头像

miaj hundo kaj kato

作者 aŭtoro: Gajo, 来自 el: 湖南沅江 provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Tuesday, January 10, 2023, 12:32 (465天前)
编辑: Solis, 时间: Tuesday, January 10, 2023, 13:14

miaj hundo kaj kato

Mia prahejmloko sidas en malgranda izolita montovilagho de Hengnan-gubernio, sude de Chinio.

En nia hejmo estis nigra hundo, nomite Hejzi. lau akademio li devas aparteni al China Kampa Hundo.la hararo sur lia tuta korpo nigregis kaj olebrilis. Hejzi al mi tre intimis. li chiam emis akompani min kiam mi bovojn pashtas ekstere. ja tre solece estis ke mi sola okupighas je pashtado sur monto. feliche la interesa kunulo Hejzi chiam restis che mi. kiam mi gapadis la montajn pejzaghojn de forejoj kaj la kurantajn nubamasojn gregosimilajn sur la chielo ensorbate, li chiam sidis che mi kaj fiksrigardis min per la nigraj rulighantaj scivolemaj okuloj kun flankenigita kapo kaj konfuza mieno kvankam sen kapablo demandi vorte.shajnis ke li multe scivolemis kion mi pensas en koro tiumomente. tamen li faris nenion ol fiksrigardi min vane kaj senchese movighi chirkaue pro tio, ke li ne povis paroli ! kia interesa!

Li estis mia intima amiko kaj fidela kunulo, sed mi nur povis karesadi al li la kapon kaj glatumi la hararon sur lia kolo kaj dorso kiel unikan premion kiun mi povis doni .tamen li estis tre facile kontentigebla. ricevinte karesadon de mi, svingante la voston kaj torde movante la korpon li petoladis chirkau mi kun granda ghojo jen saltante jen rondkurante kun ghojozumado.

Hejzi foje kaj refoje kaptis kaj mordmortigis leporon surmonte kaj portis hejmen , kaj jhetis la mortintan leporon antau mia patrino. kun plezuro shi chiam al li donis karesadon sur la kapo por kuraghigo kaj Hejzi chiufoje ricevis iom da viando kaj ostoj post kuirado de la leporo kiel premion.

Chiutage Hejzi fidele gardis la hejmon por mastro kaj samtempe estis tre sagha kaj komprenema.kiam iu proksimighis al mia hejmo, Hejzi chiam plejfrue rimarkis kaj ekbojadis por averti sed neniam mordis. tuj kiam mastro iris eksteren kaj salutis vizitanton, Hejzi tuj chesis boji kaj svingis voston, sekvis post la mastro kaj preterrigardis la gaston kaj snufadis kolektante odoron en sian kapon por rekoni alifoje, do chirkauuloj chiam lin laudis.

Cetere, nia Hejzi rilatis kun nia kato Lajfuo amike eksterordinare.ili origine ne estas samspeculoj, ne havante komunan lingvon, sed tamen kunvivis tiom intime kaj harmonie ke mi tion ne bone komprenas ech nun. post atentema rememorado, mi supozas, tio eble koncernis pri afero, ke kiam la kato unuafoje alvenis nian hejmon, mia avino ordonis ke mi manprenu la katon kaj la kato salutu la hundon per tri riverencoj. onidire, tia cermoniema konatigha saluto povas fari ke ili certe estu tre amikaj unu kun la alia poste. vere mistere estis ke ili kunvivas jes ja tre amike kaj intime post interkonatigho! tage neniofarante, la kato petolema ludeme foje ekkaptis la vostopinton de la hundo per siaj antauaj piedoj, kaj la hundo subite reage sin turnis kun movado atakonta, rimarkinte tion la kato tuj rampis la kolonon supren; la hundo nur fiksrigardis la kunulon ululante sed sen rimedo atingi;la kato denove la samon faris kontrau la hundo kelkfoje kaj poste haltis por ripozi pro lacigho. tiaj scenoj min ridigas ech nun dum mia rememorado. mi ne forgesos por chiam ke tiujare niaj du dombestoamikoj donis tiom da ghojo kaj intereso en la malfacila epoko kaj malricha loko!

Plue, kutime vintre malvarmas, hundo havas sian hundneston por nokti, kaj kato noktas en kuirejo apud la fajrujo, sed nia kato Lajfuo ne faris tion. nia hundo Hejzi chiam kushis en sia nesto dum nokto kurbigante sian korpon en hemcirklon, kaj la kato ankau kurbigis sian korpon premkushis sub la ventro de la hundo ghuste en la meza mezo de la hemcirklo formita de la hundo per sia propra korpo varmigante unu la alian kontrau la frosto dum vintra nokto! kia interesa agado! vere estas malfacile kredi tion se mi ne vidus la scenon proprokule!

