头像

Dum la blokado 封城期间(短篇小说)

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, May 21, 2025, 11:45 (53天前)
编辑: Solis, 时间: Saturday, June 21, 2025, 23:51

Dum la blokado

Yin Jiaxin(殷嘉新)

1

Proksimume fine de januaro de la jaro 2020, Vuhan-urbon atakis kronviruso, kovim-19. Preventi disvastiĝon de la pandemio, la registaro decidis bloki la tutan urbon: ĉiu homo devas restadi en sia domo, dum komunumaj oficistoj kaj volontuloj faras necesajn servojn.
Tagon post tago, pli kaj pli multis malsanuloj suferantaj de kovim-19. En la malsanulejo, terure okupiĝis ĉiuj laborantoj. Dum la deĵoro, mi senĉese infektitojn akceptis kaj kuracadis, kaj mia edzino, kiel flegistino, apenaŭ havis tempon sidiĝi. Portante tri tavolojn da protektaj vestaĵoj, ni ne aŭdacis preni iun ajn trinkaĵon por eviti vizitadon al necesejo. Laŭ la ordono, ĉiuj koncernaj kuracistoj kaj flegistinoj devis loĝi en hotelo dum la blokado. Ve, mia trijara filo restis sole hejme kun sia kaduka avo.
Iun frumatenon, kvankam mi konsciis ke jam tagiĝis, mi tamen ne povis leviĝi, sentante la palpebrojn pezaj, la kvar membrojn malfortaj kaj la tutan korpon dolora. Mi denove ektusis. Mi provis subpremi tiun bruon por ne veki la edzinon, kiu profunde dormis sur la alia lito. Ŝi vere bezonis ripozon. Efektive, mia tusado jam ekis en la antaŭa vespere. Tiam mi pensis ke neniel gravas, kaj mi enlitiĝis trinkinte du tasojn da varma akvo.
Mi febris kaj sentis la bruston tre sufoka. Do mi sombre dubis, ke min jam trafis la viruso. La volontulo disdonanta matenmanĝon frapis la pordon, kaj vekiĝis mia edzino. Ŝi atentis mian situacion kaj urĝe telefonis al la hospitalo, kiu situas fronte al la hotelo.
Baldaŭ venis kuracistoj, kiuj unue kovris miajn nazon kaj buŝon per oksigena masko, kiu mildigis la sufokon. Oni elportis min per brankardo kaj malpermesis mian larmantan edzinon forlasi la ĉambron, en kiu ŝi devis atendi la kontrolon pri nuklea acido.
La brankard jam eliĝis el la hotelo. Sentante la menson freŝa kaj la forton reviglanta, mi volis promeni momenton ĉe la rivero, kiu preterfluas malantaŭ la hotelo. Iom baraktinte iomete kiel fiŝo ekster la akvo, mi finfine eskapis el la brankardo.
Kun nenio sur si, milde fluis la rivero, kiu antaŭe ĉiam plenis de ŝipoj kaj boatoj. Malplenis ankaŭ la ponto, sur kiu antaŭe ĉiam svarmis veturiloj. Terure silentis ĉio ĉirkaŭe . Grazaj nuboj ŝvebis sur la ĉielo kaj frosta vento skuadis velkajn branĉojn kaj herbojn.
Kelkaj fraŭlinoj, promenante kaj babilante, proksimiĝis al mi. Ili haltis kaj pepadis ĝuste apud mi, kvazaŭ tute ne vidante min. De malproksime alflugis patrolanta robotkamerao, el kiu sendiĝis laŭta voĉo: “Belulinoj, saluton! Ne restu ekstere! Tuj hejmeniru. Tuj, tuj!” La fraŭlinoj diskuris respektive. Mi ne moviĝis, tamen la flugkamerao ne pelis min, kvazaŭ ĝi ne trovis min. Kial? Ĉu mi estas neniu alia ol aera veziko aŭ mi estas en sonĝo? Ĝi ankaŭ ne vidis la maljunulon, kiu rapidis al mi.
Aĥ, tiu estis mia patro!
“Paĉjo, kial vi venis ĉi tien?” mi demandis mirigite.
“Por adiaŭi vin.” Li diris kun trista mieno: “Mi baldaŭ renkontiĝos kun via panjo.”
“Kio okazis?”
“Mi glitfalis dum tualetado.”
Du turpaj nigre vestitaj viroj alkuris. La patro urĝe diris: “Kara filo, mi ne havas tempon. Vi tuj hejmeniru por savi vian filon. Ho ve, mia kara nepeto ...”
Li apenaŭ finis la vortojn, kiam la du turpuloj kaptis lin, kaj la triopo forŝvebis. La sceno min konsternis ege. Amare plorĝemante, mi postkuris ilin, sed vane. Hazarde, mi konsciis, ke mia korpo estas tiom pli leĝera, ke mi eĉ povas flugi.
Aĥ, mia filo! La patro ĵus menciis lin. Kio jam okazis al mia kara filo?
Mi hejmen kuris kaj kuris, kaj poste flugis en aero.

2

Atinginte mian apartamenton, mi forte frapis la pordon, sed neniu respondo venis. Ĝustatempe, el la ŝtuparo venis du fraŭlinoj, vestitaj per protekta kompleto, kun masko sur la vizaĝo kaj termometro kaj kajero enmane. Ankaŭ ili ne vidis min. Kiu estas mi? Ĉu mi estas fantomo? Kial la du nigrevestitaj uloj ne kaptis min, se mi estas fantomo? Aŭ mi estas en sonĝo?
La fraŭlinoj frapis ĉe la pordo de mia najbaro, al kiu ili sciigis, ke, laŭ la instrukcio de la registaro, oni devas akcepti la ĉiutagan enketon pri farto. Post la detala enketo pri la najbara familio, la duo sin turnis al mia pordo.
“Saluton!” unu fraŭlino vokis frapante je la pordo. Sed ne venis respondo . Ŝi apogis sian orelon sur la pordon kaj aŭdis la sonon de televido. Do, ŝi forte frapis la pordon, laŭte demandante: “Saluton! Kiu estas hejme?”
“Kiu estas vi?” Tra la pordo aŭdiĝis la voĉo de mia filo. Mia premita koro iomete malstreĉiĝis.
“Kara infano, ni estas laborantoj el la komunumo. Ĉu vi povas malfermi la pordon?”
“Ne. Monstroj ekstere. Ne eliru. Avo diris.”
“Ĉu iu grandulo estas hejme?”
“Avo hejme.” la filo respondis.
“Bonvole lasu la avon paroli, ĉu bone?”
“Avo dormas, surplanke.”
Sinistra sento agitis mian spiriton.
Surprizite, la fraŭlino plue demandis: “Surplanke? En tia vintra tago?”
“Mi kovris lin, per litkovraĵo.” La fila voĉo montris fieron, dum al mi draste ekdoloris la koro.
“Veku la avon por paroli.” La fraŭlino sugestis.
“Li ne leviĝas, jam du tagojn.”
Mi freneziĝis, vokante la ĉielon kaj kapbatante la teron. Sed oni povis min nek vidi nek aŭdi. Unu fraŭlino haste telefonis al superulo, dum la alia anksie postulis mian filon tra la pordo: “Malfermu la pordon, kara infaneto! Mi vin helpos.”
“Ne, ne!” La filo, rifuzinte kategorie, ne plu respondis .
Post momento, la scenon sinsekve atingis la komunuma ĉefo, la direktoro de la loĝkvartalo, kaj medicin-urĝistoj. La direktoro venigis sinjorinon Zou, la instruistinon de mia filo en la infanĝardeno. Surmetinte la protektan vestaĵon, Zou leĝere frapis ĉe la pordo, vokante: “Dabaŭ, mi estas instruistino Zou, de la dua etaĝo. Ĉu vi povas mian voĉon rekoni?”
Neniu respondo aŭdiĝis.
Zou frapis la pordon ree: “Mi, kune kun geonkloj, jam forpelis ĉiujn monstrojn. Dabaŭ pleje kuraĝas. Ne timu. Iru al mia hejmo kaj ludu kun la pliaĝa fratino. Ĉu bone?”
Finfine, la pordon malfermis la infano, kies buŝo maĉis ion. Zou demandis kion li manĝas. Li, etendinte la manon, montris grajnetojn de nutraĵo por orfiŝo. Ho, ve, mia povra filo! Li jam havis nenion manĝeblan, escepte de la duonan skatolon da orfiŝa nutraĵo.

