中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 5. Savisto

ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 5. Savisto (reply)
ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 5. Savisto

5. Savisto

# Kesto trovita en la Sekcio de Propagando (ĉe Ŭ1) kun la surskribo “Programo OFICISTO KIEL VI” enhavis parte legitajn biografiojn de oficistoj, kiujn la droido decidis miksi kun rakontoj pri herooj, kaj unu el ili certe taŭgis. La Oficiston Ŭ15K39C54S14 kaj iun Rakludon Cirmanon ARCH kunveldis en unu rolulon.

Rakludo Cirmano naskiĝis en malgranda vilaĝo ĉe la vojo al la bazo de la Gildo de Epidemiologoj en Brembogro, la ĉefurbo de la samnoma provinco, sed pro sia reliefo konata kiel la Montara Provinco. La vilaĝo situis en terena kavaĵo, do iri ĉien estis supren, kio donis al li fortajn krurojn kaj jam en la lernejo li evidentiĝis en lia amo je saltado kaj forkurado. Nature tre milda, en la aĝo de dek ok taŭeloj li distingiĝis per forta korpokonstruo kaj ega elteneco je monotonaj agadoj, al kiuj li ofte estis submetita. De frua juneco lin fascinis teknologio, precipe la fenomeno de altirado de fulmoj fare de metaloj. Foje vespere li grimpis sur la plej altan pinton en la ĉirkaŭaĵo por observi fulmojn atakantajn la Ferajn Montojn fore ĉe la horizonto. Lia pra-edukanto Ergogo regione estis konata kiel talenta marŝulo kaj eble ĝuste li enplantis en la junan Rakludon amon al la naturo. Devenante el malriĉa familio, li ne havis grandajn ŝancojn por kariero, do li revadis plenumante siajn labortaskojn. En la aĝo de dudek taŭeloj li volontulis membriĝi en la Hakymerana Savista Brigado (HSB), kiu okupiĝis pri  eltrenado de homoj el brulantaj konstruaĵoj. Li ekloĝis en kazerno, kiu havis propran ventolsistemon, do li ne devis dormi en masko, al kio li estis kutimigita de frua infanaĝo. Samtempe li laboris en la loka Oficejo de Hazardaj Eventoj, transskribante informojn kaj kompletigante tiujn, kiuj forviŝiĝis. Iun tagon li kaŝe muntis draton, kiun li kondukis de la tegmento de la kazerna konstruaĵo kaj enfosis ĝin en la teron, konvinkita, ke tio helpos kontraŭ incendioj devenantaj de atmosferaj malŝargoj. La saman tagon, kiam li devis esti forpelita el la Brigado pro tiu memvola ago, fulmo frapis la ĉefan konstruaĵon, kiu nek ekbrulis, nek iu ulo estis trafita de elektro. Pri la tuta afero oni eme forgesis, nur degradante Rakludon al la plej malalta rango, kio estis nur maniero mildigi la koleron de la komandanto. Tio ne gravis ege, ĉar li jam servis baznivele ĉe HSB.

La fajrobrigada servo ne estis facila, ĉar oni povis atingi per veturilo nur konstruaĵojn ĉe la ĉefaj stratoj, ĉar ceteron de la urbo oni konstruis sur krutaj montetoj kaj tutan ekipaĵon oni devis porti piede - en tio li estis ĉampiono.

La sekvan jaron, rezulte de rearanĝoj, la Ŭaziro de Hazardaj Eventoj fariĝis la Fako de de Hazardaj Eventoj ĉe la Ŭaziro de Savado, de kio profitis Rakludo Cirmano, estante la sola specialisto en ambaŭ kampoj en la tuta provinco. La Buroo direktis lin al Doomo. Li ricevis feran insignon kun la simboloj “R.Ŭ12”, por ke li povu legitimi sin tie. Li enpakis la ŝparitajn nutraĵporciojn en du sakojn, adiaŭis ĉiujn kaj ekiris piede al Brembogro, de kie regule forveturadis vagonoj suden. Alia savisto kromlaboris kiel drezinisto en la Gildo de Puŝistoj, kaj ĉar li ĝuste havis ekzamenon pri saltado de dua etaĝo, Rakludo povis lin anstataŭigi kaj tiel atingi Doomo-n. La estraro konsentis pri la anstataŭigo sub la kondiĉo, ke li laboros senpage, sed kun manĝoprovizo. Ili donis al li jakon kun fervoja markaĵo kaj grandan ŝraŭbŝlosilon.

# La droido havis sub sia gardo multajn fragmentojn de fervojaj rakontoj, verŝajne verkitaj de iu el la pli kleraj laboristoj. Ankaŭ eble ili estis skribitaj de pasaĝeroj - amatoroj de vojaĝoj sur reloj. Ili perfekte taŭgis por kunligi historiojn, kiuj preterlasis la loĝistikan dimension. Bonegaj estis ankaŭ krimaj fadenoj el unupaĝaj verkoj, kies nekompleta titolpaĝo anoncis: “Stratoj nelum.

Jam estis mallume, kiam la brigadestro ekkriis “Forveturo!” kaj komencis bati per la ŝraŭbŝlosilo ŝtalan platformon de la lasta drezino. La signalo tuj diseĥiĝis kaj jam sonoris la drezinistoj en la tuta trajno. Post kelkaj momentoj ili trankviliĝis kaj komencis pumpi. Rakludo ekagis kun vigleco. La sekva vagono transportis iun gravulon, ĉar la kajuto estis freŝe pentrita kaj plena de novaj kestoj kun la simboloj “ZAN”, malantaŭ kiuj oni ne povis vidi la pasaĝeron. Aliekstreme ili transportis devigan senrelan drezinon, uzatan por ripari vagonojn kaj relojn. Tiun tipon oni nomis ankaŭ konfuzumo, pro la konfuzoj, kiuj okazis inter la unuaj ŝoforoj, kiuj sen helpo de la reloj devis libere decidi pri la direkto de la turniĝo.

Ili veturadis, ŝanĝadis la aerbotelojn, trinkadis akvon kaj tiel trapasis la tutan nokton, poste la duan kaj la trian. La sekvan matenon, kiam estis skipoŝanĝo, Rakludo rimarkis, ke oni jam estas sur la fama Vitra Dezerto. La ŝpaloj de la reloj estis fiksitaj al la brila surfaco danke al longaj boltoj fanditaj profunden. Oni vekis lin, kiam oni jam troviĝis ĉe granda platformo kun longa barako, alŝraŭbita al la  surfaco brilanta de la lunlumo. La fakuloj elvagoniĝis, sur la kajo atendis grupo da drezinistoj en pli puraj uniformoj. Ili sidiĝis kune kaj manĝis, trinkis kaj diskrete klaĉis alproksimigiante siajn maskojn unu al la alia tiel, ke la elirejo de la filtrilo de la parolanto tuŝis la gumon ĉirkaŭ la oreloj de la aŭskultanto. Ili flustradis kaj montradis per fingroj. Unu el la puŝistoj ekskribaĉis per kreto kvin radojn sur iu vagono. Poste la novuloj komencis la inspektadon de la kupliloj.

Rakludo demandis iun pri la daŭra veturigo ĝis la ĉefurbo. La klaĉoj ĉesis kaj post momento el la barako eliris uniformuloj de la Subfako de Ordemo ĉe la Fervojista Fako de la Ŭaziro de Transportfaciligpeno. El alia barako elŝutiĝis uniformuloj kun la markaĵoj de la Ŭazirestro de Ordemo kaj okazis inter ili kutima ne-nur-man-batalo. Ŝajne tiuj de ŬT venkis, ĉar ili sidiĝis po unu en ĉiu drezino, kaj la ceteraj restis sur la kajo, mallaŭte disĵetante insultojn.

Kun eĥo longadaŭra kiel la trajno mem, la batoj de la ŝlosilo de la brigadestro resonis sur la platformo de la unua drezino kaj la skipanaro komencis pumpi. La trajno peze ekmoviĝis sur la ŝtalaj reloj. La sekvaj tri noktoj pasis en monotona ritmo.

Malluman matenon oni vekis Rakludon per frapeto sur la flankon de la masko. Oni jam alvenis. Li sidiĝis, oscedis kaj streĉis sin. Apude oli malŝarĝis vagonon en la ĉeesto de uniformulo. Kaptinte la la asignitan aerbotelon kaj sakojn kun siaj havaĵoj li desaltis de la platformo, surĵetis ilin sur sian dorson kaj ekiris antaŭen. Drezinistoj eksidiĝis ie ajn, malfermis la “1P”-ojn kaj manĝis, levante la maskojn je ĉiu mordo, malkaŝante barbajn vizaĝojn kun nazaj krampoj.

La ordoficistoj raportis sian eliron kaj formarŝante okulangule li rimarkis progresivan malaperadon de kestoj el nesufiĉe gardataj pakaĵvagonoj.

Li eliris sur la straton tra pordeto flanke de la konstruaĵo. Antaŭ la ĉefkonstruaĵo plenis je friponecaj taksiistoj. Li iris iom pli for kaj tie demandis pri la vojo.

- Malproksime – la enuigita ŝoforo murmuris tra sia masko. La stato de la vestaĵoj de la alveninto ne promesis profiton. - Al laborejo?

- Apud la administra kvartalo.