Hundo Hejzi shajnis ne timi akvon denaske,kaj scipovis naghi. iutage, mia patrino ordonis ke mi banu la hundon en la lageto antau mia domo. do mi prenis lin en akvon kaj banis . komence, li shajnis iom malkuragheta, kaj mi plu banis konsolante lin, tiel post minuteto, li ne plu timis kaj subite sin liberigis de mia mano sola naghis transen kaj renaghis cisen al mi. post tio, li ofte naghadis tiel per si mem en akvo por sin purlavi.

Hejzi intimis al mi eksterordinare. chiufoje li akompanis min al la trajnostacio en nia urbeto, de kie mi devis veturi al mia universitato en nia provinca chefurbo Changsha per gastovagonaro. de mia prahejmo ghis nia urbeto distancas vojlongo de 12-13 lioj. sur vojo mi kelkfoje repelis lin al hejmo pro timo ke li eble perdighos. sed li ne volis kaj sekvis min plu obstine ghis la stacio. li sidis apud la fervojo kaj vane fiksrigardis min forveturi per la trajno blushela tiel rapide kiel elektro au vento. poste li sola revenis hejmen lace kun pendema kapo, mi supozas. kelkajn jarojn poste, che mia denova alveno al mia hejmo, la hundo nigra kurante sin jhetis al mi de trea malproksimo kaj saltis tre alte por ke mi karesu lian kapon. kia aminda besto!

Tre rapide pli ol kvindek jaroj jam pasis! poste, mia frato malpliagha al mi raportis ke la hundo kaj la kato chiuj vivadis ghis sia natura morto. sed mi sentas ech nun kvazau ili vivas ankorau!

(memoris kaj verkis Gajo Li Chuanhua el Chinio)

我帮你戴上了帽子

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, January 10, 2023, 14:11 (465天前) @ Gajo
编辑: Solis, 时间: Tuesday, January 10, 2023, 18:26

miaj hundo kaj kato

Mia prahejmloko sidas en malgranda izolita montovilaĝo de Hengnan-gubernio, sude de Ĉinio.

En nia hejmo estis nigra hundo, nomite Hejzi. laŭ akademio li devas aparteni al Ĉina Kampa Hundo.la hararo sur lia tuta korpo nigregis kaj olebrilis. Hejzi al mi tre intimis. li ĉiam emis akompani min kiam mi bovojn paŝtas ekstere. ja tre solece estis ke mi sola okupiĝas je paŝtado sur monto. feliĉe la interesa kunulo Hejzi ĉiam restis ĉe mi. kiam mi gapadis la montajn pejzaĝojn de forejoj kaj la kurantajn nubamasojn gregosimilajn sur la ĉielo ensorbate, li ĉiam sidis ĉe mi kaj fiksrigardis min per la nigraj ruliĝantaj scivolemaj okuloj kun flankenigita kapo kaj konfuza mieno kvankam sen kapablo demandi vorte.ŝajnis ke li multe scivolemis kion mi pensas en koro tiumomente. tamen li faris nenion ol fiksrigardi min vane kaj senĉese moviĝi ĉirkaŭe pro tio, ke li ne povis paroli ! kia interesa!

Li estis mia intima amiko kaj fidela kunulo, sed mi nur povis karesadi al li la kapon kaj glatumi la hararon sur lia kolo kaj dorso kiel unikan premion kiun mi povis doni .tamen li estis tre facile kontentigebla. ricevinte karesadon de mi, svingante la voston kaj torde movante la korpon li petoladis ĉirkaŭ mi kun granda ĝojo jen saltante jen rondkurante kun ĝojozumado.

Hejzi foje kaj refoje kaptis kaj mordmortigis leporon surmonte kaj portis hejmen , kaj ĵetis la mortintan leporon antaŭ mia patrino. kun plezuro ŝi ĉiam al li donis karesadon sur la kapo por kuraĝigo kaj Hejzi ĉiufoje ricevis iom da viando kaj ostoj post kuirado de la leporo kiel premion.

Ĉiutage Hejzi fidele gardis la hejmon por mastro kaj samtempe estis tre saĝa kaj komprenema.kiam iu proksimiĝis al mia hejmo, Hejzi ĉiam plejfrue rimarkis kaj ekbojadis por averti sed neniam mordis. tuj kiam mastro iris eksteren kaj salutis vizitanton, Hejzi tuj ĉesis boji kaj svingis voston, sekvis post la mastro kaj preterrigardis la gaston kaj snufadis kolektante odoron en sian kapon por rekoni alifoje, do ĉirkaŭuloj ĉiam lin laŭdis.

