《MARTA 》(91)(92)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, February 01, 2023, 07:30 (422天前)

《MARTA 》(91)

La palpebroj de Marta leviĝis malrapide kaj malfacile.

— Mi ne povas, — ŝi diris, — ŝajnigi min kompetenta en afero, en kiu mi posedas nenian kompetentecon; tio estus malhonestaĵo de mia flanko kaj cetere ĝi nenion utilus. Altranĉadon mi iom scias, sed tre malmulte, nur tiom, ke mi povus altranĉi kolumon, eble eĉ ĉemizon ... sed vestojn, supervestojn kaj eĉ iom pli elegantan tolaĵon mi altranĉi ne povus ...

La mastrino de la magazeno silentis, sed sur la lipoj de fraŭlino Bronislavo aperis iom nekontenta rideto ...

— Strange! — ŝi diris, turnante sin al la mastrino, — multe da personoj deziras okupiĝi per kudrado, kaj tamen estas tiel malfacile trovi iun, kiu bone scius altranĉadon. Ĝi estas ja la fundamento de la tuta laborado.

Ĉe tiuj vortoj la kompetenta kaj sendube alte pagata kudristino turnis sin al Marta:

— Kaj koncerne la kudradon mem? — ŝi diris per denove demanda tono.

— Kudri mi scias sufiĉe bone, — respondis Marta.

— Per la maŝino, kompreneble?

— Ne, sinjorino, per maŝino mi neniam kudris.

— Fraŭlino Bronislavo faris rigidan mienon, kunmetis la manojn sur la brusto kaj staris silente. La mastrino de la magazeno ankaŭ aspektis en tiu momento iom pli rigida kaj pli malvarma ol antaŭe.

— Vere ... ŝi komencis post momento, balbutante kaj iom konfuzite, — mi estas vere tre afliktita ... mi bezonis personon, kiu estus kapabla precipe por altranĉado ... cetere ankaŭ por kudrado, sed per maŝino ... ĉe ni oni ne kudras alie ol per maŝino.

Kaj denove inter la virinoj, kiuj staris apud la tablo, regis momenta silento. La lipoj de Marta iom tremis, sur ŝia vizaĝo flamanta ruĝo alternis kun paleco.

《MARTA 》(92)

— Sinjorino, — ŝi diris, levante la okulojn al la mastrino de la magazeno, — ĉu mi ne povus lerni ... mi laborus dume senpage ... nur ke mi povu ellerni ...

— Tio ne estas ebla! — ekkriis fraŭlino Bronislavo per iom akra tono.

— Tio estas afero malfacila, — interrompis la mastrino, kaj pli ĝentile ol ŝia helpantino ŝi parolis plue: — Ni pretigas diversajn vestojn pejparte laŭmende kaj el ŝtofoj multekostaj, kiuj ne povas servi por lernado kaj ekzerciĝado ... la laborojn ni devas plenumi rapide, ĉar jam sen tio pro manko de perfekte instruitaj laboristinoj ni sentas iom nesufiĉecon de la nombro da manoj kaj ni malfruiĝas ... kaj tio alportas al ni malprofiton kaj malagrablaĵojn. Tial ni povas akcepti nur tiajn laboristinojn, kiuj estas jam sufiĉe preparitaj ... Mi tre bedaŭras, kredu al mi sinjorino, ke mi tre bedaŭras, ke mi ne povas plenumi vian deziron ...

Ne pli frue ol tiam, kiam la mastrino de la magazeno finis tiujn vortojn, la maŝino, kiu eksilentis ĉe la komenco de la interparolado, ekbruis denove. La virino, kiu estis klinita super ĝi, havis larmojn en la okuloj.

Elirinte el la magazeno, Marta direktiĝis ne al sia loĝejo, sed en tute alian flankon. El la esprimo de ŝia vizaĝo oni povus vidi, ke ŝi iras sen celo, ŝiaj manoj estis kaŝitaj en la manikoj de la supervesto kaj forte kunigitaj inter si. Marta ĉiam sentis senkonscian, sed fortan deziregon levi supren la kunigitajn manojn kaj kunpremi per ili la kapon, kiu flamis kaj estis tre peza. En tiu kapo estis nur unu penso, kiu ripetiĝadis kun obstina senĉeseco kaj eksterordinara rapideco: mi ne povoscias! Tiu penso ripetiĝadis kvazaŭ miloj da fulmoj, kvazaŭ miloj da ponardoj, kiuj traflugadis la cerbon, pikadis la tempiojn kaj faladis per siaj pintoj sur la fundon de la brusto. Post kelke da minutoj Marta diris al si: ĉiam kaj ĉie tio sama ...

