u0135oj ne nur ri\u0109igas distran kaj kulturan vivon de Esperanta komunumo, sed anka\u016d multigas\u00a0kulturajn enhavojn de Esperanto.<\/p>\n<p>Nun \u0109e la libroservo de la Universala Esperanto-Asocio oni povas a\u0109eti\u00a0pli 6000 diversajn Esperantajn librojn, kiuj\u00a0temas pri literaturo, socio, scienco kaj tekniko, edukado, vivo kaj aliaj sociaj kampoj. Kvankam Esperantaj libroj estas malpli multaj ol tiuj en la \u0109ina, angla kaj aliaj grandaj lingvoj, tamen la kvanto jam superas tiujn de multaj naciaj lingvoj.<\/p>\n<p>CRIonline estas nova\u0135a retejo de \u0109ina registaro. \u011ci propagandas \u0108inion al la terglobo per 44 lingvoj kaj 4 \u0109inaj dialektoj, inter kiuj estas anka\u016d Esperanto.<\/p>\n<p>Alia grava nova\u0135a retejo de \u0108ina registaro estas \u0108ina Reto, kiu publikigas informojn al la mondo per 10 lingvoj, inkluzive de Esperanto.<\/p>\n<p>Esperanto ne estas nur simpla lingvo, nek senanima karno. Zamenhof defendis\u00a0egalecon\u00a0de \u0109iuj naciaj lingvoj. Li esperis, ke malaperos kverelo kaj malamo inter diversaj nacioj, kiuj unui\u011dos kiel fratoj. Li lan\u0109is projekton de Esperanto por forigi lingvajn barojn kaj miskomprenojn inter popoloj, esperante, ke la homaro reciproke kompreni\u011dos per tiu egala kaj ne\u016dtrala lingvo, foriginte malamon kaj militon. Anka\u016d\u00a0tiu bela interna idealo de Esperanto apartenas al Esperanta kulturo.<\/p>\n<p>Esperantaj lernantoj kaj uzantoj, logitaj de tiu bela idealo,\u00a0reciproke\u00a0alproksimi\u011das \u0109e spirito kaj sento\u00a0pro la komuna idealo kaj celo. Tio anka\u016d estas unika esperanta kulturo. Homoj, el diversaj landoj kaj lokoj, kunlaboras kaj helpas reciproke kiel familianoj\u00a0pro la komuna lingvo. Kaj anka\u016d tio\u00a0estas speciala kaj unika Esperanta kulturo.<\/p>\n<p>Anta\u016d multaj jaroj jam aperis Esperantaj tradukoj de la Biblio kaj aliaj religiaj libroj.\u00a0E\u0109\u00a0ekstremismaj religianoj\u00a0presas siajn doktrinojn en Esperanto\u00a0por propagandi malklerajn, perversajn kaj malicajn ideojn. Tio kompreneble kontra\u016das la originan intencon de Esperanto, sed montras vastan influon de Esperanto en multaj flankoj.<\/p>\n<p>Krome, apartenas al Esperanta kulturo anka\u016d \u0109iujaraj Universala Kongreso de Esperanto, Internacia Junulara Kongreso, Pasporta Servo kaj Esperanto-elsendoj el diversaj landoj. Sed mi ne povas detale temi\u00a0ilin pro longa limigo de la artikolo. Interesatoj bonvolu ser\u0109i rilatajn informojn en la interreto.<\/p>\n<div class=\"wp-caption aligncenter\">\n<div style=\"width: 711px\" class=\"wp-caption aligncenter\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" src=\"https:\/\/reto.cn\/kurso_v2\/bildoj\/antauparolo\/junulara_kongreso.jpg\" alt=\"\" width=\"701\" height=\"386\" \/><p class=\"wp-caption-text\"><em>Junuloj el diversaj landoj en la La Internacia Junulara Kongreso<\/em><\/p><\/div>\n<\/div>\n<p>En jaro 1954, la Organizo pri Edukado, Scienco kaj Kulturo de la Unui\u011dintaj Nacioj (mallonge Unesko) aprobis rezolucion subtenantan Esperanton, konsiderante \u011din kongrua kun siaj celoj, kaj establi\u011dis oficialaj rilatoj inter Unesko kaj la Universala Esperanto-Asocio. En 1985, la \u011cenerala Konferenco de Unesko adoptis rezolucion, kiu instigas la membrajn \u015dtatojn kaj internaciajn organizojn plifortigi la instruadon de Esperanto en lernejoj kaj \u011dian uzadon en internaciaj aferoj. En 2017, la revuo Kuriero\u00a0de Unesko lan\u0109is Esperantan version, kaj en 2020 Unesko eldonis libron en Esperanto \u201cDe ideo al agado \u2014 70 jaroj de Unesko\u201d. \u0108u kultura organizo de UN subtenus lingvon sen kulturan?