{"id":2300,"date":"2026-02-03T00:02:42","date_gmt":"2026-02-03T00:02:42","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/?p=2300"},"modified":"2026-02-04T09:45:35","modified_gmt":"2026-02-04T09:45:35","slug":"fendo-en-la-cielo-de-cina-esperantujo","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/fendo-en-la-cielo-de-cina-esperantujo\/","title":{"rendered":"Fendo en la \u0108ielo de \u0108ina Esperantujo"},"content":{"rendered":"<p><strong><b>\u0108ina Esperanto-movado estas grava parto de la monda Esperanto-movado. Aktuale \u0108inio brilas en la Esperanta mapo de la mondo. Sed lastatempe grava krizo pri lingvaj reguloj de Esperanto atakas \u0109inajn esperantistojn.<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Imagu, ke subite vi trovas, ke eraraj estas Esperantaj lingvaj reguloj, kiujn vi ne nur mem lernis, sed anka\u016d instruis al lernantoj dum pli ol 40 jaroj! Tio certe estas granda bato a\u016d e\u0109 katastrofo, kiun spertas mi kaj aliaj \u0109inaj esperantistoj. Angulo de la \u0109ielo falas anta\u016d ni.<\/p>\n<p>La fendo en la \u0109ielo aperis anta\u016d kelkaj semajnoj, kiam sinjoro Ilja Murav&#8217;jov kreis roboton en Telegram, kiu povas vo\u0109legi Esperantan tekston. Mi trovis, ke la roboto legas la vorton malami kiel ma-la-mi. \u0108inaj esperantistoj legas \u011din kiel mal-a-mi, \u0109ar \u0109iuj Esperantaj lernolibroj en \u0108inio tiel instruas.<\/p>\n<div style=\"width: 245px\" class=\"wp-caption aligncenter\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" src=\"https:\/\/reto.cn\/esperanto\/solis\/fendo_en_la_cielo_de_cina_esperantujo\/dudimensia_kodo.jpg\" alt=\"\" width=\"235\" height=\"349\" \/><p class=\"wp-caption-text\">Por testi la roboton, oni povas vizit la pa\u011don <a href=\"https:\/\/t.me\/chat2voice_bot\">https:\/\/t.me\/chat2voice_bot<\/a>, a\u016d skani la dudimensian kodon.<\/p><\/div>\n<p>Estas notinde, ke \u0109inaj lernolibroj ne postulas pa\u016dzon inter mal kaj ami, sed nur emfazas, ke oni ne legu l kaj a en malamiko kiel la en la vorto labori, sed aparte legu\u00a0l kaj\u00a0a.<\/p>\n<p>Mi opiniis, ke tio estis cimo en la robota programo, kiun Murav&#8217;jov preteratentis. Do mi skribis al li por atentigi lin ripari la roboton.<\/p>\n<p>Sed Murav&#8217;jov respondis, ke li ne konas la regulon, kiu postulas aparte legi prefikson kaj radikon en parolado.<\/p>\n<p>Tio mirigis min. \u0108ar en \u0109iuj \u0109inaj lernolibroj oni instruas, ke parolante derivitajn vortojn, oni aparte legu prefikson kaj radikon, radikon kaj radikon, ekzemple: malamiko \u2013 mal-a-mi-ko; suburbo \u2013 sub-ur-bo.<\/p>\n<p>Subite mi konsciis, ke tiuj reguloj ekzistas nur en \u0109inaj Esperantaj lernolibroj, kiujn mi neniam legis en tiuj de aliaj landoj.<\/p>\n<div style=\"width: 360px\" class=\"wp-caption aligncenter\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" src=\"https:\/\/reto.cn\/esperanto\/solis\/fendo_en_la_cielo_de_cina_esperantujo\/lernolibro.jpg\" alt=\"\" width=\"350\" height=\"498\" \/><p class=\"wp-caption-text\">Esperanto-Kurso por Memlernado, kursolibro eldonita en la jaro 1985, verkita de sinjoro La\u016dlum (Li Shijun, 1923-2011), la unua \u0109ina membro de la Akademio de Esperanto.