柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(12)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, December 24, 2022, 07:48 (486天前)
编辑: Solis, 时间: Friday, December 30, 2022, 08:20

柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(12)
我配上的中文仅供参考,如果觉得多余,可忽略。

Super la lulilo de Marta sekve kantis najtingaloj kaj maljunaj tilioj balancis siajn seriozajn fruntojn, rozoj floris kaj tritikaj spikoj rulis ondojn da oro. Kliniĝadis super ĝi ankaŭ la bela vizaĝo de la patrino kaj per varmegaj kisoj kovradis la nigraharan kapeton de la infano.

黄莺在玛尔塔的摇篮上面歌唱,老菩提树若有所思地摇晃着脑袋,玫瑰花争丽斗艳,成熟了的小麦泛起金黄色的波浪。在摇篮上面也俯下了母亲美丽的脸庞,热烈地亲吻着黑头发的婴孩。

La patrino de Marta estis virino bona kaj bela, la patro estis homo klera kaj ankaŭ bona. La sola infano de tiuj gepatroj kreskis meze de amo de homoj kaj de karesoj de bonstato.

玛尔塔的母亲美丽而又仁慈,父亲是个有教养、同时也是心地善良的人。他们唯一的、大家疼爱的孩子是在优裕的环境中长大的。

La unua doloro, kiu trafis la ĝis tiam sennuban vivon de la bela, gaja kaj vigla knabino, estis la perdo de la patrino. Marta havis tiam la aĝon de dekses jaroj, ŝi malesperis iom da tempo, ŝi sopiris longe, sed la juneco metis sanigan balzamon sur la unuan vundon de ŝia koro, ruĝo refloris sur ŝia vizaĝo, esperoj kaj revoj revenis.

美丽、快乐、富于生趣的小姑娘一直过着风和日丽的生活,母亲的去世是闯进她的生活中的第一次不幸。那时玛尔塔是十六岁。起初她陷入绝境,悲痛了很久,但是青春是医治她心上第一次创伤的特效药;红晕又在她脸上浮现,忧伤云散烟消,希望和幻想复活了。

Tamen baldaŭ venis aliaj malfeliĉoj. La patro de Marta, parte pro sia propra nesingardeco, sed precipe kaŭze de ekonomiaj ŝanĝoj, kiuj fariĝis en la lando, enfalis en danĝeron perdi sian posedaĵon. Lia sano ekŝanceliĝis, li antaŭvidis ne sole la ruinon de sia vivo, sed ankaŭ la proksiman finon de sia vivo. Tamen la sorto de Marta tiam ŝajnis jam asekurita. Ŝi amis kaj estis amata.

然而不久新的灾难又向她进攻了。玛尔塔的父亲一方面由于自己不在意,但主要因为国内的政治形势起了变化,他面临着丧失财产的危险。同时他的健康也受到了打击。他预感到自己的破产,也自知不久于人世。不过,那时候玛尔塔似乎已经终身有靠。她爱着一个人,也被那个人爱着。

Johano Swicki, juna oficisto, kiu havis jan sufiĉe altan oficon en unu el la regnaj institucioj en Varsovio, ekamis la belan nigrokulan fraŭlinon kaj vekis en ŝi reciprokan senton de estimo kaj amo. Kelke da semajnoj post la edziĝa festo de Marta mortis ŝia patro. La ruinigita nobelo, kiu eble iam revis pli brilantan sorton por sia solinfano, kun ĝojo enmetis ŝian manon en la manon de neriĉa, sed laborema homo; pensante, ke de la momento, kiam Marta foriris de la edziĝa altaro, ŝia estonteco ricevis sufiĉan asekuron kontraŭ la suferoj de soleco kaj la danĝeroj de malriĉeco, li mortis trankvile.

约翰·斯维茨基,一个在华沙某政府机关担任相当显要的职位的年轻官员,爱上了这个黑眼睛的美貌的小姐,也博得了她对他的敬爱。玛尔塔结婚后只有几个星期,她的父亲就死了。这个破了产的小贵族(也许,他从前为他的独生女幻想过更辉煌灿烂的前途)高高兴兴把她嫁给了一个虽不富有却很勤勉的人,他临死时想到这桩婚事对玛尔塔来说,足够使她免于孤独和贫困,所以了无牵挂地瞑目而去了。

La duan fojon en la vivo Martan trafis granda doloro, sed ĉi tiun fojon ĝin kvietigis jam ne sole la juneco, sed ankaŭ la amo de edzino kaj poste patrino. Ŝia bela loko de naskiĝo perdiĝis por ŝi por ĉiam, transiris en la manojn de fremdaj homoj, sed kompense la amata kaj amanta edzo meze de la urba bruo aranĝis por ŝi molan, varman kaj oportunan neston, en kiu baldaŭ eksonis la arĝentosona voĉo de infano.

这样,玛尔塔在她一生中第二次遭到巨大的不幸。但是这一次不仅是青春、还有对丈夫的爱和不久以后对孩子的爱减轻了她的痛苦。她的祖传的领地是永远丧失了,它已经转到别人手里。可是她的相亲相爱的丈夫在热闹的城市中为她安排了一个温暖而又舒适的小家庭,在这个小家庭里不久就听见了小孩银铃般的声音。

(未完待续)

柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(13)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, December 24, 2022, 07:50 (486天前) @ 雁过留声

柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(13)
我配上的中文仅供参考,如果觉得多余,可忽略。

Inter familiaj ĝojoj kaj devoj kvin jaroj pasis por la juna virino feliĉe kaj rapide.

五年的伉俪深情和家务操劳,对这个少妇来说是幸福的,转眼就过去了。

Johano Swicki laboris konscience kaj lerte, ricevadis sufiĉe grandan salajron, kiu donis al li la eblon ĉirkaŭigi la amatan virinon per ĉio, al kio ŝi alkutimiĝis depost sia naskiĝo kaj kio enhavis en si ĉarmon por ĉiu kuranta momento kaj trankvilecon por ĉiu morgaŭa tago. Por ĉiu? ne! nur por la plej proksima. Ĉar Johano Swicki ne estis sufiĉe antaŭzorga, por pensi pri pli malproksima estonteco, se tio postulis ian eĉ plej malgrandan rifuzon al si en la nuna momento.

约翰·斯维茨基在工作上忠诚而且干练,他的薪水可以使爱妻获得从小享受惯的一切,可以使她的每一分钟变成快乐的时光,可以保证她享一辈子清福。一辈子吗?不!只不过几年罢了。Johano Swicki缺少远虑,没有想到更远的将来,哪怕当时稍微刻苦一点也好啊。

Juna, forta, laborema, li fidis sian junecon, sian forton kaj laboremecon, pensante, ke ĉi tiuj trezoroj neniam elĉerpiĝos. Ili tamen elĉerpiĝis tro baldaŭ. La edzo de Marta enfalis en malsanon malfacilan kaj subitan, el kiu ne savis lin la konsiloj de la kuracistoj, nek la penoj de la malesperanta edzino. Li mortis. Kune kun lia morto finiĝis ne sole la hejma feliĉo de Marta, sed elglitiĝis el sub ŝiaj piedoj ankaŭ la fundamento de ŝia materiala ekzistado.

他年青、强壮、爱好劳动,依仗着自己的青春、力量和才干,以为它们是无穷无尽的。然而它们很快就衰竭了。玛尔塔的丈夫突然被一种重病压倒无论是医生的诊治或者陷入绝望妻子的看护,都挽救不了他的生命。他死了。自从他死后,不仅玛尔塔的家庭幸福随之结束,同时还使她失去了一切生活资料。

Ne por ĉiam sekve la edziĝa altaro savis la junan virinon de la suferoj de soleco kaj de la danĝeroj de malriĉeco. La tre malnova aksiomo, ke ekzistas nenio certa en la mondo, efektiviĝis sur ŝi en tiu mezuro, en kiu ĝi estas vera. Ĉar ĝi estas vera ne en plena absoluteco. Ĉio, kio venas al la homo el ekstere, pasas kaj ŝanĝiĝas ĉirkaŭ li sub la influo de iuj miloj da fluoj kaj komplikiĝoj, kun kiuj iras kaj reciproke interligiĝas la sociaj rilatoj kaj aranĝoj, sub la ofte plej terura, ĉar malplej antaŭvidebla kaj antaŭkalkulebla influo de la blinda trafo. Sed la sorto de la homo sur la tero estus efektive tre bedaŭrinda, se lia tuta forto, ĉiuj liaj posedoj kaj garantioj teniĝus nur en tiuj elementoj eksteraj, ŝanĝiĝemaj kaj pasemaj kiel akvaj ondoj, dependantaj de la ordonoj de la ventoj. Jes, ekzistas nenio certa sur la tero, krom tio, kion la homo posedas en sia propra brusto kaj kapo: krom klereco, kiu montras vojojn kaj instruas iri sur ili; krom laboro, kiu lumas la solecon kaj asekuras kontraŭ mizero; krom sperto, kiu instruas, kaj altaj sentoj, kiuj gardas kontraŭ malbono. Ankaŭ ĉi tie la certeco estas nur relativa: ĝin rompas la malserena, sed nevenkebla potenco de malsano kaj morto. Sed tiel longe, kiel senskue kaj regule daŭras kaj disvolviĝas tiu proceso de la homa moviĝado, pensado kaj sentado, kiu estas nomata vivo, tiel longe la homo ne disiĝas de si mem, tiel longe li mem sin servas, helpas, apogas sin sur tio, kion li sukcesis kolekti al si en la estinteco, kio servas lin kiel batalilo en la batalo kontraŭ la komplikiĝoj de la vivo, la ŝanĝigoj de la sorto, la krueleco de la blinda okazo.

