Dankon, Verda Stelo! 谢谢,绿星!

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Thursday, January 12, 2023, 10:01 (442天前)

Teksto

Dankon, Verda Stelo!

La 13-an de marto, 2003.

La horloĝo ĵus batis la trian.

Varmeta, bela posttagmezo. Pompas floroj, kantas birdoj kaj gajas vizitantoj en la Norda Termofonta Parko de Chongqing.

Subite, fulmerapide elveturas el la parko ŝarĝaŭto, kiu sin direktas malsupren kiel sago laŭlonge de la zigzaga ŝoseo.

Dek minutojn poste, enruliĝinte en la Naŭan Popolan Hospitalon, la veturilo haltas. Tre rapide desaltas de la veturilo kelkaj gejunuloj, kaj, elveturĉeliĝinte junulon serioze vunditan kaj portante lin, kuregas al la diagnozejo por seriozaj malsanuloj.

"Rapidu! Tempo signifas vivon!"

Svarmas kaj surpriziĝas pacientoj en la koridoro. "Ho, ĉielo mia! Kiel sangas la vundo!" Ja la portato estas serioze vundita je la kapo. La sango fluetas kiel rivereto...Post pli ol du horoj, la vundito rekonsciiĝas. La kuracistoj demandas, ĉu la vundito kaj gejunuloj estas konatoj.

"Ne, ni ne konas lin," respondas iu el la gejunuloj. "Hodiaŭ posttagmeze, promenante en la parko ni vidis lin falanta de balustrado kaj serioze vundita je akraj ŝtonoj. Ni tuj venigis ŝarĝveturilon kaj lin sendis ĉi tien."

La kuracistoj laŭdas ilin pro ties helpo al la fremdulo, kaj la vundito ege emociiĝas.

Vesperiĝas. La gejunuloj devas foriri hejmen. Profunde kortuŝite de la helpemaj gejunuloj,a la vundito ekploretas kaj demandas pri iliaj nomoj. Ili modeste ridetas, kaj montrante la verdajn stelojn sur siaj brustoj, diras al li, "Ni estas esperantistoj. La verda stelo estas nia nomo."

La gejunuloj foriras. La vundito, kun larmoj en la okuloj, murmuras al si mem, "Esperantisto, nobla... Dankon, verda stelo!"

Varmeta, bela vesperiĝo. La horloĝo batas la sesan...

点赞!

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, January 12, 2023, 15:33 (441天前) @ 明

这属于一篇日记体小小说,有时间,有地点,有事件。总体看,还不错。

有的写得挺好,比如:

1. Pompas floroj, kantas birdoj kaj gajas vizitantoj en la Norda Termofonta Parko de Chongqing.

2. La gejunuloj foriras. La vundito, kun larmoj en la okuloj, murmuras al si mem,

等等句子,有画面感,诗情画意,颇具艺术性。

但,在一个小短篇里serioze重复了三次,应尽量避免重复,可用:grave vundita, morte vundita

有的词需要注意一下,如:elveturĉeliĝinte junulon serioze vunditan, 这个elveturĉeliĝinte?

再就是分段,如:

Svarmas kaj surpriziĝas pacientoj en la koridoro. "Ho, ĉielo mia! Kiel sangas la vundo!" Ja la portato estas serioze vundita je la kapo. La sango fluetas kiel rivereto...Post pli ol du horoj, la vundito rekonsciiĝas. La kuracistoj demandas, ĉu la vundito kaj gejunuloj estas konatoj.

最好是这样分段:

Svarmas kaj surpriziĝas pacientoj en la koridoro. "Ho, ĉielo mia! Kiel sangas la vundo!" Ja la portato estas serioze vundita je la kapo. La sango fluetas kiel rivereto...

Post pli ol du horoj, la vundito rekonsciiĝas. La kuracistoj demandas, ĉu la vundito kaj gejunuloj estas konatoj.

要分段,有间隔,要有画面切换的。分段后,上段的句尾有省略号:La sango fluetas kiel rivereto... 省略了医生抢救的画面。下段的第一句:Post pli ol du horoj, 总得有这样的切换让读者喘口气吧!

看,分段是有必要的,对吧!

从文字看,一看就知道作者是有阅读基础的,而且还是不浅的,没有阅读和实践是写不出来的。

我喜欢这样的实践,与我的想法一致,写日记是好事,就这样写,有点瑕疵算个啥,不必太计较了,能写出来就好!一些瑕疵作者随着阅读和学习的深入,自己慢慢就修润了。

点赞!

主题RSS Feed

powered by my little forum