<\/p>\n<p>\u0108iuj naciaj lingvoj portas la kulturajn markojn de siaj nacioj, kaj \u0109iuj homoj estas influitaj de siaj naciaj kulturoj. \u0108iuj esperantistoj, inkluzive denaskulojn, regas almena\u016d unu nacian lingvon. Ili enportas diversajn kulturojn en la internacian Esperantan komunumon, buntigas kulturon de Esperanta kumunumo, ke Esperanta rondo\u00a0fari\u011das pli tolerema en kulturo. Anka\u016d multkoloreco kaj reciproka toleremo estas karakteriza\u0135o de Esperanta kulturo.<\/p>\n<p>Kompreneble kulturo de Esperanto ne estas komparebla kun tiuj de de la \u0109ina, la angla ktp. Sed senescepte \u0109iuj lingvoj unue aperis anta\u016d siaj historioj kaj kulturoj. Unue aperis lingvo, kaj poste kulturo historio akumuli\u011das. Esperanto dum pli ol 130 jaroj jam akumulis certan Esperantan kulturon, kaj Esperanta praktiko en postaj jaroj plue ri\u0109igos \u011dian historian kaj kulturan hereda\u0135on.<\/p>\n<h2>3. Fiasko kaj Atingo<\/h2>\n<p>Nur malmultegaj homoj parolas Esperanton nuntempe en la mondo. La\u016d Wikipedia en la tuta mondo estas \u0109irka\u016d 200 milionoj da Esperantaj parolantoj, inkluzive proksimume 2,000 denaskuloj.<\/p>\n<p>La\u016d la komenca intenco de Zamenhof, Esperanto fari\u011dos la dua lingvo por \u0109iuj. Sed tio ne reali\u011dis, do\u00a0Esperanto ne atingis la atenditan sukceson. Tamen oni ne povas aserti, ke Esperanto fiaskis. E\u0109 se \u011di komplete malaperos en la estonteco (kio \u015dajne ne okazos en kuranta jarcento!), oni ne povus taksi\u00a0\u011din fiaska provo. \u0108ar Esperanto ludas pozitivan rolon neanstata\u016deblan en la komunikado inter diversaj etnoj\u00a0kaj landoj\u00a0en iuj historiaj periodoj. Simile, post apero de elektra rapidega trajno, oni ne povas diri, ke vapora trajno\u00a0estas fiaska invento. Same, inventinte telefonon kaj interreton, oni ne povas nei gravajn rolojn de\u00a0iuj inventa\u0135ojn en la historio de homa komunikado\u00a0kiel fajro-alarmo, kuriera stacio, morsa kodo,\u00a0ktp..<\/p>\n<p>Apartenante al neniu nacio\u00a0kaj lando, Esperanto estas ne\u016dtrala internacia helpa lingvo. Egaleca komunikado jam reali\u011dis\u00a0inter parolantoj de Esperanto. La bela ideo, ke \u0109iuj naciaj lingvoj estu egalaj, jam estas fakto inter uzantoj de Esperanto. Tio signifas, ke jam reali\u011dis lingva egaleco de diversaj nacioj en certa amplekso. En tiu senco, Esperanto jam atingis sukceson en certa grado.<\/p>\n<p>Por homoj estas favora a\u011do lerni lingvon, kaj ne \u0109iuj homoj estas talentaj kaj lertaj je lernado de fremdaj lingvoj. Kun la\u00a0avanta\u011do de facileco, Esperanto helpas homojn, kiuj maltrafis favoran a\u011don, kaj tiujn, kiuj ne estas lertaj lerni fremdan lingvon, posedi tiun lingvon, per kiu oni atingis celon komuniki kun homoj el aliaj landoj.<\/p>\n<p>Esperantaj parolantoj el malgrandaj nacioj kaj landoj prezentas siajn historion, kulturon, moron kaj kutimon al aliaj landoj per Esperanto, kaj samtempe enkondukas progresintajn kulturojn, sciencojn kaj teknikojn per Esperanto. Tiu lingvo helpas ilin malfermi fenestron, per kiu oni rigardas la mondon, kaj helpas ilin konstrui ponton, per kiu oni komunikas aliajn popolojn.<\/p>\n<p>Ekde sia naski\u011do, Esperanto da\u016dre ludas rolon en internacia popola komunikado. Multaj homoj uzas \u011din por internacia korespondado, translandaj turisma voja\u011do kaj reciproka helpo. Per\u00a0Esperanto, ili multigas la komunikadon, vastigas siajn horizontojn, gajnas spiritan \u011dojon\u00a0kun speciala sperto. La apero de la interreto pli faciligas\u00a0aplikadon\u00a0de Esperanto. Parolantoj de Esperanto aktive uzas interretajn rimedojn por praktiki tiun lingvon. En sociaj amaskomunikiloj kaj retejoj kiel Facebook, Twitter, WhatsApp kaj YouTube, aktivas granda nombro da uzantoj de Esperanto, kaj \u0109iutage aperas sennombraj mesa\u011doj en Esperanto.<\/p>\n<div class=\"wp-caption aligncenter\">\n<div style=\"width: 750px\" class=\"wp-caption aligncenter\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" src=\"https:\/\/reto.cn\/bildo\/cina\/artikolo\/reto.jpg\" alt=\"\" width=\"740\" height=\"390\" \/><p class=\"wp-caption-text\"><em>Informoj en internaciaj sociaj amaskomunikiloj kaj retejoj<\/em><\/p><\/div>\n<\/div>\n<p>Esperanto ludis unikan rolon en speciala periodo. Dum la Unua Monda Milito, hospitaloj en militantaj \u015dtatoj akceptis multajn soldatojn el diversaj \u015dtatoj. Lingvaj diversecoj malfaciligis la kuracadon. Internacia Komitato de la Ru\u011da Kruco aperigis gvidan libreton, kun paralelaj tekstoj en na\u016d lingvoj, inkluzive de la franca, angla, germana kaj Esperanto. Lerninte nur literajn prononcojn, uzantoj povis esprimi siajn volojn per Esperanto la\u016d signifo en sia propra lingvo. Tiu libro tre utilis al\u00a0la kuracado, kaj estis efika komunikilo por savi vunditojn. Pro subita eksplodo de la milito, multaj homoj estis izolitaj en malamikaj landoj kaj ne povis kontakti siajn parencojn kaj amikojn. La Internacia Esperanto-Asocio, per siaj agentoj kaj parolantoj de Esperanto lo\u011dantaj en diversaj landoj, kolektis listojn de \u0109irka\u016d miliono da militkaptitoj en Britio, Germanio kaj Francio, kaj transdonis ducent mil leterojn kaj grandan sumon da mono,\u00a0kaj helpis resendi dekmilojn da rifu\u011dintoj al siaj landoj.<\/p>\n<p>Sed, kial Esperanto ne fari\u011das la dua lingvo por \u0109iuj? Kial ne reali\u011das la\u00a0celo de Zamenhof?<\/p>\n<p>Unue tio, ke Esperanto fari\u011du \u0109ies dua lingvo, estas ne-realisma celo. Dum pli ol cent jaroj ekde \u011dia apero, Esperanto ne fari\u011dis la dua lingvo de \u0109iuj, kaj plej multaj homoj e\u0109 ne scias pri \u011dia ekzisto. Por plejparto de homoj en la mondo, sufi\u0109as la gepatra lingvo, kaj la dua lingvo estas tute superflua! Lingva problemo neniam ka\u016dzas zorgon al plejparto de homoj\u00a0en la mondo. Lingva baro ne ekzistas anta\u016d homoj, kiuj ne bezonas kaj ne volas komuniki eksteran mondon. Plejparta homo ne lernus Esperanton, e\u0109 se Unui\u011dintaj Nacioj akceptus\u00a0\u011din kiel laboran lingvon. Kiom da homoj \u0109irka\u016d vi lernas la rusan a\u016d la araban,\u00a0kiuj estas laboraj\u00a0lingvoj\u00a0de la Unui\u011dintaj Nacioj, same kiel la angla?<\/p>\n<p>Due, plejparto de homoj \u0109asas ne idealon, sed realan profiton, kaj ili\u00a0klopodas pri justeco ofte nur por justeco\u00a0de profito. Tiuj, kiuj bezonas duan lingvon, unue konsideras la praktikecon de la lingvo, sed ne faktoroj kultura, historio kaj justeco. La franca lingvo prenis la internacian lokon de la latina ne pro tio, ke la franca havas pli longan historion kaj pli profundan kulturan hereda\u0135on. Poste la angla prenis lokon de de la franca pro tio, ke Francio relative dekadencas, kaj Britio kaj Usono potenci\u011das. Homoj de aliaj nacioj lernas tiujn lingvojn, ne pro iliaj belecoj, sed tute pro tio, ke ili estas lingvoj de potenculoj. La angla anstata\u016digis la francan kiel la nova internacia lingvo, \u0109efe pro la relativa malpotenci\u011do\u00a0de Francio kaj la potenci\u011do\u00a0de Britio kaj Usono. Aliaj popoloj lernas tiujn lingvojn, \u0109ar ili estas lingvoj de potencaj fortoj en historia kunteksto.<\/p>\n<h2>4. Realo kaj Estonteco de Esperanto<\/h2>\n<p>En la fino de la pasinta jarcento, post drasta \u015dan\u011di\u011do de politika mapo de Sovetunio kaj Orienta E\u016dropo, membroj de Esperantaj asocioj en tiuj landoj grande malmulti\u011dis. Pro tio homoj atentantaj situacion de Esperanto konkludis, ke tiu lingvo neeviteble kuduki\u011dis.<\/p>\n<p>Sed \u015dan\u011di\u011do de membra kvanto en Esperantaj asocioj ne nepre reflektas situacion de Esperanta movado. Aktuale leteroj cirkulantaj per tradica po\u015dta sistemo malmulti\u011das, kaj preska\u016d malaperas, sed pro tio oni ne povas konkludi, ke homoj en la mondo\u00a0izoli\u011das. En interreta epoko, preska\u016d neniu skribas paperan leteron, sed oni pli kaj pli intense kontakti\u011das per diversaj modernaj komunikaj metodoj. Anta\u016d 30 jaroj, mi skribis unu a\u016d du paperajn leterojn\u00a0en \u0109iu monato al alilandaj esperantistoj, kaj nun mi ne vizitis po\u015dtoficejon jam de multaj jaroj. Sed mi \u0109iam kontaktas esperantistojn en diversaj landoj per la Interreto, kaj ni\u00a0inter\u015dan\u011das informojn en Esperanto preska\u016d en \u0109iu tago.<\/p>\n<p>Aktuale plejparto de membroj estas maljunuloj kaj meza\u011duloj en Esperantaj asocioj a\u016d kluboj. Sed tio ne estas nur fenomeno de Esperanta movado. En \u0108inio, anka\u016d asocioj de la angla lingvo ne plu organizas agadojn\u00a0kiel\u00a0oni faris\u00a0en fino de la lasta jarcento\u00a0pro malmulti\u011dado de membroj. Sed pro tio oni ne povas konkludi, ke \u0109inoj ne plu lernas la anglan.<\/p>\n<p>Vere malmulti\u011das membroj en tradiciaj Esperantaj asocioj, sed samtempe pli kaj pli multaj homoj lernas Esperanton per la interreto, precipe nuntempe\u00a0estas pli kaj pli multaj lernantoj junaj kaj e\u0109 infanaj. La\u016d statistikoj de jaro 2020, pli ol 2,8 milionoj da uzantoj registri\u011dis por lerni Esperanton en Duolingo, fama retejo de lingva lernado. Pro malmulta\u00a0kosto de\u00a0la interreto, esperantistoj praktikas\u00a0la lingvon pli facile, kio rapide altigas ilian lingvan nivelon. \u011cenerale junaj esperantistoj posedas pli bonan lingvan kapablon ol\u00a0la\u00a0anta\u016da generacio.<\/p>\n<p>En certa amplekso kaj grado, Esperanto sukcesis. Tamen \u011di ne fari\u011dos \u0109ies dua lingvo por \u0109iuj homoj, kiel revis la iniciatinto Zamenhof. Plej multaj homoj en la mondo tute ne zorgas pri lingvaj problemoj. Sufi\u0109as por ili nur la denaska lingvo. Sub la premo de potencaj lingvoj kiel la angla, \u0109ina, hispana, franca ktp., Esperanto restos kiel minoritata lingvo kaj hobio de malmultaj homoj. Sed kiel komunikilo, Esperanto ludos neanstata\u016deblan rolon en internacia ne-regetistara kontaktado dum longa historia epoko\u00a0estontece, pro la vasta dissemo de esperantistoj en la tuta mondo.