《MARTA 》(85)(86)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, January 29, 2023, 07:11 (443天前)

《MARTA 》(85)

Mario faris jesantan kapoklinon kaj silente premis la manon de Marta. Ili eliris el la magazeno kaj haltis sur la larĝa trotuaro de la strato. Marta estis tre pala. Oni povus diri, ke ŝin kaptis forta malvarmo, ĉar ŝi iom tremis sub la pelta supervesto, kaj ke ŝi ion profunde hontis, ĉar ŝi ne povis forlevi la okulojn de la ŝtonoj de la trotuaro.

— Sinjorino! — la unua ekparolis Mario, — Dio vidas, kiel forte min doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo. De unu flanko baras al vi la vojon via propra ne sufiĉa prepariteco, de la alia flanko — la kutimo, la manko de iniciativo, la malbona reputacio, kiun havas la laborantaj virinoj ...

— Mi komprenas, — diris Marta malrapide kaj mallaŭte, — oni min tie ne akceptis, ĉar tion ne permesas la kutimo, ĉar mi ne havigas konfidon ...

— Donu al mi vian adreson, — diris Mario, evitante respondon, — eble mi sciiĝos pri io utila por vi, eble mi povos iam vin helpi ...

Marta diris la nomon de la strato kaj la numeron de la domo, en kiu ŝi loĝis, poste, levante la okulojn, en kiuj oni povis vidi varmegan dankecon, ŝi etendis ambaŭ manojn al la bona virino, dezirante preni kaj premi siajn manojn.

Sed apenaŭ la manoj de la du virinoj kuntuŝiĝis, Marta rapide retiris sian manon kaj forŝoviĝis je kelke da paŝoj. Mario Rudzinska enŝovis al ŝi en la manon tiun saman koverton kun lilikoloraj randoj, kiun ŝi antaŭ du semajnoj ne volis akcepti de ŝi.

Marta staris momenton senmove, ŝia antaŭa paleco cedis la lokon al flama ruĝo.

— Almozo! — ŝi ekkrietis, kaj samtempe kun ĉi tiu vorto retenata ĝemo kaj ploro ekskuis ŝian tutan bruston. Subite ŝi komencis kuri en tiun direkton, kien foriris Mario. Ondo da pasantoj, senĉese fluanta sur la trotuaro, kovris antaŭ ŝi la personon, kiun ŝi volis kuratingi, kaj malfaciligis al ŝi la kuradon. Ne pli frue ol ĉe la angulo de la strato Marta ekvidis droŝkon, veturanta en la kontraŭan direkton, kaj en ĝi sidis Mario.

— Sinjorino! — ŝi ekkriis.

Ŝia voĉo estis malforta, obtuza; ĝin tute obtuzigis kaj sufokis la strata bruo.

《MARTA 》(86)

La virino, kiu ricevis donacon el kompatema mano, direktis sin al la strato Swieto-Jerska, verŝajne kun la intenco redoni la donacon, kiu kolorigis ŝian frunton per flamanta ruĝo de humiliĝo. Ŝiaj paŝoj, komence rapidaj kaj febraj, baldaŭ tamen fariĝis ĉiam pli malrapidaj kaj malfirmaj. Ĉu la moralaj ekscitiĝoj, kiujn ŝi tiom multe havis en tiu tago, ekŝancelis ŝian fizikan forton? Aŭ eble okupis ŝin ia profunda primeditado, ia interna ŝanceliĝado ekskuis la intencon, kiu naskiĝis en ŝi antaŭ momento? Ŝi premis en la mano la delikatan koverton, en kiu susuris kelke da monaj paperetoj, kaj ĉe la angulo de la strato Swieto-Jerska ŝi haltis. Ŝi haltis, kaj dum momento ŝi staris senmove, apogante sin per la mano al angulo de muro, kun vizaĝo pala kaj klinita. Subite ŝi direktis sin al alia flanko kaj rapide ekiris al sia loĝejo.

Fiereco kaj tima zorgo malfacile kaj kruele batalis interne de ŝi, kaj en ŝi tiu batalo la lasta venkis la unuan. Juna kaj sana, de nenio ankoraŭ senfortigita kaj lacigita, per ĉiuj siaj fortoj dezireganta laboron, Marta akceptis almozon. Eble ŝi ĝin ne akceptus, eble la sento de persona indeco ne cedus en ŝi antaŭ la timo de mizero, se ŝi estus sola en la mondo. Sed en la plej supra parto de alta domo, inter kvar nudaj muroj, ŝia infano tremis de malvarmo, per sopirantaj okuloj ĝi rigardis en la fumnigrigitan profundon de la malplena kameno, per la paleco de sia vizaĝo, per la kaveco de siaj vangoj, per la malsaneca maldikeco de sia korpeto ĝi petegis pli abundan nutradon ...

Kaj en la vivo de la juna virino tio estis tago tre grava, kvankam pri ĝia graveco ŝi eble mem ne havis plenan klarecon. Tio estis tago, en kiu ŝi la unuan fojon akceptis almozon kaj sekve gustumis tiun panon, kiu, estante maldolĉa por maljunuloj kaj kripuloj, estas venena kaj putriga por homoj junaj kaj sanaj.

Tiun vesperon en la ĉambreto en la mansardo sur la kameno brulis gaja fajro, ĉe la tablo super telero plena de supo sidis Janjo. La unuan fojon post longa tempo tiu infano ĝuis agrablan senton de varmo kaj manĝis kun apetito bone preparitan kaj fortodonan manĝon. Tial la grandaj nigraj okuloj de la knabineto transsaltadis jen sur la fumitan profundon de la kameno, jen sur la pecon da pano, kiu kuŝis apud la telero kaj estis kovrita de tavoleto da butero, kaj ŝia buŝo eĉ por momento ne fermiĝis. Marta sidis antaŭ la fajro en senmova teniĝo; ŝia profilo sur la ruĝeta fono de la flamo estis serioza kaj enpensa. Ŝiaj okuloj brilis per seka brilo, la brovoj kuniĝis kaj formis profundan sulkon meze de la blanka frunto.

(未完待续)

阅读札记:Ne pli frue ol

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, January 29, 2023, 07:15 (443天前) @ 雁过留声

阅读札记:Ne pli frue ol

1. Ne pli frue ol ĉe la angulo de la strato Marta ekvidis droŝkon, veturanta en la kontraŭan direkton, kaj en ĝi sidis Mario. 《玛尔塔》(91页)

2. Ne pli frue ol tiam, kiam la mastrino de la magazeno finis tiujn vortojn, la maŝino, kiu eksilentis ĉe la komenco de la interparolado, ekbruis denove. 《玛尔塔》98页

3. ĝi ĉesos bati ne pli frue, ol kiam vi diros: 'Bastono, en la sakon!' 《格林童话》43页

阅读时,多看几眼这样的表达

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, January 29, 2023, 07:56 (443天前) @ 雁过留声

读了两遍。阅读时,多留心一下类似下面的表达。今天课多,忙,没空分析句子结构了,只匆忙列举了几个我看好的句子。

1. Mario faris jesantan kapoklinon kaj silente premis la manon de Marta.

—— Mario肯定地点了点头,默默无言地握住Marta的手。

2. Dio vidas, kiel forte min doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo.

—— 我不能帮助您找到工作,天晓得我心里有多难受。

3. Sed apenaŭ la manoj de la du virinoj kuntuŝiĝis, Marta rapide retiris sian manon kaj forŝoviĝis je kelke da paŝoj.

—— 但她们的手刚一碰着,Marta立刻缩回她的手,向后退了一步。

4. Mario Rudzinska enŝovis al ŝi en la manon tiun saman koverton kun lilikoloraj randoj, kiun ŝi antaŭ du semajnoj ne volis akcepti de ŝi.

—— Mario Rudzinska又把两个星期以前她不愿接受的白边信封塞到她手里。

5. Marta staris momenton senmove, ŝia antaŭa paleco cedis la lokon al flama ruĝo.

—— Marta一动不动地站了一会,在她先前惨白的脸上泛起了鲜明的红晕。*cedis la lokon al 让位于;被 ...... 所代替

6. Subite ŝi komencis kuri en tiun direkton, kien foriris Mario.

—— 突然,她开始朝Mario走的方向追去。*kuri en tiun direkton, kien 定从。

7. Ondo da pasantoj, senĉese fluanta sur la trotuaro, kovris antaŭ ŝi la personon, kiun ŝi volis kuratingi, kaj malfaciligis al ŝi la kuradon.

—— 人行道上川流不息的行人挡住了她想追上的那个妇人,不让她追上去。*Ondo da;ondo kaj ondo da; ondo post ondo da

8. Subite ŝi direktis sin al alia flanko kaj rapide ekiris al sia loĝejo.

—— direktis sin al

等等。

主题RSS Feed

powered by my little forum