(未完待续)

这些表达好玩

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, December 24, 2022, 08:20 (486天前) @ 雁过留声

《玛尔塔》(10)——(13)中,这些表达好玩:

1. La juna virino efektive tremis per la tuta korpo,

也可以短缩:La juna virino efektive tutkorpe tremis,

2. Komence mordanta doloro faldis ŝian blankan frunton en kelke da profundaj sulkoj,

这个faldis好玩,还有类似表达:la jaroj faltis ŝian vizaĝon; 在我的日记里也曾用过:Sed la jaroj malkompate plugis sulketojn sur ŝia vizaĝo

3. ruĝo refloris sur ŝia vizaĝo, esperoj kaj revoj revenis.

这个refloris好玩。refloris和revenis,拟人修辞格。

4. Lia sano ekŝanceliĝis,

这个ekŝanceliĝis好。

5. tritikaj spikoj rulis ondojn da oro.

有画面感。

6. La duan fojon en la vivo Martan trafis granda doloro,

trafis用的好。

enfalis en danĝeron perdi sian posedaĵon

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, December 24, 2022, 08:40 (486天前) @ 雁过留声

在今天的(12)帖里:

La patro de Marta, ... enfalis en danĝeron perdi sian posedaĵon.

陷入破产的危险境地

不定式短语perdi sian posedaĵon修饰danĝeron

enfalis en danĝeron perdi sian posedaĵon

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Saturday, December 24, 2022, 09:09 (486天前) @ 雁过留声

(42)enfali en dangxeron perdi ĉion (举例词组选自《世界语简明语法表解》)

我翻译是,(掉入失去绝希望的危险中)
这样好理解

《玛尔塔》(14)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, December 25, 2022, 07:40 (485天前) @ 雁过留声

《玛尔塔》(14)

Martan trompis kaj forlasis ĉio, kio, venante de ekstere, ĝis nun estis por ŝi amika kaj protekta. La sorto, kiu ŝin trafis, tute ne estis ia sorto escepta, ŝia malfeliĉo ne havis sian fonton en la stranga, neordinara okazintaĵo, en ia miriga katastrofo, kiu malofte aperas en la historio de la homaro. Financa ruiniĝo kaj morto ĝis nun ludis en ŝia vivo la rolon de detruantoj de la trankvileco kaj feliĉo. Kio do estas pli ordinara? kio precipe ĉe ni estas pli ordinara ol la unua? kio estas pli ofta, pli neevitebla ol la dua?

Marta renkontiĝis vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun tio, kun kio renkontiĝas milionoj da homoj, milionoj da virinoj. Kiu ne renkontis ofte en sia vivo homojn, kiuj ploras super la riveroj de Babilono, ĉirkaŭfluantaj la ruinojn de ilia perdita bonstato? Kiu povas prikulkuli, kiom da fojoj en sia vivo li rigardis funebran veston de vidvino, palajn vizaĝojn kaj larmelacigitajn okulojn de orfoj?

Ĉio, kio akompanis ĝis nun la vivon de la juna virino, disiĝis de ŝi, forflugis de ŝi, sed ŝi ne disiĝis de si mem. Kio ŝi mem povis esti por si mem? kion ŝi sukcesis kolekti por si en la estinteco? kiaj armiloj de instruiteco, volo aŭ sperto povis servi ŝin en la batalo kontraŭ la komplikaĵoj de la socia vivo, kontraŭ la mizero, blinda okazo, soleco? En ĉi tiuj demandoj kuŝis la enigmo de ŝia estonteco, la demando pri vivo kaj morto, ne sole por ŝi, sed ankaŭ por ŝia infano.

Materiale tiu juna patrino posedis nenion, aŭ preskaŭ nenion. Kelkaj dekoj da spesmiloj, kiuj restis de la vendo de la meblaĵoj post la pago de malgrandaj ŝuldoj kaj de la kosto de la enterigo de la edzo, iom da tolaĵo, du vestoj prezentis ŝian tutan havon. Grandvalorajn juvelojn ŝi neniam havis: tiujn, kiujn ŝi havis, ŝi vendis dum la malsaneco de la edzo, por pagi la vanajn konsilojn de la kuracistoj kaj la same vanajn medikamentojn. Eĉ la mizeraj meblaĵoj, kiuj troviĝis en ŝia nova loĝejo, ne estis ŝia propraĵo. Ŝi luis ilin kune kun la ĉambro en la mansardo, kaj por ilia uzado, tiel same kiel por la ĉambro, ŝi prenis sur sin la devon pagi en la unua tago de ĉiu monato.

Tio prezentis estantecon malgajan, nudan, sed almenaŭ jam klare difinitan. Nedifinita restis la estonteco. Oni devis ĝin akiri, preskaŭ krei.

Ĉu tiu juna, bela virino kun la gracia talio, la blankaj manoj kaj silkecaj nigraj haroj, dense ĉirkaŭantaj la belforman kapon, posedis ian forton de akirado? ĉu el sia estinteco ŝi elportis ion, el kio ŝi povus krei estontecon? Ŝi meditis pri tio, sidante sur malalta ligna seĝeto antaŭ la ardantaj karboj de la kameno. Ŝiaj okuloj kun esprimo de profunda amo estis fiksitaj sur la vizaĝeto de la infano, kiu trankvile dormis sur la blankaj kusenoj. Por vi, ŝi diris post kelka silento, kaj por mi, pro pano, pro azilo, pro trankvileco mi laboros!

(未完待续)

《玛尔塔》(15)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, December 25, 2022, 07:42 (485天前) @ 雁过留声

《玛尔塔》(15)

Ŝi stariĝis antaŭ la fenestro. La nokto estis malluma, Marta vidis nenion, nek la krutajn tegmentojn, kiuj staris malsupre de la alta mansardo en formo de multe da levitaĵoj kaj fleksitaĵoj, nek la mallumajn fummalpurigitajn kamentubojn, starantajn super la tegmentoj, nek la stratajn lanternojn, kies malklara brilo ne atingis la altecon de ŝia fenestro. Ŝi ne vidis eĉ la ĉielon, ĉar ĝi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en ĝi brilis. Sed la bruo de la granda urbo atingis ŝiajn orelojn, senĉesa, kvankam nokta, surdiga, kvankam malfortigita de la malproksimeco. La horo ne estis tro malfrua; en la larĝaj, belegaj stratoj, kiel ankaŭ en la malvastaj mallumaj stratetoj, homoj ankoraŭ iris, veturis, celis plezuron, serĉis profiton, kuris tien, kien vokis ilin la scivoleco de la penso, la volupto de la koro, aŭ la espero de akiro.

Marta metis la frunton sur la interplektitajn manojn kaj fermis la okulojn. Ŝi aŭskultis la milojn da voĉoj, intermiksitajn en unu voĉon grandegan, kvankam neklaran kaj monotonan, sed tamen plenan de flamecaj eksplodoj, de subtilaj silentiĝoj, de obtuzaj ekkrioj kaj misteraj murmuroj. La granda urbo aperis antaŭ la okuloj de ŝia imago en la formo de grandegan abelujo, en kiu moviĝis, bolis per vivo kaj pelado, multo da homaj ekzistaĵoj. Ĉiu el tiuj ekzistaĵoj posedis lokon, sur kiu ĝi laboris, kaj lokon, sur kiu ĝi ripozis, celojn, al kiuj ĝi iris, ilojn, per kiuj ĝi liberigis al si vojon tra la amaso. Por ŝi, la malriĉa, en senbordan solecon ĵetita virino, kia estos la loko de laborado kaj ripozado? kie estas tiu celo, al kiu ŝi sin direktos? kie ŝi prenos la ilojn, kiuj liberigos la vojon por la malriĉa kaj forlasita virino? Kaj kiaj estos por ŝi tiuj homaj ekzistaĵoj, kiuj tie bruas tiel senĉese kaj kies spirado kaŭzas tiun flamecan murmuron, en kies jen leviĝantaj, jen malleviĝantaj ondoj ŝiaj oreloj nun naĝas? Ĉu ili estos por ŝi justaj aŭ kruelaj, favorkoraj aŭ senkompataj? Ĉu malfermiĝos antaŭ ŝiaj paŝoj tiuj dense fermitaj falangoj, kiuj puŝiĝas al la feliĉo kaj bonstato, aŭ ĉu ili fermiĝos ankoraŭ pli dense, por ke la novevenintino ne malvastigu al ili la lokon, ne antaŭiĝu al iu el ili en la pena puŝiĝado? Kiaj regularoj kaj moroj estos por ŝi favoraj kaj kiaj estos malamikaj, kaj ĉu pli granda estos la nombro de la unuaj aŭ de la lastaj? Sed antaŭ ĉio, antaŭ ĉio — ĉu ŝi estos kapabla mem venki la elementojn malamikajn, fari ĝustan uzon el la elementoj amikaj, el ĉiu momento, el ĉiu bato de la koro, el ĉiu penso, kiu flugos tra la kapon? ĉiujn ektremojn, kiuj tuŝos la fibrojn de la koro, kunigi en unu forton prudentan, persistan, grandan, en tian forton, kiu estos kapabla forpeli mizeron, asekuri la homan honoron kontraŭ humiliĝo, gardi kontraŭ senfruktaj doloroj, malespero kaj — morto per malsato?