<\/p>\n<p>Reali\u011das ne \u0109iuj belaj idealoj. Pasis jam pli ol 130 jaroj post apero de Esperanto, dume okazis en la mondo grandegaj \u015dan\u011di\u011doj en socio, politiko, ekonomio, scienco, tekniko kaj aliaj flankoj, pro kio Esperanto jam ne plu havas \u015dancon fari\u011di \u0109ies dua lingvo. Esperantistoj devas akcepti la realon, forlasinte nerealisman iluzion, kaj denove ekzameni Esperanton, revizii la celon kaj strategion de la Esperanto-movado, adapti\u011dante al la aktuala\u00a0situacio.<\/p>\n<p>Unue,\u00a0<strong><b>propagandante Esperanton, oni devas forlasi la tro idealistan atendon, ke Esperanto fari\u011du la dua lingvo por \u0109iu<\/b><\/strong>.\u00a0Prezentante Esperanton al neesperantistoj, apud \u011dia interna ideo, pli multe emfazu kaj montru \u011diajn praktikajn valorojn, nome specialan rolon en internacia komunikado, gravan rolon por protekti diversecojn de lingvo kaj kulturo, rolon doni al ordinaraj homoj kapablon komuniki\u011di trans landlimoj kaj forigi baron de\u00a0etnaj lingvoj.<\/p>\n<p>Due,\u00a0<strong><b>propagandu Esperanton la\u016d realo kaj fakto<\/b><\/strong>.\u00a0Kompare kun naciaj lingvoj, Esperanto estas vere simpla kaj facile lernebla. Sed multaj esperantistoj troigas tiun facilecon. Ili \u015datas diri, ke Tolstoy ellernis Esperanton en 2 horoj, kaj iuj ellernis Esperanton en 7 tagoj. Tiuj ekzemploj estas sensenca\u0135oj por ordinaraj homoj, \u0109ar plejpartoj de lernantoj ne ellernas\u00a0Esperanton e\u0109 en 70 tagoj! Se esperantistoj da\u016dre propagandos Esperanton en tia maniero, oni dubos honestecon de Esperantistoj, kaj komencantoj, kiuj ne ellernas Esperanton en mallonga tempo, dubas sian lernan kapablon, kaj forlasias Esperanton pro deprimi\u011di.<\/p>\n<p>Trie,\u00a0<strong><b>propagandu Esperanton per agado, sed ne nur lingve<\/b><\/strong>.\u00a0Esperantistoj mem persistu uzi tiun lingvon\u00a0por montri \u011dian rolon en internacia komunikado. Vidante ke Esperanto estas efika ilo por komuniki kun homoj de aliaj etnoj a\u016d homoj en aliaj landoj, iuj interesi\u011dos kaj plue provos\u00a0tiun lingvon.<\/p>\n<p>Propagando de Esperanto certe estas necesa. Propagando donas al la homoj \u015dancon koni Esperanton kaj eblecon\u00a0interesi\u011di pri tiu lingvo. Sed \u0109esu paroli, se aliaj ne interesi\u011das. Ne babilu\u00a0sen\u0109ese, \u0109ar oni abomenas sen\u0109esan paroladon kaj troan reklamon, kiun ofte faras piaj sed tro entuziasmaj religianoj. Ne seniluzii\u011du pro la indiferenteco kaj rifuzo de aliaj. En la mondo estas neniu afero, kiu povas interesi \u0109iujn. La plej efika propagando estas lerni kaj uzi Esperanton. Vidinte, ke Esperanto estas utila, latentaj interesitoj probable\u00a0lernos \u011din. Influu aliajn per niaj agoj, sed ne nur per bu\u015da reklamo. Oni ofte konsilas al iuj kredantoj: Ne nur reklamu, ke via religio estas pacema, sed agu pace!<\/p>\n<p>Kvare,\u00a0<strong><b>en la aplikado de Esperanto, esperantistoj pli atentu kaj zorgu la praktikan efikecon de tiu lingvo, kaj efektive montru la utilecon de Esperanto en la internacia komunikado<\/b><\/strong>.\u00a0La speciala interna idealo de lingvo Esperanto estas ligilo de sento inter esperantistoj, kiu proksimigas rilaton inter esperantistoj, \u0109u en samlandaj \u0109u en diverslandaj. Sed\u00a0multaj esperantistoj\u00a0preferas\u00a0enlandajn kontaktojn ol la\u00a0internaciaj, kaj iuj e\u0109 nur kontaktas esperantistojn en siaj propraj\u00a0landoj, neniam uzas Esperanton por internacia kontakto pro tio, ke enlanda kontakto estas pli\u00a0facilaj\u00a0kaj pli malmultekostaj.