{"id":2006,"date":"2024-02-28T23:39:44","date_gmt":"2024-02-28T23:39:44","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/?p=2006"},"modified":"2025-08-31T08:05:48","modified_gmt":"2025-08-31T08:05:48","slug":"esperanto-cu-utila","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/esperanto-cu-utila\/","title":{"rendered":"Esperanto, \u0108u Lingvo Senutila?"},"content":{"rendered":"<p style=\"text-align: center;\"><span style=\"font-size: 14pt;\"><strong>Esperanto, \u0108u Lingvo Senutila?<\/strong><\/span><br \/>\n&#8211;Kiel refuti aserton Esperanto esti senutila?<\/p>\n<blockquote><p><em><span style=\"color: ds#330000;\">Esperanto estas senutila lingvo! Tiu argumento ofte defias esperantistojn. Kiel refuti tiun aserton? Kiel konvinki la publikon pri la utileco de Esperanto? Jen la propono.<\/span><\/em><\/p><\/blockquote>\n<p>Kio, \u0109u vi lernas <strong><b>Esperanton<\/b><\/strong>?<br \/>\nPor kio? \u0108u \u011di utilas?<\/p>\n<p>Lernantoj kaj parolantoj de Esperanto ofte alfrontis kontra\u016d tiuj demandoj, kiuj embaras e\u0109 veteranajn esperantistojn.<\/p>\n<p>Kiel do esperantistoj respondu al tiaj demandoj?<\/p>\n<p>Anta\u016d ol respondi, unue oni devas difini la vorton <strong><b>util<\/b><\/strong><strong><b>i<\/b><\/strong>.<\/p>\n<p>La demando fakte implicas\u00a0la scivolon:<br \/>\n\u0108u Esperanto helpas vin gajni laboran postenon?<\/p>\n<p>La demandintoj celas tiujn temojn: \u0108u Esperanto helpas akiri laboron? \u0108u Esperanto helpas gajni monon? Por multaj, nur aferoj, kiuj rekte plibonigas la vivan situacion, estas konsiderataj utilaj. Krom tio, \u0109iuj aliaj aferoj estas senutilaj kaj tempomal\u015dparaj, kiujn oni ne valoras investi tempon kaj energion.<\/p>\n<p>La\u016d tia kriterio, Esperanto vere estas senutila kaj nelerninda.<\/p>\n<p><strong><b>Sed la\u016d la sama kriterio, <\/b><\/strong><strong><b>anka\u016d <\/b><\/strong><strong><b>multaj<\/b><\/strong><strong><b>\u00a0aliaj<\/b><\/strong><strong><b>\u00a0aferoj estas senvaloraj kaj ne <\/b><\/strong><strong><b>farindaj.<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Por kio utilas legado? Leginte 100 romanojn, \u0109u oni fari\u011dos fama verkisto kiel Lev Nikolayevich Tolstoy a\u016d Gabriel Garc\u00eda M\u00e1rquez, kaj gajnos grandegan sumon da honorario?<\/p>\n<p>Por kio utilas \u011dui muzikon? A\u016dskultinte pianon \u0109iutage, \u0109u oni fari\u011dos fama pianisto kiel Ludwig van Beethoven a\u016d Franz Liszt, kaj gajnos grandegan sumon da mono per albumoj kaj koncertoj?<\/p>\n<p>Por kio utilas matena kurado en parko? Kurante \u0109iutage, \u0109u oni fari\u011dos Usain Bolt a\u016d Eliud Kipchoge, kaj gajnos grandan premion en Olimpikoj?<\/p>\n<p>Por kion utilas montogrimpado? Grimpi al alta kaj nubokovrita monta kresto kun granda risko, \u0109u por trovi oron a\u016d elfosi diamantojn?<\/p>\n<p><strong>Se la respondoj estas \u201cNe\u201d, kial oni da\u016dre okupi\u011das pri tiuj \u201csenutilaj aferoj\u201d?<\/strong><\/p>\n<p>Analfabeto ne povas senti la \u011dojon de legado, nesciante, ke la vortoj en libro povas gvidi lin al lokoj neniam vizititaj, a\u016d montri al li pejza\u011dojn neniam viditajn. Homo, kiu ne interesi\u011das pri muziko, ne volas doni tempon al la Heroa Simfonio de Beethoven.