(未完待续)

语法分析:分词短语作后置定语修饰前面的名词

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, December 25, 2022, 08:45 (485天前) @ 雁过留声

在《玛尔塔》(14)帖子里:

Kiu ne renkontis ofte en sia vivo homojn, kiuj ploras super la riveroj de Babilono, ĉirkaŭfluantaj la ruinojn de ilia perdita bonstato?

在我们当中,有谁不是一生见惯了在冲刷着往年幸福的废墟的巴比伦河上痛苦的人?

这句里的ĉirkaŭfluantaj la ruinojn de ilia perdita bonstato,分词短语作后置定语,修饰前面的la riveroj,这与我写的日记《Amo sen miela kiso, ĉu tio estis amo?》里的这句:Sed la plej bela estis ŝia ĉarma ronda buŝeto, kiu estis simila al freŝa ĉerizo elgutigonta dolĉan sukon. (而最漂亮的还是她那迷人的小圆嘴,犹如鲜嫩的樱桃,甘露欲滴。)在语法书是一样的。elgutigontan dolĉan sukon. 是后置定语,修饰前面的freŝa ĉerizo,分词短语作后置定语,一般都可视为定语从句的短缩,扩展开来,相当于一个定语从句,ĉerizon, kiu elgutigos dolĉan sukon.

语法的使用不是刻意安排的,是随着语流自然产生的。

再就freŝa ĉerizo elgutigonta dolĉan sukon.说说:

分词elgutigonta同时起两个作用:1.修饰前面名词freŝa ĉerizo. 与前面所修饰的名词在数上要保持一致。 2.因它具有动词性质,后接宾语dolĉan sukon. 由此看来,分词elgutigonta,扮演两个角色,前后照应。当然,这是我个人的繁琐的理解,也可不分解整个分词短语,简单地说:分词短语作后置定语修饰前面的名词。也许我们并不需要准确的语法术语,做到心中明白即可。

再比如以下句子:

1. Ŝi estas knabino scipovanta legi kaj skribi. 她是一个女孩,知书识字。(她是一个知书识字的女孩。)

2. Konsternitaj kiel hundoj perdintaj sian mastron. 急急有如丧家之犬。

knabino scipovanta,hundoj perdintaj 在数上要一致。

无论一句话有多长,它都有一个完整的语法链条,语法链条一环扣一环,不可以脱节。

语法分析:分词短语作后置定语修饰前面的名词

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, December 25, 2022, 09:31 (485天前) @ 雁过留声

还有(14)帖子里的这句:Ĉu tiu juna, bela virino kun la gracia talio, la blankaj manoj kaj silkecaj nigraj haroj, dense ĉirkaŭantaj la belforman kapon, posedis ian forton de akirado?

这个有着苗条的身材、白嫩的手臂和丝一般的黑发的年青貌美的小少妇有没有为创造未来所必需的能力呢?

silkecaj nigraj haroj, dense ĉirkaŭantaj la belforman kapon,

(15)帖最后一段的打字错误

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, December 25, 2022, 09:43 (485天前) @ 雁过留声

La granda urbo aperis antaŭ la okuloj de ŝia imago en la formo de grandegan abelujo,

*grandegan 去掉宾格

语法分析:分词短语作后置定语修饰前面的名词

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, December 25, 2022, 09:57 (485天前) @ 雁过留声

(15)帖,最后一段中:

Por ŝi, la malriĉa, en senbordan solecon ĵetita virino, kia estos la loko de laborado kaj ripozado?

她,一个可怜、孤单的女人,会有什么样的工作和休息的地方呢?

*en senbordan solecon ĵetita virino, 这是个被动分词短语也是作后置定语,变动:virino ĵetita en senbordan solecon

《玛尔塔》(16)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, December 26, 2022, 07:57 (484天前) @ 雁过留声

《玛尔塔》(16)

En tiuj demandoj koncentriĝis la tuta animo de Marta. Rememoroj agrablaj kaj samtempe mordantaj, rememoroj de virino, kiu iam, estante gracia kaj gaja knabino, per malpezaj piedoj paŝadis sur la freŝa herbo kaj belkoloraj floroj de la hejma vilaĝo; kiu poste, flanke de amata edzo, pasigadis tagojn feliĉajn, liberajn de zorgoj kaj malĝojo, kaj nun en vesto de vidvino staris ĉe la malgranda fenestreto de mansardo, kun pala frunto, apogita sur la kunmetitaj manplatoj; rememoroj de virino, kiuj en la daŭro de la tuta pasinta tago ŝin ĉirkaŭis per amaso da logantaj fantomoj, vundante kaj ŝirante, forflugis nun de ŝi antaŭ la minaca, mistera, sed reale palpebla bildo de la estanteco. Ĉi tiu bildo englutis ŝiajn pensojn, tamen videble ŝin ne teruris. Ĉu ŝi ĉerpis sian kuraĝon el la patrina amo, kiu plenigis ŝian koron? Ĉu ŝi posedis tiun fierecon, kiu abomenas timon? Ĉu ... ŝi ne konis la mondon nek sin mem? Ŝi ne timis. Kiam ŝi levis la vizaĝon, sur ĝi estis postesignoj de larmoj, kiujn ŝi elfluigis en la lastaj tagoj, sur ĝi estis la esprimo de kordoloro kaj sopiro, sed timo kaj senespereco sur ĝi ne estis.

Marta的全部思想都集中在这些问题上。她从前是可爱的快乐的姑娘,在父母的庄园里花卉盛开的草地上散步,后来和心爱的丈夫共度无忧无虑的幸福岁月 —— 这个夫人的回忆,甜蜜的同时也是痛苦的回忆,为了折磨她,如同许多迷人的幻象一般整天在她脑海中萦绕的回忆,现在都烟消云散,它们被还不分明的、但是已经感觉得到的可怕的现实掠走了。这一现实在此刻排除了她所有的思想,但是显然没有使她感到恐惧。充满了她心中的母爱是不是这种勇敢的源泉呢?也许Marta有一种超乎常人的轻视懦怯的自豪感么?或者 ...... 她不了解生活和自己么?不管什么原因,她没有感到恐惧。当她的手从脸上放下来时,在她的脸上看得见斑斑泪痕,看得见忧愁和痛苦的样子,但是没有恐惧和怀疑的表情。

La sekvantan tagon post sia transloĝiĝo en la mansardon Marta je la deka horo matene estis jam en la urbo.

Marta搬进顶楼的第二天早晨,十点钟光景就出去了。

Videble ŝi rapidis al ia celo; ia bruliganta penso, maltrankvila espero pelis ŝin antaŭen, ĉar ŝi iris rapide, kaj malrapidigis siajn paŝojn nur tiam, kiam ŝi troviĝis sur la strato Dluga. Tie ŝi iris jam ĉiam pli kaj pli malrapide, malforta ruĝo aperis sur ŝiaj palaj vangoj, la spirado fariĝis pli rapida, kiel estas ordinare ĉe la alproksimiĝo de momento tre dezirata kaj samtempe terura, kiu postulas la streĉiĝon de ĉiuj fortoj de la prudento kaj volo, kiu vekas esperon, senkuraĝecon, aŭ eble eĉ malgraŭvolan honton, kaŭzitan de la kutimoj de la tuta vivo, de la serioza noveco de la situacio.

看来,她很匆忙,仿佛有一种纠缠不已的思想,一个克制不住的希望促使她向前走。在没有到达Dluga街以前,她走得很快。现在她走得稍慢了些,她那张惨白的脸上浮现了淡淡的红晕,呼吸急促起来,如同有时候长久期待而又可怕的、需要鼓起全部力量、智慧和毅力去对付的时刻临近了一样, —— 当你等待这一时刻的时候,心里怀着希望和畏怯,也许还有由于过去的整个生活方式和现在的新处境引起的不自觉的羞耻。

Antaŭ la pordego de unu el la plej grandaj domoj ŝi haltis kaj rigardis la numeron de la domo; la numero videble estis ĝuste tiu, kiun ŝi havis en sia memoro, ĉar post unu iom pli longa kaj pli profunda ekspiro ŝi komencis malrapide supreniri sur la luma kaj larĝa ŝtuparo.

Marta在一幢最漂亮的屋子门口站住了,为的是看一看门牌。想必这就是她要找的那一家:她深深地叹了一口气,开始慢慢地走上宽阔明亮的楼梯。

Apenaŭ ŝi pasis dekkelke da ŝtupoj, ŝi vidis du malsuprenirantajn virinojn. Unu el ili estis vestita penplene, eĉ kun eleganteco, kaj havis teniĝon memfidan, vizaĝesprimon trankvilan, kontentan. La dua, pli juna, tre juna, en malhela lana vesto, iom eluzita ŝalo sur la ŝultroj, kun ĉapelo, kiu videble travivis jam pli ol unu aŭtunon, iris kun mallevitaj manoj, kun rigardo direktita al la tero. La iom ruĝaj palpebroj, la pala koloro de la vizaĝo kaj la maldikeco de la talio donis al la tuta figuro de tiu juna kaj sufiĉe bela knabino la esprimon de malgajeco, malforteco kaj laceco. Tiuj du virinoj videble bone konis sin reciproke, ĉar ili parolis inter si intime.

Marta才走上几级,看见两个女人走下来。其中一个衣着讲究,甚至很华丽,态度富于自信,脸色安详自得。另一个更年轻,完全是个少女,穿一件黑色的呢外衣,披了一幅相当旧的围巾,头上的帽子看来已经戴过不止一个秋天了,她无力地垂下双手,头也不抬地走着。发红的眼皮、苍白的脸色和娇弱的身材使这个年轻貌美的姑娘显得忧郁和疲倦。按着这两个女人所作的直率的谈话看来,不难猜到她们彼此是很熟悉的。

(未完待续)

《玛尔塔》(17)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, December 26, 2022, 08:00 (484天前) @ 雁过留声

《玛尔塔》(17)

— Dio, mia Dio! — diris la pli juna mallaŭte kaj iom ĝemante, — kion mi malfeliĉa nun faros? la lasta espero min trompis. Kiel mi diros al la patrino, ke ankaŭ hodiaŭ mi ne ricevis ankoraŭ lecionojn! Ŝi pli malsaniĝos ... kaj eĉ sen tio en la domo estas jam nenio por manĝi ...

“我的天,天哪!” 年青的女人轻轻地、凄婉地说,“我这个苦命人现在该怎么办呢?最后的希望欺骗了我。我今天也没有得到教书的工作,我该怎样向母亲交代啊!她的病一定会更厉害 ...... 而且,不瞒您说,我们家已经断炊(举火)了 ......”

— Nu, nu, — respondis la pli maljuna per tono, en kiu krom kunsento sonis ankaŭ kordo de forte sentata propra plialteco; — ne malĝoju tiel forte! laboru ankoraŭ iom super la muziko ...

“哦,哦,” 年长的说着,语气中除了同情以外,还听得出她的优越感。“别太难过!还是在音乐上用功吧 ......”

— Ha! se mi scius tiel ludi, kiel Vi! — ekkriis la pli juna, — sed mi ne scias ...

“唉,假如我能弹得像您那样好就好了!” 年青的感叹说。“但是我哪里做得到 ......”

— Talenton vi ne havas, mia kara! — diris la pli maljuna, — kion fari? vi ne havas talenton!

“亲爱的,你没有天赋啊!” 年长的说。“你没有天赋,有什么办法呢?”

Tiel parolante, la du virinoj pasis preter Marta; ili estis tiel okupitaj unu de sia kontenteco kaj la dua de sia malĝojo, ke ili ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la virino, kies funebra vesto preterŝoviĝis antaŭ ili. Sed ŝi haltis subite kaj akompanis ilin per sia rigardo. Ili videble estis instruistinoj, kiuj forlasis la lokon, al kiu ŝi nun celis. Unu el ili forlasis tiun lokon kun vizaĝo tre kontenta, sed la dua — kun larmoj. Post duonhoro, eble post kvaronhoro, ŝi ankaŭ malsupreniros per tiu ŝtuparo, per kiu nun ŝi supreniras. Ĉu ĝojo aŭ larmoj estos ŝia sorto? Ŝia koro batis forte, kiam ŝi ektuŝis la sonorilon ĉe la pordo, sur kiu brilis kupra plato kun la surskribo: Informa oficejo por instruistoj kaj instruistinoj, de Ludovikino Zminska.

两个女人一边说,一边走过Marta身旁。她们是这样专心 —— 一个得意,一个忧愁 —— 丝毫没有注意穿丧服的妇人。可是Marta忽然站住了,在后面望了她们一眼。大概这是两个女教师,她们离开的地方正是她要去的地方。一个出来时春风满面,另一个泪水盈眶。大约半小时以后,Marta也将从那里出来。是高兴还是流泪呢?当Marta按响了门铃的时候,她的心猛跳起来。门上有一块铜牌闪闪发光,上面刻着:

Ludovikino Zminska男女教师介绍所

Tra malgranda antaŭĉambro, kies pordo malfermiĝis post la eksono de la sonorilo, Marta eniris en vastan ĉambron, lumitan de du grandaj fenestroj, elirantaj sur multehoman straton; en la ĉambro staris multe da belaj mebloj, inter kiuj distingiĝis kaj tuj falis en la okulojn tute nova tre eleganta kaj multekosta fortepiano.

门开了,Marta从狭窄的前厅走进一个大房间,这房间有两扇对着大街的窗户。

室内的陈设很讲究,尤其引人注目的是一架崭新的、十分华丽的钢琴。

(未完待续)

刘晓哲和Minosun哪去了?

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, December 26, 2022, 08:03 (484天前) @ 雁过留声

刘晓哲和Minosun哪去了?

记得你俩好像谈过inter kiuj的从句。

好像有个说法:在定语从句中,关系代词kiu不能与前置词inter连用,而应该用人称代词或指示代词代替kiu.

在今天的《玛尔塔》(17)里,最后一段,倒数第一句:en la ĉambro staris multe da belaj mebloj, inter kiuj distingiĝis kaj tuj falis en la okulojn tute nova tre eleganta kaj multekosta fortepiano.

看:multe da belaj mebloj, inter kiuj 这是怎么回事啊,柴门霍夫不也这么用的吗?

刘晓哲和Minosun哪去了?

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, December 26, 2022, 08:38 (484天前) @ 雁过留声

在定语从句中,关系代词kiu不能与前置词inter连用,而应该用人称代词或指示代词代替kiu.

这个说法欠妥!

刘晓哲和Minosun的观点是对的!

头像

刘晓哲在孵蛋 Li kovas ovon

作者 aŭtoro: Solis @, 发表于 afiŝita je Monday, December 26, 2022, 11:39 (484天前) @ 雁过留声
编辑: Solis, 时间: Monday, December 26, 2022, 11:42

Antaŭ kelkaj monatoj mi ek-verkis gravan kaj longan artikolon pri Esperanto. Sed pro mia prokrastemo, mi ne finis la verkadon ĝis hieraŭ nokte. Mi revizias la artikolon, kiun oni povos legi en la 1a de januaro 2023.

Titolo de la artikolo estas:
世界语:历史与文化,成功与失败,现实与未来
Esperanto, Historio kaj Kulturo, Sukceso kaj Malvenko, Realo kaj Estonteco

刘晓哲在孵蛋 Li kovas ovon

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, December 26, 2022, 12:01 (484天前) @ Solis

Bone leku la artikolon! Mi atendas, ke ĝi eloviĝu kiel eble plej baldaŭ!

刘晓哲在孵蛋 Li kovas ovon

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, December 26, 2022, 14:35 (484天前) @ 雁过留声

Bone leku la artikolon! Mi atendas, ke ĝi eloviĝu kiel eble plej baldaŭ!

好好推敲文章!我期待它尽快问世!

PIV: leki siajn versojn

PIV: peomlibroj eloviĝas en konsterna multeco

(el + ov + iĝ + as)

《玛尔塔》(18)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, December 27, 2022, 08:43 (483天前) @ 雁过留声

《玛尔塔》(18)

En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al Marta. Ĝi estis virino de meza aĝo, kun haroj de nedifinita koloro, glate frizitaj sub eleganta blanka kufo, kun sintenado iom rigida. Ŝia vizaĝo kun sufiĉe regulaj trajtoj ne havis ian klare difinitan karakteran esprimon, kaj, tiel same kiel la griza vesto sen iaj ornamoj, butonumita sur la brusto per vico da monotonaj butonoj, ĝi per nenio forpuŝis kaj per nenio altiris. Tio estis figuro, de la kapo ĝis la piedoj portanta la esprimon de oficeco; tiu virino eble estis kapabla en alia tempo kaj alia loko rideti libere, rigardi senteme, per kora movo etendi la manon por manpremo, sed ĉi tie, en tiu saloneto, en kiu ŝi akceptadis la personojn, kiuj bezonis ŝian konsilon kaj helpon, kaj aperadis en la karaktero de oficperistino inter tiuj personoj kaj la publiko, ŝi estis tia, kia ŝi sendube devis esti, ĝentila kaj bonmaniera, sed sindetena kaj singarda. Tiu ĉambro havis ŝajnon de saloneto; sed en efektiveco ĝi estis komercejo tia sama, kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj; ĝia mastrino proponadis siajn konsilojn, klarigojn kaj rilatojn al tiuj, kiuj ilin postuladis de ŝi, interŝanĝe kontraŭ reciproka servo en formo de mono. Ĝi estis ankaŭ puriĝejo, tra kiu pasadis homaj animoj, enirante el ĝi en la ĉielon de akirita laboro, aŭ en la inferon de kontraŭvola senlaboreco.

办公室里有三个女人,其中一个站起来招呼Marta. 这是个有点倨傲的中年女人,在精致的白帽子下面,露出梳得很光滑的颜色不分明的头发。在她四方形的脸上,正像她那件在胸前安了灰色纽扣的朴素的灰外衣一样,没有什么特色。这女人俨然有些官僚气派。也许,在别的地方和其他的场合,她会从容地微笑,温柔地顾盼,亲切地伸出手来和人握手,但是在这里,在她以正式的职业介绍人的身份接待请求她帮助和指点的人们的会客室里,她就表现得恰如其分,态度殷勤但又沉着而谨慎。这间好像客厅的房间,实际上只是一个交易场所,这种交易和任何商业上的交易完全一样:老板提供意见和指示,给予那些为此而来的人,并因此获得相当的酬劳。这地方有点类似涤罪所,人的灵魂通过这里进入天堂(假如他们得到了工作的话),或者沦入被迫失业的地狱。

Marta haltis momenton apud la pordo kaj ĵetis sian rigardon sur la vizaĝon kaj la figuron de la virino, kiu iris al ŝi renkonte. Ŝiaj okuloj, kiuj hieraŭ ĉiuminute pleniĝadis de larmoj, sed hodiaŭ estis sekaj kaj brilantaj, akiris la esprimon de neordinara akreco, eĉ preskaŭ penetremeco. Videble en ili koncentriĝis la tuta pensokapableco de la juna virino kaj penis penetri en la profundon de la persono, kies buŝo devis elparoli juĝon pri ŝia estonta suferado aŭ trankvileco. La unuan fojon en sia vivo Marta nun venis al iu pro negoco; estis unu el la plej gravaj negocoj de malriĉaj homoj: bezono de laborenspezo.

— Estimata sinjorino kredeble havas bezonon al la informa oficejo? — diris la mastrino de la loĝejo.

“太太,您是找介绍所的吧?” 女主人问。

— Jes, sinjorino, — respondis la venintino. — Mi estas Marta Swicka.

“是的,” 来人回答,接着说,“我叫Marta Swicka”

— Volu sidiĝi kaj atendi momenton, ĝis mi finos la interparoladon kun tiuj sinjorinoj, kiuj venis antaŭe.

“请坐下等一会,我和先来的两位女士还没有谈完呢。”

Marta sidiĝis sur seĝo, kiu estis montrita al ŝi, kaj nur nun ŝi direktis sian atenton al la du aliaj personoj, kiuj troviĝis en la ĉambro.

Marta在指给她的椅子上坐下了,现在她才把注意力转到同在房里的另外两个女人身上。

(未完待续)

《玛尔塔》(19)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, December 27, 2022, 08:45 (483天前) @ 雁过留声

《玛尔塔》(19)

Tiuj personoj forte diferencis inter si per la aĝo, vestaĵo kaj eksteraĵo. Unu el ili estis fraŭlino, havanta la aĝon de eble dudek jaroj, tre bela, kun rideto sur la rozokolora buŝo, kun bluaj okuloj, kiuj rigardis serene, preskaŭ gaje, en silka vesto de hela koloro kaj malgranda ĉapelo, kiu bele ornamis la hele blondajn harojn. Videble ĝuste kun ŝi Ludovikino Zminska interparolis antaŭ la eniro de Marta, ĉar al ŝi ankaŭ ŝi sin turnis tuj post la saluta akcepto de la venintino. Ŝi parolis angle, kaj jam de la unuaj vortoj de respondo de la juna fraŭlino oni tuj povis diveni, ke ŝi estas naskita anglino. Marta ne komprenis la paroladon de la du virinoj, ĉar ŝi ne sciis la lingvon, kiun ili parolis, ŝi vidis nur, ke libera rideto ne forlasis la buŝon de la bela anglino, ke ŝia vizaĝo, sintenado kaj maniero de parolado esprimis kuraĝecon de persono, kiu kutimis havi sukceson, kaj kiu plene fidas sin mem kaj la sorton, kiu ŝin atendas.

她们的年龄、衣着和外表都不大相同。一个是二十岁左右的姑娘,十分美丽,玫瑰色的嘴唇上荡漾着微笑,一双碧蓝的眼睛有着明朗的、几乎是愉快的眼神。她穿着一件鲜艳的绸外衣,浅色的头发上戴着一顶小帽子。显然,在Marta进来以前,Ludovikino Zminska正在和她谈话,因为在此刻女主人招呼了Marta后,立刻把脸转向她。她们说的是英语,年青姑娘一开口就可以猜到她是土生土长的英国人。Marta不懂英语,不明白她们说些什么,只见美丽的英国姑娘始终保持着很自然的微笑,她的举止、态度和面部表情都现出了一个一帆风顺的、对于自己和自己的前途具有信心的人的豪放。

Post mallonga interparolado la mastrino de la loĝejo prenis folieton da papero kaj komencis rapide skribi ion sur ĝi.

经过简短的谈话以后,女主人拿出一张纸,在上面飕飕地写着。

Marta, kiu kun streĉita atento observis la detalojn de la sceno, kiu havis proksiman rilaton al ŝia propra situacio, vidis ke Ludovikino Zminska skribis la leteron france, metis tie ciferon, esprimante la sumon de 600 spesmiloj, kaj sur la koverto ŝi skribis unu el la grafaj familinomoj kaj aldonis la nomon de la plej bela strato en Versovio. Farinte ĉion ĉi tion, ŝi kun ĝentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kiu leviĝis, faris saluton kaj eliris el la ĉambro per facilaj paŝoj, kun kapo levita kaj kun rideto de kontenteco sur la buŝo.

Marta全神贯注地(处于她的地位这是很自然的)注视着这个情景,她看见Ludovikino Zminska写了一封法文信,信里指明了六百卢布的数目,信封上写了一个有伯爵头衔的、全国闻名的人名,和华沙最繁华的一条街的名字。写好信以后,她亲切地微笑着把它交给英国人,那一个站起来鞠了一躬,然后昂起头来,喜悦地微笑着,踏着轻盈的步伐走出了房间。

— Sescent spesmiloj por jaro, — meditis Marta, — kia riĉeco, mia Dio! kia feliĉo, kiam oni povas tiom multe laborenspezi! Se oni promesus al mi almenaŭ duonon de tiu sumo, mi estus trankvila pri Janjo kaj pri mi!

“六百spesmiloj(世界语虚拟货币)一年,” Marta想,“我的天哪!这是多么大的一笔钱啊!能赚这么多钱是多么幸福啊!即使答应给我一半,我也不会为Janjo和我自己发愁了!”

Meditante tiamaniere, la juna virino kun intereso kaj senkonscia kompato rigardis la personon, kun kiu post la foriro de la anglino la mastrino de la loĝejo komencis interparoladon.

年青的妇人一面想,一面怀着不由自主的怜悯关切地看着另一个妇人。在那个英国女人走后,女主人开始和她谈话。

Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj, malgranda, malgrasa, kun vizaĝo velkinta, kovrita de multo da sulketoj, kun haroj preskaŭ tute blankaj, kombitaj en la formo de du glataj strioj sub ĉapelo nigra, ĉifita kaj de antaŭlonge pasinta modo. Nigra lana vesto kaj silka antikva manteleto pendis sur la malgrasa korpo de la maljunulino, ŝiaj manoj travideblaj, blankaj kaj maldikaj, per maltrankvila movado ĉiam ĉifadis kaj turnadis en la senkarnaj fingroj blankan tolan tuketon, kiu kuŝis sur ŝiaj genuoj. Tian saman maltrankvilecon montris ŝiaj okuloj, kiuj videble iam estis bluaj, sed nun senkoloriĝis kaj senbriliĝis; ili jen leviĝadis al la vizaĝo de la mastrino, jen kovriĝadis per la ruĝaj palpebroj, jen kuradis de objekto al objekto, kvazaŭ spegulante per tio la maltrankvilecon kaj doloran streĉiĝadon de la elturmentita cerbo, kiu serĉis por si ian punkton de apogo, ian rifuĝon kaj kvietiĝon.

这是一个六十岁左右的妇人,个子瘦小,干枯的脸上满是皱纹,头发差不多全白了,光滑地梳成分发,头上戴了一顶皱巴巴的旧式的黑帽子。也是黑色的呢外衣和过时的绸斗篷宽松地披在老妇人消瘦的身上;她那双有光泽的、苍白的小手痉挛地揪扯着放在膝上的手帕。同样的神经过敏的不安也反映在她过去是天蓝的、现在已经黯然失色的眼睛里,这双眼睛时而抬起来望着女主人,时而藏在发红的眼皮后面,或者东张西望,显现得那颗寻求某种支援和安宁的心正在惶惶不安和过分紧张。

(未完待续)

《玛尔塔》(20)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, December 27, 2022, 08:47 (483天前) @ 雁过留声

《玛尔塔》(20)

— Ĉu vi, sinjorino, jam estis iam instruistino? — demandis france Ludovikino Zminska, sin turnante al la maljunulino. La kompatinda maljunulino moviĝis sur la seĝo, trakuris per la okuloj laŭlonge kaj laŭlarĝe la kontraŭan muron, per konvulsia movo kunpremis la fingrojn ĉirkaŭ sia globe kunvolvita tuketo kaj komencis mallaŭte:

“你以前教过书吗?” Ludovikino Zminska操着法语对老妇人问道。

可怜的老妇人在椅子上坐得不安稳起来,眼光不离对面的墙壁,手里痉挛地捻着揉成一团的手帕,低声说:

— Non, Madame, c'est le premier fois que je ... je ... — Ŝi interrompis; ŝi serĉis videble la fremdlingvajn vortojn, per kiuj ŝi povus eldiri sian penson, sed ili forkuris el ŝia laca memoro.

“(法语)不,女士,这是第一次 ......”

她停住了,显然在费力地挑选不熟悉的、已经从她衰退的记忆中逝去的语句。

— J'avais ... — Ŝi komencis post momento, — j'avais la fortune ... mon fils avait le malheur de la perdre ...

“(法语)过去 ......” 过了一会她又开始说:“(法语)过去我有钱 ...... 可是不幸,我的儿子把它花掉了 ......”

La mastrino de la loĝejo sidis malvarma kaj rigida sur la kanapo. La lingvaj eraroj, farataj de la maljunulino, ŝia malfacila kaj malagrable sonanta elparolado ne aperigis sur la buŝo de la mastrino rideton, tiel same kiel ties turmentiĝo kaj dolora maltrankvileco ŝajne ne vekis en ŝi kompaton.

女主人坐在沙发上,冷冷地、漠不关心地听着。老妇人在法语中的错误和她的不正确的发音没有引起女主人的冷笑,正如这个可怜人的不安和疲惫不堪的样子大概也同样没有引起她的同情一样。

— Tio estas bedaŭrinda, — ŝi diris, — kaj vi havas nur tiun solan filon?

“这是可悲的,” 她说。“你只有一个儿子吗?”

— Mi lin jam ne havas! — ekkriis pole la maljuna virino; sed subite rememoriĝinte pri la devo montri sian sciadon de la fremda lingvo, ŝi aldonis — : il est mourru par desespoir!

“她已经不在了!” 老妇人用波兰语叹息说,但是忽然想起她必须证明自己会说外国语,于是加上一句:“(法语)他因绝望而死了。”

La senkoloriĝintaj pupiloj de la maljunulino ne malsekiĝis per larmo kaj ne eklumis eĉ per la plej malgranda brilo, kiam ŝi ekparolis la lastajn vortojn, sed ŝia pala mallarĝa buŝo ektremis inter la amaso de la ĝin ĉirkaŭantaj sulketoj kaj la kava brusto ektremis sub la antikvamoda manteleto.

老妇人说到最后几个字的时候,在她黯然失色的眼睛里没有一点眼泪,可是没有血色的、围绕在皱纹网中间的薄嘴唇开始颤动,深深的叹息使旧式斗篷下面凹陷的胸膛鼓起了一下。

— Ĉu vi scias la muzikojn? — demandis la mastrino pole, kvazaŭ la kelkaj interŝanĝitaj vortoj jam sufiĉe informis ŝin pri la franca sciado de la maljunulino.

“你会演奏乐曲吗?” 女主人用波兰语问,显然认为和老妇人的简短谈话已经使她充分了解到她的法文知识了。

(未完待续)

阅读时,注意一下人物肖像描写

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, December 27, 2022, 09:18 (483天前) @ 雁过留声

阅读时,注意一下人物肖像描写,对写作有好处。

比如今天发的帖子:

1. En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al Marta. Ĝi estis virino de meza aĝo, kun haroj de nedifinita koloro, glate frizitaj sub eleganta blanka kufo, kun sintenado iom rigida. Ŝia vizaĝo kun sufiĉe regulaj trajtoj ne havis ian klare difinitan karakteran esprimon, kaj, tiel same kiel la griza vesto sen iaj ornamoj, butonumita sur la brusto per vico da monotonaj butonoj, ĝi per nenio forpuŝis kaj per nenio altiris. Tio estis figuro, de la kapo ĝis la piedoj portanta la esprimon de oficeco;

2. Tiuj personoj forte diferencis inter si per la aĝo, vestaĵo kaj eksteraĵo. Unu el ili estis fraŭlino, havanta la aĝon de eble dudek jaroj, tre bela, kun rideto sur la rozokolora buŝo, kun bluaj okuloj, kiuj rigardis serene, preskaŭ gaje, en silka vesto de hela koloro kaj malgranda ĉapelo, kiu bele ornamis la hele blondajn harojn.

3. Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj, malgranda, malgrasa, kun vizaĝo velkinta, kovrita de multo da sulketoj, kun haroj preskaŭ tute blankaj, kombitaj en la formo de du glataj strioj sub ĉapelo nigra, ĉifita kaj de antaŭlonge pasinta modo. Nigra lana vesto kaj silka antikva manteleto pendis sur la malgrasa korpo de la maljunulino, ŝiaj manoj travideblaj, blankaj kaj maldikaj, per maltrankvila movado ĉiam ĉifadis kaj turnadis en la senkarnaj fingroj blankan tolan tuketon, kiu kuŝis sur ŝiaj genuoj. Tian saman maltrankvilecon montris ŝiaj okuloj, kiuj videble iam estis bluaj, sed nun senkoloriĝis kaj senbriliĝis;

我无论阅读哪一本世界语小说,我特别注意类似上面的人物肖像描写,所以我就能在我的日记里,不假思索,毫无犹豫,游刃有余地进行人物肖像描写,如我的以前日记中:

1. Ŝi estis knabino ĉiele bela, kun ovala vizaĝo, tufaj brovoj, grandaj okuloj, gracia kaj elasta talio, pufaj pugo kaj brusto.

2. Gao la olda, 50-jara, etstatura, graseta, honesta kaj timida, afabla, ĉiam kun honesta rideto ĉirkaŭ la buŝo; lia edzino, ol li pli juna unu aŭ du jarojn kaj pli alta duonan kapon.

3. La novedzo, solide konstruita, kun kolosa kapo, larĝa facio, tufaj brovoj kaj egaj okuloj, kaj la novedzino, mezstatura, du kapojn malpli alta ol la novedzo, linda, kun ovala vizaĝo, longa rufa hararo kaj vespa talio. Aspektas kvazaŭ ambaŭ havas 25 aŭ 26 jarojn.

以上三段都是我日记里写的,实话说,写这样的简单的人物肖像描写,我一般不打草稿(难的除外),因为我平常阅读时特别注意和学习,已经吃透了,已经装在脑子了。

阅读小笔记:kun的短语

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, December 27, 2022, 14:07 (483天前) @ 雁过留声

阅读小笔记:kun的短语

kun的短语使用频率较高,两大用法:作后置定语和伴随状语。今天发的(18),(19),(20)三帖里的kun的短语:

1. kun haroj de nedifinita koloro, glate frizitaj sub eleganta blanka kufo,

2. kun sintenado iom rigida.

3. Ŝia vizaĝo kun sufiĉe regulaj trajtoj

4. kun rideto sur la rozokolora buŝo,

5. kun bluaj okuloj,

6. kun ĝentila rideto

7. kun kapo levita kaj kun rideto de kontenteco sur la buŝo.

8. kun intereso kaj senkonscia kompato

9. kun vizaĝo velkinta, kovrita de multo da sulketoj, kun haroj preskaŭ tute blankaj, kombitaj en la formo de du glataj strioj sub ĉapelo nigra, ĉifita kaj de antaŭlonge pasinta modo.

小笔记:视觉的表达

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, December 27, 2022, 14:19 (483天前) @ 雁过留声

小笔记:视觉的表达

1. Marta haltis momenton apud la pordo kaj ĵetis sian rigardon sur la vizaĝon kaj la figuron de la virino,

2. kaj nur nun ŝi direktis sian atenton al la du aliaj personoj,

3. La kompatinda maljunulino moviĝis sur la seĝo, trakuris per la okuloj laŭlonge kaj laŭlarĝe la kontraŭan muron,

—— *trakuris per la okuloj 扫视 li trakuris per la okuloj la unuan paĝon. 他扫视了一下(扫了一眼)第一页。 *laŭlonge kaj laŭlarĝe 纵横;遍;到处 mi travojaĝis Danujon laŭlonge kaj laŭlarĝe. 我曾在丹麦各地旅行。

语序微调

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, December 27, 2022, 14:25 (483天前) @ 雁过留声

(20)帖,倒数第二段:

sed ŝia pala mallarĝa buŝo ektremis inter la amaso de la ĝin ĉirkaŭantaj sulketoj

—— la ĝin ĉirkaŭantaj sulketoj = la sulketoj ĉirkaŭantaj ĝin

jen ... jen ... jen ... 和 jen kaj jen

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, December 27, 2022, 14:32 (483天前) @ 雁过留声

(19)帖,最后一段里:

ili jen leviĝadis al la vizaĝo de la mastrino, jen kovriĝadis per la ruĝaj palpebroj, jen kuradis de objekto al objekto,

—— jen ... jen ... jen ... 和 jen kaj jen 意思不同。jen kaj jen:时而

观察以下句中的per

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, December 27, 2022, 15:17 (483天前) @ 雁过留声

观察以下句中的per:

1. La senkoloriĝintaj pupiloj de la maljunulino ne malsekiĝis per larmo kaj ne eklumis eĉ per la plej malgranda brilo,

2. ŝi serĉis videble la fremdlingvajn vortojn, per kiuj ŝi povus eldiri sian penson, sed ili forkuris el ŝia laca memoro.

3. La kompatinda maljunulino moviĝis sur la seĝo, trakuris per la okuloj laŭlonge kaj laŭlarĝe la kontraŭan muron, per konvulsia movo kunpremis la fingrojn ĉirkaŭ sia globe kunvolvita tuketo kaj komencis mallaŭte:

4. Tiuj personoj forte diferencis inter si per la aĝo, vestaĵo kaj eksteraĵo.

有点沉重,可否 ......

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, December 27, 2022, 17:52 (483天前) @ 雁过留声

有点沉重,可否 ......

以下两句是今天帖子里的:

1. Ĝi estis virino de meza aĝo, kun haroj de nedifinita koloro,

—— Ŝi estis virino mezaĝa /mezaĝulino, ...

2. Unu el ili estis fraŭlino, havanta la aĝon de eble dudek jaroj, tre bela, kun rideto sur la rozokolora buŝo, kun bluaj okuloj,

—— Unu el ili estis fraŭlino, havanta la aĝon de eble dudek jaroj, 这个havanta la aĝon de eble dudek jaroj,分词短语作后置定语,也可扩展成定语从句:kiu havis la aĝon de eble dudek jaroj, 再短点:Unu el ili estis fraŭlino, eble/ĉirakaŭ 20-jara, kun ...

《MARTA 》(21)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, December 28, 2022, 08:08 (482天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(21)

— Mi iam ludis, sed ... antaŭ jam tre longe ... vere mi ne scias, ĉu mi povus jam nun ...

— Nu, eble la germanan lingvon ...

Anstataŭ ĉia respondo la maljunulino nee skuis la kapon.

— Sekve kion do, sinjorino, vi povas instrui?

Ĉi tiu demando estis farita per tono ĝentila, sed samtempe tiel seka kaj malvarma, ke ĝi havis la saman signifon, kiel klara rifuzo. Tamen la maljuna virino tion ne komprenis, aŭ penis ne kompreni. La franca lingvo vedeble estis tiu el ŝiaj scioj, de kiu ŝi esperis plej multe, per kiu ŝi esperis ricevi pecon da pano, kiu devis gardi kontraŭ mizero la lastajn tagojn de ŝia elturmentita vivo. Sentante, ke la starejo elŝoviĝas el sub ŝiaj piedoj, ke la mastrino de la informa oficejo intencas fini la interparoladon kun ŝi, doninte al ŝi nenian informon, ŝi kaptis tiun solan kaj laŭ ŝia opinio lastan tabulon de savo, kaj, ĉiam pli forte ĉifante la tolan tuketon en la tremantaj fingroj, ŝi rapide komencis: La geographie, la historie, les commencements de l'arithmetique.

(法语:地理、历史、初级算数。)

Ŝi subite silentiĝis kaj direktis rigidan rigardon al la kontrŭa muro, ĉar Ludovikino Zminska leviĝis.

— Mi tre bedaŭras, — malrapide komencis la mastrino, — sed en la nuna momento mi scias nenian lokon, kiu povus taŭgi por vi ...

Ŝi finis, kaj ŝi staris nun kun manoj kunmetitaj sur la talia parto de sia cindrokolora vesto, tre klare atendante adiaŭon. Sed la maljunulino sidis kiel alforĝita al la loko, ŝiaj ĝis nun moviĝemaj manoj kaj okuloj rigidiĝis, dum la pala buŝo malfermiĝis.

— Nenian! — ŝi elmurmuretis post momento ... — nenian! — ŝi ripetis, kaj rigide, kvazaŭ movita de ia forto sendependa de ŝi mem, ŝi malrapide leviĝis de la seĝo.

Ŝi tamen ne foriris. Ŝiaj palpebroj ŝvelis, la pupiloj kovriĝis per vitreca vualo. Ŝi apogis la tremantan manplaton sur la brakparto de la seĝo kaj diris mallaŭte:

— Eble poste ... eble iam poste ... estos ia loko ...

— Ne, sinjorino, promesi mi ne povas, — respondis la mastrino monotone, ĝentile, sed rigide.

(未完待续)

《MARTA 》(22)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, December 28, 2022, 08:10 (482天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(22)

Dum kelke da sekundoj en la ĉambro regis plena silento. Subite sur la sulkoplenaj vangoj de la maljunulino ekfluis du riveretoj da senhaltaj larmoj. Ŝi tamen eligis nenian sonon, ne diris eĉ unu vorton, faris saluton al la mastrino kaj rapide forlasis la ĉambron. Eble ŝi hontis siajn larmojn kaj deziris kaŝi ilin kiel eble plej rapide, aŭ eble al alia loko, simila al tiu, kiun ŝi nun forlasis, ŝi rapidis kun nova espero, por ricevi novan disreviĝon ...

Nun Marta restis duope kun la virino, kiu devis solvi la demandon pri plenumiĝo aŭ falo de ŝiaj plej karaj esperoj, de ŝiaj plej fortaj deziroj. Ŝi ne sentis sin timigita, sed nur profunde malĝoja.

La scenoj, kiuj en la lastaj minutoj preterŝoviĝis antaŭ ŝiaj okuloj, faris sur ŝia spirito fortan impreson, des pli fortan, ke ĝi estis tute nova. Ŝi ne kutimis vidi homojn, kiuj serĉas laborenspezon, pelas sin pro peco da pano, ŝi ne supozis, ŝi neniam antaŭsentis, ke tiu sinpelado enhavas en si tiom da maltrankvileco, turmentoj, trompiĝoj. Ĝis nun la laboro, ĉiufoje kiam Marta pensis pri ĝi, aperadis en ŝia imago kiel io, pro kio oni bezonas nur kliniĝi, por tuj ricevi la deziratan objekton. Ĉi tie, tuj sur la unua stacio de tiu nekonata vojo, ŝi komencis diveni la ekzistadon de aferoj teruraj, tamen ŝi ne tremis, en siaj pensoj ŝi certigadis sin mem, ke ŝin, virinon junan kaj sanan, iam tre zorge edukitan de plej bonaj gepatroj, ŝin, estintan kunvivantinon de homo inteligenta kaj akiranta sian panon per laboro spirita, ne povas trafi sorto simila al tiu, kiu trafis tiun kompatindan malĝojan knabinon, kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo, kaj tiun centoble ankoraŭ pli malfeliĉan maljunulinon, kiu foriris antaŭ momento kun du fluetoj da larmoj sur la sulkoplenaj vangoj.

Ludovikino Zminska komencis per la demando, per kiu ŝi videble ordinare komencadis la interparolojn kun la venantaj kandidatinoj por ofico de instruistino.

— Ĉu vi jam okupadis vin per instruado?

— Ne, sinjorino; mi estas vidvino de oficisto, kiu mortis antaŭ kelke da tagoj.Nur nun la unuan fojon mi deziras komenci la profesion de instruistino.