Dum momento ŝi denove pensis pri nenio, aŭ, pli vere, ŝi jam senkonscie, sed senĉese ripetadis en siaj pensoj: mi ne povoscias!

(未完待续)

《MARTA 》(91)(92)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, February 01, 2023, 07:35 (422天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(91)(92)阅读札记

1. Mi ne povas, — ŝi diris, — ŝajnigi min kompetenta en afero, en kiu mi posedas nenian kompetentecon;

—— 如果去掉ŝi diris, 即为:Mi ne povas ŝajnigi min kompetenta en afero, en kiu mi posedas nenian kompetentecon; 不难看出,kompetenta en afero为宾补;en kiu为定从。

2. Altranĉadon mi iom scias, sed tre malmulte, nur tiom, ke mi povus altranĉi kolumon,

—— 我会一点裁剪,但只能达到会裁剪衣领的程度,tiom, ke引起一个表示程度的结果状语从句。

3. multe da personoj deziras okupiĝi per kudrado, kaj tamen estas tiel malfacile trovi iun, kiu bone scius altranĉadon.

—— okupiĝi per kudrado, 从事裁缝行当;iun, kiu为定从。

4. Ĉe tiuj vortoj la kompetenta kaj sendube alte pagata kudristino turnis sin al Marta:

—— Ĉe tiuj vortoj 说着;说完;随后,还可以说:Kun tiuj vortoj; Ĉe/Je tio; Dirante/Dirinte tion.

5. Kaj koncerne la kudradon mem?

—— 那缝纫呢? koncerne/rilate ...n

6. Fraŭlino Bronislavo faris rigidan mienon, kunmetis la manojn sur la brusto kaj staris silente.

—— Bronislavo小姐板着脸,把双手交叉在胸前,不声不响地站着。faris rigidan mienon, 板着脸;绷着脸;神情严肃;表情严肃。

7. ĉe ni oni ne kudras alie ol per maŝino.

—— 我们这儿缝纫都是用机器的。alie = alimaniere 以另一方式,别样地,不一样地,不同地。

8. Kaj denove inter la virinoj, kiuj staris apud la tablo, regis momenta silento.

—— kiuj引导定从;如果把定从去掉,即为:Kaj denove inter la virinoj regis momenta silento. 多好的表达!

9. La lipoj de Marta iom tremis, sur ŝia vizaĝo flamanta ruĝo alternis kun paleco.

—— Marta的嘴唇微微哆嗦着,脸上时而发红,时而发白。后句也可以改写为:sur ŝia vizaĝo alternis flamanta ruĝo kaj paleco.

10. ĉu mi ne povus lerni ... mi laborus dume senpage ... nur ke mi povu ellerni ...

—— nur ke mi povu ellerni ... 只要让我学会 ...... nur ke引导条件状语从句。

11. ĉar jam sen tio pro manko de perfekte instruitaj laboristinoj ni sentas iom nesufiĉecon de la nombro da manoj kaj ni malfruiĝas ...

—— la nombro da manoj 借代修辞格,指laboristinoj

12. Mi tre bedaŭras, kredu al mi sinjorino, ke mi tre bedaŭras, ke mi ne povas plenumi vian deziron ...

—— plenumi vian deziron 满足你的要求/愿望

13. Ne pli frue ol tiam, kiam la mastrino de la magazeno finis tiujn vortojn, la maŝino, kiu eksilentis ĉe la komenco de la interparolado, ekbruis denove.

—— 店主的话音刚落,停住了的机器又响起来了。kiu引导定从。Ne pli frue ol的结构有点像英语的no sooner ... than *Nur elirinte sur la straton, ŝi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn paŝojn. = Ne pli frue ol kiam ŝi eliris sur la straton ... <Marta> p37

14. Elirinte el la magazeno, Marta direktiĝis ne al sia loĝejo, sed en tute alian flankon.

—— 走出商店,Marta并没有回家,她朝相反的方向走去。direktiĝis ne al还可以:sin direktis ne al

15. La virino, kiu estis klinita super ĝi, havis larmojn en la okuloj.

—— kiu定从;这句强调主语发出的动作havis larmojn en la okuloj. 如果强调前面定从的动作,可改写为:La virino kliniĝis super ĝi, kun larmoj en la okuloj.

主题RSS Feed

powered by my little forum