FAKTOJ KAJ FANTAZIOJ – Faktoj kaj Fantazioj

1. FAKTOJ KAJ FANTAZIOJ

La homo estas besto. La homo havas la ĝeneralajn korpajn bezonojn de leono, ĉevalo, simio, rato.

La homo apartenas al la plej inteligenta klaso de bestoj, la mamuloj. La mamuloj estas la bestoj, kiuj nutras idojn per propra lakto. Ili havas varman sangon. La mamuloj estas tre diversaj: grandaj elefantoj kaj malgrandaj musoj; gepardoj, kiuj kuras rapide kiel vagonaroj, kaj bradipoj, kiuj piediras malpli rapide ol testudoj; balenoj, kiuj vivas en maroj, kaj kameloj, kiuj vivas en dezertoj; talpoj, kiuj vivas sub la tersurfaco, kaj estas preskaŭ blindaj, kaj vespertoj, kiuj flugas, kaj pendas kun la kapo malsupre, kiam ili dormas…

Multaj mamuloj estas eksterordinaraj, kaj ni miras pri ili.

Ni, kun niaj mallongaj nazoj, miras pri la rostro de la elefanto; kun niaj molaj haŭtoj, kiujn eĉ eta dorno aŭ moskito vundas, ni miras pri la dikega haŭto de la rinocero. Ni miras pri la saltoj de la kanguruo kaj pri la kanguruido en ĝia poŝo. Ni miras pri tiuj bestoj, kiuj nutras sin per formikoj kaj termitoj: ekzemple ehidnoj en Aŭstralio aŭ manisoj en Afriko. Tia besto elpuŝas la tre longan langon, sur kiu estas natura gluo; la formikoj kovras la langon; la ehidno aŭ maniso enprenas la langon kaj manĝas la formikojn. La dazipoj de Sud-Ameriko havas kirasojn. Tiu, kiu je la unua fojo rigardas dazipon, eble demandas, “Ĉu tio estas besto, aŭ maŝino?” Unu el la dazipoj de Paragvajo volvas la korpon, kaj tiam tiu besto estas malmola globo; eble tiu, kiu rigardas ĝin, nun demandas, “ĉu tio estas besto, aŭ stranga maŝino, aŭ pilko por speciala ludo, kiun ludas !a paragvajanoj?” Homoj en Paragvajo asertas, ke dazipo eĉ transiras riveron sub la akvo. Unu dazipa spiro daŭras ĝis ses minutojn, kaj tial ĝi povas piediri sur la grundo sub la rivero, ĝis la alia flanko, sen nova enspiro.

Delfenoj, kiuj estas ne fiŝoj, sed maraj mamuloj, uzas sistemon de sonaj signaloj. Balenoj kantas. Iliaj kantoj ne similas al homa muziko aŭ birdaj kantoj, sed ili kantas misterajn balenajn melodiojn en la oceano. Gibonoj, simioj de sud-orienta Azio, kun tre longaj brakoj, ankaŭ kantas: gibona familio de vir-gibono, gibonino, kaj du, tri aŭ kvar gibonidoj — komencas ĉiun tagon per matena kanto gibona!

Eble unu el la plej eksterordinaraj mamuloj en la mondo estas aŭstralia besto, la omitorinko. Ĝi estas rivera besto, kiu naĝas. Sed ĝi estas ankaŭ subtera besto, kiu fosas tunelojn kaj faras neston sub la tero. La omitorinkino ja nutras la idojn per propra lakto; sed ŝi ne naskas idojn, same kiel la aliaj mamuloj; ŝi demetas ovojn. La besto havas varman sangon, sed ne tiel varman, kiel la sango de ordinaraj mamuloj. Ĝi havas naĝhaŭton sur la piedoj, kiel anaso; kaj specialajn haŭtopecojn, per kiuj ĝi fermas la orelojn kaj okulojn, kiam ĝi plonĝas. Sed kiam la omitorinko fosas tunelon, ĝi volvas la naĝhaŭton sur la platan parton de la antaŭaj piedoj. Tiam ĝi havas liberajn ungojn por la fosa laboro. Kaj tiu mamulo havas nek nazon nek rostron, sed grandan bekon.

Homo, kiu je la unua fojo vidas ornitorinkon aŭ dazipon, rinoceron aŭ hipopotamon, ĝirafon aŭ zebron, balenon aŭ bradipon, eble pensas aŭ eĉ diras, “Mi ne kredas tion!” Kaj ĉiuj tiuj bestoj estas mamuloj; ili apartenas al la sama granda besta klaso, kiel la homoj.

La homo miras antaŭ la bestoj. La homo primiras tiujn bestojn de multaj specioj malsimilaj; primiras grandecon, malgrandecon; rostrojn kaj vostojn, kolojn kaj muskolojn, gestojn kaj nestojn, striojn kaj kriojn.

Tamen, la plej stranga besto el ĉiuj strangaj bestoj en la mondo estas la besto, kiu miras pri la aliaj bestoj: la Homo.