— Ha! sekve vi eble posedas ateston de trapaso de ia el la plej altaj lernejoj?

— Ne, sinjorino; mi ricevis mian edukon hejme.

(未完待续)

(21)和(22)帖阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, December 28, 2022, 10:23 (482天前) @ 雁过留声

(21)和(22)帖阅读札记

1. Anstataŭ ĉia respondo la maljunulino nee skuis la kapon.

—— Anstataŭ ĉia respondo;nee skuis la kapon;*kapnei/kapjesi

2. Sekve kion do, sinjorino, vi povas instrui?

—— Sekve 这么说 同下15句。

3. La franca lingvo vedeble estis tiu el ŝiaj scioj, de kiu ŝi esperis plej multe, per kiu ŝi esperis ricevi pecon da pano, kiu devis gardi kontraŭ mizero la lastajn tagojn de ŝia elturmentita vivo.

—— 这句话需要理顺一下:tiu和de kiu,per kiu发生关系。

4. Sentante, ke la starejo elŝoviĝas el sub ŝiaj piedoj, —— starejo:立脚处,立足之地,立足点 她感到立足点正从她脚下滑走,(PIV)

5. ŝi kaptis tiun solan kaj laŭ ŝia opinio lastan tabulon de savo,

—— lasta tabulo de savo: 最后的靠山/希望/办法 *抓到了最后的一块救生木板;找到了最后的靠山。类似中文的:抓住了最后一根救命稻草。

6. Ŝi subite silentiĝis kaj direktis rigidan rigardon al la kontrŭa muro,

—— direktis rigidan rigardon al,类似这样的视觉表达值得留心。

7. Sed la maljunulino sidis kiel alforĝita al la loko,

—— 坐在原地一动不动

8. Dum kelke da sekundoj en la ĉambro regis plena silento.

—— 一片寂静,有关这一话题,我得感谢“恰恰相反”。见我写的帖子:感谢“恰恰相反”!

9. Subite sur la sulkoplenaj vangoj de la maljunulino ekfluis du riveretoj da senhaltaj larmoj.

—— du riveretoj da senhaltaj larmoj 两行泪 见下13句: kun du fluetoj da larmoj sur la sulkoplenaj vangoj —— du fluetoj da larmoj

10. Eble ŝi hontis siajn larmojn kaj deziris kaŝi ilin kiel eble plej rapide, aŭ eble al alia loko, simila al tiu, kiun ŝi nun forlasis, ŝi rapidis kun nova espero, por ricevi novan disreviĝon ...

—— aŭ eble al alia loko, simila al tiu, kiun ŝi nun forlasis, ŝi rapidis kun nova espero, por ricevi novan disreviĝon ... 理顺一下,主干是:ŝi rapidis al alia loko, ... 确定主干后,其他的则迎刃而解。

11. La scenoj, kiuj en la lastaj minutoj preterŝoviĝis antaŭ ŝiaj okuloj, faris sur ŝia spirito fortan impreson,

—— kiuj是定语从句修饰先行词La scenoj, preterŝoviĝis:从旁经过

12. Ĝis nun la laboro, ĉiufoje kiam Marta pensis pri ĝi, aperadis en ŝia imago kiel io, pro kio oni bezonas nur kliniĝi, por tuj ricevi la deziratan objekton.

—— ĉiufoje kiam; ĉiun fojon, kiam; ĉiam, kiam 每当

13. Ĉi tie, tuj sur la unua stacio de tiu nekonata vojo, ŝi komencis diveni la ekzistadon de aferoj teruraj, tamen ŝi ne tremis, en siaj pensoj ŝi certigadis sin mem, ke ŝin, virinon junan kaj sanan, iam tre zorge edukitan de plej bonaj gepatroj, ŝin, estintan kunvivantinon de homo inteligenta kaj akiranta sian panon per laboro spirita, ne povas trafi sorto simila al tiu, kiu trafis tiun kompatindan malĝojan knabinon, kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo, kaj tiun centoble ankoraŭ pli malfeliĉan maljunulinon, kiu foriris antaŭ momento kun du fluetoj da larmoj sur la sulkoplenaj vangoj.

—— 这段里,从ke ŝin,往后挺让人皱眉的,从句ke后的宾语提前,是一大串,主语和谓语是ne povas trafi sorto,确定主干后,其他的就好办了。其他的都是围着主干转,转得着实让人旋转。

14. Ĉu vi jam okupadis vin per instruado?

—— 你从事过教育吗?你教过书吗?

15. Ha! sekve vi eble posedas ateston de trapaso de ia el la plej altaj lernejoj?

—— sekve 这么说 *同上2句。

感谢“恰恰相反”!

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, December 28, 2022, 10:46 (482天前) @ 雁过留声

感谢“恰恰相反”!

今天读到这句:Dum kelke da sekundoj en la ĉambro regis plena silento. (见(21)和(22)帖阅读札记的8句), 这让我想起了我曾说过的话: 打个比方:房间里静悄悄的。千万不要说:La ĉambro estas silenta. 应该习惯这样说:En la ĉambro regas silento. 这就是世界语的表达规律,就要习惯并掌握这样的表达规律。

后来“恰恰相反”附帖说:La ĉambro estas silenta. 多么美文学的表达!千万不要浪费了。修辞!修辞!修辞!

我可就忽略修辞,尽管“恰恰相反”提示了我三遍“修辞!修辞!修辞”,当时忙,就没顾得看,后来我又附贴,说:“哦,是吗?好的好的,随意吧!我是喜欢:En la ĉambro regas silento.”,我说这话,问题还不大。写这个帖子的时候,可能在中午,我急于午睡,就敷衍了以上几句。午觉醒后,我又附贴,说:“夜里静悄悄的。我不会说:La nokto estas silenta. 我会说:En la nokto regas silento.” 继而又附贴说:

房间里静悄悄的。千万不要说:La ĉambro estas silenta. 应该习惯这样说:En la ĉambro regas silento. 这个说法没有问题。
我们不可以说:La ĉambro estas silenta. 但我们可以说:Li restis silenta. Li silentiĝis. Li silentadis.

我们不可以说:La ĉambro estas silenta. 但我们可以说:La ĉambro estas kvieta. Tiu ĉi loko estas tre kvieta. La nokto estas kvieta. Estas kvieta nokto. Li kuŝas kvieta en la lito. Lia koro estas malkvieta. Ĉio estas kvieta. Estu kvieta/trankvila!

注意:silenta, kvieta, 还有trankvila, 它们的释义、区别、用法。

Mi kredas, ke tio, kion mi supre diras, silentigos vin kaj kvietigos la disputon.

我的最后一句:Mi kredas, ke tio, kion mi supre diras, silentigos vin kaj kvietigos la disputon. 其实我说的这句话目的是想用silentigos vin kaj kvietigos造句,忘了加个括号(ŝerco). 绝不是怒斥。

后来“恰恰相反”另立帖子:任何人都可以有自己喜欢的文体或者表达方式,最好不要轻易说“错误”、“不可以”,尤其在遇到符合语法规范的文学文本时。Se vi volus ke la tuta terglobo estu silenta, vi mem kvietu!

La Faraono, Kabe, 1907

La domo estis silenta kaj brulis en ĝi apenaŭ kelke da lumoj.

看了“恰恰相反” 的帖子后,我才恍然大悟,忘了他/她在第一次附贴说的“修辞!修辞!修辞!”

后来我附贴:“嗯,谢谢你!我少见多怪了!”


我觉得光一句“谢谢你!”还不够,今天还要发帖谢谢“恰恰相反”!

理由是:

1. 他/她让我学到了一个知识。2. 他/她善意提醒了我:对于学问不能太武断。提醒得很及时。3. 最重要的是,他/她这人很策略很讲究很有素质,大概他/她怕影响我读书的心情,或者想引起大家讨论而另立帖子。

总之,他/她的言行,让我肃然起敬。

向他/她敬礼!

今天《玛尔塔》(16)和(17)阅读小笔记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, December 26, 2022, 09:09 (484天前) @ 雁过留声

1. la lasta espero min trompis. 最后的希望欺骗了我。最后的希望落空了。

2. laboru ankoraŭ iom super la muziko 还是在音乐上用功吧

3. vi ne havas talenton! 你没有天赋啊!

4. Ĉu ŝi ĉerpis sian kuraĝon el la patrina amo, 从母爱中获取得勇气

5. ŝi ne konis la mondon 见识少

6. maltrankvila espero pelis ŝin antaŭen, 驱使她向前

今天《玛尔塔》(16)和(17)阅读小笔记 la problemo de scio 知识的 问题

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Monday, December 26, 2022, 09:36 (484天前) @ 雁过留声

la problemo de scio 知识的 问题
male, nepre necesa -sinteno de sincereco kaj modesteco.一定要保持诚心

主题RSS Feed

powered by my little forum