{"id":87,"date":"2016-10-22T05:03:34","date_gmt":"2016-10-22T05:03:34","guid":{"rendered":"http:\/\/lycos82617.cl621.4everdns.com\/php\/wordpress-esperanto\/?p=87"},"modified":"2025-09-14T03:20:19","modified_gmt":"2025-09-14T03:20:19","slug":"vizito-kaj-apliko","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/vizito-kaj-apliko\/","title":{"rendered":"Vizito kaj Apliko"},"content":{"rendered":"<p>\u011cenerale, \u015danco apliki Esperanton mankas al esperantistoj en disvolvi\u011dantaj landoj. Pro la malalta laborenspezo ili ne povas partopreni la UK-on, ne povas \u011dui internaciajn renkonti\u011dojn, entute ne povas voja\u011di eksterlande. Plejparte ili neniam kontaktas alilandan esperantiston. Tio signifas, ke la \u0109efa celo de nia lingvo neniam reali\u011das por ili. Ne sciante, kiam ili uzos la lingvon, multaj homoj perdas la fidon kaj intereson al Esperanto. En superaj lernejoj en la urbo Urum\u0109i (\u0108inio), oni okazigis kvin kursojn, en kiuj lernis pli ol 200 studentoj. Sed nun restas nur 3 studentoj laborantaj je Esperanto.<\/p>\n<p>Nature, oni povas paroli Esperante kun samlandanoj, sed tio ne montras la sencon de Esperanto; kaj oni povas korespondi kun eksterlandaj samideanoj, sed por nemalmultaj homoj la afranko estas multekosta. Ekzemple en Vjetnamio po\u015dtmarko de letero al alia lando kostas 15-onon de la meza monata salajro.<\/p>\n<p>Por tiuj esperantistoj, la vizito de alilanda samideano estas unika \u015danco uzi la lingvon. Ili \u011duas grandan plezuron pro la lingva praktiko. Beda\u016drinde, multaj esperantistoj ne volas viziti la lokajn esperantistojn estante alilande. \u0108ar ili jam multe spertis Esperantujon, tia simpla kontakto jam ne emociigas ilin, ne logas ilin, ne interesas ilin. Tia afero signifas por ili nur ekstran \u015dar\u011don, kiu malpliigas ilian tempon turisman kaj ripozan. E\u0109 oficisto de UEA konfesis, ke li ne volis ser\u0109i esperantistojn lokajn kiam li trovi\u011dis ferie en Delhio, Hinda Unio. Li &#8220;fu\u011dis de ili&#8221;, \u0109ar li &#8220;volis iom ripozi ekster la movado kaj iom e\u0109 for de la lingvo&#8221;.<\/p>\n<div style=\"width: 810px\" class=\"wp-caption alignnone\"><img decoding=\"async\" src=\"http:\/\/reto.cn\/bildo\/esperanto\/artikoloj\/renkonti\u011do.jpg\"\/><p class=\"wp-caption-text\">Renkonti\u011do inter esperantistoj de \u0108inio kaj Pakistano.<\/p><\/div>\n<p>Sed ni devas \u011duste taksi tian kontakton inter eksterlanda esperantisto kaj loka samideano. \u011cia utilo estas neignorebla. La \u011dojo kaj plezuro produktita de la lingva praktikado vekas homan intereson kaj entuziasmon al la movado, kaj stimulas altigi la lingvan nivelon. Samtempe, vidinte, ke nia lingvo estas utila, pli multaj homoj eklernas Esperanton, dum lokaj samideanoj povas forigi la dubon kaj nefidon de neesperantistoj, kiuj opinias nian lingvon senvalora.<\/p>\n<p>Estu klare, ke vizito de la alilanda esperantisto ne estas almozo al la loka samideano, sed kontribuo al la Esperanto-movado kiel tuto.<\/p>\n<p><em>a\u016dtoro: Solis (Liu Xiaozhe) el \u0108inio<\/em><br \/>\n<em>el la revuo esperanto, junio 1990, la origina titolo estas \u300aVizito = apliko\u300b<\/em><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u011cenerale, \u015danco apliki Esperanton mankas al esperantistoj en disvolvi\u011dantaj landoj. Pro la malalta laborenspezo ili ne povas partopreni la UK-on, ne povas \u011dui internaciajn renkonti\u011dojn, entute ne povas voja\u011di eksterlande. Plejparte ili neniam kontaktas alilandan esperantiston. Tio signifas, ke la \u0109efa celo de nia lingvo neniam reali\u011das por ili. Ne sciante, kiam ili uzos la\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/vizito-kaj-apliko\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":1024,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":[],"categories":[2,3,4],"tags":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/87"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=87"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/87\/revisions"}],"wp:featuredmedia":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/media\/1024"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=87"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=87"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=87"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}