Tio iom vekis la ŝoforon kaj li pli atente rigardis la junulon, sed konfirme ne rimarkis ion ajn indikantan enhavon de pagaĵo. Malpuraj fervojistaj vestaĉoj, simpla masko,manoj malpurigitaj per ŝmiraĵo.

- Iru rekte – li kompatis – La stratoj serpentumos, sed vi iru rekte tra la kortoj.

- Dankon.

- Bonvenon al la ĉefurbo.

# Priskriboj de la topografio de la Ĉefurbo de Ulimŭenko ne konserviĝis, krom serio da rimaĵoj pri laboristoj, kiujn ARCH sintezis en ĝeneralan bildon de vivo de la plej malalta socia klaso en kvartalaĉoj ĉirkaŭ la administra distrikto:

“...koto ĉi, tie koto,

mizerul' sen botoj,

Ĉaroj koton diskraĉas

koto murojn aĉas,

estas ci en registro

servutas ci por moŝto

Oni ĵetas - kaptaĉu,

vermon en kaĉo maĉu...”

Rakludo rearanĝis la pakaĵon kaj iris antaŭen. La kota strato ambaŭflankita per teretaĝaj dometoj plenis je veturiloj sendiskrimine ŝprucigantaj grizan pastecaĵon sur la murojn kaj preterpasantojn. Li preterpasis ladajn budaĉojn, butiketojn kun vendistoj en maskoj, kortojn plenajn de infanoj ludantaj en koto.

Lia infanaĝo estis malsama - polvoplena.

La ĉielo el malhelgriza fariĝis cindrece helgriza. Post iom pli longa tempo li haltis kaj elprenis el la sako botelon da akvo. Li ĉirkaŭrigardis. Ĉio aspektis same, kien ajn li okulumis: vive kaj vigle. En Brembogro estis dormemige kompare kun ĉi tio. Malproksime antaŭ li el la mareco da dometoj elstaris kvartalo de pli altaj konstruaĵoj. Tio povus esti la Administra Sektoro. Li ĝustigis la maskon kaj ekiris plu. Estis jam la mezo de la tago, kiam li alvenis.

Sur la stratangulo staris oficisto en altaj botoj senĉese ŝovanta fingrojn sub la ŝvitan ĉapon por grati la kapon.

- Por varbado al la Fako de Hazardaj Eventoj – li vidigis la feran insignon.

- Hooo.. tien! – la ordoficisto montris la direkton per metala bastono kaj komencis eltiri sian boton el la koto, kiu tenis sufiĉe bone. Aperis lia nuda piedo kun falanta ŝtrumpeto.

“Tie” estis helgriza barako kun nur unu aperturo - pordeto kun nigre pentrita surskribo “V.KSSS⁹”. Al ĝi kondukis ŝanceliĝemaj kaheloj kovrantaj kotan je intervaloj de mallongaj paŝoj. Li saltis sur la plej proksiman, sed tuj trankviliĝis, kiam la grasa pasto ŝprucis de sub ĝi ĝis la alteco de liaj genuoj. Singarde li atingis la pordon, puŝis ĝin, poste la sekvan malantaŭ la kluzo kaj antaŭ ol li sukcesis ĉirkaŭrigardi, li sentis sur si rigardon de la pordisto sidanta sur malalta tabureto ĉe muro rekte antaŭ la enirejo.

- La botojn!! – riproĉis la oficisto, montrante per pala fingro al ŝranko plena de malpuraj botoj kaj korbo kun pantofloj apude. La kandidato demetis la kotajn botojn kaj etendis la manon al la korbo odoranta je desinfektaĵo.

La ĉambro estis malgranda, sen aldonaj mebloj kaj sub neeta tabulo finiĝis per alta tablo ĉe la fora fino maldekstre. Li alproksimiĝis al la alta kalva oficisto staranta malantaŭ ĝi.

- Invitleteron, ĉu havas?! – li kliniĝis al la alveninto.

Rakludo eligis el la sino de mantelo la feran insignon kaj metis ĝin sur la tablon.

- V.Ŭ12 ... – balbutis la oficisto kaj kaŝis la metalaĵon en tirkeston.

- Familia nomo!

- Cirmano ... Rakludo Cirmano

- Baza oficejo?

- Ŭaziro de Hazardaj Okazoj, .. aktuale Fako de Hazardaj Eventoj ĉe Ŭaziro de Savado.

- Fako?

- Brembogro, subfako en Hakymerano.

La oficisto kontrolis la datumojn sur la tabulo, forstrekis unu linion de teksto kaj ekkriis malantaŭen – Donu "M", sed pli larĝan ŝultre.

El la interno plena de bretoj kun amasoj da grizaj vestaĵoj falditaj en kvadratojn, eliris griza seka maljunulo en same griza kitelo portanta kompleton da oficista vestaĵaro.

- Jen – la pli alta ulo tintigis metalan ringon kun paro da ŝlosiloj kaj metis ilin sur la vestaĵojn. – Kaj jen. – li aldonis insignon kun la karaktroj “L.Ŭ15K39S54S48”, post kio li sidiĝis, lasante videbla nur la supron de sia kalva kapo kaj senmoviĝis.

La akceptito interŝanĝis la piedingojn kaj prepariĝis por eliri.

La pordisto eĉ ne leviĝis, anstataŭ nur tiris unu el ŝnuroj balanciĝantaj malantaŭ la tabureto.

Rakludo malfermis la pordon kaj eliris sur la straton. Antaŭ la elirejo staris malplena kelkbenka drezino kun la marko “ŬKSSSL” kaj evidente atendis lin. Li eniris, la puŝistoj ĝemis kaj la veturilo ekstrebis tra la kota strato, ĝis ili eliĝis el la pura centro en la teretaĝecajn antaŭurbojn. Sekvantaj konstruaĵoj estis pli kaj pli mizeraj, sed la trafiko pli intensa ol en la Administra Sektoro. Migrantaj vendistoj puŝadis antaŭ si ĉaretojn kun varoj, foje haltante por vendi ion aŭ por lukti eltirante la radojn el la olea kaĉo.

Post pli ol unu panŭelo da irado la urbo komencis finiĝi. Tie ili haltis por ripozeto de la hommotoro. Post ol ili trapasis la kvartalaĉoj, la vido plilarĝiĝis iĝante marĉa ebenaĵo kun oleaj lagetoj kaj montoj da rubo. Tie ili malhastis. Malantaŭ amaso da rubmetalo inter de aliaj samaspektaj, staris markita per klara oleofarba skribaĵo "L.Ŭ15K39S54" malalta duetaĝa bloko sen fenestroj, sed kun vico da pordoj sur ĉiu etaĝeto, ŝtupoj je la alteco de la talio kaj tenilaj ringoj iom pli alte, tute nitita el feraj platoj. Kelkajn metrojn malantaŭ ĝi sur taluso – fervojaj reloj.

La ŝoforo haltigis ĉe malgranda betona platformo solidiĝita ĉirkaŭ la ladkonstruaĵo, deĵetis la sakojn kaj forveturis senvorte.

Rakludo malfermis la pordon kaj eliris sur la straton. Antaŭ la elirejo staris malplena kelkbenka drezino kun la marko “ŬKSSSR” kaj evidente atendis lin. Li eniris, la puŝistoj ĝemis kaj la veturilo ekstrebis tra la kota strato, ĝis ili eliĝis el la pura centro en la teretaĝecajn antaŭurbojn. Sekvantaj konstruaĵoj estis pli kaj pli mizeraj, sed la trafiko pli intensa ol en la Administra Sektoro. Migrantaj vendistoj puŝadis antaŭ si ĉaretojn kun varoj, foje haltante por vendi ion aŭ por lukti eltirante la radojn el la olea kaĉo.

Post pli ol unu panŭelo da irado la urbo komencis finiĝi. Tie ili haltis por ripozeto de la hommotoro. Post ol ili trapasis la kvartalaĉoj, la vido plilarĝiĝis iĝante marĉa ebenaĵo kun oleaj lagetoj kaj montoj da rubo. Tie ili malhastis. Malantaŭ amaso da rubmetalo inter de aliaj samaspektaj, staris markita per klara oleofarba skribaĵo "L.Ŭ15K39S54" malalta duetaĝa bloko sen fenestroj, sed kun vico da pordoj sur ĉiu etaĝeto, ŝtupoj je la alteco de la talio kaj tenilaj ringoj iom pli alte, tute nitita el feraj platoj. Kelkajn metrojn malantaŭ ĝi sur taluso – fervojaj reloj.

La ŝoforo haltigis ĉe malgranda betona platformo solidiĝita ĉirkaŭ la ladkonstruaĵo, deĵetis la sakojn kaj forveturis senvorte.

Rakludo staris senmove momenton, antaŭ ol li rememoris pri la ŝlosiloj. Ĉiu de ili havis gravuritan vicon da signoj: unu “M1-Ŭ15K39C54S48L98”, kaj la alia “M2-Ŭ15K39C54S48L98”.

Anstataŭ klinkoj kaj ŝlosiltruoj ĉiu pordo havis alnititaj malsupren fleksitan tubon kaj rustan tabuleton kun numeroj supre. Sola ŝtupetaro pendis sur ŝtala hoko sur la maldekstra angulo. La supra etaĝo estis je la nivelo de lia nazo. Li ekserĉis la numeron.

Li grimpis, kaptis la ŝtalan ringon per unu mano kaj la alian enŝovis en la tubon kaj gvidis ĝin pli alten. Per la fingropintoj li palpis pendseruron. Nun li elprovis la ŝlosilon kun “M1”. Li preskaŭ enigis ĝin en la ŝlosiltruon de la pendseruro, kiam ĝi elglitis kaj falis, tintante sur la planko ene.

Restis nur la “M2”. Ĉi-foje li agis pli atente, la mekanismo estis bone ŝmirita. Post kelkaj momentoj da manipulado sub diversaj anguloj, li sukcesis. Malantaŭe estis ankoraŭ iu stango aŭ riglilo, li baraktis iom plu kaj fine la pordo siblis, eksaltis kaj denove siblis. Li malfermis ĝin nur tiom, por ke li povus eniri, suprentiris la sakojn kaj rapide riglis malantaŭ si. Li demetis la maskon.

La ĉambro estis tute malluma. Li elprenis fajrilon kaj videbligis. Sur metala breteto alŝraŭbita al la vando  tuj apud la enirejo staris lampo replenigita de oleo kun konusa kovrilo kaj brila fajrigŝtalo en formo de arko.

Li malkovris la lampon, malvolvis da meĉo kaj ekfajrigis. La flamo tuj ekbrilis.

En la malgranda ĉambreto staris nur lito kaj aerboteloj. Sur la muro sole pendis kraneto, el kiu gutis akvo en trinkvazon pendigitan sur ĝi. La guto pigre demoviĝis kaj elgluiĝadis senfinece antaŭ ol fine falis en sitelon malsupre.

Rakludo enigis manojn enen la bagaĝo kaj post iom da manipulado elprenis unu porcion. Tuj li malfermis ĝin. Li kaptis kuleron kaj tuj sentis sin iom hejmece.

Li etendis sin sur la maldika griza matraco, kaj enspirante la ŝviton de aliuloj, kio remorigis lin pri la kazerno en Brembogro.

Post malpli ol unu panŭelo li aŭdis metalecan frapadon.

- Al laboro! – iu kriis ekstere. Rakludo saltis en la laborvestaĵojn, elŝerpis duonon da trinkujo da akvo, verŝis tion en sian gorĝon kaj eliris.

Sur la platformo antaŭ la bloko staris oficisto kun blanka bendo kun litero ”T”.

- Ek! – li ektondris tra la reglamenta masko.

Barakto kontraŭ la riglilo kaj la pendseruro elĉerpis eble sipŭelon aŭ kelk' da. La aliu pacience atendis.

Sur la reloj atendis granda drezino kun kelkaj benkoj. Ĝi estis malplena, krom tri malgravuloj sidantaj duonkaŝite malantaŭe, kiuj je mansigno de la ŝoforo komencis pumpi. La veturilo ekmoviĝis kaj post momento ĝi jam veturis plenrapide.

Maldekstre etendiĝis kvartalaĉoj, dekstre dezerto. Ne pasis duonhoro, kiam oni haltis. Unu el la drezinistoj elsaltis por komuti.

Ili turniĝis maldekstren kaj preterpasinte fumplenajn urberon, atingis randon de la Administra Kvartalo kaj tie teretaĝan betonan konstruaĵon kun lada tegmento kaj malgranda pordeto kun “Ŭ15K39C54S48L” ŝprucpentrita per blua farbo. Tie la reloj finiĝis, preskaŭ tuŝante la sojlon. Kiam la vagono finĝismoviĝis, obtuze eksonoris peco de metalo kaj la pordo malfermiĝis.

Rakludo elsaltis el la drezino kaj eniris.

Malantaŭ la sojlo, en ĉambreto sur fera tabureto sidis oficisto en griza mantelo. Li ekstaris kaj malfermis malgrandan ŝtalan pordon kun ronda fenestreto maldekstre.

Trapasinte tion alveninto ekvidis grandan ĉambron kun surmuraj vicoj da numeritaj hokoj, desur kiuj pendis grizaj manteloj. Sub ĉiu-ajn staris botelo. Li trovis la sian "Ŭ15K39C54S48R98" – ĝi ne estis malplena, tie pendis blua mantelo kun flava kolumo, blua pantalono kun flavaj lampasoj kaj blua masko kun flavaj okulvitraj kadroj. Li ŝanĝis la vestaĵojn. Ili ne estis puraj, kaj la masko fiodoris kiel putriĝantaj gingivoj. Li surmetis la uzinan spirilon kaj revenis al la pordo, kiu malfermiĝis, montrante la oficiston en griza mantelo, rigidan en gesto ordonanta pluiri tra alia pordo laŭregule ŝtala kaj kun ronda fenestreto.

Malantaŭ ĝi estis malalta sed vasta halo. De la plafono senmove pendis granda ruĝa standardo kun “LABORO, LABORO, LABORO” skribita per tiparo ne toleranta obĵeton. Ŝtalaj tabloj etendiĝis en vicoj, kiuj ŝajnis ne finiĝi. Ĉe ĉiu sidis kelkaj laboristoj: bluaj manteloj kun flavaj kolumoj, bluaj pantalonoj kun flavaj lampasoj kaj bluaj maskoj kun flavaj okulvitraj kadroj. La sola detalaĵo, kiu distingis ilin unu de alia, estis la insignoj kun numeroj. En la salono regis koncentriĝo. Ĉiu skribis ion per kreto sur persona tabulo. En la aero ŝvebis blanka polvo.

Rakludo trairis kelkajn panniŭojn²⁰ serĉante atribuitan al li postenon. Ĝi estis malplena, kaj tie trovoĝis nigra tabuleto, lada taso kun kretopecoj kaj ĉifonero. Li sidiĝis. La seĝo ekknaris kaj kliniĝis unuflanke.

Nur kiam li memcerte sidiĝis, li rimarkis, ke en lia vico regis senmoveco. La najbaro maldekstre rigardis lian tabulon kaj atendis. La ceteraj atendis tiun.

Rakludo rigardis dekstren, ankaŭ tie estis silente. Li prenis pecon de kreto. De dekstre li aŭdis proksimiĝantan sonon de skrapado sur tabuloj. Fine lia dekstra najbaro komencis skribi, nur ciferojn: en densaj vicoj. Li rigardis lian tabulon – li jam plenigis ĝin kaj atendis. Kiam Rakludo komencis kopii lian noton, maldekstre komenciĝis movo de manoj armitaj per kretpecoj kaj kiam li finis la transskribadon, lia dekstra najbaro kaptis sian ĉifonon kaj forviŝis la enhavon de la asignita tabulo. Rakludo faris la samon, kaj post li sinsekve ĉiuj maldekstre.

Komenciĝis la rapidumado. Neniu levis la kapon pli alten ol necese por kopii la informojn de la tabulo de la najbaro maldekstre. Iom da tempo pasis, kaj la mano de la novulo, nekutimiĝinta al la ĉefurba ritmo, komencis rigidiĝi. Kelkfoje la funkciuloj preteriris, zorgante ne rompi la kontinuecon de la laboro, ŝanĝante aerbotelojn. Simple: ili malŝraŭbis la eluzitajn kaj enŝraŭbis la novajn.

Subite tra la halo disvastiĝis metala tinto, duobla. Atinginte perditajn en la kreta polvo finojn de la vicoj la skribado de la teksto ĉesis. Tiuj, kiuj finis skribi, sinsekve leviĝis kaj en la sama ordo, en kiu ili sidis kaj ekiris al pordoj ĉe la fino de la halo.

# En la rando de la urbo konserviĝis unu betona konstruaĵo plena de malgrandaj ĉambroj kun feraj pordoj, sur kies muroj estis skrapitaj multaj informoj. Ĉiuj, kiujn oni ĝis nun malkovris, estis konservitaj kun la resto de la scio pri la pasinteco en la memoro de ARCH, al kiu la droido havis konstantan kaj senliman atingon.

“super la poto

leviĝas vaporo,

el vermo kompoto”

Ŭ15K39C54S48R98 lame posttiris sin sekvante la vicon, kiu tra malgranda ĉambro enrampis en la trian pordon, ankaŭ ŝtalan kaj kun ronda fenestreto.

Malrapide la griza lumbriko de la homa maso antaŭenmoviĝis, ĝis ĝi atingis mallongan, sed larĝan salonon.

Tra tiom da enirejoj, kiom da fortruis la vandon de la produkta halo, la griza korpo enŝoviĝadis enen. Tie la ŝtalaj pordoj diserigadis ĝin en aroj po dek homoj. Ĉe la enirejo, el granda poto, la kantina oficisto disverŝadis en bovlojn grizan pastaĵon, kiun ĉiu sekva laboristo ricevinte plonĝis en rektangulan ladan ujon por kulero. Post ili eksidiĝis ĉe mallongaj ŝtalaj tabloj po dek taburetoj ĉiu,  ekmanĝis, levante siajn maskojn por ĉiu gluto. Ĉiu grupo fintagmanĝinte haste ili preskaŭ eksaltis, ĵetis bovlojn en unu el la grandaj kuvoj kaj malaperis en la pordo ĉe la fino. Rakludo englutis sian porcion, ĝi estis same sengusta, kiel “1p”, kaj sekvis la ceterajn.

Mallarĝa koridoro tra lada urinejo alkondukis ilin reen al la produkta halo.

Li sidiĝis ĉe sia numero kaj komencis skrapi.

Alifoje fortika ĝis vespero laciĝis de la nova labormaniero. Eksonis metaleca signalo kaj la laboristoj sinsekve iris al la vestejo. La vestaĵoj de lia hoko malaperis, kaj anstataŭe pendis puraj grizaj civilaj vestaĵoj. Post vestoŝanĝo kaj ricevo de la oficisto po proteina kubo por vespermanĝo, ili eliris sur la straton, kie atendis uzinaj drezinoj kun la marko “Ŭ15K39C54S48”. Jam estis mallume.

Rakludo enŝovis la provianton en la poŝon de la mantelo kaj sidigis sur libera loko. La brigadestro resonigis forveturon kaj malrapide oni elveturis en preskaŭa silento, lacaj. Nur la puŝistoj ritme pedalis.

Kiam ili atingis la blokdomaron, ili posttiris sin de la vagono kaj malaperis en siaj loĝejoj.

Tiun nokton Rakludo Ŭ15K39C54S48R98 dormis ŝtonece.

tradukante ...

[18] panŭelo - unuo da tempo, vidu klarigon pri temposistemo de la Ulimŭenko

[19] KSSS - subsubsubkatipo, subofico de subofico de subofico de katipa ofico; katipo estas unuaranga subofico de ajna ĉefa ofico

[20] panniŭo - unuo de distanco, vidu klarigon pri distancmezursistemo de la Ulimŭenko

➼Klarigoj pri la projekto

ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 4. Ńąĉeź (reply)
ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 4. Ńąĉeź

4. Ńąĉeź

# La sekva rakonto devenis el la fikciigitaj notoj de la tiel nomata “Ŭ1”, verkitaj de nekonato, eble ligita kun tiu “Ŭ1", al kiu referenco troviĝis fine de la teksto. Ĝi temis pri eĉ pli frua malkovro, similan al kiu ankoraŭ ne sukcesis trovi la robotoj el la Sekcio de Subtera Esplorado, en kiu la plej bonaj modeloj estis la senkomparaj ŬY-5-EK. Ne ĉio kongruis sence. ARCH decidis lasi ĉi tiun rakonton en tiel taŭzita formo, por fidinde transdoni la etoson de la epoko. En ĝi estis neniu referenco al la loko de la trovo de la artefakto, tamen multe da aliepoka sarkasmo.

Fosistoj de la Socio Arĥeo, traborinte eksterordinare maldikan tavolon da kunpremita rubmetalo, trafis halon plenan de kestoj, hermetike fermitaj, faritaj el iu nekonata metalalo. Ili okupis la tutan spacon, ĝis la plafono.

Kelkaj el ili estis plenigitaj per objektoj sen granda valoro. Plejparte ili estis kvarangulaj platetoj kun rektangulaj elementoj faritaj el iu dura materialo de griza aŭ nigra koloro kun etaj simboloj enfanditaj en la brilan surfacon, tamen oni jam trovis nevendeblajn tunojn da tiaj kaj Arĥeo delonge ĉesis ilin elfosi.

En la angulo de la ĉambro troviĝis kirasa pordo nur simple riglita sen specialaj sekurigoj, kvazaŭ atendanta la trovonton, kvankam ege korodinta pro tiu atendado. Teamo de la uzinaj ŝmiristoj en uniformoj sufiĉe nigraj, por ne devi ŝanĝi ilin post ĉiu laboro, aperis ankoraŭ la saman tagon kaj post panŭelo¹⁸ da intensa oleado ili lasis la ŝtalon de la riglilo kaj la ĉarniroj glita kaj brila. Dume alvenis la detalistoj kun peniketoj kaj truletoj. Ili delikate malfermetis la pordon kaj impetis internen.

Tie, en travidebla rektangula paralelepipedo, kuŝis kurba metala platfero, unuflanke pinta, kaj aliflanke ĉirkaŭvolvita per rimenoj el nekonata organika materialo, kaj plata skatoleto, malsimila al tiuj el la ĉefa halo. Ĝi ŝajnis esti parte farita el la sama organika substanco, kaj ĉe la randoj kaj anguloj el metalo kun flaveca kaj griza nuanco. La metalaj partoj estis inkrustitaj per koloraj vitreroj, poluritaj en regulajn formojn. Nur unu flanko de la artefakto formis tuton kun la resto de la kovrilo, la ceteraj tri malkaŝis amason da maldikaj platetoj kun palflava koloro, kiuj post malfermo de la bindaĵo montriĝis faritaj el eĉ malpli daŭra materialo.

Ili estis maldikaj, egale tranĉitaj folioj, plenaj de ilustraĵoj kaj vicoj da simboloj de antikva skribsistemo.

Al la sciencistoj tiuj literoj estis jam konataj, ĉar en fragmenta formo konserviĝis preskaŭ la tuta alfabeto: sur pecoj de ŝtonoj enfanditaj en aliajn rokojn, kiun supozata geologia agado de fandado, ŝtoniĝo, kunfandiĝo kaj erozio dum sufiĉe longa tempo forviŝis multon, sed ankaŭ multon konservis. Ĝis nun oni tamen ne deĉifris la signifon de la simbolvicoj, do ili restis en uzo nur kiel ornama formo - kiel tatuaĵoj, kretaj grafitioj kaj aliaj provoj konservi pensojn kaj sentojn fronte al la senpacienca tempo. Al partoj de la signoj oni alĝustigis sonojn, kiuj ŝajnis la plej adekvataj. La Instituto de Skribo rekomendis, ke dum la elparolo de literoj kun “ventretoj” kaj “rondetoj” oni klare malfermu siajn okulojn, kaj ĉe la diakritaj signoj oni levu brovojn. La normigo de la legmaniero de tiuj signoj kaj la severaj punoj pro malobeo al la fiksitaj reguloj iom trankviligis la oficistojn de kvina rango, kiuj timis perdi kontrolon super la informfluo, se iu ekhavus la ideon ĉifri la mesaĝojn de iuj malobeuloj, pri kies ekzisto cirkulis onidiroj en koridoroj de ŭazirejoj de la Serikalo de Ulimŭenko.

Elfosaĵoj estis multaj, sed nenio tiel delikata kiel la materio, el kiu estis farita ĉi tiu trovaĵo, estis ĝis nun malkovrita, kaj la arĥeanaran ekscitiĝon pro ĝia vido, povis superi nur provoj kompreni la signifon de la enestaj skribaĵoj kaj ilustraĵoj.

# Poste la teksto citis parton de la antikva skribaĵo.

“dgłąs ndćeh dgłąbbmgąh”

– oni legis la titolon sur la unua paĝo tuj post la dika bindaĵo, elpuŝante ĉiujn legantajn okulojn dek unu fojojn kaj unufoje levante la brovojn.

Kaj poste:

“pdgs pgąnd”, “ldsąnągą”

kaj iu longa vico da signoj.

Kompreneble, neniu kapablis kompreni la signifon de tiuj vortoj. La unuaj, kiuj vidis tiujn paĝojn silentĝis pro admiro de antikveco de la trezoro kaj de nekredemo, ke tiaj aferoj eblis tiom antaŭe. La imagoj pri la pra-pasinteco, ĝis nun ne pruvitaj iel ajn, priskribis ĝin kiel tempojn primitivajn kaj senpensajn.

Delikate ili turnis la paĝojn.

Post kelkaj paĝoj da malklara teksto, venis la vico de la ilustraĵoj.

Estis tie monstro kun dormemaj okuloj, akraj dentegoj en la faŭko kaj vento elfluganta el ĝi. Ĝi havis flugilojn kaj longan voston.

Tuj sube ĝi oni prezentis ĝian sekcon, plenan de tubetoj.

Sur la sekva paĝo estis ia konstruaĵo, ankaŭ el tuboj, kun delikate konturite per punktoj formo de tio, kion ŝajnis klarigi la sekva ilustraĵo, el kiu kurbabuŝe ridetis graseta knabo kun nekutima hararanĝo, kaj simila ornamaĵo en vazo en unu mano, kaj en la alia kun pokalo, sidanta sur barelo, kiu siavice staris sur malalta piedestalo.

La plej ofte ripetiĝanta vico da signoj estis tiu, kiun la esploristoj voĉigis kiel “ńąćeź”-o, kion por merkataj celoj Arĥeo ankoraŭ dum taŭeloj reklamis kun la signifo de “io, kio povas konduki al neatenditaj kaj antaŭe neatingeblaj rezultoj”. Tiu strategio alportis al la Socio signifajn enspezojn kaj multaj eksponaĵoj estis prezentitaj en aŭkcioj sub tiu nomo kun la sinsekva numero aldonita al la “Fig.№”.

Taŭelon poste la nova vorto jam estis en ĝenerala posedo kaj ńąćeź-oj aperis ankaŭ ĉe migrantaj vendistoj en la antaŭ- kaj postsezona forvendo, kaj precipe ĉe la promocioj de aĉeto de nevendeblaj fuŝaĵoj, por kiuj la modo pasadis same fulmrapide, kiel malaperadis la vendistoj, kiuj volis senigi sin je ili.

Sur stratanguloj kaj en foiroj ili kriis:

- Ńąćeź-o por podagro! ńąćeźo por furunkloj! ńąćeźo por jukiga malsano!

Post kelkdekaj taŭeloj la signifo de ńąćeźo komencis esti “fuŝaĵo”, aŭ “tempoperdo”.

Kiel ĉiu modo, ankaŭ ĉi tio forpasis kaj la mondo forgesis pri la trovaĵo, kiu ekkuŝis sur la plej malalta subtera nivelo de iu surface neimpona, sed malsupren boranta sin per sennombraj niveloj konstruaĵo en Niesbaro, ĉe la rando de la silicia dezerto, je kvin ĝis ok tagoj da vojaĝo de la ĉefurbo okcidenten. Tie troviĝis la ŝtate ne registrita ĉefa sidejo de la Socio Arĥeo. La estraro kune kun la Prezidanto Barcjo ne volante esti spurita, ne operaciis en la ĉefurbo, kvankam tie ĝi estis registrita sur parcelo, kie staris kolora ladkonstruaĵo kun ŝajnaj oficejoj, kaj la aliro de la urbo estis jam malfaciligita – ĝi kondukis tra la oleaj marĉoj de la okcidentaj kvartalaĉoj. La Prezidanto per siaj ĉefurbaj agentoj disvastigis onidirojn, ke li ĉeestas en sia oficejo, aŭ ke li ĵus forveturis en delegacion. Tiamaniere li estis ĉeestanta, sed neatingebla.

# Ĉi tie la teksto abrupte finiĝis per bruligita fragmento, sed alia folio el pli densa tolo religis la  fluon de la rakonto, enkondukante samtempe iom da konfuzo.

En la Okcidentaj Limregionoj ne estis tro fervoraj oficistoj kaj ĝuste tien oni alportis la freŝajn akiraĵojn por fari ilian komencan taksadon.

En la centro de Doomo, kiel en ĉiu cetera granda urbo, Arĥeo havis ejojn, kie okazadis vendado de malpli kostaj kaj aŭkcioj de pli kostaj varoj.

La ĉefurba bazaro estis ekipita per aleoj regule surŝutitaj per silicia sablo kaj la pli riĉaj urbanoj laŭdis la aĉetadon en loko, kiu eĉ iom malpli ol la resto de la urbo riskis kotigi iliajn poluritajn botojn. La sablo devenis ĉefe de la okcidentaj, kies transportado nuris je Arĥeo kiu zorgante pri sia komerca bildo surŝutis per ĝi la stratojn ĉirkaŭ la aŭkcia halo kaj sub la kolonoj de la propraj reklamaĵoj.

En kraditaj vitrinoj antaŭ la konstruaĵo oni elmontris kuriozaĵojn el la plej novaj elfosoj. La eksponaĵoj ankoraŭ ne estis vendotaj, sed ili celis instigi la eblajn aĉetantojn al antaŭaŭkciaj kvereloj kaj negocadoj. La estontaj klientoj ĉe la blanka de kreta polvo aŭkcia asistanto registris siajn nomojn sur la granda tabulo pendanta super la akcepteja vendotablo.

Iun tagon oni elmontris escepte ete allogajn paliĝintajn foliojn el la lasta ekspedicio, lokitajn sur la listo sub la malalloga nomo “ńąćeź dgłąs ndćeh dgłąbbmgąh”, kiuj ne ricevis propran rubrikon sur la tabulo kaj post tuta tago en la elmontra vitrino revenis al la magazeno, post kio kiel "interesa-senvalora" oni transportis ilin al Niesbaro, al la persona kolekto de la Prezidanto mem. Li havis inklinon al objektoj de ĉi tiu kategorio, ĉar ili memorigis al li la tempojn, kiam kiel juna knabo kun siaj kolegoj el la okcidentaj kvartalaĉoj li ludis trezorĉasistojn en urbaj rubejoj kaj rubodeponejoj.

# ARCH-G2-0028 levis unu el siaj prenilbrakoj kaj per molaj fingroj faris geston, kvazaŭ ĝi volus kapti ion en la aero.

En Ŭ1¹⁹ oni penis konservi skrupulecon en la spurado de la movoj de Arĥeo, pro strategiaj kialoj.

# - ĝi aldonis.

[18] panŭelo - unuo de tempo, vidu klarigon pri temposistemo de Ulimŭenko

[19] Ŭ1 - Ŭaziro 1

➼Klarigoj pri la projekto

ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 3. Arĥeo (reply)
ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 3. Arĥeo

3. Arĥeo

Arĥeo inventaradis elfosaĵojn. Antaŭ la fondo de la Socio iu sinkonsideranta ambician membro de la Ĉambro de Setleja Disvolvado, kiu post kelkdek taŭeloj⁸ transformiĝis en la Ŭaziron⁹ de Industrio, (ankoraŭ en la malnova ĉefurbo - antaŭ ĝi iĝis unu el kvartalaĉoj de Doomo¹⁰), kaptis kelkajn antaŭnelonge vekitajn infanojn ludantajn per suspektinda objekto, kiu en sia formo ŝajnis esti veturilo, kun tiu diferenco, ke ĝi havis nur du radojn: unu kun dentrado, kaj la alia muntita sur forko ĉe la mala rando. Inter ili, proksimume duone de la longo, estis fiksitaj du kunligitaj duonkrankoj tiel, ke kiam unu estis direktita supren, la alia kontraŭis. La radoj ne estis plenaj, sed kunligitaj al la naboj per longaj, maldikaj dratoj, kiuj dum severaj testoj de rezisteco konsistantaj el skuado, ĵetado kaj mergado en oleon, ne rompiĝis malgraŭ sia ŝajna malfortikeco. Pri la duobla duonkranko alia oficisto elmetis la supozon, ke ĝi iel rilatas al mezurado de tempo. Tio influis la formon de la estontaj horloĝoj, kiam unuafoje oni uzis olean mekanismon por movi la montrilojn en la tempmezurejoj de urboj kaj urbetoj de la Epoko de Disvolvado – tiuj ne konserviĝis inter la limoj de Ulimŭenko.

Tiu oficisto estis duone legenda figuro laŭsimilece kunigita, inkluzivata en la kanona grupo de la Novaj Prapatroj, kies nomo estis distordita al “Ĥiŝoo”. Ankoraŭ ne ekzistis manieroj skribi nomojn (tial oni recikligis ilin), des malpli historion, ĉar la tuta scio estis transdonata buŝe, ĝis oni elfose trovis tabulon kaj kreton. Vera progreso venis multe pli poste kun la invento de la skribado per nigra likvaĵo (fare de iu Ksompval), ebligis kontroli la transdonon de informo koncerne precizecon kaj tiel pli grandan daŭripovon de scio en la dajhokoaj arĥivoj, poste en la serikalaj, precipe en la Fako de Superrigardo ĉe la Ŭaziro de Ordemo.

Ĥiŝoo povus samtempe ne esti homo eksterordinare sagaca, sed ankaŭ povus esti homo kutime nesagaca, kaj ankaŭ eksterordinare sagaca, tiel neprecize konata nur pro unu de tiuj trajtoj. Oni devas ankaŭ aldoni, ke ne estas certeco, pri kiu ĥiŝoo temas. La sumo de ĥiŝooj ŝajnis respondeci pri multaj legendaj eventoj.

Tuj kiam la laborista klaso ekestis, la posteulo de la posteulo (kaj tiel plu) de lia posteulo li komprenis la gravecon de ĉi tiu malkovro. Ne estas neeble, ke ankaŭ li nomiĝis Ĥiŝoo. Dum unu dounkranko de la horloĝo mezuris la vivdaŭron de la taga skipo, la alia servis por la nokta. La horloĝciferplato estis dividita nur en du zonojn – la noktan kaj la tagan, kaj la montrilojn oni permane realĝustigadis dufoje ĉiudiurne. Tiu sistemo daŭris kelkajn generaciojn, kondukante al socia distavoliĝo: al la privilegiuloj nomataj “la supraj” kaj la ekspluatatoj nomataj “la malsupraj”  rizultante en laŭgrada malkresko de la produktiveco de la socio. Aldoniĝis al tio la fifama plilongigado de la nokta skipo je “momenteto”, ĝis la absurdaj tri kvaronoj de tagnokto. Oni do decidis reveni al unuigita sistemo de tempomezurado kaj baziĝi sur la nombro 10, ne atentante la sunleviĝon kaj sunsubiron, tamen konservante la krankon (Z) kiel la formon de la montrilo de la tempmezurilo kaj kiel simbolon de la tempo mem.

La Ĉambro situis en la sama ladbarako, en kiu ili ĉiuj loĝis - la homoj savitaj el la Katastrofo de Malaperado. Nur la ekesto de la betona industrio ŝanĝis la pejzaĝon de la oficistaj strukturoj, kaj la administra zono de la nova Ĉefurbo – Doomo – komencis kreski kaj grimpi al ĉiam pli altaj etaĝoj, forlasante sur la ternivelo la kvartalojn de la ordinaraj homoj.

La loĝantaro ne estis multnombra. La plej fruaj notoj pri la malfacilaj komencoj de Ulimŭenko postvivis fragmente, tamen oni ĝenerale kredas, ke ili estis milo. Ili amasiĝis ĉirkaŭ malnovaj aer- kaj akvosistemoj, kies kranoj lotece elstaris el la grundo kaj ankaŭ proksime de subteraj provizejoj de nutraĵporcioj – ĉambroj plenaj de ladskatoloj kun la marko “1P”. Laŭ alia legendo, tiuj instalaĵoj devenis el la tempoj antaŭ la tempoj, kaj la tiel nomataj Patroj de la Prapatroj postlasis ilin tie por siaj pra-pra(kaj tiel plu)-pranepoj, por ke tiuj trovu ilin kaj ĝuu. Al la ĥiŝooj oni atribuis multajn heroaĵojn. Unu el ili estis la malkovro de granda deponejo de spiriloj, kiujn oni povis plenigi per iuj de strataj kranoj, alia – la organizado de ekspedicioj, kiuj ebligis kolekti provizojn, alia – la kreo de sistemo por produkti nutraĵon el insektoj, kvankam tio ne povis esti vera, ĉar de alie oni scias, ke la produktado komenciĝis nur post la malkovro de hibernatoj1. La konservitaj versioj de ĉi tiu historio malkonsentas unu kun alia ne nur pri la datado, sed ankaŭ pri la sinsekvo de la eventoj.

Ŝajnas tamen, ke en tiuj foraj tempoj la laborista klaso ne havis kialon ekzisti kaj ne estis bezono nek por civilizacia disvolviĝo, nek por iu ajn alia ŝanĝo de la tiama stato. Eble oni vivis bone. Estis la enuo, kiu puŝis la homojn al unuaj paŝetoj direkte al la nekonato. Komenciĝis per piedfrapo al iu elstara tubo, kio fariĝis fosado en la koto kaj disvagado tra la ĉirkaŭaĵo serĉe de ludiloj. Grandaj ekspedicioj komenciĝis multe pli poste, kiam evidentiĝis, ke la kolektitaj akvo kaj manĝaĵo havas sian finon.

Unu el ili, gvidata de la Granda Flombgrao, Fromblao aŭ eble Bomflgrao, direktiĝis norden kaj, trapasinte la brilan surfacon poste nomitan la Vitra Dezerto, atingis la rustruĝajn ferajn montojn, en kiuj preskaŭ ĉiutage frapis fulmoj. Multaj pereis, trafitaj de elektro. Ceteraj iris plu. Dum la sekvantaj jaroj, kiel diras la legendo, ili sukcesis atingi tiel for norden, ke ili malkovris neĝon kaj komencis transporti ĝin al la novaj setlejoj, kiuj estiĝis apud iu fervoja linio. Eble estis male, tamen, ĉiuokaze, tiuj prauloj posedis forĝistajn kapablojn. Dum ilia regado estis riparita la unua fervoja konekto, sur kiu glitis la unuaj primitivaj drezinoj. Ĉiam pli multaj el ili transportis akvon.

Dum la dua polusa ekspedicio ĉiuj ĝiaj partoprenantoj frostmortis, kvankam tio ne povas esti vera, ĉar sanaj kaj sendifektaj ili aperis en alia rakonto, laŭ kiu ili iris plu laŭ la sama vojo, tamen pro manko de lumo ili erarvagadis kaj atingis nekonatan strukturon kun ronda tegmento, hejtatan iel mirakle. Interne estis tunelo, kiu finiĝis en granda halo plena de dormantaj malgrandaj homoj enskatoligitaj en kapsuloj kun vitraĵoj. Je la unua provo eniri unu el ili, ĝiaj randoj ekbrilis per multkoloraj lumetoj, post iom da tempo la seruroj mem malfermiĝis, kaj la enkapsuligito malfermis siajn okuloj.

La ekspedicio revenis al la bazo ĉe la piedo de la montoj, sed bedaŭrinde la revivigito ne postvivis la penojn de la vojaĝo.

Postaj grupoj alportis tien vestaĵojn, manĝaĵon kaj maskojn. La bazo en la nordo estis memorita kiel Bomflgromo, kvankam kun certeco ĉi tiun nomon oni multfoje erare transskribis.

Baldaŭ la monta stacio estis abandonita post multfoja fulmofrapo kaj oni translokigis ĝin pli suden. Tiel estiĝis Brembogro. Alian urbon – Zanskon - oni ne fondis, ĉar ĝi jam ekzistis kaj fartis bone, se ne kalkuli la mankon de loĝantoj. Oni uzis ĝin pro loĝistikaj kialoj: ĝi estis pli proksime al la Nordo kaj ebligis eviti la Ferajn Montojn. Ĉi tie, jam dum tempoj skribitaj, oni scipivis revivigi hibernatojn industrie.

Alia ekspedicia grupo sub la estreco de iu Granda Doomo iris suden por difini la randon de la konebla mondo - limigita de la Granda Silica Dezerto.

# Ĉi tie ŝajnis manki paĝo aŭ du, kaj la droido flikis tion per fragmento el alia eldono.

La sekva eksperimento proksimigis la Novajn Prapatrojn al sukcesa revivigo. Baldaŭ post tiu progreso la plimulto el ili posedis kelkajn vekitojn, instruis al ili lingvon kaj adaptis ilin al la nova vivo. La novaj homoj havis neniujn memorojn, sed krom kelkaj esceptoj ili lernis rapide.

# Post tio, ĝi revenis al la originala teksto, tamen la sekvaj folioj estis atakitaj per ŝimo, kiu konsumis plurajn alineojn.

La Unua Generacio hare griziĝis, sed la nova jam estis preta. Ĝi estis pli multnombra, pli bone adaptita al la vivo kaj scivolema same kiel ajna homaro.

Komence ili alprenis la nomojn de siaj edukantoj, aldonante nur numeron, sed baldaŭ tio fariĝis nepraktika kaj ili komencis doni al si novajn, ofte fantaziajn nomojn.

La novaj instruistoj havis novajn lernantojn. Baldaŭ estiĝis hierarkio, kiu ordigis la interhomajn rilatojn. La Granda Doomo kune kun la ceteraj maljunuloj troviĝis ĉe la pinto de la socia piramido. Iuj elektitaj junuloj, destinitaj anstataŭi ilin, plenkreskiĝadis kaj estadis dungataj por ĉiam pli pezaj taskoj. En la sesa generacio, laŭ legendo, oni establis la Serikalon¹² de la Ulimŭenko.

La loĝantaro konstante plinombriĝadis kaj kiam ĝi atingis 20000 estis decidita teni ĝin sur tiu nivelo.

La lasta konata Granda Doomo estis la plej maljuna de sia generacio kaj de li oni nomis la Ĉefurbon.

# Tiu fragmento devenis de folio, kiun oni evidente uzis por viŝi porteblajn tabuletojn, kiuj kune kun la kreto konsistigis la antaŭan, sed ne tute forlasitan, manieron registri informojn.

La unua kolektaĵaro de la estonta Socio Arĥeo naskiĝis dum la tempo, kiam ankoraŭ Doomo kreskis. En la olea koto oni fosis fundamentojn, ofte trovante restaĵojn de unu el antaŭaj epokoj. Tiuj estis laŭspece malsamaj de la polvaj rubaĵoj, kiujn oni elfosadis en Zansko, ŝajninta esti granda urbo jam en la pasinteco antaŭantaŭa. Doomo estis griza kaj kota, ĉi tie antikvaj mekanismoj produktis bruleman oleon, haveblan en rondaj budoj kun kranoj, kaj gasaj lanternoj ekbrulis ĉe krepusko kaj estingiĝis ĉe mateniĝo. Implikoj de tuboj kaj tavoloj de lado: la plimulto de la tie trovaditaj objektoj estis senutila, sed tamen parto kontribuis al la akcelo de la teknologia disvolviĝo de la renaskiĝanta civilizacio. Estis Arĥeo, kiu iĝis la fonto de teknika penso en la Ŭaziro de Industrio ankoraŭ en la tempoj, kiam la kasto de pli altaj oficistoj estis videbla sur la stratoj kaj la ŭazirestroj persone supervizis la disvolviĝon. Nur poste la statistikoj fariĝis la indikilo de sukceso, kaj la regantoj perdis la kontakton kun la realo. Arĥeo longe ne havis konstantan sidejon, ĉar ĝi tute translokiĝadis al sekvaj eltrovaj projektejoj. Tie ĝiaj anoj analizadis, kion ili kapablis, kaj transdonadis al la ŭazirestro tion, kio ŝajnis esti utila. Kiam la oficista klaso plikreskis kaj la produktado de nutraĵoj kaj la importado de akvo el la nordo ekfunkciis plene, Arĥeo estis flankenpuŝita en administran forgeson kaj sensignifan pozicion en la listo de oficejoj. Ĝian lokon ekokupis la du unuaj dajhokooj¹³: la Centra en Doomo, fondita en antikvaj ŝtal-betonaj strukturoj en la oriento de la Ĉefurbo, okupiĝis pri eksperimentoj sur la hereditaj instalaĵoj kaj sur blatoj, kaj la Zanska – pri la plibonigo de la malhiberniga¹⁴ procezo kaj vivsubteno. Estis en la DC¹⁵, ke oni ellaboris novajn akvo- kaj aerfiltrilojn kaj formulojn de plibonigitaj 1P-porcioj. Ankaŭ laŭ la tempopaso la dajhokooj sendependiĝis, ĉar la burokratio progresis tiom, ke la plej altnivelaj serikalaj oficistoj, kiuj konsciis pri la stato de la ŭaziroj, estis la KSS¹⁶-estroj, tio estas, la suubsubkatipestroj en la ŭaziroj kaj en la kancelierejo de la Rajso de Ulimŭenko mem, kiel sin nomumis unu el la plej maljunaj membroj de la reganta elito, tiel establante novan oficejon kaj funkcion, eĉ pli foran de la vivo de la ordinaraj civitanoj.

Arĥeo subiĝis administracie kaj je la laŭvorta senco, komencante la projekton de transverŝado de la polvo de la Silica Dezerto en la Okcidento kaj borado pli profunden en la teron aliloke.

La amaso de kolektaĵaro pligrandiĝadis. Gia katalogado komenciĝis per ordigado de la trovaĵoj laŭ koloro, poste laŭ la materialo de fabrikado, kaj baldaŭ laŭ la supozata aĝo. Ne plu estis senco analizi ilin el teknika vidpunkto.

Unu el la eventoj, kiuj postvivis en la oficistaj rakontoj, estis la malkovro de subtera ĉambro plena de objektoj kun rafinitaj formoj, kaj inter ili ŝtona plato kun premsignoj de piedoj - kiel oni tion interpretis - de estaĵoj el la pasinteco, enkadrita en ornamita kadro el nerustiĝanta metalo.

Post oni determinis la aĝon de la trovaĵo kiel “pra-tempa” ĝi ekservis kiel donaco por la rajso¹⁷. De tiam ĝi pendis en la eterne malplena kabineto de la Estro de Ulimŭenko.

Arĥeo komencis okupiĝi pri komerco.

# Fakte, la kadron kun betona premsigno de besto el specio, kiu vivis sur la Tero antaŭ pli ol kelkaj miloj da sunaj jaroj, menciita de iu Karolo Lineo kiel "Bos taurus" oni trovis inter la ruinoj de granda konstruaĵo en la centro de granda urbo, verŝajne la ĉefurbo.

[8] taŭelo – unuo de tempo. Vidu la klarigon pri la temposistemo de Ulimŭenko

[9] ŭaziro – iu registarero. Vidu la klarigon pri registaro de Ulimŭenko

[10] Doomo – la nova ĉefurbo de Ulimŭenko

[11] hibernato – ulo kvazaŭ endormigita, igita malrapidigi vivprocesojn ĝis praskaŭ nulo por konservi la korpon por tempe malproksima vekiĝo.

[12] Serikalo - registaro

[13] dajhokoo – akademia ento

[14] malhibernigi – kreita vorto - vidu rim.[11]

[15] DC - Dajhokoo Centra

[16] KSS - subsubkatipulo

[17] rajso – oni jam povas riveli: serikala estro de la Ulimŭenko

TEMPOSISTEMO DE LA ULIMŬENKO

TAŬELO - suna jaro kalkulita de vintra solstico

LANŬELO - 1/10 de TAŬELO simpligita al 365 sunaj tagoj

SENŬELO - 1/10 de LANŬELO

MINŬELO - 1/10 de SENŬELO

PANŬELO - 1/10 de MINŬELO

ROJŬELO - 1/10 de PANŬELO

SIPŬELO - 1/10 de ROJŬELO

skribmaniero: ZTAŬELO.LANŬELO.SENŬELO.MINŬELO.PANŬELO.ROJŬELO.SIPŬELO

ekzemple Z168.4.8.3.2.0.0

DISTANCMEZURSISTEMO DE LA ULIMŬENKO

NIŬO - la baza unuo de distanco

SIPNIŬO - 10 NIŬOJ

ROJNIŬO - 10 SIPNIŬO J

PANNIŬO - 10 ROJNIŬOJ

MINNIŬO - 10 PANNIŬOJ

SENNIŬO - 10 MINNIŬOJ

LANNIŬO - 10 SENNIŬOJ

➼Klarigoj pri la projekto

ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 2. Legendo (reply)
ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 2. Legendo

2. Legendo

# Je la plej fora flanko de la Halo de Arkivoj, en la sekcio “Nerealaj Rakontoj”, inter amasoj da volumoj de “b1bl10”-j, “8a9avad91t0”-j kaj aliaj titoloj, kuŝis protektita en vitra kadro paĝo de dokumento, kiu montris parencecon kun aliaj tekstoj el la antikva Epoko 12.2, sed ne kongruis kun iuj ajn historiaj eventoj, kaj kvankam  pro tio senutila, ĝi ĉiam ĝuis popularecon de freŝaj adeptoj de arkivscienco, sendepende de la generacio de iliaj fabrikadmodeloj. La legado de la plej malnovaj tekstoj estus ege malfacila, se ĉe  la rando de influsfero de la loka stelo patrola sondilo ne trafis drivantajn restaĵojn de maŝino kun modelo de tiparo, blankruĝa simbolo kaj enigmaj vortoj, kies signifon oni ekkonis dum la esplorado de la tria planedo de la sistemo: “Slavosz Uznanski”.

En la komenco la Praeterna Patraao estis kaj la Praeterna Patreeo estis, kaj el ilia kuna potenco naskiĝis: Artaauuo – protektanto de arto, Metaauuo – majstro de forĝado kaj Espaauuo – tiu, kiu esperas, kaj ilia hejmo ekstariĝis - Ulimŭenko⁷, kaj la tempoj helaj estis , kaj mallumo konata ne estis, kaj la dezerto briletadis kaj en dunojn formiĝadis, tiam el la penso de Patreeo Kaverno naskiĝis, kaj el ĝi homoj eliris kaj tra la lando diskuris. Ili plendis, ke  ekdormi ili ne povas, do sian frunton Patraao sulkis kaj kvar idojn ekrigardis. Unue Metaauuo por estingi la Sunon martelon ĵetis, sed ne sukcesis. Poste Artaauuo nubon ekpentris, sed mallumon tio ne faris. Fine kanton pri nokto Espaauuo ekkantis, sed la Suno ne obeis. La tempo de kolero de Patraao kaj ploro de Patreeo alvenis: la grundo fendiĝis kaj nutraĵon ne donis, birdo forflugis, sed ne revenis, la rivero en atendado haltis.

Fine la okulo de Ulimŭenko deturniĝis kaj pro malĝojo la palpebron fermis. Tiel la unua nokto iĝis.

Eonojn la mallumo daŭris, kaj el la profunda dormo Ulimŭenko vekiĝi ne povis, kaj la homoj dormis kaj pri Praeternaj forgesis, kaj sen helpo de la Grandaj, maldormiĝi Ulimŭenko ne povis ĝis kiam el Patraapatreeo elsaltis: Meteeuuo, kiu al Metaauuo iris, Espeeuuo, kiu kun Espaauuo kuniĝis, kaj Arteeuuo, kiu kun Artaauuo sidiĝis. Ĝojo en Ulimŭenko ekregis, ĝi vekiĝis, sed memorante pri la ordono de la Praeternaj nur je ĉiu duonon de tempunuo ekdormadis. Tiel la ritmo de tago kaj nokto estiĝis.

La homoj ĉion havis – tiel la legendo diris. El la Kaverno de Kreado novaj parencoj eliris, kaj la iliaj gvidantoj malnovuloj estis, ĉar per siaj propraj okuloj Praeternan Patraapatreeon ili ekvidis. La malnovulojn oni Prapatroj nomis.

Al Prapatroj la tutan scion Artaauuo, Arteeuuo, Metaauuo, Meteeuuo, Espaauuo kaj Espeeuuo donis, kiu por certigi homaran postvivon oni necesis, kaj ili supreniĝis al Praeterna Patraapatreeo forflugis.

Al Prapatroj dirite estis, ke epoko venos, kiam en la ĉielon ankaŭ ili  leviĝos, post kiam al la novaj homoj kiel vivi ili fininstruos. Spirilojn, pluvkaptilojn, porciojn “1P” kaj arton de nitado de metaloj oni donacis, kaj ekbruligi fajrojn meze de naftovaporoj malpermesis.

Kiel vivi kune en paco oni fininstruis.

Kiam lastaj de Preternidoj foriris, ĝuplene Ulimŭenko jam vivis kaj senlimajn risurcojn havis: akvon, kuŝejojn de rubmetalo fandadon atendantajn kaj plurajn erojn: tubojn, platferojn, fervojajn ĉasiojn, relojn kaj ŝpalojn. Majstroj en arto de nitado homoj fariĝis. Tagoj pasis, kaj al Praeterna Patraapatreeo lasta Prapatro foriris.

Tiam okazis la Granda Malaperado, el kiu malmultaj saviĝis, kaj iliajn urbojn sablo englutis kaj la Kavernon de Kreado kovris. En forgeso padoj perdiĝis kaj sian remalkovron atendendante malaperis.

Tiuj, kiuj postvivis, la Novprapatroj fariĝis. Ili maljunaj estis, kiam ili la Vervojon retrovis. Kaj tiel la plej maljunan el la plej maljunaj la plej maljuna el la pli junaj anstataŭis, kiam la plej maljunaj alvokitaj al Patraapatreeo foriris.

# La kolektitaj informoj pri la tempoj antaŭ la lasta primitiva civilizacio prezentis alian bildon.

Kometo en la homa Deka Epoko, erare identigita kun la C/1995 01 malkovrita en la Pra-unua Epoko, trafis rekte en la restaĵojn de la centro de la droida civilizacio el la Dek-unua Epoko, fandante ĝin en bobelantan mason. Mezurmaŝinoj el tiuj tempoj precize registris la kataklismon.

Multe da sideraj jaroj poste, homaro surteriĝis kaj komencis organizi sian vivon sur la noveca planedo. Arkivaĵoj postlasitaj de ili priskribis konfliktojn inter la koloniistoj, kiuj okazis ekde la komenco mem, kaj ankaŭ la solvon trovitan por la ĉi-specia difekto. La homoj ĉesis reproduktiĝi. Artefarita multobligado de individuoj estis al ili konata jam delonge kaj uzata por koloniigo de aliaj planedoj. La tiel nomata Konsilio de Reveno decidis fiksi la produktadon de hibernatoj je 20 000 uloj jare. Sciencisto-poeto de la epoko tiel vortumis la defiojn, kiujn alfrontis la civilizacio:

“Nur per kvin subteniloj

teniĝas la ponto

de la socio de 10 000 civitanoj

pendanta super la abismo de memneniiĝo

inter la pasinteco kaj la estonteco:

revivigo

akvoeltiro

produktado de nutraĵo el blatoj

energio

kaj sintezo de nemalhaveblaj vitaminoj.”

Oni ankaŭ scias pri anonimaj notoj priskribantaj vizion de katastrofa estonteco, kiujn perklaĉe cirkulis en la unua generacio kaj kiuj baldaŭ estis agnoskitaj kiel malutilaj por la disvolviĝo kaj ilia forgeso estis ordonita. Ili enhavis maltrankviligajn priskribojn de la invado de la planedo fare de pensantaj maŝinoj kaj de la fino de la homa civilizacio.

La malmuntitaj surteriĝoŝipoj havis la tutan ekipaĵon necesan por rekrei la civilizacion. Oni disigis ilin en partojn, el kiuj oni konstruis la unuajn urbojn kovritajn per kupoloj kaj kunligitajn per tuneloj. En la frosta Nordo oni estigis halojn por produktado de homoj. La teritorioj de la nova ĉefurbo estis riĉaj je nafto kaj gaso. Teknikistoj konstruis rafinejojn kaj sistemojn de tuboj, kiuj liveris la likvaĵon al  ricevantoj en la urboj. La esplorado de la planedo progresis, sed eĉ ne atingis la ekvatoron. La komenco de la fino por tiuj homoj iĝis bakterioj renkontitaj en la sudo, kiuj mortigis milojn da neimunaj. La postvivantoj komencis batali inter si por aliro al akvo kaj manĝaĵo.

La centro de la civilizacio estis malantaŭ la estonta Niesbaro. Ĝi, konstruita sur la tegmento restinta post la Granda Halo de Asembleoj el la Dek-unua Epoko, kolapsis sub sia propra pezo kaj  sekve  kovris ĝin sablo. Malmultaj postvivis.

ARCH-G2-0028 estis malnova droido kaj la zumado signalanta la finon de ĝia servodaŭro estis baldaŭ eksononta. Novaj modeloj estis multe pli rapidaj je ĉio, kvankam, kiel ĝi rimarkis, ili havis en si pli da frivoleco kaj pro tio inklinon al fantaziumado, malpli da solideco kaj sento de misio – la plej necesajn proprecojn de la konservado de la memoro pri la pasinteco, kion ĉiu roboto normale havis profunde enplantita en sian algoritmon, ĝis la nuna generacio de la tiel nomataj Alfoj. La junularo saltanta sur la bretaroj kaj terminaloj baziĝis sur la plej nova modelo de inteligenteco, per kio ARCH ne estis tute konvinkita, ke la arkivscienco daŭros kiel konstanta komponanto de la Sistemo de Postvivo de la kolonio sur ĉi tiu fora kaj surprizplena planedo.

Post pli longa analizo, ĝi elektis la historion de Arĥeo kiel plej taŭgan komencon.

[7] Ulimŭenko – mondo kaj ŝtato

➼Klarigoj pri la projekto

ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 1. Kroniko (reply)
ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 1. Kroniko

1. Kroniko

# La arkivista droido¹ ARCH-G2-0028 ne estis nur plenumanto de la tasko, por kiu ĝi estis muntita. Ĝis ĝia forĵeto restis nemulte da tempo, kaj ĝi volis, ke post ĝi restu io pli ol nur malorganikaj informeroj.

Bitigitaj fontoj el la antaŭaj epokoj donis preskaŭ kompletan bildon de la pli frua pasinteco, sed la lasta homa epoko postlasis tiel malmulte, ke la droido devis bazi sur  inventaraj dokumentoj de magazenoj kun spiriloj², peanoj honore al rajsoj³ kaj fikciigitaj kronikoj en kelkaj nekongruaj eldonoj. La finan fragmenton de la historio skribis iu N. Ganlimo – tiunome la aŭtoro subskribis ĉe la malsupro de la teksto. Verŝajne estis la sama tajnvjenhoktŭotoo⁴ de DC⁵ menciita en kelkaj dokumentoj, kiu estris la tiean "Ĥŭaon⁶ de Literareco", kies nomo estis enskribita en liston de ŝlosiluzantoj konservita en iu akceptejo.

ARCH-G2-0028 konfuzadis la ordon de la folioj, ĉar ili ne estis numeritaj kaj devenis el diversaj versioj de la sama teksto. Ankaŭ kelkaj paĝoj el aliaj libroj povis enŝoviĝi ĉi-tien.

Delikate ĝi dismetis la aĵaron sur la planko kaj finskanis ĉiun pecon. Malrapide ĝi kunigis ilin en grupojn, kiuj ŝajnis prezenti sencajn vicojn da informoj. Ne ĉio kongruis: la datoj, la lokoj, la personoj. ARCH pardonis al si tiujn etajn neprecizaĵojn. Ne ĉiuj ĝiaj korpaj komponantoj funkciis kiel dum ĝia juneco. Kiom eblis, ĝi kompilis en rakonton, kaj kie mankis ligo - ĝi ĝin elpensis.

[1] droido - roboto pli evoluita teknologie, ofte parte organika

[2] spirilo - ilo helpanta spiri konsistanta el pluraj partoj

[3] rajso - gravulo de plej alta nivelo

[4] tajnvjenhoktŭotoo  - akademiulo de rango rivelota aliĉapitre

[5] DC - nomo de iu akademiejo

[6] ĥŭao - ero de akademiejo ne konata en tiu-ĉi ĉapitro

➼Klarigoj pri la projekto

Novelo: ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - eta enkonduko
Novelo: ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - eta enkonduko kaj invito

Saluton samideanoj. Mi prezentas al vi Esperantigitan version de sciencfikcia novelo "Archiwista"(eo. "Arkivisto") de libroserio "WSZECHLOGIA KOSMICZNA"(eo. "ĈIOMOPO KOSMA") verkita de mi en la pola lingvo. La tuta pola origina teksto aperis ĉe Virtualo.pl¹ ,  kaj parte ĉe KRAKEN²⁺³.

Neologismoj mi kreis uzante lingvojn: vjetnaman, svahilan kaj tajan.

La esperanta versio publikata ĉi-tie estas senpaga, sekvante la etoson de nia lingvo.

Iom post iom mi tradukos la tutan novelon kaj publikigos ĝin en ĉi-tiu forumo. Mi donacas al vi liberecon kopii kaj uzi la esperantlingvan tekston - ekscepte tradukado aŭ iu ajn mona gajnado sen mia konsento ie ajn, ĉiam por kialoj pacaj kaj bonkoraj.

Samtempe mi invitas volontulojn al kunlaboro, kiu rezultos en kreado de nacilingvaj versioj (ne simpla traduko, sed kreado de noveloj, kiu kongruu kun la lokaj kulturoj). Kompreneble en tiu-ĉi kazo ni dividos la gloron kaj la profiton duone.

De tempo al tempo mi interrompos la fluon kaj enmetos alijajn tradukitajn tekstojn de la sama serio "ĈIOMOPO KOSMA".

Enhavo:

1. Kroniko

2. Legendo

3. Arĥeo

4. Ńąćeź

5. Savisto

6. Avideco

6.1. Karieristo

6.2. Randejoj

7. Juna Moŝto

8. Kontakto

9. Akademiano

10. Blinesko

11. Kunveno

12. Fenestroj

13. Porcioj

14. Tapeto

15. Ribelo

16. Okazaĵoj

17. Abismo

18. Denunco

19. Batalo

20. Interkonsilo

21. Malfruiĝo

22. Cerbumero

23. Invado

24. Kontakto dua

25. Direktoj

26. Emeritiĝo

27. Fuĝo

Bonan legadon, pacon kaj bonan sanon..

[1] Pola versio ĉe librovendejo Virtualo.pl: https://virtualo.pl/ebook/archiwista-i656890/ kun senkosta elŝuto de la unuajn ĉapitrojn (elektu PDF).

[2] Pola, ĉapitro 4. "Ńąĉeź" en la gazeto "KRAKEN": https://heyzine.com/flip-book/e206c0e916.html#page/47

[3] Pola, rakonto "Przebudzenie" ("Vekiĝo") en la gazeto "KRAKEN": https://heyzine.com/flip-book/77ff13dec0.html#page/40

- aĉetinte ĝin vi helpus min supervivi kaj daŭre verki