{"id":2349,"date":"2026-07-01T00:31:20","date_gmt":"2026-07-01T00:31:20","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/?p=2349"},"modified":"2026-07-05T14:05:57","modified_gmt":"2026-07-05T14:05:57","slug":"lingva-trompo","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/lingva-trompo\/","title":{"rendered":"Lingva trompo"},"content":{"rendered":"<p>NOVELO<\/p>\n<h2>Lingva trompo<\/h2>\n<p>Nia vila\u011do situas en malgranda oazo, \u0109irka\u016dita de giganta dezerto, kvaza\u016d izolita insuleto en sabla maro senlima.<\/p>\n<p>Anta\u016de, pro la malfacila trafiko, la lokaj kamparanoj malofte kontaktis la eksteran mondon. Kvankam ili lernis la \u015dtatan komunan lingvon dum la infaneco, tamen plej multaj vila\u011danoj ne parolas \u011din. Nur manpleno da homoj lernis iomete la komunan lingvon, kiam ili laboris en urboj. Multaj vila\u011danoj e\u0109 ne kapablas respondi simplajn demandojn pri sia nomo a\u016d a\u011do.<\/p>\n<p>Por solvi tiun problemon, la registaro lan\u0109is noktan lernejon por instrui la komunan lingvon per tele-edukado. Beda\u016drinde, la rezulto ne estis kontentiga: nur malmultaj vila\u011danoj povas paroli simplajn frazojn. La\u016ddire infanoj anta\u016d la a\u011do de 12 jaroj povas rapide lerni lingvojn. Tamen, niaj kamparanaj lernantoj estas plenkreskuloj, kiuj jam preterpasis tiun optimuman a\u011don.<\/p>\n<p>Post la lingva kurso, mi petis la vila\u011danojn elpreni la personajn identigilojn kaj postulis, ke ili lernu legi sian nomon kaj vortojn kiel \u201etritiko\u201d, \u201emaizo\u201d, \u201esemo\u201d, \u201esterko\u201d, \u201evivtena subvencio\u201d, \u201epensio\u201d kaj \u201emono\u201d en la komuna lingvo. Mi klarigis al ili, ke tiel ili povos legi la anoncojn sur la vila\u011da publika tabulo, kaj vila\u011daj oficistoj ne plu a\u016ddacos trompi ilin. Tio ne estis senbaza kalumnio, \u0109ar vere okazis, ke kasisto per fra\u016ddo enpo\u015digis monon destinitan al la kamparanoj.<\/p>\n<p>Tamen, lingvon lernitan sed ne uzatan oni rapide forgesas. Por ke ili havu \u015dancon praktiki la lingvon, mi ofte konversaciis kun ili en la komuna lingvo anta\u016d kaj post lecionoj, emfazante \u011dian gravecon. Mi diris, ke parolantoj de la komuna lingvo gajnas pli da mono en urboj, dum neparolantoj riskas esti trompitaj de malicaj homoj \u2013 \u0109ar en urboj estas kaj bonkoraj kaj malicaj homoj.<\/p>\n<p>Maljuna vila\u011dano kun blanka barbo murmuris, ke la homoj de nia vila\u011do neniam estas trompitaj de malicaj urbanoj, sed iu estis trompita de homo el nia propra vila\u011do.<\/p>\n<p>La maljunulo rakontis al mi, kio okazis anta\u016d du jaroj.<\/p>\n<p>Musa, kamparano de nia vila\u011do, iris al la urbo por vendi sekvinberojn kaj multe enspezis. Reveninte al la vila\u011do dum la jara festo, li fanfaronis pri la gajnita mono anta\u016d la vila\u011danoj. Emin, la najbaro kiu vendis rostitan viandon en nia vila\u011do, estis allogita de liaj vortoj kaj kalkulis en la kapo, ke vendi sekvinberojn estas pli profitige. Li emocii\u011dis, kaj petis al Musa kunpreni lin al la urbo por vendi sekvinberojn.<\/p>\n<p>La klimato en nia regiono estas seka; pluvo kaj ne\u011do malofte falas dum la tuta jaro. Tamen, dum somero, la longa sunbrilo kaj granda temperatura diferenco inter tago kaj nokto akumulas en la fruktoj tiom da sukero, ke ili estas eksterordinare dol\u0109aj. En somero kaj a\u016dtuno, la melonoj kaj fruktoj produktitaj en nia regiono estas a\u0109eteblaj tra la tuta lando. Anka\u016d niaj vinberoj kaj sekvinberoj estas tre famaj.<\/p>\n<div style=\"width: 410px\" class=\"wp-caption aligncenter\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"\" src=\"https:\/\/reto.cn\/esperanto\/solis\/lingva-trompo\/sekvinberoj.jpg\" alt=\"\" width=\"400\" height=\"552\" \/><p class=\"wp-caption-text\">Fre\u015daj sekvinberoj. Fotita de Solis.<\/p><\/div>\n<p>Musa hezitis, timante, ke Emin konkuros kun li. Li rifuzis: \u201eVi ne estas kompetenta! Vi ne parolas la \u015dtatan komunan lingvon, do kiel vi vendos sekvinberojn en la urbo?\u201d Sed Emin ne estis konvinkita de la vortoj de Musa. Li persistis: \u201eVendi sekvinberojn ne estas granda negoco, kaj por tio ne necesas multe paroli. Sufi\u0109as, ke vi instruu al mi krii \u201aSekvinberoj, fre\u015daj sekvinberoj!\u2019.\u201d<\/p>\n<p>Konsiderante, ke ili estas samvila\u011danoj, Musa ne povis plu rifuzi al li kaj konsentis. Do forvendinte la butikon de rostita viando, Emin iris kun Musa al la urbo.<\/p>\n<p>En la urbo iliaj budoj estis sur la sama strato, je distanco de 300 a\u016d 400 metroj. Sed post kelkaj tagoj, Emin rimarkis, ke kvankam li kriis la\u016dte kun entuziasmo, li vendis nur kelkajn kilogramojn tage, foje e\u0109 neniom, dum Musa vendis pli ol cent kilogramojn tage.<\/p>\n<p>Emin demandis al Musa, kial li vendis tiom multe, kaj kio estas lia sekreto.<\/p>\n<p>Musa respondis: \u201eVendi sekvinberojn ne estas granda negoco! Estas neniu lerta\u0135o kaj sekreto.\u201d Levante la \u015dultrojn li \u015dercis: \u201eEble \u0109ar mi estis pli bela ol vi, tial homoj preferas miajn sekvinberojn.\u201d<\/p>\n<p>Vespere, en la luita \u0109ambro, Emin rigardis sin en spegulo. Certe, Musa estas iom pli bela, sed la diferenco inter ili ne estis tiom granda kiel diferenco inter cent kilogramoj kaj kelkaj kilogramoj.<\/p>\n<p>\u201e\u0108u mi vere naski\u011dis por vendi rostitan viandon, sed ne sekvinberojn?\u201d Liaj komencaj espero kaj memfido forvapori\u011dis.<\/p>\n<p>Frustrite, Emin perdis entuziasmon, kaj \u0109esis krii \u0109e la budo. Kiam pasantoj demandis, li nur permane montris prezojn, lasante klientojn mem kontroli la sekvinberojn. Surprize, li vendis iom pli, kvankam ankora\u016d malmulte kompare kun Musa.<\/p>\n<p>Iun tagon, kiam Emin senanime staris \u0109e la budo, iu subite salutis lin en konata hejmloka ak\u0109ento. Estis Metudi, lia samvila\u011dano. Anta\u016d kelkaj jaroj Metudi venis al la urbo por labori kiel kuiristo en restoracio, kaj poste edzi\u011dis al la filino de la mastro, kaj fine mem fari\u011dis la mastro de la restoracio.<\/p>\n<p>Post babilado, Metudi demandis pri la vendado.<\/p>\n<p>Emin deprimiti\u011dis: \u201eNe menciu tion! Mi apena\u016d vendas kelkajn kilogramojn tage. Se tio da\u016dras, mi ne povos pagi la \u0109ambran luon.\u201d<\/p>\n<p>Metudi scivole demandis: \u201eKial vi ne kriis pri viaj sekvinberoj? Kiel klientoj rimarkas vin? \u0134us mi vidis vin staranta kvaza\u016d velkinta folio. Vi devas vigli\u011di kaj la\u016dte krii por allogi klientojn!\u201d<\/p>\n<p>Emin diris: \u201eIom strange! Kiam mi ne krias, kelkaj a\u0109etas; sed kiam mi krias, preska\u016d neniu venas.\u201d<\/p>\n<p>Metudi surprizi\u011dis, kaj demandis: \u201eKiel vi kriis?\u201d<\/p>\n<p>Emin respondis: \u201eMi krias \u201aSekvinberoj, fre\u015daj sekvinberoj!\u2019\u201d<\/p>\n<p>Metudi dubis: \u201e\u0108u vi kriis en la \u015dtata komuna lingvo?\u201d<\/p>\n<p>Emin fiere diris: \u201eKompreneble! En urbo mi certe kriis nur en la komuna lingvo.\u201d<\/p>\n<p>Metudi asertis: \u201eEble via prononco ne estas \u011dusta, ke aliaj ne komprenas vin.\u201d<\/p>\n<p>Emin indignis: \u201eNe subtaksu min! Mi almena\u016d diplomiti\u011dis en la elementa lernejo! \u0108u mi e\u0109 ne povus \u011duste eldiri tiujn simplajn vortojn?\u201d<\/p>\n<p>Metudi postulis: \u201eKriu nun! Mi a\u016dskultu!\u201d<\/p>\n<p>Emin la\u016dte kriis, kvankam neperfekte tamen tute kompreneble: \u201eSekvinberoj, sekvinberoj, sekvinberoj anta\u016d du jaroj!\u201d<\/p>\n<p>Metudi ne povis reteni sian ridon: \u201eKiu diable tion instruis al vi? Tute malica!\u201d<\/p>\n<p>Emin, konfuzite, respondis: \u201eMusa instruis min dufoje, kaj mi tuj lernis. \u0108u estas problemo?\u201d<\/p>\n<p>Metudi klarigis: \u201e\u0108iuj krias \u201afre\u015daj sekvinberoj\u2019, dum vi krias \u201asekvinberoj anta\u016d du jaroj\u2019. Kiu volas a\u0109eti malnova\u0135ojn? Kiu volas sekvinberojn stokitajn jam dum du jaroj?!\u201d<\/p>\n<p>Emin tuj komprenis la trompon kaj intencis iri al Musa por ripro\u0109i lin. Metudi tamen haltigis Emin: \u201eNi \u0109iuj estas el la sama vila\u011do, do evitu kverelon kun li, \u0109ar tio nur kondukus al konflikto. Ni konservu almena\u016d la surfacan harmonion. Li certe respondus, ke vi mislernis, konfuzante \u201afre\u015daj\u2019 kun \u201aanta\u016d du jaroj\u2019. Sed vi nun jam scias, kia homo li estas, kaj tio estas sufi\u0109a.\u201d<\/p>\n<p>Emin malespere diris: \u201eMi rezignos! Mi ne plu vendos sekvinberojn. Mi revenos al la vila\u011do por denove vendi rostitan viandon.\u201d<\/p>\n<p>Metudi refoje haltigis lin: \u201eNe forlasu vian penon! Se vi revenos senmone, kion vi rakontos al via edzino? Vi gajnos nur \u015dian malestimon!\u201d<\/p>\n<p>Frapante \u015dultron de Emin, Metudi da\u016dre persvadis lin: \u201eKunlaboru kun mi. Mia restoracio havas multajn klientojn. Starigu viandan budon \u0109e mia pordo \u2013 vi gajnos pli ol en la vila\u011do.\u201d<\/p>\n<p>Fakte, Metudi havis siajn proprajn kalkulon kaj intencon: la odoro de rostita viando allogos pli da klientoj al lia restoracio, kaj iuj man\u011dantoj en la restoracio tre eble gustumos la viandon de Emin. Tio estos profita por amba\u016d.<\/p>\n<p>Emin silentis. Li ne nur zorgis pri la malestimo de sia edzino, sed anka\u016d timis, ke la aliaj vila\u011danoj rigardos lin malsukcesa nekapablulo.<\/p>\n<p>Post pensado, li akceptis la proponon de Metudi. Forvendinte la restajn sekvinberojn kontra\u016d malalta prezo, Emin starigis budon de rostita viando apud la restoracia pordo de Metudi.<\/p>\n<p>Tiel komenci\u011dis la nova kariero de Emin.<\/p>\n<div style=\"width: 410px\" class=\"wp-caption aligncenter\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"\" src=\"https:\/\/reto.cn\/esperanto\/solis\/lingva-trompo\/rostita-viando.jpg\" alt=\"\" width=\"400\" height=\"355\" \/><p class=\"wp-caption-text\">Rosti viandon. Bildo generita de artefarita inteligenteco<\/p><\/div>\n<p>Solis (\u0108inio)<\/p>\n<p>Aperis en <a href=\"https:\/\/www.monato.be\/publika\/013814p.php\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\">Monato<\/a>, numero julio 2026\/07<\/p>\n<p>Reveni al la <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/\">\u0109efpa\u011do de la Verda Reto en Esperanto<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>NOVELO Lingva trompo Nia vila\u011do situas en malgranda oazo, \u0109irka\u016dita de giganta dezerto, kvaza\u016d izolita insuleto en sabla maro senlima. Anta\u016de, pro la malfacila trafiko, la lokaj kamparanoj malofte kontaktis la eksteran mondon. Kvankam ili lernis la \u015dtatan komunan lingvon dum la infaneco, tamen plej multaj vila\u011danoj ne parolas \u011din. Nur manpleno da homoj lernis\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/lingva-trompo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":2353,"comment_status":"open","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":[],"categories":[1],"tags":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/2349"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=2349"}],"version-history":[{"count":13,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/2349\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":2374,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/2349\/revisions\/2374"}],"wp:featuredmedia":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/media\/2353"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=2349"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=2349"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=2349"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}