《诗经》大雅•荡

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Sunday, June 04, 2023, 11:25 (299天前)

《诗经》大雅•荡

荡荡上帝,下民之辟。疾威上帝,其命多辟。天生烝民,其命匪谌。靡不有初,鲜克有终。
文王曰咨,咨女殷商。曾是彊御?曾是掊克?曾是在位?曾是在服?天降滔德,女兴是力。
文王曰咨,咨女殷商。而秉义类,彊御多怼。流言以对。寇攘式内。侯作侯祝,靡届靡究。
文王曰咨,咨女殷商。女炰烋于中国。敛怨以为德。不明尔德,时无背无侧。尔德不明,以无陪无卿。
文王曰咨,咨女殷商。天不湎尔以酒,不义从式。既愆尔止。靡明靡晦。式号式呼。俾昼作夜。
文王曰咨,咨女殷商。如蜩如螗,如沸如羹。小大近丧,人尚乎由行。内奰于中国,覃及鬼方。
文王曰咨,咨女殷商。匪上帝不时,殷不用旧。虽无老成人,尚有典刑。曾是莫听,大命以倾。
文王曰咨,咨女殷商。人亦有言:颠沛之揭,枝叶未有害,本实先拨。殷鉴不远,在夏后之世。

Averto al Regnestro Li
Tiu ĉi kanto estis dediĉita al Reĝo Li, kiu puŝis la regnon al la rando de pereo pro siaj violenta opreso, ignoro al fidelaj korteganoj, engaĝigo de maliculoj kaj nuligo de la malnovaj statuto kaj leĝoj de la regno. Pere de la paroloj, kiujn Reĝo Wen komentis pri la ruiniĝo de lasta reĝo de la dinastio Shang, la kanto servas kiel averto al Reĝo Li, ke li ne imitu la lastan reĝon de Shang.

Venenas Reĝ’ Li decregulojn,
li l’ plebon tiranas severe.
Li punas ilin jen kaprice,
plebanoj vivadas sufere.
Ĉielo nutras plebon bone,
Li tamen trompas ilin vere.
Komencon bonan ĉiuj havas,
trafas mavan finon mizere.

Lamentas Reĝ’ Wen kun suspiro:
“Ve al vi, l’ lasta reĝ’ de Yin-Shang,
kial vi tiom tiranemas,
kaj premas plebon ĝis humilo?
Kial aĉulo sidas alte,
kaj agas tiom insolente?
Li denature ’stas malica,
sed vin lin helpas evidente.”

Lamentas Reĝ’ Wen kun suspiro:
“Ve al vi, l’ lasta reĝ’ de Yin-Shang,
kial ne uzi la bonkorajn,
sed kaŭzi plendojn en trankvilo?
La famoj iras fulme vasten,
rabistoj agas pli senbride.
La fideluloj mistraktitas
kaj enkaptitas ja inside.”

Lamentas Reĝ’ Wen kun suspiro:
“Ve al vi, l’ lasta reĝ’ de Yin-Shang,
aŭdace malbonfaras troe,
kaŭzas staton de maltrankvilo.
Bonvirtojn vi ne konas vere,
Neniu vi konsili volas.
Vi agas ĉiam tiraneme,
vin ĉiuj evite izolas.”

Lamentas Reĝ’ Wen kun suspiro:
“Ve al vi, l’ lasta reĝ’ de Yin-Shang,
ne abstinas de drinkado
sed inklinas al vin-eltiro.
Vi perdas vian bonkonduton,
drinkante vinon en libero.
Kun krioj, ŝrikoj en la halo,
palaco dronas en pelmelo.”

Lamentas Reĝ’ Wen kun suspiro:
“Ve al vi, l’ lasta reĝ’ de Yin-Shang.
Jam plendoj regas tra la tero,
la land’ sin trovas en oscilo.
Aferoj ĉiuj konfuzitas,
Jam ĉio spiras en angoro,
plebanoj brulas de indigno,
kaj jam plenplenas je rankoro.”

Lamentas Reĝ’ Wen kun suspiro:
“Ve al vi, l’ lasta reĝ’ de Yin-Shang!
Ne la Ĉiel’ vin malfavoras,
vi kontraŭas leĝojn per ŝmiro.
Malhavas vi spertulojn leĝajn,
uzeblas malnova modelo.
Rifuzas vi konsilojn aŭdi,
la regn’ jen dronas en danĝero.”

Lamentas Reĝ’ Wen kun suspiro:
“Ve al vi, l’ lasta reĝ’ de Yin-Shang!
Kiam surteren arbo falas,
vere laŭ antikvula diro,
ne difektitas la folioj,
radikoj eliĝas el tero.”
Pere’ de Yin estas averto
al vi por bona konsidero.
elĉinigis Vejdo

主题RSS Feed

powered by my little forum