<\/p>\n<p>Sed tiuj \u015dajne senutilaj aferoj, kvankam ne portas al vi monon a\u016d plibonigi la vivan situacion, povas fortigi vian korpon kaj menson, \u011dojigi vian spiriton, kaj ri\u0109igi vian penson.Tio ne estas a\u0109etebla per mono, nek mezurebla per mono.<\/p>\n<p><strong>Analoga principo validas por Esperanto.\u00a0Kvankam Esperanto preska\u016d ne alportas monon a\u016d materiajn profitojn, tamen \u011di ofertas spiritajn kaj pensajn ri\u0109a\u0135ojn, kiujn mono ne povas a\u0109eti.<\/strong><\/p>\n<p>Per Esperanto, oni povas komuniki\u011di kun homoj el diversaj landoj kaj etnoj transirinte lingan muron. Homoj tra la mondo vivas en diversaj cirkonstancoj, sub diversaj sociaj mekanismoj, kun diversaj kulturaj tradicioj kaj vivmanieroj. Kontakti, kompreni, kaj koni alies pensojn kaj vidpunktojn estas utila por plilar\u011digi la horizonton, profundigi la komprenon de la diverseco de homaj kulturoj, kaj plifortigi toleremon al alies kulturoj. Samtempe, lernante reciproke, homoj povas akiri novan scion, altigi sian nivelon, kaj plibonigi sian kvaliton. Dum tiu amika interkomunikado, da\u016dre profundi\u011das transnaciaj amikecoj, sentoj kaj reciproka kompreno inter popoloj, kio estas utila por forigi miskomprenojn, malamikecon kaj izolitecon inter la popoloj de la mondo, kaj estas utila por anta\u016denigi da\u016dripovan mondan pacon. Esperantistoj interrilatas egale kaj helpas unu la alian, pliprofundigante la senton. Tiuj pensaj kaj sentaj gajnoj, akiritaj per interfluo en Esperanto, estas nea\u0109eteblaj per mono.<\/p>\n<p>Kompreneble, lerninte la anglan, vi anka\u016d povas komuniki kun eksterlandanoj. Aktuale en internaciaj komunikado, la angla jam fari\u011dis fakte la komuna lingvo, kion Esperanto ne kapablas \u015dan\u011di. Sed <strong>Esperanto havas siajn proprajn avanta\u011dojn, kaj \u011dia rolo en iuj <\/strong><strong>flankoj<\/strong><strong> estas neanstata\u016digebla de la angla.<\/strong><\/p>\n<p>D-ro Zamenhof, la fondinto de Esperanto, emfazis egalecon inter \u0109iuj lingvoj kaj pacan kunvivadon de popoloj kiel fratoj. Sub la influo de liaj ideoj, esperantistoj el diversaj landoj egale interrilatas sendistingante a\u011dojn a\u016d sociajn rangojn. La sento kaj emocio kiam homoj kunestas kaj interfluas per Esperanto estas ne spertebla kiam oni parolas naciajn lingvojn.<\/p>\n<div style=\"width: 610px\" class=\"wp-caption aligncenter\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" src=\"https:\/\/reto.cn\/bildo\/cina\/artikolo\/komunikado.jpg\" alt=\"\" width=\"600\" height=\"313\" \/><p class=\"wp-caption-text\"><em>Interfluas esperantistoj el diversaj landoj<\/em><\/p><\/div>\n<p><strong>La angla estas pli vaste uzata ol Esperanto, sed ne \u0109iuj kapablas ellerni \u011din. Ekzemple, plejparto de \u0109inoj sub 60 jaro lernis la anglan, sed plejparto el ili ne kapablas paroli \u011din.<\/strong><\/p>\n<p>Estas optimuma a\u011do por lernado de lingvoj, kaj ne \u0109iuj havas talenton por lerni fremdajn lingvojn.<\/p>\n<p><strong>Kontraste, Esperanto estas rilative simpla kaj facile lernebla.<\/strong>\u00a0\u0108iu litero havas fiksan prononcon, kaj la gramatiko konsistas el nur 16 reguloj sen esceptoj. Kun proksimume 1500 radikoj, oni povas formi sufi\u0109ajn vortojn por \u0109iutaga uzo. Tiuj trajtoj faciligas la lernadon,<strong> ebligante e\u0109 al homoj sen granda lingva talento \u011dui la plezuron kaj utilecon de internacia komunikado.