
Komuna familia nomo 同一个姓(故事)
Komuna familia nomo
Yin Jiaxin (殷嘉新)
Li kaj lia pli aĝa frato estas analfabetoj,ili eĉ ne povis skribi sian nomon. Unu kabano estis ilia sola posedaĵo. En la jaro 1954 la tutan basenon de la rivero Jangzio trafis inundo, en kiu la kabano estis detruita. Do, li kaj lia frato vagante atingis la Jianli-gubernion en provinco Hubei. Tie ili faradis bagatelajn laborojn por sin vivteni. Ili povis ĉiutage enspezi po 0,6 juanon, nome 0,22 usona dolaro.
Iutage, rekomendite de kolego, li konatiĝis kun vidvino. Post nelonge ili geedziĝis. La virino havis du filinojn: la pli aĝa estis naŭjara kaj la pli juna unujara. Post estiĝo de la nova familio, la du filinoj konservis sian originan familian nomon. La virino havis okupon, kaj povis enspezi 15 juanojn monate. La tuta enspezo de la geedzoj tamen ne estis sufiĉa por la familio de kvar anoj. Vidinte ke ili vivas malfacile, la gepatroj de la virino proponis vivteni la pli aĝan filinon. Ekde tiam, ŝi fakte restadis ĉe siaj geavoj.
Poste, li eklaboris en iu fabriko, kaj lia enspezo iom pliiĝis. La vivo fariĝis pli kaj pli bona. Sed li havis enkore bedaŭron ke en la familio ne troviĝas virseksa ido, kiu povos daŭrigi la familian linion. La du knabinoj portis la familian nomon de sia patro, plenkreskinte ili edziniĝos al oni ne scias kiuj, kaj fariĝos anoj de ties familioj. Li deziris havi sian propran filon, kiu povos zorgi pri li kaj la edzino kiam ili fariĝos kadukaj. Sed la virino jam antaŭ la dua edziniĝo ricevis naskolimigan kirurgion, tial ŝi ne havis eblon denove koncipi infanon. Konsiliĝinte kun la edzino, li do adoptis la kvarjaran filon de sia pli aĝa frato.
Li traktis la infanon kiel sian propran naskiton. Ĉiutage, revene de sia laboro, li, preninte la knabeton en la brakoj, paŝis iom da tempo sur la strateto, montrante sian fieron pri la filo. Dum manĝado, li sidigis la knabeton sur sia femuro, kaj dum dormo, li kuŝis kapo ĉe kapo kun la knabeto. Ĉiufoje kiam li pensis pri tio, ke la knabeto kun li havas saman sangan rilaton kaj saman familian nomon, li sentis sin tre kontenta kaj plezurplena.
Kiam vintro alvenas, laŭ ĉina kutimo, la gepatroj devas prepari al siaj infanoj novajn vestojn por la Printempa Festo. En tiu jaro, aŭtuno ĵus pasis kaj nova vesto jam estis preparita por la pli juna filino. Dum du monatoj li iom-post-iome ŝparis ok juanojn el sia salajro. Iun dimanĉon, li ekiris al tajlorejo por laŭmezure farigi al sia filo vatitan mantelon. Ĉe la pordo, li renkontis la pliaĝan filinon, kiu venis por viziti siajn panjon kaj franjon. Vidinte ke la knabino vestiĝas maldike, li palpis ŝian froste malvarman manon, demandante al ŝi:
“Kial vi vestiĝas tiel malpeze? Ĉu vi ne havas dikajn vestojn?”
“Tro malgrandaj.”Mallaŭte respondis la knabino, kun klinita kapo .
“Ĉu viaj geavoj ne farigis la novan?”li plu demandis.
“Ne.” La knabino skuis la kapon.
Haste li rapidis kun la du infanoj al la tajlorejo.
La tajlorejo estis apud vendejo de malnovaj vestaĵoj. Tra la vendeja fenestro, la knabino vidis eŭropstilan vatitan infanveston, proponitan kontraŭ du juanoj kaj volis ĝin aĉeti. Li petis al vendisto lasi la knabinon provi la veston, kiu montriĝis tre taŭga por ŝi. Ŝi tre ĝojis kaj eĉ ne volis ĝin demeti. Tamen, kiam li intencis pagi, penso subite trakuris lian animon kiel fulmo: kvankam la vesto sidas al la knabino tre bone kaj ŝi tre ŝatas ĝin, tamen ĝi estas uzita. Aĉeti la malnovan por la infano sen mia sango kaj farigi la novan por la infano de mia familio... la knabino probable eĉ ne rimarkos tion, sed mi ne devas maljuste trakti la infanon kiu jam perdis sian propran patron.
Do li remetis monon en la poŝon kaj ordonis la knabinon demeti la veston. Li kondukis la du infanojn al la najbara tajlorejo. La tajloro postulis kvin juanojn por fari similan veston. Li iom hezitis, finfine li zorgeme elpoŝigis la kvin juanojn por pagi.
Dum la tajloro mezuris la knabinon, li, tenante la restajn tri juanojn enmane, revenis kun sia filo en la vendejon de malnovaj vestaĵoj...
Ĉe la filo, tiam kvarjara, restis nenia memoro pri la okazaĵo. Sed li, la patro, neniam forgesis. Post multaj jaroj, la plenkreskinta filo jam havis sian propran infanon. Iufoje, babilante kun sia filo, la patro rememoris la aferon kaj kun emocio rakontis:
“Tiutage, kial mi decidis al via fratino farigi novan veston kontraŭ pli alta kosto, anstataŭ aĉeti la malnovan? Ĉar ŝi ne havas mian familinomon. Tri juanoj ne sufiĉas por fari novan vatitan mantelon. Mi aĉetis por vi malnovan, ĉar la familian nomon vi portas kun mi.”