《诗经》大雅•公刘

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Tuesday, May 30, 2023, 10:12 (303天前)

《诗经》大雅•公刘
公刘
笃公刘,匪居匪康。乃埸乃疆,乃积乃仓;乃裹餱粮,于橐于囊。思辑用光,弓矢斯张;干戈戚扬,爰方启行。
笃公刘,于胥斯原。既庶既繁,既顺乃宣,而无永叹。陟则在巘,复降在原。何以舟之?维玉及瑶,鞞琫容刀。
笃公刘,逝彼百泉。瞻彼溥原,乃陟南冈。乃觏于京,京师之野。于时处处,于时庐旅,于时言言,于时语语。
笃公刘,于京斯依。跄跄济济,俾筵俾几。既登乃依,乃造其曹。执豕于牢,酌之用匏。食之饮之,君之宗之。
笃公刘,既溥既长。既景乃冈,相其阴阳,观其流泉。其军三单,度其隰原。彻田为粮,度其夕阳。豳居允荒。
笃公刘,于豳斯馆。涉渭为乱,取厉取锻,止基乃理。爰众爰有,夹其皇涧。溯其过涧。止旅乃密,芮鞫之即。

Duko Liu
Tiu ĉi epopeo rakontas la historieton de Duko Liu, la dua legenda heroo de la familio Zhou, kiu transloĝiĝis de Tao al Bin en 1796 a.K.

La honesta kaj bonkora Duk’ Liu
transloĝiĝis por trankvila vivo.
Li dividis agron por plebanoj,
grenon konservis por perspektivo.
Li preparis kukojn el faruno,
metis ili en dorssakojn bone,
homojn kolektis por transloĝiĝo.
Jen armitaj per glavo impone,
kun pafark’ kaj lanco sur la ŝultro,
ĉiuj marŝis, marŝis laŭordone.

La honesta kaj modesta Duk’ Liu
inspektis la kampojn vere pene.
Sekvis homamaso lin rondiri,
kaj diskutis kun li jen senĝene,
sen elverŝi plendojn kaj sen vei.
Jen ascendis ili al mont-tero,
jen descendis al la ebenejo.
Ĉe l’ zono lia pendis juvelo,
jadpecoj kaj jaspa ornamaĵo
kaj la spad’ en ingo kun brilhelo.

La bonkora kaj afabla Duk’ Liu
iris al la bordo de l’ rivero.
Li rigardis vastan ebenaĵon.
Li suriris monton kun espero,
trovis bonan lokon por ĉefurbo
por plebon loĝigi kun plezuro.
Li planis konstrui l’ urbon novan,
novajn domojn en lok’ de sekuro.
Pri tio babilis oni ĝoje,
plebo dronis ja en ekstaz-lulo.

La modesta kaj sincera Duk’ Liu
medion novan kreis en urbo.
Korteganoj pavis ĉe festeno,
ilin gvidis certe li sen dubo.
Ili kultis al la Di’ de Porko,
oni buĉis porkon por ofero.
Ili drinkis vinon en ekstazo
kaj eĉ ĉerpis vinon laŭ prefero.
Post satĝu’ de vino kaj manĝaĵoj,
Duk’ Liu estu ĉefo pro sincero.

La honesta kaj afabla Duk’ Liu
elhakis vastan spacon da tero,
sunmoviĝon esploris sur monto,
observis lokojn de ombr’ kaj helo
kaj inspektis fontojn kaj riverojn.
Li aranĝis tri armeojn bone
por mezuri la teron kaj valojn
kaj kampigi ilin laŭbezone.
Mezurado iris al l’ uesto,
sin etendis la vastaĵ’ impone.

La sincera kaj honestas Duk’ Liu
ekfiksloĝis ĉe Bin kun trankvilo.
Li transiris la riveron porti
ŝtonojn transbordajn sen facilo.
Li difinis limon de la regno,
ĉiuj vivis harmonie ene.
Loĝante sur ambaŭ riverbordoj,
ili vivis, laboris senĝene.
Jen laŭlonge de l’ rivera fluo
homoj dense loĝis vere plene.
elĉinigis Vejdo

主题RSS Feed

powered by my little forum