《诗经》大雅•行苇

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Friday, May 26, 2023, 09:11 (308天前)

《诗经》大雅•行苇
行苇
敦彼行苇,牛羊勿践履。方苞方体,维叶泥泥。戚戚兄弟,莫远具尔。或肆之筵,或授之几。
肆筵设席,授几有缉御。或献或酢,洗爵奠斝。醓醢以荐,或燔或炙。嘉肴脾臄,或歌或咢。
敦弓既坚,四鍭既钧,舍矢既均,序宾以贤。敦弓既句,既挟四鍭。四鍭如树,序宾以不侮。
曾孙维主,酒醴维醹,酌以大斗,以祈黄耇。黄耇台背,以引以翼。寿考维祺,以介景福。

Festeno
Versoj pri festeno aranĝita de la reĝo al liaj parencoj.

Ne lasu bovojn, ŝafojn treti kanojn
la tufiĝantajn dense ĉe la pado,
ĉar ili ĵus eligas freŝajn ŝosojn,
folioj molas ja en delikato.
Fremdiĝu ne de l’ fratoj kun samsango,
nek de parencoj karaj malsincere.
Al ili donu la festenon ĝojan
aŭ kunan tetrinkadon tre prefere.

Festeno aranĝita sekvas decon,
la gastoj sidas laŭ la decreguloj.
La mastr’ proponas vinon al la gastoj,
kaj l’ gastoj reciprokas per gratuloj.
Viandaj pladoj metitas sur tablojn,
frandaĵoj venas al la gasta ŝato,
langoj de bovoj kun bongusto plaĉas,
muziko eksonas per orel-grato.

Arkpafa ludo plezurigas gastojn,
kvar akraj sagoj estas sub dispono.
Arkpafas gastoj al la celtabulo,
ekprovas ĉiuj ja sen fanfarono..
Streĉita ark’ eligas sagojn trafe,
la gastoj pafas sagojn en atendo.
La mastro bone juĝas la pafadon,
la gastoj ĝuas ludon kun kontento.

La mastro ’stas pranepo de prareĝo,
regalas gastojn li per bona vino.
Per granda taso li proponas vinon
kaj tostas, ke gastoj vivu sen fino.
La maljunulo kun hararo flava,
helpate de l’ junulo, rekte staras.
Deziras mastro al li longan vivon,
kaj benoj el ĉielo sur lin falas.
elĉinigis Vejdo

主题RSS Feed

powered by my little forum