Gakas sovaĝa ansero

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, September 16, 2022, 14:37 (559天前)

En la supra etaĝo nestas nove-geedziĝinta paro.

La novedzo, solide konstruita, kun kolosa kapo, larĝa facio, tufaj brovoj kaj egaj okuloj, kaj la novedzino, mezstatura, du kapojn malpli alta ol la novedzo, linda, kun ovala vizaĝo, longa rufa hararo kaj vespa talio. Aspektas kvazaŭ ambaŭ havas 25 aŭ 26 jarojn.

Al ili plaĉegas ludi amludon de nubo kaj pluvo en profunda nokto.

Ĉiun nokton, ĉirkaŭ la noktomezo, apenaŭ mi falis en dormon aŭ troviĝis en somnolo, ondo post ondo da knaroj tra la plafono likiĝis en mian ĉambron, samtempe kun tio, filtriĝis ondo kaj ondo da ĝemoj Aj — Aj — Aj — Aj, kiuj, ŝrikaj, dolĉaj, ĉarmigitaj, ritmitaj kaj fascinaj, elŝiris min el la dormo.

Mi surdorse kuŝis en la lito, kun vaste fenditaj buŝo kaj okuloj al la plafono, sen ioma dormo. La ĝemoj tiel strangolis min, ke mia koro forte tamburis kaj ŝvito pluvis tra mia korpo. Bolis pasio en mia koro kaj inundis min svarmo da pensoj. Streĉante la orelon, mi kaj aŭskultis kaj imagis al mi tiun bildon. Mi estis ravita kaj dronis en senlimaj revoj ...

Ĉiun fojon, la knaroj kaj la ĝemoj persistis proksimume dudek minutojn. Post tio, eksonis murmuroj de paŝoj kaj akvofluo, kiuj kontinuis almenaŭ duonhoron. Tre povis esti, ke la duo sin banas.

Post kiam la paro finis ĉion, jam estis postnoktomezo. Regis silento. Probable la amora duo jam trovis sin en ŝtona dormo. Mi volus fermi la okulojn kaj retrovi la perditan dormon, sed mi ne povis. Ŝajnis kvazaŭ la ĝemoj Aj — Aj — Aj — Aj takte tremus en miaj oreloj. Mi min turnadis enlite, neniel povante endormiĝi. Mi maldormis ĝis la tago aŭroris.

Preskaŭ ĉiun nokton ili ripetadis la ludon. Estis kvazaŭ ili sentis nek lacon nek enuon en amorado. Tio ja ekstreme turmentis min kaj taŭzis mian trankvilan vivon. Mi jam kolapsis de maldormo.

Pasis pluraj tagoj antaŭ ol miaj oreloj akomodiĝis kaj kutimiĝis al tiu melodia muziko. Mi konsideris ĝin kiel lulkanton. Akompane de la lulkanto mi rapide drivis en belan sonĝon. Ĉiunokte, kun granda plezuro mi atendis, ke la lulkanto leviĝu por ke mi havu bonan dormon.

Sed je mia ega surprizo, antaŭ dek tagoj la muziko subite sin bremsis, kaj vanuis kune kun la paro. Mi havis absolute nenian ideon pri tio, kio okazis al ili. Laŭdire la novedzino falis en malsanon kaj estis enhospitaligita. Neniu sciis pri kiu malsano temas. Sen la muziko, mi tamen sentis vakon en la koro kaj ne povis endormiĝi nokte. Mi denove trafis en sendormecon ...

(2022/9/16)

Gakas sovaĝa ansero

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, September 17, 2022, 16:24 (558天前) @ 雁过留声

1. Ĉiun fojon, la knaroj kaj la ĝemoj persistis proksimume dudek minutojn. Post tio, eksonis murmuroj de paŝoj kaj akvofluo, kiuj kontinuis almenaŭ duonhoron. Tre povis esti, ke la duo sin banas.