Cetere, nia Hejzi rilatis kun nia kato Lajfuo amike eksterordinare.ili origine ne estas samspeculoj, ne havante komunan lingvon, sed tamen kunvivis tiom intime kaj harmonie ke mi tion ne bone komprenas eĉ nun. post atentema rememorado, mi supozas, tio eble koncernis pri afero, ke kiam la kato unuafoje alvenis nian hejmon, mia avino ordonis ke mi manprenu la katon kaj la kato salutu la hundon per tri riverencoj. onidire, tia cermoniema konatiĝa saluto povas fari ke ili certe estu tre amikaj unu kun la alia poste. vere mistere estis ke ili kunvivas jes ja tre amike kaj intime post interkonatiĝo! tage neniofarante, la kato petolema ludeme foje ekkaptis la vostopinton de la hundo per siaj antaŭaj piedoj, kaj la hundo subite reage sin turnis kun movado atakonta, rimarkinte tion la kato tuj rampis la kolonon supren; la hundo nur fiksrigardis la kunulon ululante sed sen rimedo atingi;la kato denove la samon faris kontraŭ la hundo kelkfoje kaj poste haltis por ripozi pro laciĝo. tiaj scenoj min ridigas eĉ nun dum mia rememorado. mi ne forgesos por ĉiam ke tiujare niaj du dombestoamikoj donis tiom da ĝojo kaj intereso en la malfacila epoko kaj malriĉa loko!

Plue, kutime vintre malvarmas, hundo havas sian hundneston por nokti, kaj kato noktas en kuirejo apud la fajrujo, sed nia kato Lajfuo ne faris tion. nia hundo Hejzi ĉiam kuŝis en sia nesto dum nokto kurbigante sian korpon en hemcirklon, kaj la kato ankaŭ kurbigis sian korpon premkuŝis sub la ventro de la hundo ĝuste en la meza mezo de la hemcirklo formita de la hundo per sia propra korpo varmigante unu la alian kontraŭ la frosto dum vintra nokto! kia interesa agado! vere estas malfacile kredi tion se mi ne vidus la scenon proprokule!

Hundo Hejzi ŝajnis ne timi akvon denaske,kaj scipovis naĝi. iutage, mia patrino ordonis ke mi banu la hundon en la lageto antaŭ mia domo. do mi prenis lin en akvon kaj banis . komence, li ŝajnis iom malkuraĝeta, kaj mi plu banis konsolante lin, tiel post minuteto, li ne plu timis kaj subite sin liberigis de mia mano sola naĝis transen kaj renaĝis cisen al mi. post tio, li ofte naĝadis tiel per si mem en akvo por sin purlavi.

Hejzi intimis al mi eksterordinare. ĉiufoje li akompanis min al la trajnostacio en nia urbeto, de kie mi devis veturi al mia universitato en nia provinca ĉefurbo Changsha per gastovagonaro. de mia prahejmo ĝis nia urbeto distancas vojlongo de 12-13 lioj. sur vojo mi kelkfoje repelis lin al hejmo pro timo ke li eble perdiĝos. sed li ne volis kaj sekvis min plu obstine ĝis la stacio. li sidis apud la fervojo kaj vane fiksrigardis min forveturi per la trajno bluŝela tiel rapide kiel elektro au vento. poste li sola revenis hejmen lace kun pendema kapo, mi supozas. kelkajn jarojn poste, ĉe mia denova alveno al mia hejmo, la hundo nigra kurante sin ĵetis al mi de trea malproksimo kaj saltis tre alte por ke mi karesu lian kapon. kia aminda besto!

Tre rapide pli ol kvindek jaroj jam pasis! poste, mia frato malpliaĝa al mi raportis ke la hundo kaj la kato ĉiuj vivadis ĝis sia natura morto. sed mi sentas eĉ nun kvazaŭ ili vivas ankoraŭ!

(memoris kaj verkis Gajo Li Chuanhua el Ĉinio)

头像

我帮你戴上了帽子

作者 aŭtoro: Gajo, 来自 el: 湖南沅江 provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, January 11, 2023, 08:59 (464天前) @ 雁过留声

非常感谢您,尊敬的雁老师!
mi kore dankas vin pro tio, ke vi min helpis por alchapeli la literojn kion mi ne faris.
dankon ankorfoje!
tutamike
Gajo

主题RSS Feed

powered by my little forum