Ni vidas, ke ni homoj similas al niaj parencaj bestoj, la simioj. Niaj formoj estas tre similaj. Ni ofte ridas, kiam ni rigardas simiojn, ĝuste ĉar ili similas al ni, sed ne estas samaj.

Simioj estas inteligentaj bestoj. Ili ne vivas nur per instinktoj. Ofte unu simio lernas ion novan, kion aliaj simioj ne scias. Kelkaj japanaj makakoj regule ĝuas banadon en varmaj fontoj apud vulkanoj, dum la vintro. Ne ĉiuj makakoj serĉas varman akvon, kiel ĉiuj manisoj serĉas formikojn. ĉimpanzoj, kiuj vivas apud homoj, foje trinkas teon el tasoj, sidas kiel homoj sur seĝoj, fumas cigaredojn, surmetas ĉapelojn. Ili lemas per imitado. Ili havas simplajn konversaciojn, eĉ kun homoj, per diversaj sonoj kaj gestoj. Juna gorilo

kapablas lemi pli ol kvarcent diversajn signojn en la signo-lingvo de surd-mutaj homoj, kaj uzi ilin ĝuste.

Simio kapablas iasence pensi, ĉar simio, kiu deziras ion, ofte trovas aŭ eĉ faras ilon: uzas bastonon, aŭ staras sur kesto, kiam banano pendas en loko tro alta; eĉ fiksas bastonon al bastono kaj akiras pli longan bastonon, kaj tiam trafas la bananon.

Sed inter la Homo kaj eĉ la plej inteligentaj simioj, ekzemple la ĉimpanzo aŭ la orangutango, la distanco estas tre granda. Sur la Tero la Homo estas unika.

Tra la tuta Tero, nur la Homo argumentas, bakas, cizelas, ĉarpentas, distilas, eksportas, farbas, gladas, hejtas, horkantas, impostas, jungas, ĵuras, kudras, legas, meblas, nombras, operacias, plugas, rajdas, semas, ŝaltas, tanas, uzuras, veturas aŭ zipas. Tiu ĉi listo enhavas nur kelkajn ekzemplojn. Nur la Homo inteligente faras fajron, radojn, metalojn. Eble plej grave, nur la Homo vere havas vortojn — parolas, skribas, legas. Kaj la Homo verkas, pentras, skulptas, muzikas, dancas; ankaŭ havas sportojn kaj amuzojn. La bestoj ofte konstruas proprajn hejmojn, sed nur laŭ la instinktoj de ĉiu specio: pasero konstruas neston, araneo teksas reton, kuniklo fosas tunelon; nur la Homo konstruas multajn diversajn domojn el diversaj materialoj, kaj havas arkitekturan historion.

La Homo povas ankaŭ esti aparte malbona. Multaj bestoj foje batalas, sed nur per la propraj korpoj. Ili uzas dentojn, kornojn, ungojn. Nur homoj uzas pafilojn kaj bombojn, faras grandskalajn militojn. Ni diras grandajn mensogojn. Ni ekspluatas aliajn anojn de nia propra specio. Ĉar ni havas vortojn, ni facile instruas mil utilajn aferojn; sed foje ni instruas al infanoj malamon; kaj eĉ ne kontraŭ serpentoj aŭ moskitoj, sed kontraŭ aliaj homoj, bestoj de nia propra specio. Ofte ni misuzas aŭ difektas nian Teron. Homoj faras multajn malsaĝajn farojn pro vanteco aŭ envio, superstiĉo aŭ fanatikeco. Ĉar ni ne sekvas nur instinktojn, sed vere pensas, ni foje pensas erare. Homoj eĉ buĉas aliajn homojn, amase, senkompate. Homoj torturas homojn, kaj elpensas la plej kruelajn metodojn. Tigroj kaj krotaloj, krokodiloj kaj lupoj, ne faras ion tiel lerte, longe, intence kaj sisteme kruelan.

Tamen, la Homo restas bele unika. Ni prave hontas pri homaj malbonfaroj, sed ni ankaŭ prave fieras pri niaj grandaj kapabloj.

Du el la unikaj homaj ecoj kreas por ni pli valorajn vivojn kaj ĉiujn librojn kaj artverkojn: nia scivolo pri faktoj kaj nia ĝuo de fantazioj.

La kato deziras scion pri la plej varma loko en la domo; la ŝafo deziras scion pri la plej bongustaj herboj; la ardeo aŭ la foko sentas intereson pri fiŝoj. Sed nur la homo deziras detalan scion, kiu ne rilatas al ordinaraj bezonoj. Li aŭ ŝi sentas intereson pri aliaj landoj, la fundo de la maro, la steloj; pri dinosaŭroj kaj spac-veturado. Li aŭ ŝi eble studas matematikon, filozofion, lingvojn, historion, geologion, zoologion…

La Homo estas la Besto de la Lasta Korelativo. Multaj bestoj montras intereson pri la aliaj demandovortoj: kio (ĉu viando?), kia (ĉu bona?), kiu (havas por mi viandon?), kie (estas la viando?), kies (ĉu ĝi apartenas al pli forta besto?), kiom (da viando estas sur mia telero?), kiam? (ni manĝas en ĉi tiu domo?), eĉ kiel (mi malfermas la pordon kaj iras al la viando?). Sed nur la Homo demandas kial? kaj per kial? ni havas sciencojn kaj progreson.

Eĉ pli stranga, kaj eble pli glora, ol nia apetito al faktoj, estas nia talento por fantazioj. Ni kreas en la cerbo mondon kiu ne ekzistas ekster nia kapo. Fantazioj konsolas nin; ni imagas nin en pli agrablaj aŭ interesaj situacioj. Sed per tiu fantazia talento homoj ankaŭ kreas grandajn artverkojn: epopeojn, dramojn, romanojn, bildojn, statuojn, simfoniojn, filmojn. Kiel mistera kaj unika estas la homa arta kreo-kapablo!

La nuna legolibro enhavas multajn faktojn kaj fantaziojn. La aŭtoro esperas, ke la faktoj estas interesaj. Legolibro ne estas serioza scienca lemolibro; ĝi havas spacon nur por malgrandaj pecoj, informoj ne en bareloj sed en boteloj. Sed faktoj iom neordinaraj ofte donas plezuron.

Grandaj modemaj fantazioj estas ofte longaj romanoj kun multaj kompleksaj karakteroj kaj malsimplaj intrigoj. Ili ofte estas tre malnaivaj; kaj romano, kiu donas grandan plezuron en unu lando, en alia lando ŝajnas malbona. Sed la mondo havas grandan trezoron fantazian, al kiu ĉiuj popoloj kontribuis: simplajn rakontojn de pli fma tempo aŭ pli primitiva vivo. Ni nomas ilin legendoj, mitoj, fabeloj kaj fabloj. Ili apartenas al la folkloro, la tradicia arto de la popoloj. Ili ofte donas ne nur miron kaj amuzon, sed multan simplan saĝon kaj spriton. La aŭtoro prezentas, plejparte, fabelojn,

kiuj apartenas al landoj, kie ankoraŭ ne estas multaj esperantistoj, kaj eble multaj el la historioj estos por esperantistoj novaj kaj freŝaj.

Per faktoj kaj per fantazioj niaj mensoj kreskas. Ankaŭ per nova lingvo kreskas la menso; kaj per Esperanto ĝi ofte kreskas multe.

 

Versareto pri la Akuzativo
[Vers-ar-eto, ĉar poemo kutime signifas ion arte valoran.]

Jen la papago manĝas fragon;
frago ne manĝas la papagon.
Se fragon manĝas la papago,
temas pri tute sama ago.
Sed se papagon frago manĝas,
Naturo ion misaranĝas.
Nun la studento legas libron,
kaj lia cerbo sentas vibron.
Libron studento daŭre legas
kaj pli kaj pli la taskon regas;
se legas libro la studenton,
la mondo perdas la prudenton.
Litero No malfermas pordon,
permesas pli liberan ordon;
se gramatiko vin ne ravas,
tiu litero tamen gravas;
sensenca fuŝo, klara vero,
dependas ofte de litero.

Granda, malgranda

La plej granda birdo en la mondo estas specio de struto, kiu vivas en Norda Afriko. Vir-struto eble pezas pli ol cent kvindek ses kilogramojn. La plej malgranda birdo en la mondo estas specio de

kolibro, kiu vivas ĉefe en Kubo. Tiu kolibro pezas ĉirkaŭ du gramojn! La granda struto neniam flugas; la kolibro tre bone flugas kaj ŝvebas.

Loknomoj

Ĉu kelkfoje vi sentas ĝenon, ĉar la elparolado de alilandaj loknomoj estas malfacila kaj nodas vian langon? Se jes, ĉu plaĉas al vi kelkaj vere simplaj mallongaj lok-nomoj el diversaj landoj?

Ekzistas rivero Ak en Turkujo kaj urbo Ao en Japanujo. Unu el la gravaj urboj de Sieraleono estas Bo; en Voltio ekzistas urboj Fo, Po kaj To, kaj en Ganao, urbo Ho. Finnlando fieras pri urbo Ii kaj en Norvegujo estas eĉ tri urboj Mo. Unu el la antikvaj urboj de Egiptujo estas No. En Ĉinujo ni trovas riverojn Fu, Lo, Li (Tibeto), Nu; Tajlando posedas riveron Si kaj insulon Ma; Birmo, riveron Mu kaj urbojn An kaj Pe. En Sovetio estas rivero Ik ; en Niĝerio, rivero Ka. Insuleto inter la Lojaleca Insularo, grupo en la Pacifika Oceano, portas la nomon R6. Se tiaj nomoj estas por vi tro longaj kaj malfacilaj, ĉu vi preferas insulon japanan, en la insularo sude de Tokio kaj Jokohamo? — ĝia nomo estas O.

reveni al Faktoj kaj Fantazioj
返回 Faktoj kaj Fantazioj

阅读次数 296 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *