3 Esp-kursoj, kantoj, popoldancoj, sorobano, meditado, infanoj, ukrainoj,16-25 aŭgusto

作者 aŭtoro: Esperanto-Kulturdomo, 发表于 afiŝita je Sunday, August 07, 2022, 22:55 (620天前)

SALUTON!

Ne restu hejme en aŭgusto.

Profitu eventon en la franca kastelo Gresillon, de la 16a ĝis 25a de aŭgusto

La vetero belos: suno kaj malpli ol 30 °C (gresillon.org/vetero)

La sanitara situatio bonas: Kovido klare malpliiĝis. (covidtracker.fr)

Niaj prezoj ne ŝanĝiĝis kaj duona tarifo eblas por tiu kiu bezonas. (gresillon.org/tarifoj)

Eblas tranokto en kastela lito aŭ en via tendo. Menuo vianda aŭ vegetara

Infanoj aparte bonvenas !

Aktivaĵoj variaj por granduloj kaj malgranduloj:
-- Esp-kurso kaj kantado de kanzonoj kun Jean-Luc
-- Esp-kurso kaj fotoprelego pri Ukrainujo kun Svitlana
-- Mazi-kurso per desegnofilmo kaj manlaboroj kun Nicky
-- popolaj dancoj kun Noëmie
-- origamia paperfaldado kun Larisa
-- japana abako kaj filmetoj kun Alain
-- ĝardenumado kaj pentrado kun Nathalie
-- meditado kun Xavier
-- banado, vizito de vilaĝa festo kaj aliaj amuzaj aktivaĵoj kun Bert

informoj: gresillon.org/s4
aliĝo: gresillon.org/aligho
kontakto: kastelo@gresillon.org, +33 - 241 891 034 (respondilo)

BONVENON en via Esperanto-kastelo

主题RSS Feed

powered by my little forum