{"id":803,"date":"2017-07-18T15:22:14","date_gmt":"2017-07-18T15:22:14","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/?p=803"},"modified":"2017-07-18T15:22:14","modified_gmt":"2017-07-18T15:22:14","slug":"kiom-da-parolantoj-de-esperanto-en-cinio","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/kiom-da-parolantoj-de-esperanto-en-cinio\/","title":{"rendered":"Kiom da parolantoj de Esperanto en \u0108inio?"},"content":{"rendered":"<p>En la artikolo &#8220;<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/esperanto-en-cinio\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\">Esperanto en \u0108inio<\/a>&#8221; , mi skribis, ke nun en \u0108inio, la\u016d mia takso estas malpli ol 1000 homoj, kiuj povas paroli Esperanton en diversaj niveloj. Oni demandis min, el kie venis tiu nombro.<\/p>\n<p>Mankas al esperantujo firmaj organizoj, kiuj povas ekzakte enketi datenojn pri Esperanto. Oni anka\u016d malfacile difinas, kio estas &#8220;scipovi paroli&#8221; iun lingvon. Sed taksi numerojn de esperantaj parolantoj en \u0108inio ne estas tiel malfacile kiel oni imagas.<\/p>\n<p>Anta\u016d \u0109io bonvole atentu, ke mi ne uzas la vorton esperantisto, pri kiu oni ofte disputas. Mi uzas la esprimon parolanto de esperanto, kiu pli klare karakterizas homojn, kiuj parolas Esperanton. Do tio simpligas la aferon.<\/p>\n<p>En \u0108inio estas malmultaj parolantoj de Esperantoj, kion mi povas konstati per mia renkonti\u011do kun lernantoj kaj subtenantoj de Esperanto, dum mia voja\u011do en diversaj provincoj. En iuj urboj, kvankam la mezuro de la Esperanta movado estas granda, tamen plejparto de la partoprenantoj estas nur subtenantoj de la ideo de Esperanto, sed ne parolantoj de tiu lingvo. En fotoj raportantaj Esperantan movadon en \u0108inio, oni povas vidi multajn partoprenantojn, kiuj plejparte fakte ne scipovas paroli Esperante. Iuj prezidantoj de Esperantaj asocioj scipovas paroli nur vorton Saluton en Esperanto. Nia asocia estro, kiu fervore laboras por Esperantaj laboroj, skribis &#8220;jis laivedo&#8221; (\u011cis revido) por adia\u016di nin en la reto. Pro la malmulteco de parolantoj de Esperanto, en la sama urbo kaj e\u0109 en la sama provinco, preska\u016d \u0109iuj parolantoj konas unu la alian. Nome, se iu kapablas paroli Esperante, certe li scias, kiuj aliaj en la loko anka\u016d povas paroli tiun lingvon, kaj certe li estas konita de aliaj parolantoj.<\/p>\n<p>Por ricevi la rilative precizan numeron, mi afi\u015dis en la <a href=\"http:\/\/reto.cn\/forumo\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\">\u0108ina Esperanta Forumo<\/a>, petante helpon de parolantoj de Esperanto el aliaj provincoj de \u0108inio. Mi petis, ke oni prezenti al mi jenajn numerojn: Kiom da lo\u011dantoj estas en viaj urbo kaj provincoj? Kiom da parolantoj de Esperanto estas en viaj urbo kaj provinco?<\/p>\n<p><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"alignleft \" src=\"http:\/\/reto.cn\/bildo\/esperanto\/artikoloj\/liuxiaozhe.jpg\" alt=\"foto de Liu Xiaozhe\" width=\"32\" height=\"48\" \/>1. Unue mi mem respondas pri la numeroj de niaj urbo kaj provinvo: En nia urbo Urumqi (la \u0109efurbo de la provinco) estas 3,5 milionoj da lo\u011dantoj, el kiuj estas 3 parolantoj de Esperantoj. En nia regiono (provinco) Xinjiang estas 23 milionoj da lo\u011dantoj, inter kiuj estas \u0109irka\u016d 5 parolantoj de Esperanto.