3

De la ŝtuparsupero venis du nigre vestitaj turpuloj samilaj al la duo, kiu forkaptis mian patron. Kion ili intencas? Serĉi min? Mi senprokraste descendis la ŝtuparon, ŝtele elŝoviĝis el la loĝkvartalo kaj fuĝis for kiel eble plej rapide. Sed kien?
Mi ne sciis kien iri, sencele vagis. Puraj stratoj, diversformaj pontoj, sennombraj ĉielskrapaĵoj, la larĝa kaj klara rivero antaŭen ondanta inter du montoj, kiujn dense kovras arboj... Jes, superba urbo. Sed dezerta urbo. Neniu homo videblas ekstere. Ho, ĝis kiu tago daŭros la pandemio, kaj kiam revigliĝos la urbo?
Subite, preter mi fajfante pasis ambulanco, sur kies tegmento sidis du nigre vestitaj turpuloj kun feroca rideto survange. Mi ŝtoniĝis de timo. Kial mi povas ilin vidi? Ĉu mi vere jam fariĝis fantomo sen ombro? Ne, mi ne volas morti, estante tiel juna, havante karajn edzinon kaj filon. Mi devas mian korpon eltrovi. Jes, mi iru al la hospitalo, kie certe kuŝas la korpo.
Ĉe la pordego de la malsanula etaĝdomo parkiĝis veturilo de funebroservo, Atinginte la de mi bone konatan kuracejon, mi trovis, ke la etoso estas iomete stranga: pli ol antaŭe multas kuracistoj kaj flegistinoj, inter kiuj troviĝas pluraj nekonataj, kiuj parolas kun aliprovinca akĉento. Ĉiu okupiĝis pri sia laboro, ne atentante min. Abrupte mi renkontis du nigre vestitajn turpulojn, kiuj eltrenis la studenton praktikantan kiel interna kuracisto en nia fako. Liaj melankoliaj okuloj kaj pala vizaĝo montris, ke li tre kontraŭvole lasas la lokon. Ŝokite, mi haltigis la triopon kaj furioze luktis kontraŭ la du turpuloj, volante savi la internulon.
Mi svingis la pugnojn. Oni tenis miajn brakojn, vokante, “Direktoro, vekiĝu! Direktoro, vekiĝu!”
Mi malfermis la okulojn kaj vidis, ke ĉirkaŭ la lito staras du flegistinoj kaj du kuracistoj, inter kiuj mi rekonis unu flegistinon kaj unu kuraciston.
“Terura sonĝo?”
Mi ne reagis.
“Kiel vi fartas? Jam du tagojn vi estis en komato.”
Mi kapŝancelis signifante, ke mi jam aŭdis. Kun la oksigena masko sur la vango mi ne povis paroli, ankoraŭ sentante la tutan korpon febla kaj dolora.
La konata flegistino ekscite telefonis al mia edzino per la video-funkcio. Vidinte min, la edzino ridetis, kun larmoj perlantaj sur la vango. Ŝi lauŭtis, “Kara edzo, kara edzo, mi preskaŭ morte teruriĝis, Novaĵo ĵus diris, ke matene en nia hospitalo forpasis unu kuracisto.”
Mi movis la kapon kaj rondigis la okulojn, per tio demandante, “Kiu?”
“Estas la internulo. Bedaŭinde, tre korŝira!” vespiris la nekonata kuracisto.
Ĉiuj silentis, larmogutoj ruliĝis el miaj okuloj, kaj malĝojo regis en la ĉambro.
Mi scivolis la konkludon de la nuklea acido de mia edzino. Ni ĉiam sentis kaj pensis tute same. Do ŝi komprenis kion mi pensas, kaj informis min, ke la konkludo montras “Negativa”, kaj ke laŭregule ŝi devas kvaranteni por dekkvar tagoj. Al la ekrano mi per du fingroj faris V-forman geston.
La sonĝo dum komato maltrankviligis min tage kaj nokte. Sekvatage, mi fartis pli bone, tamen ankoraŭ ne povis moviĝi libere pro diversaj sensiloj konektataj al la korpo. Tuj kiam oni deprenis la oksigenan maskon, mi postulis mian poŝtelefonon. Mi serĉis la patron, kies poŝtelefono ne konekteblis. Mi telefonis plurfoje sed vane. Mia koro streĉiĝis tiom, ke mi helpocele petis tiurilatan helpon de la edzinon.


