ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping gratulis Macron pro lia r

作者 aŭtoro: ming, 发表于 afiŝita je Tuesday, April 26, 2022, 09:16 (62天前)

La 25an de aprilo ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Emmanuel Macron pro lia reelektiĝo kiel la franca prezidento.

Xi diris, ke en la pasintaj 5 jaroj sub la komuna gvidado la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Francio konservis altnivelan disvolviĝon. La du flankoj kontinue profundigis efikan kunlaboron en diversaj kampoj, kune batalis kontraŭ la novkronvirusa epidemio, komune protektis plurflankismon, plibonigis tutmondan administradon, injektis novan movforton en la rilatojn inter Ĉinio kaj EU kaj faris novan kontribuon al paco, stabileco kaj prospero de la mondo.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum