
Bovlo da agariksupo 一碗蘑菇汤(短篇小说)
Yin Jiaxin 殷嘉新
En printempo post pluvego tre rapide kreskas plantoj, precipe bambuŝoso. La 8a de april, 2024 estis lia kvardeka naskiĝtago. Tiun tagon li restis libera hejme dum la edzino laboris en fabriko kaj la dekkvinjara filo vizitis la lernejon. Li intencis por tagmanĝo kirle-friti freŝan bambuŝoson kun fumaĵita porkaĵo, kiu plaĉas al la edzino kaj la filo. Frumatene li kun korbo eniris la bambuaron malantaŭ sia domo. Fosinte kelkajn bambuŝosojn, li ekreiris, kiam li trovis, ke troviĝas multe da sovaĝaj agarikoj starantaj surtere en la apuda malgranda arbaro. La griza agariko aspektas kiel ĉampinjono. Kvankam ĝi estas venena, tamen, foriginte la verdan tavoleton de ĝia interna flanko, oni povas kuiri ĝin por manĝi. Kaj ĝia gusto estas pli bona ol tiu de ĉampinjono. Do li kolektis iujn agarikojn.
Ĉe la tagmezo li kuiris tri pladojn kaj supon el agariko kun kirlita ovo. La supo alloge bonodoris, tiel ke li deziris gustumi iomete. Sed li ne certis, ĉu ĝi estas sekura. Por konstati, ke la supo estas senvenena, li alvokis sian hundeton kaj donis al ĝi kuleron da supo kun peco da agariko. Finmanĝinte, la hundeto, ŝancelante la voston, vigle kuris eksteren. Li trankvile elĉerpis kuleron da supo kun peco da agaiko por gustumi. Vere, ĝi estas tre bongusta! Subite, en la korto sonis ŝriko de lia filo: “Paĉjo, nia hundeto mortis!”
Je tio, li ekportis la bovlon da supo kaj impetis al la klozeto. Elverŝinte la supon en la fekujon, li ekkaŭris kun la kapo super la fekujo. Li etendis fingron en la gorĝon por vomigi sin, eĉ esperante, li povus eltreni la stomakon por lavi.
Vidinte la scenon, la filo surprizite demandis: “Paĉjo, kio okazis al vi?”
Duonfermante la okulojn, li malforte elvortis: “Venena agariko. Rapide, ambulanco!” Li mole glitis sur la plankon kaj svenis.
Post rekonsciiĝi, li trovis, ke li kuŝas en malsanejo kaj la filo larmis apud lia lito. Li demandis al la filo, kiel restis la hundeto en agonio. La filo diris: “Tre teruriga! Ĝia korpo konvulsiis pro doloro, la buŝo estis malfermita kun sango eksudanta, kaj la pupiloj elstariĝis.”
“Ĉielo!” Li ŝokite svenis refoje. Ĝuste en tiu momento, lia edzino ploregante enkuris la malsanĉambron kaj konsterniĝis severe ĉe la sceno. La filo haste venigis kuraciston. Tiu ĉi simple ĵetis sian rigardon al li kaj indiferente diri: “Ne gravas. Li vekiĝos baldaŭ.” Dirinte, la kuracisto eliris la malsanĉambron.
Vere, post nelonge, li vespirante vekiĝis denove. Karesante manon de la edzino, li volis diri ion, kiam eksonoris lia poŝtelefono. La vokanto estis lia najbaro. Salutinte lin, la najbaro diris: “Mi ĵus atingis la flughavenon, oficvojaĝonte. Kiel nun statas via hundeto?”
“Jam mortis,” li respondis en trista tono.
“Mi petegas vian pardonon!”
“Kio?” li iĝis perpleksa.
“Tio estis akcidenta okazaĵo,” daŭrigis la najbaro: “La hundeto galopis el la arbusto abrupte, mi ne havis tempon reagi por bremsi mian aŭton. Ne ĉagreniĝu. Post reiri hejmen, mi nepre kompensos al vi.”
——发表于《Beletra Almanako 》
......