{"id":2270,"date":"2026-05-10T10:30:23","date_gmt":"2026-05-10T10:30:23","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/?p=2270"},"modified":"2026-05-12T08:16:36","modified_gmt":"2026-05-12T08:16:36","slug":"servu-al-la-popolo","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/servu-al-la-popolo\/","title":{"rendered":"Servu al la Popolo!"},"content":{"rendered":"<p>En sabato nia urbo dronis en vintra nebulo. Por ser\u0109i helan \u0109ielon kun brila suno, mi veturis al proksima kamparo \u0109e la monto Tianshan (Tjan\u015dano). Hazarde mi eniris la korton de gubernia registaro kaj vizitis \u011dian servan centran halon.<\/p>\n<p>Por pli bone servi al la publiko, \u0109inaj lokaj registaroj establis servajn centrojn, en kiuj oficistoj el diversaj institucioj estas kunigitaj sub unu tegmento por kune akcepti lo\u011dantojn, tiel ke oni povas rapide kaj facile trakti diversajn administrajn aferojn.<\/p>\n<p>La centra serva halo, kiun mi vizitis, trovi\u011das en la unua eta\u011do de la \u0109efa domo de la gubernia registaro. \u0108ar la oficistoj laboras de lundo \u011dis vendredo, en sabato la korto kaj la halo estis tute malplenaj, kaj mi renkontis preska\u016d neniun.<\/p>\n<p>En tiu tago la sub\u0109iela temperaturo estis \u20137 \u00b0C, kaj blovis malvarma vento, tamen en la halo regis agrabla varmo pro centra hejtado.<\/p>\n<p>La halo estas vasta, proksimume samgranda kiel du korbopilkaj ludokampoj. En \u011di trovi\u011das pli ol 20 servaj standoj kun tabloj kaj komputiloj, \u0109e kiuj oni povas trakti aferojn pri geedzi\u011do, edukado, imposta deklaro, socia asekuro, emerita pensio, fondo a\u016d malfondo\u00a0de firmao, peto de pasporto a\u016d identiga karto, depono de mono en banko,\u00a0konsulto pri diversaj politikoj, ser\u0109ado de informoj pri sociaj kaj \u0109iutagaj aferoj, a\u0109eto a\u016d vendo de lo\u011deja proprieto, peto de registara helpo, plendo pri io al la registaro, ktp. \u0108e \u0109iuj akceptejoj estis metitaj tabuloj kaj \u015dildoj kun klarigaj tekstoj pri gvidiloj kaj proceduroj por trakti la aferojn.<\/p>\n<div style=\"width: 611px\" class=\"wp-caption aligncenter\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"\" src=\"https:\/\/reto.cn\/esperanto\/solis\/servu-al-la-popolo\/serva_halo.jpg\" alt=\"\" width=\"601\" height=\"409\" \/><p class=\"wp-caption-text\">La halo de la Serva Centro en la registaro de gubernio Urumqi<\/p><\/div>\n<p>En la halo trovi\u011das anka\u016d multaj ekipa\u0135oj por vizitantoj. \u0108inoj kutimas trinki varman akvon, tial en la halo oni instalis ma\u015dinojn, kiuj liveras varman trinkeblan akvon senpage. Apud la pordo mi vidis sukuran kuracilujon, kaj en loko kontraux la pordo trovigxas ecx auxtomata ekstera malfibrililo preta por uzi okaze de kora krizo \u0109e homoj kun kormalsanoj. \u0108e la enirejo estas rulse\u011do kaj pluvombreloj por bezonantoj. Nia regiono situas en seka geografia zono, sed ofte pluvas en la vila\u011doj apud la monto.<\/p>\n<div style=\"width: 610px\" class=\"wp-caption aligncenter\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"\" src=\"https:\/\/reto.cn\/esperanto\/solis\/servu-al-la-popolo\/sukura_kuracilujo-ekstera_defibrililo.jpg\" alt=\"\" width=\"600\" height=\"592\" \/><p class=\"wp-caption-text\">Sukura kuracilujo kaj a\u016dtomata ekstera defibrililo pretaj por eventuala uzado<\/p><\/div>\n<div style=\"width: 610px\" class=\"wp-caption aligncenter\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"\" src=\"https:\/\/reto.cn\/esperanto\/solis\/servu-al-la-popolo\/rulse%C4%9Do_kaj_pluvombreloj.jpg\" alt=\"\" width=\"600\" height=\"800\" \/><p class=\"wp-caption-text\">Rulse\u011do kaj pluvombreloj pretaj por vizitantoj<\/p><\/div>\n<p>En la centro de la halo oni instalis vicojn da se\u011doj por atendantoj. Malsame ol en multaj e\u016dropaj landoj, tradicie \u0109inoj ne emas ka\u015di sian a\u011don anta\u016d publiko. Homoj en alta a\u011do estas respektataj kaj ofte speciale prizorgitaj. Tial sur la dorsapogiloj de kelkaj se\u011doj trovi\u011das rimarko:<br \/>\n&#8220;Rezervitaj por maljunuloj, infanoj, malsanuloj, handikapuloj kaj gravedulinoj.