头像

INTERNACIA LITERATURA ESPERANTA KONKURSO

作者 aŭtoro: 王天义 ⌂ @, 来自 el: 陕西西安 Xi'an, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, January 16, 2022, 16:52 (802天前)

INTERNACIA LITERATURA ESPERANTA KONKURSO
“HRISTO GOROV-HRIMA” – 2022
Hristo Gorov – Hrima estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta Esperanta verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-Asocio anoncas Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso povos partopreni geesperantistoj el ĉiuj landoj.
La konkurso estos por rakonto kaj eseo.
Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per unu rakonto aŭ per unu eseo, originale verkitaj en Esperanto. La konkurso ne havas konkretan temon. La verkoj estu tajpitaj komputile kaj ĉiu aŭtoro nepre uzu Esperantan alfabeton per supersignoj. La aŭtoroj indiku sian sekson (inan aŭ viran). La verkoj estu subskribitaj per la vera nomo de la aŭtoro, estu plena poŝtadreso, telefono kaj interretadreso. La rakontoj kaj eseoj estu maksimume 3-paĝaj, formato A4, la literoj estu Times New Roman - 12 punktaj

La gajnintoj ricevos valorajn premiojn.
Bonvolu sendi viajn kontribuojn ĝis la 31-a de oktobro 2022 al adreso: e-mail: modest@abv.bg aŭ per la poŝto al adreso: Georgi Mihalkov, Sofio – 1229, “Vrabnica” 1, bl. 529 vh. A et. 9 ap. 33, Bulgario

--
西安希望世界语书店
http://shop.kongfz.com/34008

主题RSS Feed

powered by my little forum