<\/p>\n<p>Hodia\u016d la Interreto jam estas vaste uzita, kaj kontakta kosto per la reto tendencas\u00a0al nulo, dume\u00a0multaj esperantistoj ankora\u016d interkomuniki\u011das nur kun samideanoj en la samaj landoj. Lerninte Esperanton, ili ne uzas tiun lingvon per kompreni popolojn en aliaj landoj, ne observas sociojn de aliaj landoj, ne lernas modernajn sciencon kaj teknikon, ne perceptas modernanjn konceptojn, sed komuniki\u011das nur kun samlandaj samideanoj, legas nur Esperantajn literaturojn tradukitajn el\u00a0siaj naciaj lingvoj, foliumas nur nova\u0135ojn\u00a0en Esperanto tradukitajn el siaj propraj landoj. Tio estas senefika socia agado, konsiderante la komencan celon de Esperanto, la INTERNACIA helpa lingvo, kaj estas senutila mal\u015dpareco, konsiderante la tempon kaj energion pagitajn\u00a0por la lernado.<\/p>\n<p>Esperantistoj devas aktivi en internaciaj agadoj, plene utiligante la lernitan lingvon, vaste kontaktu kaj komuniku popolojn el diversaj landoj per Esperanto. Tio maksimumigi la valoron de la lingvo Esperanto.<\/p>\n<p>Laste, sed plej grave, ke\u00a0<strong><b>esperantistoj devas eliri el sia fermita rondo, malfermi la pordon al neesperantistoj<\/b><\/strong>, kaj aktive integri\u011di en ekstera socio.\u00a0Esperantistoj helpu aliajn homojn kaj organiza\u0135ojn transpa\u015di lingvan baron por trans-landlima internaciaj inter\u015dan\u011doj \u0109e diversaj flankoj.<\/p>\n<p>Esperantistoj \u0109iam fervoras por propagandi la lingvon, sed kiam ili parolas la lingvon por internacia kontakto, kio estas bona \u015danco montri utilecon de Esperanto, esperantistoj preska\u016d neniam invitas publikon partopreni en siaj aran\u011doj, kaj ili mem malofte partoprenas neesperantajn organizojn kun personeco de esperantisto. Esperantistaro \u015dajnas esti en fermita grupo de idealistoj, kiuj volas nur amuzi kaj \u011dojigas sin mem.<\/p>\n<p>La Internacia Kongreso de Esperanto, kiu okazas \u0109iujare somere en diversaj landoj, estas grandioza evento de internacia Esperanta komunumo. Centoj a\u016d miloj da esperantistoj el la tuta mondo kunvenas, kaj dum semajno\u00a0ili \u011duas la kuneston, parolante la saman lingvon, aran\u011dante\u00a0diversajn distra\u0135ojn kaj akademiajn\u00a0konferencojn. Esperantistoj ebrii\u011das en tiu Esperanta etoso, fieras pri tio, ke la kongreso estas la unika internacia konferenco sen tradukistoj en la mondo. Sed ili neniam konsideras inviti neesperantistojn partopreni en tiu aran\u011do, kio perdas la \u015dancon, ke ordinaraj homoj spertu rolon kaj magion tiu lingvo.<\/p>\n<p>Esperantistoj estas dissemitaj \u0109e diversaj profesioj kun diversaj interesoj kaj hobioj. Ili fondis multajn organiza\u0135ojn la\u016d interesoj por ordigi agadojn. Aktuale estas pli ol 60 internaciaj esperantaj asocioj kunlaborantaj kun la Universala Esperanto-Asocio. Sed ili ne konsideris akcepti neesperantistojn membrojn.<\/p>\n<p>Esperantistoj devas fokusi atenton al la publiko. Profitu de Esperanto ne nur esperantistoj, sed anka\u016d aliaj homoj. Tio samtempe estas efika vojo propagandi Esperanton al publiko.<\/p>\n<p>Oni povas aldoni neesperantajn enhavojn al translandaj Esperantaj agadoj kiel la Universala Kongreso de Esperanto, en kiuj oni akceptas neesperantistojn, kun Esperanta traduka servo al la publiko. Tio donos al homoj, kiuj parolas nur la gepatran lingvon, la eblecon kontakti aliajn homojn kun diversaj pensoj kaj kulturoj. Samtempe tio montros al publiko la valoron de Esperanto, kaj pligrandigos influon de Esperanto.