<\/p><\/div>\n<div style=\"width: 360px\" class=\"wp-caption aligncenter\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" src=\"https:\/\/reto.cn\/esperanto\/solis\/fendo_en_la_cielo_de_cina_esperantujo\/silabo_kadro.jpg\" alt=\"\" width=\"350\" height=\"506\" \/><p class=\"wp-caption-text\">La instruo en la kadro:<br \/>\u7531\u524d\u7f00\u52a0\u8bcd\u6839\u6216\u8bcd\u6839\u52a0\u8bcd\u6839\u6784\u6210\u7684\u8bcd\uff0c\u5728\u5212\u5206\u97f3\u8282\u65f6\u524d\u7f00\u4e0e\u8bcd\u6839\u6216\u8bcd\u6839\u4e0e\u8bcd\u6839\u539f\u5219\u4e0a\u4e0d\u80fd\u62fc\u5408\uff0c\u4e5f\u5c31\u662f\u8bf4\u5b83\u4eec\u7684\u8f85\u97f3\u4e0d\u80fd\u5212\u51fa\u53bb\uff0c\u5982\uff1a\u524d\u7f00 mal\uff08\u8868\u793a\u76f8\u53cd\uff09\u4e0e\u8bcd\u6839 amik\uff08\u670b\u53cb\uff09\uff0c\u52a0\u540d\u8bcd\u8bcd\u5c3e o \u53ef\u4ee5\u6784\u6210 malamiko\uff08\u654c\u4eba\uff09\u3002\u8fd9\u4e2a\u8bcd\u7684\u97f3\u8282\u5e94\u8be5\u662f mal-a-mi-ko\uff0c\u800c\u4e0d\u80fd\u5212\u5206\u4e3a ma-la-mi-ko\u3002\u8bcd\u6839 pied\uff08\u811a\uff09\u4e0e\u8bcd\u6839 ir\uff08\u884c\u8d70\uff09\u52a0\u52a8\u8bcd\u8bcd\u5c3e i \u53ef\u4ee5\u6784\u6210 piediri \u8fd9\u4e2a\u5408\u6210\u8bcd\uff0c\u610f\u601d\u662f\u201c\u6b65\u884c\u201d\u3002\u5b83\u7684\u97f3\u8282\u5e94\u5212\u5206\u4e3a pi-ed-i-ri, \u800c\u4e0d\u80fd\u5212\u5206\u4e3a pi-e-di-ri\u3002<br \/>Principe ne kunigu prefikson kun radiko, nek radikon kun alia radiko, kiam oni silabas vortojn formitajn el prefikso kaj radiko, a\u016d el radiko kaj radiko. Ekzemple, la silaboj de vorto malamiko estu mal-a-mi-ko, sed ne ma-la-mi-ko; la silaboj de vorto piediri estu pi-ed-i-ri, sed ne pi-e-di-ri.<\/p><\/div>\n<p>Do de kie venis tiuj nur al \u0109inoj konataj reguloj? Mi konsultis aliajn \u0109inajn esperantistojn, sed vane. Oni ne scias, kio estas la fonto de tiuj reguloj en la lernolibroj.<\/p>\n<p>Mi turni\u011dis al la Akademio de Esperanto, la a\u016dtoritata lingva institucio de Esperanto. Jen mia demanda letero:<\/p>\n<p>&#x2709;&#x2709;&#x2709;&#x2709;&#x2709;&#x2709;<\/p>\n<p>En \u0109inaj Esperantaj kursoj mi lernis jenajn regulojn pri la prononco de ne-nur-radikaj vortoj:<\/p>\n<ol>\n<li>Oni aparte prononcu vortojn el prefikso + radiko, ekz. oni prononcu vorton \u0109efurbo kiel \u0109ef-urbo, sed ne \u0109e-fur-bo; malamiko kiel mal-a-mi-ko, sed ne ma-la-mi-ko.<\/li>\n<li>Oni aparte prononcu vortojn el radiko + radiko, ekz. oni prononcu vorton belarto kiel bel-ar-to, sed ne be-lar-to; batalarto kiel ba-tal-ar-to, sed ne ba-ta-lar-to.<\/li>\n<li>Oni kune prononcu vortojn el radiko + sufikso, ekz. oni prononcu vorton lernanto kiel ler-nan-to, sed ne lern-an-to; kuracisto kiel ku-ra-ci-sto, sed ne ku-rac-isto; na\u016da kiel na-\u016da, sed ne na\u016d-a.<\/li>\n<\/ol>\n<p>Nun mi konsultas:<\/p>\n<ol>\n<li>\u0108u tiuj reguloj estas \u011dustaj?<\/li>\n<li>En la 16 reguloj (de Esperanto) ne trovi\u011das tiuj reguloj. Do kiam oni ek-aplikis ilin?<\/li>\n<li>Kial oni aparte prononcas vortojn el prefikso + radiko kaj radiko + radiko, sed nur kune legas vortojn el radiko + sufikso?<\/li>\n<\/ol>\n<p>&#x2709;&#x2709;&#x2709;&#x2709;&#x2709;&#x2709;<\/p>\n<p>Post diskuto en la Lingva Konsultejo, sinjoro Cyril Robert Brosch, la direktoro de la Konsultejo, sendis al mi respondon, kies plenan tekston oni povas legi \u0109e la retejo de la Akademio:<\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/www.akademio-de-esperanto.org\/akademio\/index.php?title=Respondoj_de_la_Lingva_Konsultejo#Prononco_de_diversaj_morfemkombinoj\">https:\/\/www.akademio-de-esperanto.org\/akademio\/index.php?title=Respondoj_de_la_Lingva_Konsultejo#Prononco_de_diversaj_morfemkombinoj<\/a>.<\/p>\n<p>Jen la resumo de la respondo:<\/p>\n<p><strong><b>Oni kune elparolu la literojn de \u0109iuj vortelementoj<\/b><\/strong>, ekzemple: malamiko kiel ma-la-mi-ko; suburbo kiel su-bur-bo; laboristo kiel la-bo-ri-sto.<\/p>\n<p>Pri tiu problemo mi demandis anka\u016d du aliajn e\u016dropajn Esperanto-veteranojn, kiuj respondis same kiel la Akademio.<\/p>\n<p>Mi esperas, ke esperantistoj en la tuta mondo sekvu la saman bazan regulon de la Esperanta lingvo, por eviti konfuzon en interparolado. Tial mi informis aliajn en la \u0109ina Esperanto-komunumo pri tiuj \u201cnovaj reguloj\u201d.<\/p>\n<p>Sed plejparto de la \u0109inaj esperantistoj, speciale la plia\u011dulaj, ne akceptas ilin. Iu prezentis al mi sonregistra\u0135ojn de sinjoroj Humphrey Tonkin kaj Ivo Lapenna: Tonkin aparte legis, kaj Lapenna kune legis.<\/p>\n<p>\u0108inaj esperantistoj opinias, ke aparte elparoli prefikson kaj radikon pli faciligas komprenadon dum interparolado. Mi demandis: do kial oni ne aparte elparoli radikon kaj sufikson? Neniu prezentis al mi kontentigan klarigon.<\/p>\n<p>Kompreneble, estas granda doloro kaj psika turmento por veteranoj subite ekscii, ke reguloj a\u016d konvinkoj sekvitaj dum multaj jaroj estas\u00a0nur\u00a0vizioj. Iuj racie turni\u011das al realo, dum aliaj obstinas en la malnovaj revo.<\/p>\n<p>Mi esperas, ke la fendo en la \u0109ielo de la \u0109ina Esperantujo malaperos. Sed kiel? \u0108u \u0109inaj esperantistoj adoptos la \u201cnovajn regulojn\u201d, a\u016d \u0109u da\u016dre ekzistos du reguloj \u2014 unu por \u0109inoj, unu por la cetera mondo?<\/p>\n<p>Solis (Liu Xiaozhe)<\/p>\n<p>Solis\u00a0estas fondinto de la <a href=\"https:\/\/reto.cn\/\">Verda Reto<\/a>, la \u0109ina esperanta retejo, kaj a\u016dtoro de la <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/konciza_kurso\/\">Konciza Fundamenta Kurso de Esperanto por \u0109inoj<\/a>.<\/p>\n<p>Tiu \u0109i artikolo aperis samtempe en la <a href=\"https:\/\/www.liberafolio.org\/2026\/02\/03\/fendo-en-la-cielo-de-cina-esperantujo\/\">Libera Folio<\/a> kaj la <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/\">Verda Reto<\/a>.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u0108ina Esperanto-movado estas grava parto de la monda Esperanto-movado. Aktuale \u0108inio brilas en la Esperanta mapo de la mondo. Sed lastatempe grava krizo pri lingvaj reguloj de Esperanto atakas \u0109inajn esperantistojn. Imagu, ke subite vi trovas, ke eraraj estas Esperantaj lingvaj reguloj, kiujn vi ne nur mem lernis, sed anka\u016d instruis al lernantoj dum pli\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/fendo-en-la-cielo-de-cina-esperantujo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":[],"categories":[2,3,4,1],"tags":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/2300"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=2300"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/2300\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=2300"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=2300"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=2300"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}