
Kara Tigrido 义犬虎子(短篇小说)
Kara Tigrido
Yin Jiaxin(殷嘉新)
1
Mia avo suferis je astmo. La kuracisto konsilis al li ĉiutage fari moderan kvanton da promenado por plibonigi la funkciadon de koro kaj pulmoj.
Post vespermanĝo, la avo intencis eliri por promenado laŭ la bordo de la rivereto. Ĝenerale, fine de printempo kaj komence de somero la vetero variadas subite. La avo portis ombrelon sub la brako.
Kutime, li trapasis la ponteton apud nia loĝkvartalo kaj promenis ĉirkaŭ du kilometrojn, sekve revenis tra la sama ponteto por hejmeniri. Kiam la avo alproksimiĝis al la ponteto, ekpluvis. Li ĵus trairis kiam el la herbejo elkuris pekina hundo. Ĝi svingadis sian voston al la avo. Ĉirkaŭrigardinte, la avo vidis neniun kaj diris al la hundo: “Hundeto, kie estas via mastro? Ĉu vi jam perdis la vojon?” La hundo svingis la voston pli rapide. La avo daŭrigis sian promenadon kaj la hundo lin sekvis. La avo haltis, kaj haltis ankaŭ la hundo, kompatinde rigardante lin. Tiu al ĝi diris:“Kial vi sekvas min? Mi ne estas via mastro. Serĉu vian propran mastron!”
La avo ekiris kaj la pekina hundo daŭre sekvis lin. Pluvo pli kaj pli pezis, tiom ke la longa hararo de la hundo tute malsekiĝis kaj pendis malsupren. Tiam la avo klare vidis, ke la hundo aspektas malbela, kun breĉa lipo, elstaraj dentoj, densa okulmuko kaj malpura korpo. Konsidere al tio, ke ĝi probable estas senmastra hundo, la avo eksentis kompaton. Kondukinte la beston hejmen, li banis ĝin, sekigis ĝian hararon per elektra harsekigilo, poste manĝigis al ĝi kolbason kaj sur la balkonon metis lignan pelvon kiel ĝian neston.
La avo demandis al mi, kiun nomon ni devas doni al la hundo. Mi proponis nomi gin “Tigrido”.
En la sekva frumateno, preskaŭ je la sesa horo, Tigrido, svingante la voston, iris al la lito de mia avo kaj tiris lin je la brako. Li vekiĝis kaj demandis: “Tigrido, ĉu vi ne plu dormos en tiel frua horo? Ĉu vi deziras eliri?” Tigrido svingis la voston pli rapide. Ellitiĝinte kaj lasinte Tigridon eliri, la avo vekis min. La panjo laboris en alia urbo, la paĉjo ofte oficvojaĝis, do estis la avo kiu prizorgis min. Kiam mi ekiris al la lernejo, mi sentis ion mola ĉe la piedo. Ho, tiu estis Tigrido, kiu deziris ludi kun mi. Mi laŭte ordonis, ke ĝi reiru hejmen. Tigrido eksterniĝis surtere, rigardante min. Paŝinte iom, mi retrorigardis kaj vidis, ke Tigrido ankoraŭ sidis tie, plu rigardante min.
En mia lernejo troviĝis pli ol sep mil lernantoj, kaj kiam la lernejaj horoj finiĝis, ili amase svarmis ĉe la portalo. Tiutage, kiel antaŭe, mi impetis al la portalo kaj vidis, ke Tigrido altrotis renkonte al mi kaj sin ĵetis en mian sinon. Ekde tiu tago, ĉiumatene Tigrido elhejmiĝis kune kun mi kaj akompanis min dum parto de la vojo. Tagmeze ĝi renkontiĝis kun mi ĉe la lerneja portalo.
Vespere, post promeno, la avo televidis dum Tigrido sidis ĉe liaj piedoj. Kiel ajn malfrue la avo televidis, Tigrido ĉiam akompanis lin. Iufoje pro sendormeco la avo televidis ĝis la noktomezo, dume Tigrido sidis apude, oscedadante. La avo al ĝi diris: “Tigrido, enlitiĝu, ne akompanu min.” Tigrido returnis la kapon kaj rigardis la avon sed ne moviĝis. Puŝante Tigridon per la piedo, la avo laŭte ripetis sian ordonon. Tigrido nevole stariĝis kaj ekkuŝis en sian neston.
Iumatene de tiu vintro, Tigrido subite entrudiĝis en la oficejon de mia paĉjo kaj ektiris lin mordante lian krurumon. La laborejo de mia paĉjo, kien Tigrido neniam iris antaŭe, situis apud nia loĝkvartalo. La paĉjo mirigite perceptis, ke io malbona jam okazis. Li stariĝis kaj eliris dum Tigrido kuris antaŭen al la direkto de la bazaro. Ĝi dum kurado kelkfoje retrorigardis por kontroli ĉu mia paĉo povas ĝin atingi. Kurinte nelonge, la paĉjo vidis, ke mia avo, kaŭrante kun legomoj en mano kaj la dorso kontraŭ arbo, ne povas la spiron retrovi, tiel ke li eĉ ne povas paroli.
Dum mia avo kuraciĝis, Tigrido ĉiutage eskortis mian paĉjon al la hospitalo. Oni malpermesas al bestoj eniri, do la Tigrido tien kaj reen pasumis ĉe la pordego, atendante mian paĉjon. En la tago kiam la avo elhospitaliĝis, Tigrido tiom ekzaltiĝis, ke ĝi freneze sin ĵetis al mia avo. Preminte Tigridon en siaj brakoj, mia avo diris dankovortojn kun larmoj torentantaj el la okuloj. En la koro de la avo, Tigrido jam fariĝis la alia nepo.
2
Iuverspere la avo promenadis normale kun Tigrido. Por ripozi iomete li eksidis sur benkon kaj Tigrido petolis sur la herbejo. Laŭ la bordo de la rivereto estis multaj homoj irantaj kaj venantaj. Hazarde, fraŭlino vidis Tigridon kaj laŭte ekkriis: “Dodo!” Aŭdinte la krion, Tigrido mirstultiĝis.
La fraŭlino kliniĝis kaj diris al Tigrido: “Dodo, kie vi restis dum tiom da monatoj?” Tigrido svingis la voston forte. La fraŭlino diris: “Venu, Dodo, hejmeniru kun mi!”
Tigrido iris kelkajn paŝojn kaj haltis. Ĝi fiksrigardis mian avon. La avo ekkomprenis, ke tiu ĉi estas la antaŭa mastrino de Tigrido. La fraŭlino diris: “Avoĉjo, ĝis nun vi mem prizorgis mian Dodo, ĉu? Mi tre dankas vin! Antaŭ kelkaj monatoj, pro mia neglektemo, mi ĝin perdis. Ĉu vi permesas ke mi reprenu ĝin?”
Kvankam la avo ne volis, tamen li konsciis ke la fraŭlino estas la antaŭa mastrino. Karesinte Tigridon je la kapo, la avo diris: “Fraŭlino, bone prizorgu la hundon, ne perdu ĝin refoje. Ĝi estas simpatia hundo, ĝi povas kompreni la homojn.”
La fraŭlino brakumis Tigridon, la avo kaj Tigrido reciproke sin rigardis. La distanco inter ili ambaŭ iĝis pli kaj pli granda.
Sciinte ke Tigrido ne povas reveni, mi ekkverelis kun la avo. Li diris: “Ankaŭ mi domaĝas Tigridon. Sed ĝi apartenas al alia persono, ni ne povas devige ĝin restigi, ĉu klare? Cetere, Tigrido komprenas la homojn, tial ni havas profundan senton kun ĝi. Ankaŭ la fraŭlino havas profundan senton kun ĝi. Ni metu nin sur alies lokon.”
Sen Tigrido, al la avo ŝajne mankis io. Dum promenado li estis malvigla kaj dum televidado li ofte fiksis sian rigardon al la nesto sur la balkono, eĉ kun hazarda vespiro, kvazaŭ en tranco.
En la kvara mateno post la foriro de Tigrido, brosante la dentojn, mi aŭdis bruon ekster la pordo. Mi tuj rekonis ĝin. Mi haste malfermis la pordon. Vere, tiu estis Tigrido! Aŭdinte la bruon, la avo tuj ellitiĝis, brakumis la hundeton kaj manĝigis al ĝi kolbason. La reveno de Tigrido lin revigligis.
Post mia enira ekzameno por supera mezlernejo, laŭplane, nia familiaro vojaĝos unu semajnon. Sed kiel aranĝi Tigridon? La paĉjo havis ideon: li pagis al la maljuna pordogardisto de la loĝkvartalo 150 juanojn, por ke Tigrido povu sub lia lito dormi ses noktojn.
Antaŭ ol ni ekvojaĝis, la avo - kun peco da kartono - kondukis Tigridon al la maljuna pordogardisto. Metinte la kartonon sub la liton kaj Tigridon sur la kartonon, li diris kvazaŭ al infano: “Tigrido, ni ekiros, ekde ĉi nokto vi dormos ĉi tie, ses noktojn. Ni revenos en la sepa tago. Memoru.” Rigardante mia avon, Tigrido forlasis la kartonon svingadante la voston. Refoje la avo metis ĝin sur la kartonon kaj ripetis la ĵusajn vortojn. Tigrido ankoraŭ svingadis la voston. Kiam ni forlasis per taksio, Tigrido silente sidiĝis ĉe la pordego kaj sekvis nin per la okuloj.