<\/strong><\/p>\n<div style=\"width: 509px\" class=\"wp-caption aligncenter\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" src=\"https:\/\/reto.cn\/bildo\/cina\/artikolo\/komunikilo.jpg\" alt=\"\" width=\"499\" height=\"535\" \/><p class=\"wp-caption-text\"><em>Listoj de sociaj retejoj de la a\u016dtoro. Li komuniki\u011das kun alilandanoj \u0109efe per Esperanto.<\/em><\/p><\/div>\n<p>Miskomprenas la varolon de Esperanto ne nur la publiko. E\u0109 iuj lernintoj de Esperanto asertis, ke Esperanto estas senutila. Ili falis en cirklon: Ne sciante utilecon de Esperanto, ili ne lernis \u011din serioze; tamen kiam \u015danco uzi la lingvon aperas, ekzemple gastigi eksterlandajn esperantistojn a\u016d kontakti esperantistojn eksterlande, ili ne kapablas paroli pro manko de lingva scio.<\/p>\n<p><strong>Lingvo, \u0109u la angla \u0109u Esperanto, estas utila nur kiam oni posedas \u011din<\/strong>, kaj nur tiam \u011di plenumas sian rolon en komunikado.<\/p>\n<p>Kompreneble, <strong>kvankam Esperanto estas valora, tamen \u011di ne estas utila por \u0109iuj.<\/strong><\/p>\n<p>En la fabeloj de Ezopo, koko trovis gemon, sed ne \u011dojis, \u0109ar por \u011di greno estas pli valora ol gemo. Gemoj ne povas satigi \u011din, tial multekostaj gemoj estas senvaloraj por koko.<\/p>\n<p>Simile, por iuj homoj, man\u011da\u0135o kaj vestoj estas la prioritato. Iuj aliaj, kvankam sen vivaj problemoj, a\u016d e\u0109 jam estas ri\u0109aj, ankora\u016d konsideras Esperanton senvalora. \u0109ar por ili, materialaj profitoj estas multe pli gravaj ol gajnoj de spirito a\u016d penso.<\/p>\n<p>Estas homoj, kiuj ne interesi\u011das pri la ekstera mondo, kaj nek bezonas nek deziras komuniki eksterlandanojn. En iliaj okuloj, la familio, la laborejo, kolegoj, kaj maksimume la urbo, kie ili lo\u011das, estas \u0109io, estas la tuta mondo. Por ili, Esperanto anka\u016d estas senutila.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\">Solis (Liu Xiaozhe) el \u0108inio<\/p>\n<p>la artikolo en la \u0109ina lingvo<br \/>\n\u672c\u6587\u4e2d\u6587\u7248\u672c<br \/>\n<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/esperanto-cu-utila\/\">\u4e16\u754c\u8bed\uff0c\u6709\u7528\u5417\uff1fEsperanto, \u0109u lingvo utila?<\/a><\/p>\n<p>Rilata artikolo:<br \/>\n<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/taksi-esperanton\/\">Esperanto: Historio kaj Kulturo, Fiasko kaj Atingo, Realo kaj Estonteco<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Esperanto, \u0108u Lingvo Senutila? &#8211;Kiel refuti aserton Esperanto esti senutila? Esperanto estas senutila lingvo! Tiu argumento ofte defias esperantistojn. Kiel refuti tiun aserton? Kiel konvinki la publikon pri la utileco de Esperanto? Jen la propono. Kio, \u0109u vi lernas Esperanton? Por kio? \u0108u \u011di utilas? Lernantoj kaj parolantoj de Esperanto ofte alfrontis kontra\u016d tiuj demandoj,\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/esperanto-cu-utila\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":[],"categories":[1],"tags":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/2006"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=2006"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/2006\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=2006"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=2006"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=2006"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}