《MARTA 》(47)(48)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, January 10, 2023, 08:21 (465天前)

《MARTA 》(47)

— Mi vidis tra la fenestro fraŭlinon Malvinon, — respondis la juna homo, rapide surmetante la palton, — ŝi ris al la placo de Krasinki, certe al la magazenoj, por fari acetojn. Mi devas ja tie nepre kun ŝi ...

— Ĉu vi timas, ke fraŭlino Malvino eble elspezos tro multe da mono, se vi ŝin ne prizorgos? ...

— La mono estas nenio! sed peceton de sia koro ŝi povas perdi en la vojo. Ĝis revido, Marinjo ... salutu de mi la nigrokulan diinon ...

La lastajn vortojn li elparolis jam sur la ŝtuparo.

Pli-malpli unu horon poste Marta eniris en sian ĉambreton en la mansardo. Forlasante ĝin, ŝi havis vizaĝon viglan, paŝon facilan, kun rideto ŝi alpremis al la koro kaj kisis sur la frunto la malgrandan filineton, instruante ŝin, kiel ŝi, en la tempo de ŝia forestado, devas ludi kun sia pupo kaj kun la du kriplaj seĝoj, kiuj servis al la pupo kiel lito kaj lulilo; ŝi revenis per malrapidaj paŝoj, kun mallevitaj okuloj kaj kun esprimo de premanta enpensiĝo sur la vizaĝo. Al la salutaj ekkrioj kaj karesoj de la infano ŝi respondis per apenaŭ tuŝanta, silenta kiso. Janjo rigardis la patrinon per siaj grandaj inteligentaj okuloj.

— Panjo! — ŝi diris, ĉirkaŭprenante la kolon de la patrino per sia malgranda brako, — ĉu oni ne donis al vi laboron. Vi jam ne ridas, ne kisas min, vi estas denove tia, kia vi estis tiam ... tiam, kiam oni ne donis al vi laboron.

Ĉi tiuj ambaŭ estaĵoj de malsamaj aĝoj tiel interkonformiĝis reciproke, meze de mizero kaj soluleco, ke la infano laŭ la esprimo de la vizaĝo kaj la forteco de la kiso divenadis la malĝojojn kaj maltrankvilecojn de la virino. Sed ĉi tiun fojon Janjo demandadis vane, ŝia patrino apogis la frunton sur la manplato kaj tiel profunde enpensiĝis, ke ŝi ne aŭdis eĉ ŝian voĉon. Post kelka tempo tamen Marta leviĝis.

— Ne, — ŝi diris mallaŭte, — tiel ne povas esti. Mi lernos, mi devas lerni, mi devas povi! Mi bezonas librojn, ... ŝi diris plue, kaj post momenta pripenso ŝi malfermis malgrandan ligpakaĵon, elprenis el ĝi ian objekton, ĉirkaŭkovris ĝin per la tuko kaj eliris en la urbon.

《MARTA 》(48)

Kiam ŝi revenis, ŝi alportis kun si tri librojn. Tio estis franca gramatiko, krestomatio kaj destinita por lernejoj historio de la franca literaturo.

Vespere en la ĉambreto de la mansardo brulis malgranda lampeto, kaj antaŭ ĝi super malfermita libro sidis Marta. Ŝi apogis la frunton sur la manplatoj kaj englutadis per la okuloj la paĝojn de la libro. La komplikitaj gramatikaj reguloj, la miloj da problemoj de unu el la plej malfacilaj ortografioj en la mondo, interkonfuziĝis antaŭ ŝiaj okuloj, kiel buloj da interimplikitaj fadenoj, kiel labirinto da instruaj montroj kaj faktoj tute ne konataj, aŭ eble iam konitaj, sed jam de longe forgesitaj. Marta alcentrigis la tutan forton de sia komprenado, ĉiujn fortojn de sia memorado, por en la daŭro de unu vespero, de unu nokto, kompreni, ekmemori, alproprigi al si tion, kies komprenado postulas la laboron de kelke da jaroj, laboron malrapidan, paciencan, sisteman, logike kondukatan kaj grade kompletigatan kurson. La kompatinda virino pensis, ke forte streĉita febra penegado kompensos al la cerbo la jarojn da senlaboreco, ke la eta nuna momento iros sur la pesilon kontraŭ la tuta pasinteco kaj superpezos ĝin, ke grandega dezirado egalvaloras en la vivo la povadon. Ŝi faris al si iluziojn. Sed la iluzioj ne povis teniĝi longe. Ŝia penegado sin mem konsumadis en la febro, lacigis la korpon kaj la spiriton, per sia propra tro forta streĉiĝo nepovebligis ĉiun progreson; la nuna momento, plene okupita de turmenta maltrankvileco, penetrigis ankoraŭ nedifinitan sed jam mordantan maldolĉecon en la koron de la virino, kiu, forlasita de ĉiuj sur la tero, komencis kompreni, ke ŝi trompiĝis rilate sin mem, ke ŝia situacio estas plej malfavora por studado, kiu, por doni riĉajn fruktojn, bezonas trankvilecon, kiel birdo por la disvolvo de siaj flugiloj bezonas aeron. La plej forta dezirado, la plej varmega aspirado de la spirito, la plej turmenta streĉiĝo de la volo ne povis fari tion, ke menso neinstruita penetru per unu fojo la misterojn de la scienco, ke la neekzercitaj organoj de komprenado kaj de memorado fleksiĝu kiel delikataj kordoj, ke ili simile al fulmo saltu rapidajn rondojn, simile al vakso moligita per fajro ensorbu en sin tion, kion oni enŝutas en ilin.

Longe fari al si iluziojn Marta ne povis; sed surdigante en si ĉian analizemecon per la tuta forto de sia spirito kaj volo, ŝi obstine ripetadis al si la penson: ellernu! tiel same kiel ŝiprompiĝulo, kiu batalas kontraŭ la ondegoj de la maro, per la tuta forto de siaj ambaŭ manoj tenas sin je la sola tabulo, kies apogo obstine subtenas en lia kapo la penson: mi restos sur la supraĵo!

Nun kiel antaŭe, dum la longaj aŭtunaj noktoj, simile al ventego, bruis kaj per senfinaj gamoj leviĝadis kaj malleviĝadis la misteraj murmuroj de la granda urbo, sed Marta ilin ne aŭskultis, timis aŭskulti ilin, ĉar ili vekis en ŝi tiun nedifinitan teruron, kiu kaptas homan estaĵon, kiu sentas senhelpan eniĝadon en elementon potencan, nekonatan, senfundan.

(未完待续)

kia引导的定从

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, January 10, 2023, 08:41 (465天前) @ 雁过留声

(47)帖:

Vi jam ne ridas, ne kisas min, vi estas denove tia, kia vi estis tiam ... tiam, kiam oni ne donis al vi laboron.

—— 1. tia, kia: kia可以作关系形容词用以引导一个说明先行词的性质的定语从句; 2. tiam, kiam系时间状语从句。

注:关系形容词kia的数不一定要和先行词的数一致,而关系代词kiu的数则必须和先行词的数保持一致。

主题RSS Feed

powered by my little forum