Unusemajna vojaĝo plenumiĝis rapide. Je la tagmeza horo ni eltrajniĝis kaj taksiis hejmen. La taksio haltis ĉe la pordego de la loĝkvartalo, kaj kiam paĉjo ekpagis la ŝoforon, Tigrido galopis al la taksio kaj ekscitite frapadis la pordon. Malgraŭ la malpuro tutkorpa de Tigrido, la avo ĉirkaŭpremis ĝin en la brakojn kaj diris kvazaŭ al infano; “Tigrido, ĉu vi atendas nin? Kiel vi sciis, ke ni revenos ĝuste je ĉi tiu horo?”
Vidinte la scenon, la maljuna pordogardisto miregis. Li neniam vidis hundon, kiu komprenas la homojn kiel Tigrido, kiu ne nur komprenas homajn vortojn sed ankaŭ povas ekzakte kalkuli tagojn.
3
Tamen, post nelonge, la malnova mastrino venis al nia hejmo. Mi kategorie malkonsentis, ke la fraŭlino reprenu Tigridon. La avo denove cedis kun bedaŭro. Lia motivo ankoraŭ estis “Ĉiukaze ĝi apartenas al la alia”. Antaŭ ol la fraŭlino prenos Tigridon, mi postulis ŝian telefonan numeron, dirante ke eble iutage mi, kune kun la avo, iros regardi la hundon.
Mi estis tre okupita en la supera mezlernejo, do mi baldaŭ flankenmetis la aferon pri Tigrido, sed la avo neniam forgesis ĝin, precipe kiam li suferis atakon de astmo.
Flugrapide pasis duonjaro kaj revenis la vintro. Por la avo vintro estis malfacile eltenebla sezono. Tiujare li suferis pli serioze je astmo. Li ĉiam restis hejme kaj ne promenis vespere, ĉar malvarma aero povis pliseverigi la astmon, eĉ tusigante lin multe.
Iun posttagmezon, la avo estis televidanta kiam aŭdiĝis bruo ĉe la pordo. Estis la bruo, kiu neniam malaperis el liaj oreloj, kiun li ĉiam atendis. Li eksaltis por malfermi la pordon. Estis ja Tigrido! Vere, denove revenis Tigrido!
Kvankam la avo esperis, ke Tigrido povos resti en nia hejmo, tamen li postulis, ke mi telefonu al la fraŭlino.
Ricevinte mian telefonon, la fraŭlino respondis: “ Nun kiam post duonjaro ĝi ne forgesas vian avon, eĉ trakuris preskaŭ dudek kilometrojn por renkontiĝi kun li, mi pensas, ke ili eble ekhavis intrrilaton en sia lasta vivo. Ve, lasu ĝin vivi en via hejmo.”
4
Iumatene, dum mia somera libertempo, Tigrido ne ellitiĝis, langovre kuŝante en sia nesto. La avo prenis ĝin al bestkliniko kie la kuracisto diagnozis adipan hepaton. Ricevinte plurtagajn injektojn, Tigrido resaniĝis.
Subtile observinte, la avo konkludis ke ne jam revenis la antaŭa Tigrido, vigla kvazaŭ vera tigrido. Li diris, ke sur montodeklivo troviĝas iu herbo, kiun malsana hundo povas trovi kaj manĝi: baldaŭ ĝi resaniĝos bone kiel antaŭe. La avo do prenis Tigridon kun mi al la hejmvilaĝo. Ĝuste mi deziris viziti la familion de la geonkloj.
En la hejmvilaĝo la gekuzoj kaj mi ludadis tre agrable kaj la avo ĉiutage interbabilis kun siaj najbaroj. Tigrido jen akompanis mian avon, jen sekvis min, jen petolis kune kun lokaj hundoj. Ĝi ĝojis treege. La avo kontente deklaris, ke tiu ja estas la antaŭa Tigrido. Mi ne sciis, ĉu ĝi jam manĝis la herbon, kiun la avo menciis.
Kiam la somera libertempo finiĝis, la avo decidis loĝadi en la vilaĝo ĝis la vintro, kiam funkcios la urba centra hejtado.
Trapasante la vintron en la urbo, la avo ofte diris al ni, ke estas pli komforte vivi en la kamparo: konatoj sin trovas ĉirkŭe, la aero estas pura, legomoj kaj fruktoj freŝaj, eĉ Tigrido pli viglas ol en la urbo.
Kiam venis la printempo de 2012 kaj la floroj estis en florado, la avo forlasis la urbon kun Tigrido. Antaŭ lia ekiro, la gepatroj al li donis multe da medikamentoj kontraŭ astmo.