<\/p>\n<p><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/reto.cn\/bildo\/esperanto\/artikoloj\/zhaowenqi.jpg\" alt=\"foto de Zhao Wenqi\" width=\"35\" height=\"45\" \/>2. Sinjoro Venki (Zhao Wenqi) infromis min, ke en urbo Guangzhou (la \u0109efurbo de la provinco) estas 14 milionoj da homoj, el kiuj li konas 10 parolantojn. En provinco Guangdong lo\u011das \u0109irka\u016d 100 milionoj da lo\u011dantoj, el kiuj estas 20 parolantoj.<\/p>\n<p><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/reto.cn\/bildo\/esperanto\/artikoloj\/wangtianyi.jpg\" alt=\"foto de Wang Tianyi\" width=\"32\" height=\"50\" \/>3. Sinjoro Chielismo (Wang Tianyi) diris, ke en urbo Xi&#8217;an (la \u0109efurbo de la provinco) estas 8,2 miliono da lo\u011dantoj, el kiuj estas 5 parolantoj. En provinco Shaanxi estas 37 milionoj da lo\u011dantoj, el kiu estas 10 parolantoj.<\/p>\n<p><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"alignleft \" src=\"http:\/\/reto.cn\/bildo\/esperanto\/artikoloj\/zhouqi.jpg\" alt=\"foto de Zhou Qi\" width=\"33\" height=\"47\" \/>4. Sinjoro Zhou Qi diris, ke en urbo Chengdu (la \u0109efurbo de la provinco) estas \u0109irka\u016d 14,3 milionoj da lo\u011dantoj, en provinco Sichuan estas 82 milionoj da lo\u011dantoj. La 20 parolantoj en la provinco tute estas en urbo Chengdu.<\/p>\n<p><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/reto.cn\/bildo\/esperanto\/artikoloj\/caobaozhu.jpg\" alt=\"foto de Cao Baozhu\" width=\"32\" height=\"45\" \/><\/p>\n<p>5. Sinjoro Kolono (Cao Baozhu) informis min, ke en urbo Tianjin (administata rekte de la \u015dtato, kun la sama administra rango kun provinco ) estas 13 milionoj da lo\u011dantoj, el kiuj \u0109irka\u016d 25 povas paroli esperanton. Tamen mi iom dubas pri tiu numero. Komence li fanfaronis, ke en Tianjin estas 100 parolantoj, kaj poste li konfesis sian troigon. Sed mi suspektas, ke lia lasta numero ankora\u016d estas troigita.<\/p>\n<p>6. En urbego, kies lo\u011dantaro superas 6 milionoj, la demandito rifuzis respondi la demandon, eble pro honto pri la numero, nur murmurante, ke tia enketo estas sensignifa. Kaj dum mia enketo, anka\u016d aliaj kelkaj subtenantoj de Esperanto esprimis la similan opinion.<\/p>\n<p>\u011cenerale la \u0109efurbo ekonimie kaj kulture estas pli progresintaj ol aliaj partoj de la provinco. Analizante la superajn nombrojn, kunligante mian sperton, mi taksis, ke en la provinca \u0109efurbo estas \u0109irka\u016d 1 parolanto el miliono da homoj, kaj en tuta provinco, estas \u0109irka\u016d 1 parolanto el 5 \u011dis 3 miloionoj da homoj.<\/p>\n<p>\u0108ar la numeroj de la provinco jam inkluzivas tiun de la provinca \u0109efurbo, tial mi kalkulas nur la\u016d la numeroj de la provinco. Aktuale en \u0108inio estas 34 provincoj a\u016d samrangaj administraj regionoj kun 1406 milionoj da lo\u011dantoj. Do la\u016d la proporcio de Esperantaj parolantoj en provinco, la numero en la tuta \u0108inio estas \u0109irka\u016d 300 homoj. Eble iuj opinias, ke la statistikantoj forgesis kelkajn parolantoj. Do ni duobligu la numerojn, kaj la rezulto estas 600 homoj. Se fidelaj samideanoj opinias, ke tiu numero dama\u011das ilian senton, ni triobligu la numerojn, kies rezulto sed ankora\u016d malsuperas la numeron 1000!<\/p>\n<p>Mi diskutis tiun temon kun esperanta veterano. Lia respondo estas pli malesperiga: Estas malpli ol 100 \u0109inoj, kiuj bone parolas Esperanton! Mi pensas, ke eble li ju\u011das \u0109inajn parolantojn la\u016d sia lingva perfekteco.<\/p>\n<p>Estas imageble, ke multaj Esperantaj subtenantoj abomenas min pro tiu malesperiga numero. Do kial mi faras tion ?<\/p>\n<p>Mi ne estas malamiko de Esperanto. Mi eklernis Esperanton anta\u016d 35 jaroj, kiam mi estis en 16-jara. Mi ne povas diri, kiam mi esperantisti\u011dis, \u0109ar \u011dis nun mi ne kura\u011das diri, ke mi jam vere posedas tiun lingvon!<\/p>\n<p>Mi enketas la numeron de \u0109inaj Esperantaj parolantoj kun anta\u016dvidebla mizera rezulto, ne por sonorigi la funebran sonorilon por Esperanto. Mi volas sonorile vekas samideanojn!<\/p>\n<p>Troa mem-digni\u011do kaj fanfaronado estas la komunaj karakterizoj de malfortaj sociaj grupoj. Milionoj da parolantoj de Esperanto en la mondo estas malvera numero. Sed ni mem devas sobre koni nian veran situacio. Ni ne estu trompita de la fumbumbo pafita de ni mem.<\/p>\n<p>Agnoski la problemon estas bazo solvi problemon. Solvi problemon eble estas nefacila. Sed problemo estas nesolveble se oni ne agnoski a\u016d e\u0109 ka\u015di la problemon.<\/p>\n<p>\u0108inoj okupas \u0109irka\u016d 19% de la monda lo\u011dantaro. Esperanta movado en \u0108inio certe estas grava parto de tiu en la mondo. Internacia Esperanta movado sen \u0108inio estas nekompleta kaj kripla.<\/p>\n<p>Kvankam la kvanto ne decidos \u0109ion, sed \u011di estas grava bazo de disvolvi\u011dado de la movado.<\/p>\n<p>En \u0108inio, ne estas tiom da parolantoj, kiom oni propagandas, kiom la subtenantoj ne volas agnoski, kaj kiom estas ignor-eblaj kompare kun la numero de \u0109inaj lo\u011dantoj.<\/p>\n<p>Kio estas la ka\u016dzo de tia situacio? Kie estas la eliro? \u0108u restas espero je la Esperanta movado en tiu grandega lando?<\/p>\n<p><em>A\u016dtoro: Solis el \u0108inio<\/em><\/p>\n<p><a href=\"http:\/\/www.liberafolio.org\/2017\/09\/21\/nur-mil-parolantoj-de-esperanto-en-cinio\">tiu \u0109i artikolo en retejo liberafolio.org<\/a><\/p>\n<p>\u8fd9\u4e2a\u9875\u9762\u7684\u6587\u5b57\u662f<a href=\"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/kio_estas_esperanto\">\u4e16\u754c\u8bed<\/a>\u3002<br \/>\nThis is website in\u00a0<a href=\"https:\/\/en.wikipedia.org\/wiki\/Esperanto\">Esperanto<\/a>, the most widely spoken constructed international auxiliary language.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>En la artikolo &#8220;Esperanto en \u0108inio&#8221; , mi skribis, ke nun en \u0108inio, la\u016d mia takso estas malpli ol 1000 homoj, kiuj povas paroli Esperanton en diversaj niveloj. Oni demandis min, el kie venis tiu nombro. Mankas al esperantujo firmaj organizoj, kiuj povas ekzakte enketi datenojn pri Esperanto. Oni anka\u016d malfacile difinas, kio estas &#8220;scipovi\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/kiom-da-parolantoj-de-esperanto-en-cinio\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":[],"categories":[2,4],"tags":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/803"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=803"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/803\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=803"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=803"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=803"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}