文章发了好几次,一直等待大家提提意见

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, January 16, 2023, 16:59 (437天前)

Amo sen miela kiso, ĉu tio estis amo? (Ĵurnalo 日记)


Ŝi estis knabino ĉiele bela, kun ovala vizaĝo, sveltaj brovoj, grandaj okuloj, gracia kaj elasta talio, pufaj pugo kaj brusto. Sed la plej bela estis ŝia ĉarma ronda buŝeto, kiu estis simila al maturiĝinta ĉerizo elgutigonta dolĉan sukon. Kia tantaliga buŝeto! Ĉe tiu vido, viroj ne povis rezisti la tenton leki siajn lipojn kaj gluti buŝplenon da salivo, kaj eĉ havis soifon premi kison sur ĝin. Armeo da junuloj kun flamo en la brusto petis ŝian manon, aspirante pri edziĝo kun ŝi, sed ŝi donis sian manon al neniu el ili.

她是一个非常漂亮的女孩,瓜子脸,浓眉大眼,身段细软,胸臀丰满。而最漂亮的还是她那迷人的小圆嘴,犹如熟透了的樱桃,甘露欲滴。多么撩人的小嘴啊!男人见了它不能不舔嘴唇咽口水,更不用说想亲它两口。有好多小伙子热烈地向她求婚,渴望和她结婚,但被她一概拒绝。

Kvankam ŝi atingis jam aĝon de 24 jaroj, ŝia mano estis ankoraŭ libera.

她已经24岁了,可她依然单身。

Kian edzon ŝi deziris? Edzon kun monto da mono!

她想要找什么样的老公呢? 她要找非常有钱的老公!

Ŝi kredis je tio, ke mono estas ĉio, cetero estas nenio, tio, ke ŝi kun flora aspekto kaj luna vizaĝo estas inda riĉulon kaj indas altan rangon kaj grandan riĉecon, kaj tio, ke malriĉulo ne meritas ŝin. Ŝin interesis nur mono, kiu estis la unua kondiĉo por vrio se li volis edziĝi kun ŝi.

她相信,万般皆下品,唯有金钱高,她也相信自己花容月貌配得上富翁,应该享有荣华富贵,她也相信穷光蛋配不上她。她只对钱感兴趣。如果男人娶她,钱是硬条件。

Kun pacienco ŝi atendis, ke la ĉielo donu al ŝi miliardulon.

她不慌不忙地等待苍天赐予她一个富翁。

La ĉielo ne trompis ŝian atendon.

苍天没有辜负她的期望。

Finfine falis en ŝiajn okulojn miliardulo, kiu estis ravita de ŝia bela aspekto. Kaj ŝi plaĉis al liaj okuloj.

终于,一个富翁进入她的视线。那富翁被她的美貌迷住,相中了她。

Ĉe la unua renkontiĝo, ili korinkliniĝis unu al la alia.

初次相遇,他们彼此心生爱恋。

Ŝi decidis doni sin al li.

她决定嫁给他。

Li invitis ŝin en sian vilaon.

他邀请她到他的别墅来。

Plezure ŝi akceptis lian inviton.

她欣然应约。

Tio estis ilia unua rendevuo.

这是他们第一次约会。

Ili ambaŭ vizaĝalvizaĝe interbabilis longan tempon. Dume li jen turnis flanken la vizaĝon jen fingre ŝtopis la nazon jen premis la lipojn.

他们俩面对面谈了很久。期间,他时而把脸扭过去,时而用手指塞住鼻孔,时而咬咬嘴唇。

En la fino, li diris la lastan vorton kaj donis al ŝi belan forregalon.

最后,他作出了决定,巧妙地把她打发走了。

Ŝi fortrotis, deprimita kaj trista, kun penda kapo.

她耷拉着头,沮丧地走了。

Pro kio? Je kio ŝi estis kulpa?

因为什么? 她有什么错吗?

Ŝi estis kulpa nenion. Nur pro la kaŭzo, ke ŝi havas teruran halitozon. Sed tion li ne malkaŝis al ŝi, konsidere ŝian memrespekton.

她没啥错,只是因为她口臭。但考虑她的脸面,他没有告诉她原因。

Kvankam ŝia buŝo ĉerize freŝis, ĝi elspiris netolereblan fetoron.

虽然她的嘴犹如樱桃般鲜嫩,可它散发出让人无法忍受的恶臭。

Li ne povis elteni ŝian fiodoron. Kiel li kisus ŝin kaj akceptus ŝian kison en la estonteco se li prenus ŝin kiel edzinon?

他无法忍受她的口臭。假如他娶她为妻,将来他如何吻她,又如何接受她的吻呢?

Li ne povis malhavi kison. Li amis kisi kaj esti kisata. Amo tamen sen miela kiso, ĉu tio estis amo?

他不能没有吻。他喜欢吻和被吻。恋爱没有甜蜜的吻,还算是恋爱吗?


(Verkis Sovaĝa Ansero 2022.12.16)

主题RSS Feed

powered by my little forum