头像

Universaleco!

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je Saturday, March 12, 2022, 23:56 (769天前)
编辑: Petro Desmet', 时间: Sunday, March 13, 2022, 00:06

Universaleco.

​Iu Ĉina amiko legis la Fabelojn de Andersen, en la traduko de Zamenhof. Jam en la unua fabelo "Fajrilo" li renkontis la frazon "Sed kuru rapide, prenu la piedojn en la manojn!" kaj li skribis al mi ke li pensis kompreni, sed ke tamen ŝajnis al li nelogika esprimo: kiel oni ja povas kuri, se oni prenas la piedojn en la manojn? Kaj li pravas... Sed, mi sciis ke similaj esprimoj ekzistas en multaj lingvoj, franca, angla, germana, hispana, itala... kaj skribis al li. En la nederlanda oni diras "zijn benen onder de arm nemen" [preni siajn piedojn sub la brako]. Tri de miaj flandraj amikoj legis mian tekston kaj ... neniu el ili konas la esprimon "zijn benen onder de arm nemen", sed jes ja: "de benen nemen" [preni la krurojn]

​Kompreneble, tiu lasta esprimo starigas ankaŭ demandon, ĉar ĝi estas nepre malkompleta. Tial mi komencis dubi, kaj konsultis la ĉiaman dikan van Dale (moknomo de la nederlanda norma vortaro)... kaj je mia kontentiĝo mi trovis "mian" esprimon, ĉe "arm" [brako]. Eble mi devos konkludi ke temas pri esprimo de antaŭa(j) generacio(j)?

Plia ĉina reago.

La rakonteto per tio ne finiĝis! Iu alia Ĉino skribis al mi, kaj mi kopias lian tekston:
Nun mi volas vin sciigi, en la dialekto de mia loka Yiyang-urbo, Hunan-provinco, Ĉinio por esprimi rapidan kuron, oni ofte aŭ kutime diras: kuri portante piedojn sur la ŝultroj, por esprimi kuri facilmove oni diras: kuri, forskuante la ostojn (sen ostoj la korpo certe estas malpeza)...!
Evidente, ĉiuj tiuj esprimoj se harfende ne tro logikas, tamen tre humuras kaj viglas! Oni ofte ilin elbuŝigas. Cetere oni neniam sentas ilin nelogikaj aŭ netaŭgaj, ĉu dirante ĉu aŭskultante ilin. Tio jes ja estas magieco de lingvoj! Tio estas enorma forto de moroj kaj kutimoj, ĉu ne?

Amuza surprizo.
​Plie interese estas, mi trovas, ke van Dale (tio estas nia nacia norma vortaro) citas kiel sinonimon: z'n gat onder zijn arm nemen...[preni sian postaĵon sub la brakoj] kiun mi tamen neniam aŭdis... aŭ eble mi ne bone aŭskultis. Ĝi estas eĉ duoble absurda! Eĉ se reto estas aro da truoj kunigitaj, gat (truo, popoleca nomo de anuso) estas nenio! Ĝi estas manko de ĉio, ĉu? Ŝajnas al mi ke tiaj esprimoj naskiĝas, elspruĉas el popolo, aŭtomate en ĉiuj partoj de la mondo. Mi tute ne supozas ke la Ĉinoj plukis en nia ĝardeno! Sed... foje oni renkontas surprizojn. Se vi en van Dale serĉas la vorton "gezichtsverlies" [perdo de vizaĝo] vi legos: figura senco: perdo de prestiĝo. Aldone ĝi klarigas jene: tiu ĉi senco rilatas al la esprimo "perdi sian vizaĝon", kiu estas traduko prunte prenita el la ĉina. Ĉu? Nu, ke la Ĉinoj ofte uzas la esprimon mi scias.
​En mia "Esprimaro - Promenoj en Edeno" ... mankas, ĝis nun, la Zamenhofa esprimo el la Fabeloj de Andersen. Ĝi ja ankaŭ ne troviĝas en PIV. Sed se iam aperos dua eldono, ĝi nepre enestos.

主题RSS Feed

powered by my little forum