&#8221;<\/p>\n<p>Do parenteze menciita, ke kiam vi voja\u011das en \u0108inio, ne tro konsterni\u011du, se oni demandos vin pri via a\u011do a\u016d e\u0109 pri via salajro. Tio ne celas invadi vian privatecon, sed esprimas zorgon pri via vivo kaj situacio. Kompreneble, ne \u0109iuj alilandanoj \u015datas tion, sed tiu konduto venas el bona intenco. \u0108inoj \u011denerale estas gastemaj kaj helpemaj. Ili prizorgas alilandanojn en \u0108inio, kaj volonte helpas alilandajn gastojn pri problemoj kaj malfacila\u0135oj.<\/p>\n<p>En la halo trovi\u011das ne nur se\u011doj\u00a0speciale destinitaj\u00a0por gravedulinoj, sed anka\u016d\u00a0aparta\u00a0\u0109ambro por patrinoj kun\u00a0beboj. Sur tabulo anta\u016d la pordo estis skribita averto:<br \/>\n&#8220;Viroj haltu!&#8221;<\/p>\n<p>\u0108ar la halo estas tre granda kaj enhavas multajn servajn standojn, \u0109e la enirejo oni metis indikan tabelon, sur kiu\u00a0la standoj estas markitaj per numeroj,\u00a0por ke vizitantoj facile trovu la celitan standon.<\/p>\n<p>En la \u0109iutaga vivo kaj laboro la interreto jam\u00a0fari\u011dis\u00a0nemankebla ilo por \u0109inoj. Multaj\u00a0sentas sin\u00a0maltrankvilaj, se malaperas po\u015dtelefona signalo a\u016d mankas\u00a0interreta\u00a0konekto. Por faciligi la vivon de la publiko, oni ofte disponigas\u00a0interretan aliron\u00a0en publikaj lokoj.\u00a0Sur kolono en la halo mi vidis blankan paperon, sur kiu estis presita:<br \/>\n&#8220;Senpaga Interereta aliro<br \/>\nPasvorto: 88888888&#8221;<\/p>\n<p>\u0108e la \u0109efa\u00a0servejo\u00a0apud la pordo mi\u00a0rimarkis\u00a0ru\u011dan tabuleton kun flava teksto:<br \/>\n&#8220;Bonvolu kontakti min, se via afero ne estas plenumita&#8221;.<\/p>\n<p>Post la \u0109efa servejo estas granda blanka tabulo, sur kiu estis skribitaj 5 grandaj ru\u011daj skribsignoj en la \u0109ina lingvo. La samajn skribsignojn oni anka\u016d skulptis sur granda \u015dtono en la registara korto, kiujn oni povas vidi je la unua rigardo. \u0108iuj \u015dtataj oficistoj kaj lo\u011dantoj bone konas la frazon kun tiuj skribsignoj, kiu fakte aludas la celon de la registaro: &#8220;\u4e3a\u4eba\u6c11\u670d\u52a1&#8221; (W\u00e8i r\u00e9nm\u00edn f\u00faw\u00f9). La signifo de tiu \u0109inlingva frazo postulas:<br \/>\n&#8220;Servu al la popolo!&#8221;<\/p>\n<div style=\"width: 611px\" class=\"wp-caption aligncenter\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"\" src=\"https:\/\/reto.cn\/esperanto\/solis\/servu-al-la-popolo\/servu_al_la_popolo.jpg\" alt=\"\" width=\"601\" height=\"240\" \/><p class=\"wp-caption-text\">Celo de la registaro: Servu al la Popolo!<\/p><\/div>\n<p style=\"text-align: right;\">A\u016dtoro: Solis (Liu Xiaozhe)<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><span class=\"\"><a href=\"https:\/\/www.monato.be\/publika\/013853p.php\">Aperis en la maja numero de Monato, 2026<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>En sabato nia urbo dronis en vintra nebulo. Por ser\u0109i helan \u0109ielon kun brila suno, mi veturis al proksima kamparo \u0109e la monto Tianshan (Tjan\u015dano). Hazarde mi eniris la korton de gubernia registaro kaj vizitis \u011dian servan centran halon. Por pli bone servi al la publiko, \u0109inaj lokaj registaroj establis servajn centrojn, en kiuj oficistoj\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/servu-al-la-popolo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":[],"categories":[2,1],"tags":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/2270"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=2270"}],"version-history":[{"count":5,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/2270\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":2333,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/2270\/revisions\/2333"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=2270"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=2270"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=2270"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}