Jen Nia Mondo 2 Leciono 21

Jen Nia Mondo 2
这是我们的世界(二)

Leciono 21

La Sezonoj

H. Mi malamas la vintron.
P. Sed kial?
H. Gi estas malbela sezono.
P. Ho ne! Eĉ dum la vintro la naturo estas bela.
Kio povus esti pli bela, ol frosta nokto kun argent a, hela luno, kaj brilaj steloj? Aŭ neĝo en la sunbrilo?
H. En la kamparo jes, eble. Tie la aero estas freŝa kaj pura, kaj oni sentas sin vigla kaj energia. Sed oi tie en la urbo la vintro konsistas nur el pluvo kaj nebulo.
P. Vi troigas, kara, kiel kutime. Dum decembro neĝis, kaj eĉ pluvo kaj nebulo povas esti belaj.
H. Ne al mi! Cetere, en la urbo neĝo estas nur ĝeno. Geno!
P. Sed eĉ en la somero la vetero povas esti
malagrabla. Ĉu vi ne memoras, kiel vi maltrank- viliĝis dum la fulmotondro pasintan aŭguston?
H. Mi tamen preferas la someron.
P. Gi baldaŭ venos.
H. Kara, estas januaro: au ĉu vi tion ne rimarkis?
P. Jes, sed ni preskaŭ atingis la finon de la monato; februaro estas nur mallonga; kaj en marto la printempo montros sin, kun siaj floroj kaj folioj kaj birdkantoj.
H. Se oni trovas sin en urbo, sen ĝardeno, eĉ la printempo ne estas tre bela.
P. Ĉu pri la vintro vi plendas, aŭ pri la urbo?
H. Pri ambau, sed precipe pri la vintro. La vintron mi malamas.

LA MONATOJ DE LA JARO
januaro februaro marto aprilo majo junio
julio aŭgusto septembro oktobro novembro decembro

返回 Jen Nia Mondo 2 这是我们的世界(二)

阅读次数 869 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *