中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - ŜAFIDO KAJ LUPO & LUPO KAJ ŜAFIDO

ŜAFIDO KAJ LUPO & LUPO KAJ ŜAFIDO
ŜAFIDO KAJ LUPO

Ŝafido erarvaginta de la paŝtejo rimarkis, ke lin sekvas unu lupo.

La ŝafido eksciinta la danĝeron, subite turnis sin al la lupo kaj diris: Sinjoro lupo, mi scias, ke mi nun devas servi al vi kiel nutraĵo, sed mi volas fari nur unu peton, bonvolu pro kompato ludi fluton, ĉar mi volas iomete danci lastfoje.

La lupo konsentis kaj komencis fluti, kaj la ŝafido dancis gaje laŭ la melodio. Dume ekaŭdis tion paŝtejaj hundoj kaj alkuris al ili.

Forkuronte, la lupo diris al la ŝafido: Mi estis malsaĝa, ĉar mi faris min flutisto por amuzi vin, forgesante, ke mi estas buĉisto.

LUPO KAJ ŜAFIDO

Lupo ekvidis ŝafidon, kiu estis trinkanta akvon el rivereto, kaj volis formanĝi ĝin kun ia preteksto. La lupo iris al la rivereto ŝajnigante, ke li ankaŭ volas trinki kaj diris al la ŝafido.

— Kial ci kuraĝas malpurigi la akvon, el kiu mi volas trinki?

— Ĉu mi povus? — kun naiveco respondis la ŝafido, — ĉar vi estas pli supre, de kie la akvo fluas direkte al mi.

— Nu, sed ci insultis mian patron antaŭ unu jaro.

— Mi ne estis naskita antaŭ unu jaro.

— Babilaĵo! — fine diris la lupo, — mi cin formanĝos, tutegale.

Kaj li ĵetis sin sur la ŝafidon.