5
En tiu somero estis tiom sufoke varme, ke la avo refoje malsaniĝis je astmo. La geonkloj konsilis al li veturi al la urba hospitalo por konsulti kuraciston, sed li ne konsentis, dirante, ke ne gravas tia kronika malsano kaj li pliboniĝos preninte iom da medikamento. Tamen, post pluraj tagoj lia malsano ankoraŭ ne estis regita. La avo eksplikis, ke ĉar tiujare la vetero estas pli sufoke varma ol en la pasintaj jaroj, kompreneble lia malsano estas pli furioza kaj li resaniĝos tuj kiam la sufokvarmaj tagoj pasos.
Dum tiu tagoj, Tigrido ĉiam restis ĉe mia avo anstataŭ ĉie petoladi. Iutage post vespermanĝo, la avo sentis sian bruston sufoka kaj enlitiĝis preninte pilolojn. Tigrido sidis ĉe la pordo ĝemante. Enlitiĝonte, mi prenis Tigridon en ĝian neston, ĝi min rigardis per sombraj okuloj kaj ellasis mallaŭtajn ĝemojn el la gorĝo. La onklo aŭdis tusadon el la dormoĉambro de la avo kaj eniris, demandante kiel la avo fartas kaj ĉu li bezonas teon. Kiam la onklo eliris, Tigrido ree ekĝemis mallaŭte. La onklo ordonis ĝin silenti kaj eniris sian dormoĉambron.
Noktomeze, Tigrido ekagitiĝis nenormale, kun sinsekvaj ĝemoj. El la dormoĉambro de la avo aŭdeblis teruraj bruoj de spirego kaj tusado. Ni ĉiuj urĝe ellitiĝis. Sed, ĉio malfruis! Post kelkaj doloraj spasmoj, la avo ellasis la lastan vivelspiron. Dum ni ĉiuj ploregis genuante ĉe lia lito, Tigrido apudstaris eligante tristajn ĝemojn
Laŭmore, antaŭ enĉerkiĝo, la morinta avo devis kuŝi tri tagojn sur provizora tabullito en la salono, por ke parencoj, amikoj kaj najbaroj esprimu sian lastan respekton. Kiam la tabullito stariĝis, Tigrido sub ĝin ekkuŝis kviete. Oni ne pensis pri ĝi ĝis la vesperkrepusko. Mi donis al ĝi manĝaĵon kaj trinkaĵon, sed ĝi kuŝadis senmova kaj ne manĝis nek trinkis. Kelkaj taoistoj venis por organizi la funebran ceremonion, kiu devis daŭri ĝis enteriĝo de la ĉerko. Frapante gongojn kaj tamburojn, la taoistoj ĉantadis litanion kaj sutrojn, kiujn nur ili mem povas kompreni. En ĉiu kvara horo, oni, gvidate de ĉantanta taoisto, ni paŝadis ĉirkaŭ la kadavro tri rondojn. Tiam ankaŭ Tigrido stariĝis kaj paŝadis sekvante la vicon, poste ĝi ankoraŭ kuŝis sub la tabullito.
En la tria mateno, Tigrido ekŝancelpaŝis ĉar ĝi nenion manĝis dum tri tagoj. Post la ceremonio je la memoro pri la avo, oni portis la ĉerkon eksteren por ĝin enterigi sur monto. Tigrido ŝanceliĝe ekiris ĉe la fino de la vico, sed ĝi estis tiel malforta ke ĝi ne povis la vicon laŭi. Revene de la tombejo, oni vidis ke Tigrido, kiel kaduka maljunulo, estas pene grimpanta la montodeklivon. Mi ĝin portis hejmen kaj volis ĝin manĝigi, sed ĝi ne malfermis la buŝon. Mi larmante diris: “Tigrido, iom manĝu, mi petas! Mi scias, ke vi afliktiĝas. Ankaŭ mi kaj ĉiuj familianoj afliktiĝas. La avo jam forpasis, sed ankaŭ mi estas via intima amiko, ĉu ne? Malfermu vian buŝon kaj iom manĝu, mi vin petegas!” Tigrido obstine tenis la buŝon fermita, kuŝante svene en sia nesto.
Ekpluvetis je tiu vesperiĝo.
Ellitiĝinte en la mateno, mi trovis ke Tigrido jam malaperis. Mi pensis ke eble ĝi eliris tra la hundotruo por naturbezonj. Malferminte la pordon, mi alvokis ĝin, sed vane. Surtere troviĝis ĝiaj spuroj, kiuj etendiĝis al la montodeklivo. Mi kaj la gekuzoj ekserĉis Tigridon laŭ la spuroj. Finfine, ni sur la montodeklivo eltrovis Tigridon, mortinta, kun la kapo direktita al la tombejo.
Se Tigrido povus paroli, ĝiaj lastaj vortoj certe estus: “Bonvolu enterigi min ĉe la avo.”