*kontinuis --> daŭris

la pluvo persistas (PIV)
la pluvo kontinuas (PIV)
la pluvo daŭras (PIV)


2. Pasis pluraj tagoj antaŭ ol miaj oreloj akomodiĝis kaj kutimiĝis al tiu melodia muziko.

*akomodiĝis kaj kutimiĝis 二者选一,保留kutimiĝis较好。


3. filtriĝis ondo kaj ondo da ĝemoj Aj — Aj — Aj — Aj, kiuj, ŝrikaj, dolĉaj, ĉarmigitaj, ritmitaj kaj fascinaj,

*ĉarmigitaj: ĉarmigita voĉo ( de virino ):(女人)娇滴滴的声音 (PIV)
*ritmitaj: ritmitaj ĝemoj 有节奏的呻吟声 (PIV)

Gakas sovaĝa ansero

作者 aŭtoro: Kapro, 来自 el: 流媒体, 发表于 afiŝita je Saturday, September 17, 2022, 18:00 (558天前) @ 雁过留声

Aĥ!
Kial ne uzas " Aĥ — Aĥ — Aĥ — Aĥ, "?:-D

Gakas sovaĝa ansero

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, September 18, 2022, 09:24 (557天前) @ Kapro

嗯,可以啊,你叫的比她叫的还好听,也比我写的好听。其实怎么叫,都是那个调。

还可以:filtriĝis ondo kaj ondo da ĝemoj “A — A — A — A”

谢谢啊!

Gakas sovaĝa ansero

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, September 18, 2022, 09:28 (557天前) @ Kapro

我的filtriĝis ondo kaj ondo da ĝemoj “Aj — Aj — Aj — Aj”是考虑Aj修饰ĝemoj,复数j保持一致。

Gakas sovaĝa ansero

作者 aŭtoro: Kapro, 来自 el: 流媒体, 发表于 afiŝita je Sunday, September 18, 2022, 10:26 (557天前) @ 雁过留声

哈,“ĝemoj——Aj”,原来是这个意思,我明白了,拟声词还可以这样用,这就是世界语的妙处。好,写得妙。:-D

Gakas sovaĝa ansero

作者 aŭtoro: Kapro, 来自 el: 流媒体, 发表于 afiŝita je Sunday, September 18, 2022, 11:20 (557天前) @ Kapro

Homaro trovis gemojn, kaj kiam homoj prenis la gemojn el la erco, la gemoj ĝemis: "Aj-Aj-".:-P

Gakas sovaĝa ansero

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, September 25, 2022, 08:03 (550天前) @ 雁过留声

为了避免重复,本篇日记涉及到:nove-geedziĝinta paro (新婚夫妇),为了避免重复,使用了: ambaŭ,ili,la duo, la paro, la amora duo.

表达方式也有多种,如下两段:

Mi surdorse kuŝis en la lito, kun vaste fenditaj buŝo kaj okuloj al la plafono, sen ioma dormo.

完全可以: Mi kuŝis sur la dorso en la lito, kun larĝe malfermitaj /ovritaj (malfermegitaj) buŝo kaj okuloj al la plafono, sen iom da dormo. 等等,表达可多了,多得我都想不起来了!

Ĉiun nokton, ĉirkaŭ la noktomezo, apenaŭ mi falis en dormon aŭ troviĝis en somnolo, ondo post ondo da knaroj tra la plafono likiĝis en mian ĉambron, samtempe kun tio, filtriĝis ondo kaj ondo da ĝemoj Aj — Aj — Aj — Aj, kiuj, ŝrikaj, dolĉaj, ĉarmigitaj, ritmitaj kaj fascinaj, elŝiris min el la dormo.

这段里的filtriĝis和likiĝis,也完全可以用aŭdiĝis, sonis, eksonis等。

La arbo estas jam ŝarĝita de oraj floretoj, kiuj trankvile verŝas riverojn kaj riverojn da delikata aromo, kiu balzamas la tutan kabineton.

这里用ŝarĝi,还可以考虑kovri, pleni等词。riveroj da,还可以考虑:fluo da, ondo da ... 还有verŝas,还可用其他的替换。

表达方式太多了,爱用哪个就用哪个,都没错! 我喜欢写日记,喜欢以写日记的方式玩世界语单词的游戏!

Gakas sovaĝa ansero

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, October 02, 2022, 07:15 (543天前) @ 雁过留声

Sen la muziko, mi tamen sentis vakon en la koro kaj ne povis endormiĝi nokte. Mi denove trafis en sendormecon ...

vakon, vakecon, vakuon, malplenon

主题RSS Feed

powered by my little forum