《诗经》大雅•皇矣

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Sunday, May 21, 2023, 09:37 (312天前)

《诗经》大雅•皇矣
皇矣
皇矣上帝,临下有赫。监观四方,求民之莫。维此二国,其政不获。维彼四国,爰究爰度。上帝耆之,憎其式廓。乃眷西顾,此维与宅。
作之屏之,其菑其翳。修之平之,其灌其栵。启之辟之,其柽其椐。攘之剔之,其檿其柘。帝迁明德,串夷载路。天立厥配,受命既固。
帝省其山,柞棫斯拔,松柏斯兑。帝作邦作对,自大伯王季。维此王季,因心则友。则友其兄,则笃其庆,载锡之光。受禄无丧,奄有四方。
维此王季,帝度其心。貊其德音,其德克明。克明克类,克长克君。王此大邦,克顺克比。比于文王,其德靡悔。既受帝祉,施于孙子。
帝谓文王:无然畔援,无然歆羡,诞先登于岸。密人不恭,敢距大邦,侵阮徂共。王赫斯怒,爰整其旅,以按徂旅。以笃于周祜,以对于天下。
依其在京,侵自阮疆。陟我高冈,无矢我陵。我陵我阿,无饮我泉,我泉我池。度其鲜原,居岐之阳,在渭之将。万邦之方,下民之王。
帝谓文王:予怀明德,不大声以色,不长夏以革。不识不知,顺帝之则。帝谓文王:訽尔仇方,同尔弟兄。以尔钩援,与尔临冲,以伐崇墉。
临冲闲闲,崇墉言言。执讯连连,攸馘安安。是类是禡,是致是附,四方以无侮。临冲茀茀,崇墉仡仡。是伐是肆,是绝是忽。四方以无拂。

Leviĝo de Zhou-regno
La epopeo priskribas la historieton de leviĝo de la familio Zhou ĝis la suverena ŝtato, kaj atingojn de Reĝo Tai, lia filo Reĝo Ji kaj lia nepo Reĝo Wen kiu konkeris la Mi tribon kaj Chong-regnon en 1135 a.K.

La Dio ja sagacas kun prudento,
Li supervidas ĉion sur la tero.
Li konas kion nun okazas sube,
kaj senigas ĉiujn ja je sufero.
Li malkontentas tre pri la regado
de Xia kaj Shang du regnoj en fuŝ-stato.
Cerbumas li pri kiu regno povos
regadi mondon kiel granda ŝtato.
Li simpatias al nia regno Zhou
kaj volas, ke potencu pli la lando.
Li kovas amon kun favor’ kaj donas
Qi-monton al li por la regna grando.

Forhakas oni putrajn arbojn plene,
kaj forbalaas velkajn branĉojn pure.
Pritondas arbojn oni ja zorgeme,
arbustoj freŝe ŝosas jen konkure.
Forhakas morusarbojn ni laŭ l’ bordo
por ebenigi grundon por vojiro.
post forigado de la putraj arboj
la kverkoj dense kreskas en spaliro.
La Dio benas homojn kun bonvirtoj,
barbaroj tuj eskapis en pelmelo.
Ekregas Reĝ’ Tai laŭ ĉiela volo,
la regn’ stabilas firme sen danĝero.

La Dio rondinspektas la monton Qi,
dornveproj eltiritas tute vere,
nur pinoj kaj cipresoj kreskas alte.
La Di’ establis regnon Zhou prefere.
Tai-n Li elektis reĝo de la regno,
Ji sukcedis Tai-n super vasta tero,
li regis kun afabla karaktero.
Al la pleb’ li kondutis kun tenero,
pro tio li ricevis mil feliĉojn
kaj l’ regno vualiĝis per bengloro.
La regno Zhou eterne ĝuis pacon,
el ĉielo falas graca favoro.

La Dio sondis lian animstaton:
li traktas la plebon kun bona koro,
lia famo diskoniĝas tra l’ mondo.
Li konas amon disde la rankoro,
kaj la bonulon disde l’ malbonulo;
li povas gvidi l’ ŝtaton kun memfido,
la plebo obeemas kaj subuloj
do sekvas liajn paŝojn kun konfido.
Ĝis la regad’ de lia filo Reĝ’ Wen
lin laŭdas plebo pro lia bonfaro.
La benojn satĝuas li kaj transdonas
al posteuloj vere sen eraro.

Admonis Dio sincere al Reĝ’ Wen:
“Ne ŝancelpaŝu iom kun hezito,
nek la aliajn enviu jen blinde.
Fortigu vin per via saĝa gvido.”
La tribo Mi minacis per la forto
kaj eĉ invadis la regnon Zhou pene;
regnoj Yuan kaj Gong ankaŭ ĝin atakis,
Reĝ’ Wen pri tio koleregis plene.
Ordonis li al trupoj al la fronto
por la invadon bridi ĉe la limo.
Potenc’ Zhou manifestis sian forton
kaj batis malamikojn kun obstino.

La trupoj de Zhou estis vere fortaj,
revenis ili el Yuan kun fiero.
Sur alta mont’ observis zorge ili.
“Ne licas kapti montojn per konkero,
montar’ kaj holmoj niaj ja imponas,
Ne licas trinki akvon el la fontoj,
ĉar tiuj fontoj certe estas niaj.”
Reĝo Wen jen esploris kun volonto
kaj decidis fiksloĝi ĉe Monto Qi,
la loko estis apud Wei-rivero.
Starigis li modelon por la mondo,
kaj l’ plebo obeos lin kun fidelo.

La Dio voĉe konsilis al Reĝ’ Wen:
“Aprezas mi bonvirton vian vere,
neniam vi koleras kun fi-vortoj,
nek punas vian subulojn severe.
Kondutu vi sen laŭta voĉo sakra,
nur sekvu min laŭ la ĉiela volo.”
La Dio voĉe konsilis al Reĝ’ Wen:
“Konsultu regnojn najbarajn el koro,
kunigu fratajn regnojn en batalo.
Pretigu grimp-ŝtuparojn, hokojn bone
kaj atak-ramojn por disrompi murojn,
ke kapu vi Chong-regnon senpardone.”

Soldatoj sturmis brave kun impono,
kaj l’ altajn murojn ramis kun fervoro.
Kaptitoj iris en longlongaj vicoj,
revenis ili kun triumf’ en gloro.
Ĵurad’ okazis antaŭ militiro
por venki malamikojn tute certe
neniu malamiko ne invados.
Soldatoj ramis kaj batalis lerte,
la altaj muroj disrompiĝis pece.
La trupoj sturmis antaŭen senbare,
la armeon de Chong-regno ekstermis,
Reĝo Wen ja potencis senkompare.
elĉinigis Vejdo

主题RSS Feed

powered by my little forum