头像

Elektita kiel prezidento 当选总统(短篇小说)

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, May 18, 2025, 06:57 (56天前)
编辑: Solis, 时间: Tuesday, June 10, 2025, 13:01

Elektita kiel prezidento
Yin Jiaxin(殷嘉新)
Por festi la kvindekjaran naskiĝtagon, tiuvespere mi kun amikoj drinkadis ĝis ebrieco en taverno. Hejmen irinte, mi ĵetis min sur la liton kaj ekdormis profunde. Baldaŭ kelkaj oficialuloj entrudiĝis en mian ĉambron kaj vekis min, deklarante, ke mi estas ĵus elektita prezidento de la Hunonga Respubliko, kaj ke mi devas tuj veturi al la Blua Palaco, la prezidenta rezidejo, por fari la paroladon de enoficiĝo.
Oni subtenis min je la brakoj ekster mian domon al grandspaca aŭto, en kiu bela kaj eleganta junulino serene ridetante al mi salutis: “Estimata sinjoro Iskal Etfo, saluton! Gratulon al Via Moŝto! Mi estas via ĉefsekretario, kaj vi povas voki min fraŭlino Lulu.”
“Pro kio vi volas min?” mi demandis delire.
“Sur la altano de la Blua Palaco faru paroladon al la Hunonga popolo.” Ŝia voĉo aŭdiĝis dolĉa kaj tenera.
“Kion paroli?” Mi estis perpleksa.
“Ĝuste legu ĝin.” Dirante ŝi donis al mi du paperfoliojn, dume, mi atentis ke ŝi havas plenan bruston kaj delikatajn manojn.

Ĉiuj ministroj estis vice atendantaj min sur la altano. Akceptinte ilian omaĝon, mi malsupren ĵetis la rigardon kaj vidis, ke sur la placo amasiĝas miriadoj da homoj kun konfuza bruo de voĉoj kvazaŭ ondanta marsurfaco, iuj tenas flagojn kaj iuj mian portreton. Fraŭlino Lulu paŝis antaŭen, dum mi okulmezuris, ke ŝi havas altan staturon kun svelta talio, kiun mi deziras ĉirkaŭbrakumi. Al la laŭtparolilo fraŭlino Lulu per sia pasia voĉo ekparolis: “Saluton, karaj gesinjoroj, Bonan vesperon!”
Silento ekregis sur la placo.
“La ĝenerala elektado jam finiĝis kaj ni ekhavas novan gvidanton.” Fraŭlino Lulu entuziasme daŭrigis: “Nun, ni bonvenigu al Lia Moŝto, sinjoro Iskal Etfo, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Nova Demokrata Partio de Hunongio, prezidento de la Hunonga Respubliko kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono de la Nova Demokrata Partio de Hunongio, fari gravan paroladon!”
Aplaŭdado resonis kiel tondroj.
Tuj kiam mi kapkonfuze finlegis la tekston de la du paperfolioj, la spektantaro eksplodis en surdigajn aklamojn, ĝojkriadante sloganon: “Hura, Iskal Etfo! Vivu Hunongio!”

Sekve okazonta estis festeno en bankedejo de la Blua Palaco. Mi, kondukata de fraŭlino Lulu kaj sekvata de la ministraro, descendis de la altano kaj paŝis laŭ verando, kiu estas ambaŭflanke borderita per statuoj de nuda belulino kun bela vizaĝo, rondaj mamoj, gracia figurlinio kaj amorveka pugo. Mi nereteneble laŭdis: “Kiel elegantaj! La skulptisto estas talenta.”
Aŭdinte mian laŭdon, fraŭlino Lulu ekturnis sin kaj al mi demandis: “Ĉu la skulptisto devas promociiĝi?”
Mi jese balancis la kapon kaj ŝi tuj alvokis la ministron pri kulturo, dirante: “Lia Moŝto, sinjoro Iskal Etfo, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Nova Demokrata Partio de Hunongio, prezidento de la Hunonga Respubliko kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono de la Nova Demokrata Partio de Hunongio, havas gravan instrukcion: Kiel elegantaj la statuoj estas! La talenta skulptisto devas promociiĝi.”
“Bone.” la ministro humile kapjesis, dirante: “Morgaŭ matene mi deklaros la skulptiston vicprezidanto de la Tutlanda Arto-Asocio.”
Fraŭlino Lulu tre ĝojis, ĉar la skulptisto estas ŝia onklo.
Efektive mi rimarkis, ke fraŭlino Lulu havas pli amorvekan pugon ol la statuoj. Dum irado ŝi lulis la pugon tiel logincitete, ke mi vere volis ĝin palpi.
En la kolosa bankedejo staris kelkdeko da pladplenaj larĝaj tabloj, ĉirkaŭ kiuj sidis homoj. Ĉe mia eniro, gaja marŝo eksonis, ĉiuj stariĝis kaj aplaŭdadis laŭ la takto de muziko. Fraŭlino Lulu kondukis min kaj la ministraron al la honora tablo. Mi venis al la plej honora seĝo kaj per kapbanlanco kaj mangesto silentigis kaj sidigis la ĉeestantojn.
Kiam fraŭlino Lulu por mi verŝis vinon, mi ŝtele etendis manon malantaŭ ŝin kaj ekpalpis ŝian elastan pugon. Ŝi al mi subkomprene ĵetis koketan okulumadon kaj rideton, tiel ke mi enkore ekzaltiĝis, decidante tranokti kun ŝi en la prezidenta dormoĉambro.

La pladoj estis tre bongustaj, mi avide manĝis kaj manĝis preskaŭ ĝisgorĝe. Fine mi sentis la ventron doloreta pro satego. Fraŭlino Lulu demandis al mi ĉu la pladoj plaĉas. Mi kontente diris: “La kuiristoj havas bonan kuirarton. Kiu estas la ĉefkuiristo?”
“Estas mia frato.” fiere respondinte, fraŭlino Lulu mallaŭte demandis: “Ĉu li povas promociiĝi?”
“Kompreneble!” Ridetante mi ekkaresis ŝian grasetan pugon.
Fraŭlino Lulu tuj alvokis la ministron pri nutradministrado, dirante: “Lia Moŝto, sinjoro Iskal Etfo, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Nova Demokrata Partio de Hunongio, prezidento de la Hunonga Respubliko kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono de la Nova Demokrata Partio de Hunongio, havas gravan instrukcion: La kuiristoj havas bonan kuirarton! La ĉefkuiristo devas promociiĝi.”
“Bone.” la ministro humile kapjesis, dirante: “Morgaŭ matene mi deklaros la ĉefkuiriston vicprezidanto de la Tutlanda Nutr-Asocio.”
Tiutempe la ventro doloris al mi tiel forte, ke mi ekhavis emon kontentigi miajn naturajn bezonojn. Al fraŭlino Lulu en la orelon mi flustris: “Kie estas necesejo? Ordonu iun konduki min.”
Fraŭlino Lulu urĝe sendis alvoki la ministron pri higieno. Post nelonge la ministro anhele galopis al mi, streĉite dirante: “Saluton, via estimata Moŝto! Via humila servisto atendas vian gravan instrukcion.”
Eltenante min de la ventrodoloro, mi laŭeble montris min aplomba. Fraŭlino Lulu diris al la ministro: “Lia Moŝto, sinjoro Iskal Etfo, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Nova Demokrata Partio de Hunongio...”
Ho ve, la ĉielo! Mi apenaŭ povis elteni min, tamen fraŭlino Lulu ankoraŭ daŭrigis la titoloprezentadon: “...prezidento de la Hunonga Respubliko kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono de la Nova Demokrata Partio de Hunongio, havas gravan instrukcion...”
“Krak...!”
Mi ne povis elteni min kaj laksis en la pantalono.
En palpebruma daŭro, la ministro kaj ĉiuj ĉeestantoj dise forkuris. Fraŭlino Lulu, kun unu mano kovranta sian nazon kaj la alia pinĉanta mian orelon, kolere surprizkriis: “Terure! Terure! Vi malpurulo!”
Mi baraktis kaj baraktis. Finfine mi vekiĝis kaj trovis, ke estas mia edzino kiu pinĉas mian orelon, insultante: “Vi malpura viro! Vi denove laksis surlite! Vi ne devas nomiĝi Iskal Etfo. Vi devus inverse nomiĝi Ofte Laksi...”

大选的翻译

作者 aŭtoro: dalianjasco, 发表于 afiŝita je Sunday, May 25, 2025, 09:09 (49天前) @ 殷嘉新 Yin Jiaxin

如果granda elektado的中文意思是大选的话,那么应该用ĝenerala elektado。

头像

大选的翻译

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, May 25, 2025, 09:25 (49天前) @ dalianjasco

这个意见提得对,很好。谢谢你!我当时想,小说的“我”是个粗人,用词应该不精细,所以,用了“gianda”。现在,我改过来,以免引起讹传。再次感谢你!

主题RSS Feed

powered by my little forum