<\/p>\n<p>Fakaj asocioj de Esperanto povas ali\u011di al aliaj internaciaj fakaj asocioj, kaj membroj de fakaj Esperantaj asocioj povas ali\u011di al landaj a\u016d lokaj rilataj fakaj asocioj\u00a0en personeco de esperantisto. En tiuj neesperantaj asocioj esperantistoj povas helpi la asciojn kontakti alilandajn asociojn\u00a0kun sama intereso\u00a0per lingvo Esperanto.<\/p>\n<p>Okazigonte Esperantajn aran\u011dojn, en kiuj estas alilandaj partoprenantoj, Esperantaj asocioj kaj kluboj povas anta\u016d-anonci en lokaj retejoj a\u016d komunikiloj informoj\u00a0por altiri kaj bonvenigi lokajn ordinarajn homojn, kiuj ne kapablas paroli fremdajn lingvojn, ke ili povas kontakti eksterlandajn gastojn kun diversaj kulturoj.<\/p>\n<p>Vizitante alilandojn, esperantistoj kontaktu ne nur lokajn esperantistojn. Ili povas kontakti lokan socion por interesataj temoj, dum kio lokaj esperantistoj servu pri lingva traduko, por ke la publiko percepti utilecon de Esperanto.<\/p>\n<p>Post kiam malferminte la pordon de Esperanta rondo, certe esperantistoj trovos anka\u016d aliajn manierojn, per kiuj Esperanto pli logas la publikon, kaj aliajn vojojn, per kiuj Esperanto efike ludos rolon en la aktuala mondo.<\/p>\n<p>Lingvo estas ponto, kaj plue Esperanto estas ponto de amikeco kaj komunikado. Tiu ponto estas desegnita de doktoro Zamenhof, kaj kune konstruita kaj prizorgita de esperantistoj en la tuta mondo dum pli ol 100 jaroj. Sed sur tiu \u0109i ponto, transiru ne nur Esperanto-parolantoj, sed anka\u016d aliaj pli multaj homoj. Esperantistoj devas helpi homojn transpasi lingvan muron, por ke ili povas rigardi kaj iri al la pli vasta mondo!<\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/taksi-esperanton\/\">la \u0109ina versio<\/a>: 2022.12.27<br \/>\nEsperanta versio: 2025.05.17<\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/www.liberafolio.org\/2025\/07\/08\/cu-esperanto-fiaskis-au-sukcesis\/\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\">la lasta parto de tiu \u0109i artikolo en Libera Folio<\/a><\/p>\n<div style=\"width: 160px\" class=\"wp-caption alignnone\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"\" src=\"https:\/\/reto.cn\/alia\/solis_2024.jpg\" width=\"150\" height=\"191\" \/><p class=\"wp-caption-text\">a\u016dtoro: <em>Liu Xiaozhe<\/em><br \/>(<em>Solis<\/em> el \u0108inio)<\/p><\/div>\n<p>Rilata artikolo:<br \/>\n<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/esperanto-cu-utila\/\">Esperanto, \u0108u Lingvo Senutila?<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Esperanto: Historio kaj Kulturo, Fiasko kaj Atingo, Realo kaj Estonteco a\u016dtoro: Solis (Liu Xiaozhe)\u00a0 Resumo kaj celoj de la artikolo 1. Rebati la aserton, ke Esperanto estas lingvo sen historio kaj kulturo. 2. Pruvi la fakton, ke Esperanto ne estas fiaska lingvo, kvankam ne reali\u011dis la celo fari\u011di la dua lingvo por \u0109iu. 3. Proponi,\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/taksi-esperanton\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":[],"categories":[3,4],"tags":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1814"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1814"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1814\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1814"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1814"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1814"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}