去2022年欧洲歌唱大赛给世界语选手投票 Ŝanco por Esperanto

作者 aŭtoro: Rapide!, 发表于 afiŝita je Sunday, November 27, 2022, 13:56 (488天前)
编辑: Solis, 时间: Monday, November 28, 2022, 17:01

欧洲电视网歌唱大赛(法语:"Concours Eurovision de la chanson",英语:"Eurovision Song Contest")是欧洲广播联盟(EBU)主办的一项歌唱比赛,自1956年开始举办,是世界上已知最大的歌唱类比赛。

在今年的比赛中,世界语歌曲选手已经进入少数民族语言决赛。请大家给世界语选手投票。投票地址是:
https://www.menti.com/alapbma8nznu

请投票给 KJARA (我投票时,她名字的排在第二个)。

Ŝanco por Esperanto en minoritata Eŭrovido

Kanto en Esperanto estas inter la finaj konkurantoj en alternativa Eŭrovida konkurso por minoritataj lingvoj.

ultaj homoj konas la kantokonkurson Eŭrovido (Eurovision laŭ la oficiala nomo, en la angla). Kiam ĝi okazis en Roterdamo, kie estas la Centra Oficejo de UEA, kelkaj esperantistoj eĉ revis pri partopreno de Esperanto-kanto, por gajnigi videblecon al la lingvo.

Kelkaj notis, ke la lingvoj de la kantoj estas naciaj lingvoj kiuj ĝuas oficialan statuson de iu Eŭropa ŝtato – ne, verdire, se oni pripensas ekzemple Aŭstralion aŭ Israelon, kies artistoj same partoprenis la konkurson. Tiu ĉi limigo kondukis al starigo de ĝemela Eŭrovido-konkurso por minoritataj lingvoj, ĉar memkompreneble tiun limigon rimarkis ne nur esperantistoj sed ĝenerale aktivuloj por la rajtoj de minoritataj lingvoj.

En tiu ĉi ĝemela Eŭrovido estis akceptita ankaŭ Esperanto, malgraŭ la fakto, ke ĝi ne estas minoritata lingvo, almenaŭ ne en la senco de regionaj lingvoj laŭ la normaro kadre de Eŭropa Unio. Sed, nun, ĉio ĉi tute ne gravas: en la malgranda listo de la 12 kantoj kiuj alvenis la lastan ŝtupon antaŭ la sopirita unua premio, estas unu en Esperanto.
[image]
Temas pri Mozaiko, de la itala kantistino Kjara (Chiara Raggi), kiu jam konatas en la Esperanto-rondoj pro sia albumo Blua Horizonto kaj siaj koncertoj en Esperanto-eventoj tra Eŭropo. La kanto origine estis en la itala, kaj ĝin esperantigis Federico Gobbo, profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo.

La gajno dependas ankaŭ de la voĉdonoj de tiuj amikoj de Esperanto kiuj partoprenos per simpla alklako sur la nomo KJARA antaŭ la 30-a de Novembro. Kadre de Eŭrovido-kantokonkurso, ne ekzistas pli bona ŝanco ol ĉi tiu por rekono de Esperanto.

Federico Gobbo

https://www.liberafolio.org/2022/11/22/sanco-por-esperanto-en-minoritata-eurovido/

头像

voĉdonu por la kantistino Kjara

作者 aŭtoro: Minosun, 发表于 afiŝita je Sunday, November 27, 2022, 17:16 (487天前) @ Rapide!
编辑: Minosun, 时间: Sunday, November 27, 2022, 17:53

Estas ege simple fari voĉdonon. Alklaku la ligilon, tiam vi vidos la nomon Kjara, kiu nun situas en la dua loko. Apud la nomo estas malgranda kvadrato kaj tie vi metu la signon √. Finite.

头像

第一名!Kjara gajnis alternativan Eŭrovidan konkurson

作者 aŭtoro: Solis @, 发表于 afiŝita je Friday, December 23, 2022, 20:09 (461天前) @ Rapide!

La itala kantisto Kjara (Chiara Raggi) gajnis la alternativan Eŭrovidan kantokonkurson por muzikaĵoj en minoritataj lingvoj per la kanto Mozaiko en Esperanto. La kanto ricevis kvaroble pli da voĉoj ol la plej proksima konkuranto.

https://www.liberafolio.org/2022/12/12/kjara-gajnis-alternativan-eurovidan-konkurson

[image]
La fina rezulto de la voĉdonado. Meze la voĉoj de la popola ĵurio.

主题RSS Feed

powered by my little forum