4

Finfine, venis de ŝi mesaĝo: “Kara edzo, mi jam kontaktis la direktoron de la loĝkvartalo, kiu diris, ke sur la kuireja sojlo stumblis paĉjo, kies poŝtelefono falis kaj difektiĝis. Post la fino de la trudizolo, ni aĉetos por li novan, bonkvalitan. Per sia poŝtelefono, la direktoro vidigis al mi paĉjon kaj Dabaŭ, kiuj hejme vivas normale kaj al kiuj nun mankas nenio vivnecesa. Se mankus, volontuloj helpos. Dabaŭ deziris videe interparoli kun vi. Mi mensogis ke vi estas okupita en la hospitalo, ne kuraĝante mencii vian morbon. Ne ĉagreniĝu. Estu trankvila kaj prizorgu vin mem.”
“Konsentite, kara. Ankaŭ vi prizougu vin.” Mi respondis al ŝia mesaĝe: “Hieraŭ mi rimarkis, ke vi aspekas elĉerpita kaj denove maldikiĝis. Atentu pri via sano. Ĝuste, profitu la kvarantenon por bone dormi kaj revigliĝi. Sen vi, viaj kolegoj nepre estas pli lacaj.”
“Nuntempe ili ne estas tiom okupitaj, kiom ni estis komence de la pandemio. El la tuta lando venis miloj da kuracistoj kaj flegistinoj por helpi nian provincon. Ne mankas nun medicinaj laborantoj.”
“En televido mi vidis, ke multaj aliaj provincoj, eĉ landoj, donacis al nia provinco grandkvanton da urĝenecesaj materialoj kaj medikamentoj. Kiom bela! Unu lokon trafas plago, ĉiuj venas por helpado. Vere!”
“Laŭ raportoj, dum la tri pasintaj tagoj, pli kaj pli da pacientoj resaniĝis kaj elhospitaliĝis. La nombro de infektoj malpliĝas. Mi deziras al vi tuj resaniĝi.”
“Ne longe, kara. Mi sopiras vin brakumi!”
“Perfekte. Ĉiom, kiom vi volos, post via eliro de la hospitalo!”

5

Dekkelkajn tagojn poste mi tute resaniĝis kaj petis tuj komenci mian laboron. La gvidanto serioze ordonis, ke mi devu ripozi tri tagojn antaŭ ol reenposteniĝi.
La edzino, kies kvaranteno jam finiĝis, atendis min ĉe la pordego. Vidinte min, ŝi sin ĵetis al mi kaj eksplodis per ploro. Premante ŝin al mia sino kaj karesante al ŝi la kapon, mi ŝin konsolis, “Trankvilu, kara. Finfine, jam pasis. Nu, via edzo bonas ĉi tie. Kiu postvivas katastrofon, certe ĝisvivos feliĉtrovon. Estas ĝojinde, ke ni ambaŭ fartas bone nun. Ne ploru, ne ploru. Ni iru.”
Manenmane ni promenis al la hotelo. Survoje, ŝi restis kvieta, kun la kapo klinita kaj larmoj torentantaj. Mi dronis en perplekseco.
Tuj kiam ni eniris la ĉambron kaj fermis la pordon, la edzino denove sin ĵetis en mian sinon kaj eksplodis per laŭta ploro.
“Kio okazis?” mi demandis.
“Kara edzo, fakte ..., fakte, paĉjo, li ... li jam....”

主题RSS Feed

powered by my little forum